Estas faciie imageble, ke tiuj tezoj provokis inter la sovetaj esperantistoj ŝtormon de indigno. Lanti ricevis leteron de iama soveta SAT-ano, kiu juĝis, ke la CK, bremsante la movadon, faras krimon kontraŭ Esperanto.[998] SEU mem parolis eŭfemisme pri „certa nekompreno", kiun kaŭzis la letero de Drezen inter „kelkaj aktivuloj", kaj tial, konfesante ke gi estis interpretebla „preskaŭ kiel direktivo por malkonstruo de la Esperanto- movado", sentis sin devigita pli detale ekspliki ĝian sencon. Unue, la elpaŝo de Drezen estis laŭdata kiel „decida bato kon- traŭ la maldekstre radikalaj fantaziaĵoj" esprimiĝintaj ekzemple en pledoj por esperantigo anstataŭ evoluigo de la naciaj kulturoj en Soveta Unio. Tia „,maldekstra' deviado", laŭ SEU, invitus la- boristojn „deturni sian atenton kaj siajn fortojn de la aktiva agado en centoj da konstruejoj, en miloj da fabrikoj kaj uzinoj, en kiuj estas solvataj la ĉefaj problemoj de la konstruado de sen- klasa socialisma socio", kaj igus ilin ankaŭ neglekti la studadon de fremdaj lingvoj, kiuj necesas por regi la teknikon. Post tiuj rezonadoj, malantaŭ kiuj facile malkovreblas la ĝenerala ten- denco de la admonoj, kiujn SEU ricevadis de partiaj aŭtoritatu- loj, la membroj estas trankviligataj per la certigo, ke ne rapidigi tamen ne estas ne laŭ la bezonoj disvastigi. Alivorte, postuloj al la movado kreskas, sed tiujn ĝi ne kapablas respondi, precipe ĉar ĝi postrestas en servigo de Esperanto en la nova etapo karakteri- ziĝanta per „,sinturno' al produktado" - etapo, en kiu ne sufiĉas bazi la agitadon de SEU sur klarigoj pri la signifo de la internaciaj ligoj de laboristoj kiel potenca ilo de internaciisma eduko kaj pri la ĉi-rilata rolo de Esperanto, sed necesas subordigi ĝin al la plej proksimaj problemoj de socialisma konstruado kaj internacia klasbatalo.[999] Por substreki la kernan tezon de Drezen SEU dekla- ris: „Necesas klare diri, ke la Esperanto-movado ne rajtas esti rapidigata, ke la lingva problemo kaj eĉ certagrade la internaciaj ligoj de la laboristoj ne rajtas esti metataj sur la tagordon kiel unuarangaj ĉeftaskoj en la nuna periodo."[1000]
SEU bonkaŭze publikigis sian averton kontraŭ „rapidigo" de la movado nur ruslingve, tiel ŝparante al siaj kamaradoj en IPE la cerbumadon pri tio, kial subite malpli graviĝis la internaciaj ligoj aŭ kial al proletaj esperantistoj, kiuj dekomence celis meti
Esperanton en la servon de klasbatalo, necesis prediki pri „tro- takso" de la iingvo. Sed eĉ sen scio pri la teorio[1001] estis evidente, ke malrapidiĝo de la soveta movado okazas en la praktiko. Regreso sur iuj kampoj jam estis rimarkebla ekde 1932/33: La revuo La Nova Etapo, organo de Internacia Asocio de Revouluciaj Esper- anto-Verkistoj (IAREV)[1002], eldonata en Moskvo, estis en 1932 plena de interesaj kontribuaĵoj, interalie pri la rilato inter marksismo kaj internacia lingvo; en 1933 aperis ankoraŭ unu sensuka kajero, kiu estis preskaŭ ekskluzive plenigita per tradu- koj el la soveta priplanplenuma literaturo, kaj poste la revuo silente forpasis. Pri la stato de la movado en Soveta Unio inter la esperantistoj ekregis sentoj de malespero: Unu skribis, ke li „preferas silente atendi pli favorajn cirkonstancojn", alia konfe- sis, ke lin „regas ia indiferento".[1003] Tristan bildon pri la situacio de SEU entute donis raporto pri plenkunsido de la CK, okazinta la 24an de septembro 1933; laŭ ĝi, la varboplano „ne estas plenu- mita eĉ duongrade", ne funkciis la organizado de korespondado, en la lokaj grupoj regis senplaneco, sendiscipiineco, hazardeco, espero je memfariĝo, kaj, plej malbone, preskaŭ ne estis „sub- teno al SEU en ĝiaj ĉiutagaj praktikaj laboroj flanke de sindika- toj kaj aliaj organizaĵoj".[1004] Ne mankis ankaŭ esprimoj de rekte malamika sinteno, ekzemple en Leningrado, kie la urba komi- tato de Komsomolo deklaris la lernadon de Esperanto „sencela kaj malutila".[1005]
