Выбрать главу

En aprilo 1931 la Centra Komitato de la Komunista Partio dekretis reorganizon de la movado de laborist-kamparanaj korespondantoj en Soveta Unio.[969] Kritikante ke la korespondan- toj tro ofte okupiĝas pri ĝeneralaj problemoj, la Partio postulis de ili estonte dediĉi sian atenton ekskluzive al fakspecifaj proble- moj. La movado estis subigita al la gvido de Pravda. Per tio la Partio, kiu je la fino de la Kvinjarplano elstarigis la bezonon havi specialistojn, celis definitive likvidi la riskon, ke ĉe la bazo for- miĝu spontanea, nekontrolata agado, kiu estus neakordigebla kun la burokrata centrismo.[970] Ĉar la redakcioj pli kaj pli rezignis pri la helpo de „specialaj korespondantoj" en laborejoj kaj pre- feris utiligi profesiajn ĵurnalistojn, kiuj estis pli spertaj ekspliki la partian linion, la graveco de la koresponda movado, iam insti- ginta al amasa agado ĉe la laborfronto, de tiam konstante mal- kreskis.

Se jam la enlanda reto de laborist-kamparanaj korespondantoj estis submetita al kuratoreco, la internacia korespondo-movado, precipe tiu per Esperanto, ne povis farti pli bone - aŭ eĉ malpli, ĉar ĝi estis malplej proksima al la aktualaj produktadaj bezonoj. La admona tono de SEU atingis ankoraŭ pli altan ŝtupon. Sove- taj esperantistoj, kiuj anoncis korespond-deziron en Heroldo de

289

Esperanto kaj kies dankleteroj pro donac-abono aperis en tiu

neŭtrala revuo, revidis siajn leterojn en piloriaj artikoloj de la

organo de SEU, kie ili estis atakataj kiel homoj, kiuj petas „bur-

ĝan almozon" kaj profitas „falsan filantropion".[971] Dum la kon-

greso de SEU Nikol'skij furiozis, ke „restas ankoraŭ inter ni ele-

mentoj, kiuj estas fremdaj al la revolucio kaj eluzas sian SEU-

anecon por kontraŭrevoluciaj celoj", menciante la parencon de

kulako, kiu en kunveno minacis informi per Esperanto la mon-

don pri la persekutado de kulakoj. Nikol'skij ankaŭ diris, ke

sovetaj esperantistoj, kiuj, „korespondante kun aliaj landoj,

okupas sin pri iuj belaj bildkartoj", perfidas la celojn de la

movado: „Oni devas senkompate elĵeti el internacia korespon-

dado la senpolitikecon."[972]

La sekvoj de tiuj severaj admonoj, nome kreskanta stereoti-

peco de la skribaĵoj venantaj el Soveta Unio, estis baldaŭ regis-

trataj en eksterlando. Jam meze de 1931 La Socialisto en Vieno

observis: „Ŝajnas, ke la tuta Esperanta korespondado komencas

iĝi malagrabla al iuj homoj, kiuj sekve provas aranĝi ĉirkaŭiron

de la rekta leterinterŝanĝo de laboristo al laboristo."[973] Kiel plej

freŝan ekzemplon por tiu tendenco la gazeto indikis la fakton, ke

leterojn el Soveta Unio komencis akompani aŭ eĉ anstataŭi pre-

sitaj folioj, kiuj portis la titolon „La vero pri Sovetio. Niaj res-

pondoj al alilandaj laboristoj". En tiuj folioj, de kiuj SEU ekde

1931 eldonis minimume 15 en kvanto de 7 000 ĝis 10 000 ekzem-

pleroj[974], estis responditaj interalie la jenaj demandoj:

Ĉu estas vero, ke laboristoj en Sovetio malsatas? Ni ne komprenas: vi, sovetiaj kamaradoj, ĉiam skribas pri sukcesoj de la socialisma konstruado, sed samtempe - vi alarmas pri diversaj „bre- ĉoj".

Kial k-do Litvinov en Genevo parolas pri la senarmiĝo, sed samtempe la Sovetia registaro pligrandigas la batalforton de sia Ruĝa armeo? Kial Trockij estas eksigita el la komunista partio kaj ekzUita el Sovet- unio?

Ĉu 6uj laboristoj en Sovetio ĝuas la sephoran labortagon? Kion signifas ke Sovetio finas nunjare (t.e. en 1931) konstruadon de la fundamento de socialisma ekonomio? Ĉu en la sekvonta jaro en via lando jam estos la socialismo?

