Vd. sube, p. 400.
Bulteno de CK SEU10.1931, p. 140. - Laŭ partia aparteno, 40 delegitoj estis komunistoj kaj 26 junkomunistoj (kune 55%). Laŭ nacia aparteno, la rusojn (66) sekvis kiel plej fortaj grupoj la judoj (22) kaj ukrainoj (18). Laŭ aĝo, superregis 21- ĝis 40jaruloj. 77 sciis krom Esperanto neniun fremdan lingvon.
N. Nekrasov, „La 5-a kongreso de SEU unuanime voĉdonis por IUK", Internaciisto 2. 1932, p. 9.
Statistiko pri 3544 membroj de SEU montris la jenan laŭprofesian divi- don: oficistoj 53,24%, laboristoj 32,62%, kamparanoj 7,03%, aliaj (ler- nantoj, ruĝarmeanoj ktp.)7,11%.-17,16% de lamembroj apartenisal la Partio, 23,05% al Komsomolo. Viroj estis 74%. Interesas la ciferoj pri nacia aparteno:
Rusoj
1780
50,23%
Ukrainoj
786
22,18
Judoj
410
11,57
Kartveloj
136
3,84
Armenoj
84
2,37
Belorusoj
76
2,14
Germanoj
48
1,35
Ĉuvaŝoj
33
0,93
Poloj
31
0,87
Tataroj
25
0,71
Latvoj
19
0,54
Litovoj
12
0,34
Grekoj
11
0,31
29 aiiaj nariecoj
(po malpli ol 10)
93
2,62
La reprezentiĝo de rusoj kaj ukrainoj en la membraro de SEU ne multe diferencas de ilia procentaĵo en la tuta loĝantaro de Soveta Unio; tiu estis en 1926 47,5% resp. 21,4%. Sed atentinda estas la forta reprezentiĝo de judoj: Ili konsistigis pli ol 11% de la membraro, dum en la loĝantaro ili estis nur 2,4%.
flanke de la oficiala laborist-koresponda movado, ke la kores- pondado per Esperanto riskas altiri precipe etburĝajn elemen- tojn. En la klopodoj liberigi sin de tiaj suspektoj ne mankis sukcesoj. Precipe en Ukrainio daŭris la kuraĝiga subteno de sin- dikatoj kaj Komsomolo al la uzo de Esperanto por internacia edukado.[955] Kiam en aprilo 1930 Tutsoveta Konsiliĝo por Kluba Laboro diskutis en Moskvo proponon por la utiligo de la lingvo fare de sindikataj kluboj, la tuta ukraina delegitaro voĉdonis por tiu propono, dum ĉiuj delegitoj el Moskvo, Leningrado kaj aliaj lokoj de RSFSR voĉdonis kontraŭ ĝi.[956] Kiel granda sukceso estis notita la fakto, ke la ĉeforgano de Komsomolo, Komsomol'skaja pravda, fine de 1930 por la unua fojo aperigis paĝon kun leteroj ricevitaj en Esperanto el diversaj mondpartoj.[957] Kaj en 1931 la Moskva Landa Intersindikata Konsilantaro akceptis decidon, kiu, atentigante ke Esperanto „povas kaj devas esti prepara ŝtupo al studado de fremdaj lingvoj", kuraĝigis al la organizado de Esperanto-rondetoj ĉe fabrikoj.[958]
Aliflanke, ne malofte okazis, ke lokaj gazetoj rifuzis materia- lon, deklarante ekzemple, ke ĉiuj eksterlandaj esperantistoj estas socialdemokratoj.[959] Eĉ la interveno de partia komitato, favora al Esperanto, foje ne povis ŝanĝi la negativan sintenon, kiun sekve de la kontraŭesperanta kampanjo de Raboĉe- kresfjanskij korrespondent montris redakcioj al la utiligo de Esperanto-korespondantoj, kaj ankaŭ estis farita la observo, ke fabrikaj gazetoj entute ne multe interesiĝas pri internacia edu- kado.6 La esperantistaj organizantoj de koresponda laboro tial ankoraŭ pli akcentis la neceson de kolektiva korespondado por povi pli celtrafe priservi la gazetaron. La eksterlandaj kamaradoj estis petataj forĵeti „malutilan individuismon"[960] kaj devis aŭskulti eĉ tiun ĉi admonon: „Nuntempe estas krimo antaŭ esp-o k sia klaso amuziĝi nur per persona korespondado."[961]
Ju pli akriĝis la konflikto kun SAT, des pli severaj iĝis la mobi- lizaj vokoj de SEU en rilato kun la korespondado. En novembro 1930 cirkulero de la CK transdonis al la organizaĵoj de SEU la direktivon, ke en sia korespondado kun eksterlando ili estonte „pritraktu unuavice la aktualajn problemojn de sovetia vivo", kaj ĝi ankaŭ tuj precizigis la temojn, kiujn necesas atenti „por la proksima tempoperiodo", nome:
la proceson de nIndustria Partio"[962], la vastajn planojn de detrimentado (detruiga malhelpado) en diversaj fakoj de sovetia ekonomio, mal- kovritajn de OGPU (Stata Politika Administr[ac]io) kaj evidentigitan kunligon inter detrimentistoj de sovetia ekonomio kaj eksterlandaj kapitalistaj grupoj kaj ŝtatorganizoj, ellaborantaj la planojn de la nova militinterveno.
