Выбрать главу

SEU mem pubiikigis tiujn plendojn, apelaciante al siaj mem- broj, ke ili nepre respondu la leterojn ricevitajn el eksterlando. Ĝi eĉ ne faris provon ŝovi parton de la kulpo pro mankoj en la korespondado ankaŭ al la eksterlandaj kamaradoj. Tiuj fakte klopodis esti servemaj al SEU ĝis ekstremo kaj pruvi la utilon de Esperanta korespondado ankaŭ per plenumo de la peniga tasko doni teknikan helpon al la socialisma konstruado. Ekzemple, la PEK-filio en Munkeno deklaris sian pretecon „liveri: ĝenerale - sciigojn pri maŝin-konstruado kaj speciale - sciigojn pri fabri- kado de flugmotoroj, veturilmotoroj kaj konstruado de funda- menthavaj (Diesel) motoroj".[980] La oferton akompanis la peto sendi nur „konkretajn dezirojn teknik-bazajn" kaj flankenlasi korespondon cele al interligo de fabrikoj, „ĉar tio nur malrapidi- gus nian intencon, helpi al la teknika konstruo en USSR".[981]

4.2.6. Distanciĝo inter SEUkaj IPE

La efikec-orientita laboro de la munkena PEK-filio ne plu povis rikolti fruktojn, ĉar tre baldaŭ la politika evoluo en Germa- nio igis malebla la konservon de rilatoj kun sovetaj esperantistoj.

Per la potencpreno de Hitler ankaŭ la nur kelkmonata ekzisto de Internacio de Proleta Esperantistaro ricevis fortan baton, ĉar GLEA, la germana sekcio, kiun dissolvis la nazioj, estis unu el ĝiaj du ĉefkolonoj. Por transvivi kiel atentinda organizaĵo IPE tial bezonis la plenan subtenon de sia alia kolono - de SEU.

En Moskvo estabiiĝis provizora oficejo de IPE.[982] Meze de 1933 SEU transformis sian Bultenon en la revuon Sur Posteno, kiu, anstataŭante Internacuston laste aperintan en Berlino, prokla- mis sin samtempe organo de IPE. Tiun nov-aranĝon multaj ek- stersovetiaj IPE-membroj rigardis kun miksitaj sentoj, ĉar ili memoris, ke fine de 1931 la tasko presi Internaciiston en Moskvo estis forprenita de SEU, pro daŭraj malfruoj en ĝia aperado, kaj transdonita al GLEA. Efektive, ankaŭ SurPosteno eldoniĝis laŭ tiel neregula ritmo, ke jam post malpli ol unu jaro oni parolis pri la alternativo reaperigi Intemaciiston en okcidenta lando[983], des pli ĉar la enhavo de Sur Posteno karakteriziĝis per malfacile digestebla kombinaĵo el furiozaj polemikoj kontraŭ la „socialfa- ŝistoj" en SAT[984] kaj tedaj komunikoj pri la kvinjarplanaj atingoj de Soveta Unio. Krome, kialon por grumbli plue donis al okci- dentaj IPE-membroj la soveta kontribuo al PEK, do la publikig- cela organizado de korespondado. La brito William Keable plen- dis, ke la soveta PEK-bulteno Veropri Sovetio prezentas nenion novan, sed nur statistikojn kaj faktojn jam legitajn en la propra partia gazetaro, dum tio, kion avide akceptus la gazetoj, nome leteroj kun „priskribo de P vivo de individuaj laboristoj" sovetaj ne venas.[985] Keable raportis, ke, kiam alproksimiĝis la datreveno de la Oktobra Revolucio, sovetaj esperantistoj „superŝutis nin per postuloj pri livero de salutleteroj". La britaj kamaradoj ple- numis la peton, kvankam ili vane atendis respondon je antaŭe senditaj leteroj al Soveta Unio. La sperto servis kiei okazo por amika kritiko adrese al la sovetaj esperantistoj: „... unu intima letero, skribita per viaj propraj manoj faras milfoje pli fortan impreson ol centoj de eĉ la plej bonaj pres-artikoloj."[986]

Ne plu estis parolo pri tio, ke en Moskvo okazu, kiel anoncite en Berlino, la Dua Kongreso de IPE. Anstataŭe, en aŭgusto 1934 sepdeko da okcidenteŭropaj komunistoj -esperantistoj kunvenis por konferenco en Lille. Tie la debatojn jam okupis la demando ĉu entute valoras daŭrigi la agadon.[987] Delegito de SEU ne ĉeestis, sed aperis soveta sindikata funkciulo, kiu transdonis, franc- lingve, la salutojh de SEU. Surprize, ii sugestis - la dissolvon de IPE.[988]