La folioj estis destinitaj faciligi al la membroj de SEU, inter kiuj,

denove laŭ NikoFskij, wtreege ofte renkontiĝas politika analfa-

betismo", la taskon doni trafan respondon al la demandoj de siaj

eksterlandaj korespondantoj. Ke la demandoj kutime similis unu

la alian, tiel ke montriĝis ekonomie respondi ilin per presitaj

folioj, povus esti unu klarigo por la helposervo de SEU, sed pli

verŝajne estas, ke la demandoj el eksterlando plej ofte estis tiklaj

kaj tial necesigis poluritan respondon. Ke fakte la malfacilaĵoj

fontis ĝuste el tio kaj ke ankaŭ flugfolioj jam ne plu sufiĉis por

venki ilin, ni povas konkludi el notinda raporto, kiun donis loka

grupo de SEU frue en 1931: En Tuapse ĉe Nigra Maro la SEU-

ĉelo postulis de ĉiuj siaj membroj, kiuj korespondis kun ekster-

lando, viziti politikan lernejon de la partio. Krome, ĝi estis en

regula konsulta rilato kun la kulturpropaganda fako de la loka

partia komitato. La celo de instruiĝo kaj konsultado estis kiel

eviti politikajn erarojn en la internacia korespondado kaj levi la

„kvaliton" de la leteroj, ĉar estis farita la sperto, ke „eksterlandaj

k-doj donas demandojn, pri kiu eĉ ne ĉiu komunisto povas res-

pondi".[975]

Kiom tiklaj povis esti tiuj demandoj, pri tio la organo de SEU mem donis karakterizan ekzemplon. Ĝi citis el letero de franca admiranto de Soveta Unio al lia korespondanto la peton, ke tiu liveru al li klarigojn pri la sendube tute nekredindaj asertoj tro- vitaj en franca katolika gazeto: „En Rusujo ... oni vidas en la kamparo grandajn arojn de malfeliĉaj infanoj. Ili estas forlasitaj kaj vivas, kiel ili povas. Multaj mortas pro malsato."2

Nemirige, la korespondado rapide perdis sian sukon. La grupo de GLEA en Munkeno spertis, ke sovetaj korespondemuloj eksilentis, ricevinte la unuajn leterojn. Je ĝia korespond-anonco ja venis proksimume 40 leteroj el Soveta Unio, sed kiam la ger- manaj kamaradoj reskribis, iliaj leteroj ŝajne estis tiel embarasaj, ke el la kvardeko nur kvar-kvin respondis.[976] La malskribemo de sovetaj esperantistoj precipe indignigis la senrezervajn adeptojn de Soveta Unio, kiel montris reagoj de la germanaj komunistoj Otto Bafiler kaj Walter Kampfrad, kiuj apartenis ai la unuaj opo- ziciuloj eksigitaj el SAT. Bafiler raportis pri vaste aŭditaj plendoj „pri nefunkciado de la korespondado" inter Germanio kaj Soveta Unio. Se tamen venis leteroj, tiam ilia enhavo estis senilu- ziiga:

Kaj kion ni plejparte ricevas por legi en ĉi tiuj leteroj? „Ni estas patrio de r mondproletaro, ni plenumas kvinjarplanon en kvar jaroj, ni kons- truas socialismon, tie kaj tie estas konstruita tiom kaj tiom granda uzino, en ĝi laboras tiom kaj tiom da laboristoj k.t.p." Poste ankoraŭ sekvas la adreso en esperanta, rusa aŭ ukraina lingvoj - kaj tio estas plej ofte ĉio.

Leterojn kun tiaspeca enhavo Bafiler konsideris kvazaŭ insulto al sia ligiteco kun Soveta Unio: „Ni tion scias kaj kredas, ni ja estas komunistoj." Anstataŭ uzi batalvokojn kaj gazetstilajn paroltur- nojn, admonis Bafiler, la sovetaj kamaradoj skribu „per simpla, primitiva hngvo de proleto" pri sia labora kaj kluba vivo, famiho, laborkondiĉoj kaj saiajroj. Por substreki, kiajn malutilajn sek- vojn havas frazeologia korespondmaniero, h menciis, ke 70- membra komunista ĉelo en Leipzig ĉesigis sian kolektivan kores- pondadon kun granduzino en Harkovo, „argumentante, ke ĝi ne ŝatas legi gazetartikolojn".[977]

Tute simile, Kampfrad plendis, ke la kolektivan koresponda- don malhelpas la soveta flanko - aŭ per silento aŭ per agiteca res- pondo. Amare U raportis, ke en Germanio plurfoje okazis, ke post multe da peno kaj sub „daŭra minaco de maldungo" esper- antista laboristo persvadis siajn kolegojn en la fabriko komenci korespondadon kun soveta fabriko, sed ke „en 95 okazoj el 100" la rezulto „estas ĉio aha, nur ne ĝojiga". Aŭ tute ne venis reago aŭ la sovetaj laboristoj respondis „per nenion diranta frazaro pri socialisma konstruado, pri grandioza Ruĝa armeo k.t.p." kaj per informoj delonge konataj, ekzemple „ni venkis nian kapitalista- ron ... kaj ni esperas ke vi venkos la vian". Post tio, laŭ Kampf- rad, la germanaj laboristoj, kiuj deziris interalie sciiĝi pri salajroj en rilato al vivkostoj en Soveta Unio, ĝenerale perdis la emon je plua kontakto.[978] Ankaŭ japanoj ĉagrenite riproĉis al la sovetaj esperantistoj, ke ili estas inertaj, ĝuste kiam oni „sopiras scii ĉion pri Sovetio".[979]