Baldaŭ poste la CK kontente registris, ke la novajn gvidliniojn oni jam fidele observas sur regiona nivelo:
Nia korespondada laboro jam eliris el kadroj de simpla kolektado de po&markoj kaj kartoj, ni plenumas socian-politikan taskon per infor- mado de eksterlandaj gelaboristoj pri niaj mirindaj sukcesoj en la socialisma konstruado en la orientaj respublikoj de USSR.[963]
Car plue estis dezirinde pruvi ankaŭ al la enlanda publiko la ser- vokapablon de Esperanto, oni atendis kompensojn flanke de la eksterlandaj korespondantoj. Sed tiuj bedaŭrinde ofte post- lamis: Kiel plendis Dmitrij Sneĵko jam en marto 1930, ili ne live- ris raportojn pri la sinteno de sialandaj laboristoj je la Kvinjara Plano nek „pri teknika helpo al USSR, pri kolektado de mono por aĉeti traktorojn al Sovetiaj vilaĝoj". Dum komunist-partiaj gazetoj „batalas per viva, aktuala lingvo de bolanta vivpulso", la materialo entenata en Proleta Esperanto-Korespondanto (PEK) estis, laŭ Sneĵko, ne sufiĉe interesa, seka kaj ofte ne utila.[964]
La plendo de Sneĵko aperis ĉirkaŭ la sama tempo, kiam flanke de SEU multiĝis alvokoj „direkti la tutan korespondadon al teknika helpo por industriigo de la lando kaj por kolektivigo de agrikulturo".[965] En tiuj alvokoj, faritaj en la jaro 1930, kiam okazis interalie la amasa deportado de „kulakoj", montriĝis la efiko, kiun la Kvinjarplano, pelanta la tutan Sovetan Union al grandega industriiga fortostreĉo, neeviteble havis ankaŭ je la esperant- istoj. Ili ne povis stari flanke, dum Stalin por bona noto fare de ĉiu soveta civitano deklaris en februaro 1931: „Ni postrestis la progresintajn landojn je kvindek ĝis cent jaroj. Ni devas trakuri tiun distancon en dek jaroj. Aŭ ni kapablos tion fari aŭ ni estos frakasitaj. "[966] SEU konsciis, ke novajn taskojn metos sur ĝin la pli- rapidigita konstruado de socialismo - ke ĝi „devas esti pli proksime ligita kun la produktado, kun la amasoj".[967] En la praktiko tio signifis, ke la utiligo de Esperanto havu sencon mal- pli por stimuli la mondrevolucian fervoron de ĉiulandaj labor- istoj, ol por havigi aklamon kaj subtenon al la industriigo de Soveta Unio.
Kiugrade la sovetaj esperantistoj montriĝis kapablaj transiri al la nova, produktad-orientita maniero de korespondado, ni klo- podos anilizi, almenaŭ parte, en alia loko. Sed se temas pri la ek- stersovetiaj esperantistoj kaj la de ili atendata servo al la soveta industriigo, la plendaj rimarkoj de Sneĵko supozigas, ke la sin- adapto de laboristoj en la kapitalistaj landoj estis malrapida.
Fakte, postuli ankaŭ de ili ĉefe prisovetajn materialojn kaj mal- pli, kiel estis tradicie, informojn pri la vivkondiĉoj en ilia lando ne estis aparte inspire - kaj estas cetere dubinde, ĉu tiaj materia- loj, se liveritaj kaj presitaj, ankoraŭ povis variigi la monotonecon de sovetaj gazetoj kaj tiamaniere turni atenton al la fontolingvo. Ĉiuokaze, se akorde kun partia direktivo SEU petis el ekster- lando teknikan helpon en formo de faka materialo kaj eĉ «aĵoj"[968], ĝi evidente ne konsciis, kiom per tiu peto ĝi ne nur trostreĉis la bonvolon, sed ankaŭ malkonsideris la kompetentecon de siaj ek- sterlandaj laborist-korespondantoj.