Anstataŭ obei la okcidentaj IPE-membroj nun ne plu bridis sian malkontenton pri SEU. La franca aktivulo^Marcel Boubou diris, ke „SEU-estroj ne propagandas por IPE", kaj la saman konstaton faris nederlanda delegitino pri leteroj de sovetaj esperantistoj ĝenerale.[989] Rezolucio pri la PEK-laboro admoniŝ, ke ia „malserioza rilato, precipe ĉe sovetiaj k-doj", ai korespon- dado „miskreditigas" la Esperanto-movadon.[990] Kaj hungaro rimarkis, ke, ne trovante informojn pri la soveta movado en Sur Posteno, h „devas ilin serĉi en neŭtralaj gazetoj".[991] Fine, la konfe- rencanoj decidis estonte eldoni la organon de IPE en Amster- damo, timante ĝenojn al sia agado en kapitalismaj landoj pro la malakurata apero[992], malfacila stilo kaj tro partieca enhavo de la moskva revuo.[993] La organo de IPE konservis la nomon SurPos- teno, dum la antaŭa revuo, kiel organo de SEU, de tiam nomis sin Sur Posteno KlasbataJa.

Reage al la riproĉoj eldiritaj en Lille SEU faris malfortan pro- von defendi sin, uzis memkritikon kaj cetere promesis pliakti- viĝi, ankaŭ doni pli da atento al siaj taskoj en IPE.[994] Tia estis deklaro direktita eksteren, sed enlande SEU jam de du-tri jaroj aŭdigis tezojn, kiuj igas pli facile kompreneblaj la rimarkitan malentuziasmiĝon de sovetaj esperantistoj kaj la neglekton de IPEfaredeSEU.

Jam antaŭ la Kvina Kongreso en novembro 1931 la CK de SEU estis kritikata de ĝuste unu el la plej aktivaj membroj de SEU, Viktor Kolĉinskij, pro tio, ke ĝi mem ĉesis doni gravecon al la varbado por Esperanto. En letero li skribis:

En Sovetio oni elpensis teorion, ke la procedo de soc. konstruado mal- ebligas sin okupi pri duagradaj aferoj (inter ili esp-o) pli malpli vast- skale.

Alilande oni elpensis alian teorion - ke pro malbona ekonomia stato de

diversaj landoj la movado ne povas bone disvolviĝi.

Ili estas du plej oportunistaj teorioj, kiujn ni devas plej akre kontraŭ-

batali.

Citante el la letero, la CK ja neis, ke ĝi propagandas la unuan teo- rion, sed samtempe konfesis sian opinion, ke efektive amasa pro- pagando de Esperanto kaj klopodoj pri oficiala agnosko estas senutilaj tiel longe, kiel ne eblas konsiderinde vastigi la praktikan aplikadon de la lingvo en la epoko de la Kvinjarplano. La CK nomis kiel prioritaton larĝigi la financan bazon de SEU kaj kreskigi la uzeblecon de Esperanto; precipe necesas koncentri la energiojn al „teknika aplikado":

Unu moderna esperantlingva verko pri traktor-produktado aŭ pri per- ekskavatora ekspluatado de minejoj estos pli potenca, ol miliono da esperanto-lernolibroj por sovetianoj...

La akuzo pri oportunismo estis redonita al Kolĉinskij, ĉar li, tiu- rilate similante al la tendenco de „neŭtraiuloj" kaj de SAT „tro- taksi" Esperanton, pledis por „substituo de laboro por plivastigo de esperanto-uzeblo per vastskala propagando de esperanto".[995]

Se en tiu polemiko[996] ŝajne temis ankoraŭ pri la plej bona strate- gio kiel venkigi Esperanton, nur keikajn monatojn poste la gvi- danto de SEU mem senkaŝe deklaris, ke la cirkonstancoj ne per- mesas rapidigi la Esperanto-movadon. Meze de 1932 la teoria organo de SEU aperigis, en formo de letero al leningrada esper- antisto, artikolon de Drezen, en kiu li skribis, ke dum la Dua Kvinjarplano kaj ankoraŭ longan tempon „la demandoj de la ekonomia konstruado kaj la demandoj de la organizado de la defenda kapablo de USSR" havos prioritaton kontraŭ ĉiuj aliaj, inkluzive la demandon pri alpreno de interaacia helplingvo. Laŭ Drezen, ja kreskos la nombro de esperantistoj, sed ne pli, ol al kelk-dekmil, kio ankoraŭ ne estos amasa movado. Eĉ se Esper- anto pli grandskale disvastiĝus en Soveta Unio, tio estus „apenaŭ ĝojiga", ĉar tiel kreiĝus malekvilibro kontraŭ aliaj landoj, kie la movado postrestas. Nur sub la kondiĉo, ke eksterlande la movado estas pli forta, ol en Soveta Unio, eblas pensi „pri agoj cele al rapidigo de la ĝisnuna kresk-rapideco" de la soveta Esper- anto-movado.[997]