Eksterlande, kiel montris la debatoj dum la IPE-konferenco en Lille, ne restis kaŝitaj la malforto de SEU kaj la efikoj de nefa- vora enlanda situacio, de kiu estis simptomo la teoriaj ekzercoj de Drezen. Sed la bildon pri stagnado de SEU kaj fremdiĝo inter ĝi kaj IPE konfuzas kontraŭdiroj. Ankaŭ post Lille ekzistis IPE- centro en Leningrado, krom la oficejo de IPE en Amsterdamo.1 Pri la interna situacio de SEU en 1934 venis novaj informoj, lriuj ŝajnis ne apogi plenan pesimismon pri la estonteco de la soveta Esperanto-movado. Farante bilancon de siaj atingoj en tiu jaro, SEU raportis, ke estis akirita la subteno de Intersindikata Konsi- lantaro al la internaci-koresponda laboro farata de esperantistoj en entreprenoj kaj fortan apogon donas ankaŭ la Centra Komi- tato de Ukraina Junkomunista Unio. La retorikan demandon, ĉu estas favoraj kondiĉoj „por pli vaste organizi laboron por plu venki", SEU respondis tieclass="underline" „Jes, kiel neniam antaŭe." Pruvcele estis atentigite pri la kresko de la membraro: de 4 600 en 1932 al 8 580 en 1934, kio donis kuraĝon por proklami kiel celon por 1935, ke „SEU fariĝu amasa organizaĵo".[1006] La procentaĵo de la- boristoj kreskis de 30 komence de 1934 al 45 ok monatojn poste.[1007]Aliflanke, komence de septembro 1934, plenkunsido de la CK de SEU traktis raportojn pri malaperintaj aŭ nekontentige labor- antaj grupoj; oni registris, ke kaj en la provinco kaj en Moskvo regas la opinio, ke Esperanto mortis; kaj Demidjuk rimarkis, ke en Soveta Unio „ĝenerale oni ne multe aŭdas pri esperanto - plena kontrasto al tio, kion ni havis antaŭ 6-7 jaroj". Nekrasov kritikis la „formalan karakteron" de la raporto donita de la CK, kies „tezoj entenas nur burokratecajn frazojn kaj nenion pri la viva laboro". Drezen efektive liveris tre palan raporton, senigi- tan de la entuziasmo, kiun pli frue li sukcesis inspiri al la organi- zaĵo; li nun devis aŭdi, publike, la riproĉon, ke h ne nur malaten- tas la varbadon por Esperanto, sed eĉ neas ĝian neceson.[1008]
La volo ne laciĝi en la poresperanta fervoro restis forta. Kvan- kam en ia numero de SurPosteno Klasbatala, kiu raportis pri ia plenkunsido de la CK, troviĝis ĉefartikolo okaze de la murdo de la leningrada parti-sekretario Sergej Kirov[1009] kun minaca anonco, ke baldaŭ „ni publikigos la materialojn senmaskigantajn trockia- nojn en la esperantista tendaro" („ideaj fratoj de la aĉa zinovje- vana opozicia grupo'9)[1010], la cetera enhavo de la sama numero havis trajtojn, kiuj povis doni al la membroj de SEU la esperon pri nova komenco. La redakcio, nomante prava la kritikon espri- mitan en Liiie, enkondukis kelkajn enhavajn ŝanĝojn, ekzemple lingvan angulon, enigmofakon kaj humuran rubrikon („Rido ruĝa") por tiamaniere iom mildigi la agitecan karakteron de la organo. Eĉ pli: Estis publikigita letero de leganto, laŭ kiu ŝajnis, ke la ŝanceliĝado de SEU fine atingos punkton, kiam ne plu estas tabuo fari el la uzo de la lingvo simple ŝatokupon. La skribinto, Evgenij Blinov, alvokis altigi la lingvan nivelon de la sovetaj esperantistoj kaj ŝanĝi la manieron de varbado por Esperanto, postulante ke oni ne „deklinaciu ĉie kaj ĉiam la vortojn: kapita- iismo kaj proletaro", ĉar tia „r-r-revolucia" bigoteco nun malhel- pas la progreson de la movado. Blinov ne hezitis pledi, eĉ se tio ne plaĉas al „radikaluloj", por la rajto esprimi per Esperanto „amajn sentojn".[1011]
En la postulo de Blinov liberiĝi de „pseŭda bombasta revolu- cieco" respeguliĝis la tendenco de partiaj deklaroj pri atingo de senklasa socio kaj la sekva rajto de la sovetaj civitanoj ĝui la fruktojn de sia konstrulaboro por socialismo. Komencis regi pli optimismaj sentoj, dum iom post iom pliboniĝis la ekonomia situacio; ekde aŭtuno 1935 ne plu necesis porciumi nutraĵojn. Novan fidon pri la estonteco stimulis ankaŭ la decido revizii la sovetan konstitucion, anoncita en februaro 1935. En kunvenoj tra la tuta lando la Partio diskutigis pri la proponitaj ŝanĝoj - pri „demokratiigo de la elekto-sistemo", la principo de politika ega- leco de ĉiuj civitanoj kaj la garantiado de fundamentaj homaj liberecoj. Kvankam la nova konstitucio, aprobita en decembro 1936, neniel iimigis la superregan pozicion de la Partio, kio en la praktiko lasis ĝiajn promesojn surpaperaj, ĝi tamen plue akcelis la esperojn, ke pasis la tempo de ekstrema politika premo. Kaj tio ŝajnis aŭguri ankaŭ pli helajn perspektivojn por la amikoj de Esperanto en Soveta Unio.