Ke kreskis la interesiĝo pri Esperanto, montras la membro- evoluo de SEU: Meze de novembro 1935 estis registritaj 13 344 membroj, kio estis rekorda nombro en la historio de la organi- zaĵo.[1012] Tamen, tiu kresko ne kongruis kun la organiza stato kaj materiaj rimedoj de SEU. Ĉar rapide vastiĝis la postuloj pri ler- nolibroj de la lingvo, montriĝis necese uzi la disponeblan pape- ron unuavice por tiuj.[1013] Post 1934 aperis nur tri numeroj de la esperantlingva organo. Fine, ankaŭ mankis papero por lernoli- broj, ĉar la jara paperprovizo, jam antaŭe de jaro al jaro reduktita, ne estis donita al SEU.[1014]
Por ne perdi la kontakton kun siaj membroj la CK de SEU dis- sendis al la regionaj organizaĵoj kaj ĉefaj aktivuloj modestan esperantlingvan informilon4 kaj dupaĝan folion en la rusa.[1015] En 1936 aperis denove unu - la lasta - numero de SurPosteno Klas- batala; ĝi ne enhavis sciigon pri plibonigo de la situacio. Kvankam angla komunista esperantisto, Thomas Aldworth, kiu en junio 1936 vizitis Sovetan Union, revenis kun la impreso, ke Esperanto „longe dormis en Sovetio k nun ĝi vekiĝas denove", aliaj infor- moj parolis pri tio, ke „en la grandaj urboj Moskvo, Kievo, Odeso, la agado velkas", ĉefe pro la neapero de revuo[1016], kaj ankaŭ Aldworth konfirmis, ke la „terura manko de papero por libroj" kaj la tempomanko de la laboristoj, devantaj „studi tekni- kon de metio", grave malhelpas Esperanton.1
Aldone al tio, interne de SEU evidente daŭris malakordo kiel difini la aktualajn taskojn de la soveta movado, kiel ni povas kon- kludi el nova, publika interveno de Kolĉinskij en 1936. La men- ciita kritikinto de Drezen memorigis pri la elstara loko, kiun en la postularo de la esperantistoj, ĉu „neŭtralaj", ĉu laboristaj, ĉiam okupis la pledo por enkonduko de Esperanto en lernejojn, kaj akre kritikis tiujn funkciulojn de SEU, kiuj pro la kontraŭstaro de politikistoj rezignas pri tiu postulo - uzante la pretekston, ke mankas instruistoj kaj lernolibroj, kaj argumentante ke oni ne rajtas malproksimiĝi de aktualaj klasbatalaj taskoj. Laŭ Kol- ĉinskij, inter la gvidantoj de SEU iuj („treege malmultaj, sed pretendantaj ke tia estu la opinio.de V tuta organizo") asertis, ke en la nuna stadio la Esperanto-movado ne povas estis amasa. Tian sintenon li skurĝis „misa ,maldekstrumo"\ ĉar ĝi signifas okupi „kapitulacistan" pozicion.[1017] Kion Kolĉinskij faris, estis eble la lasta provo forpuŝi la disvastiĝantajn sentojn de defetismo.
4.2.7. La sovetaj esperantistdj silentas
Ni ne scias, ĉu la „kapitulacistoj", inter kiuj Kolĉinskij sen- dube kalkulis Drezen, progresis sur sia vojo aŭ ĉu la kritikantoj de timema sindeteno ankoraŭ povis regajni iom da tereno. Kol- ĉinskij mem ne aperigis sian pledon en iu eldonaĵo de SEU, sed en Sur Posteno, la organo de IPE, kiu post kelkmonata inter- rompo ekde januaro 1936 aperis en Nimes. Preskaŭ nur per tiu revuo estis eble post 1935 sciiĝi pri la soveta movado. La infor- moj, sporadaj kaj magraj kiaj ili estis, ĉiuokaze respegulis kreskantan distanciĝon inter IPE kaj SEU.
Kiam en aŭgusto 1935 en Antverpeno okazis la Dua Kongreso de IPE, refoje mankis delegito de SEU, kio inter la malpii ol 100 partoprenantoj „elvokis sufiĉe amarajn rimarkigojn".[1018] La nere- prezentiĝo de SEU estis des pli bedaŭrata, ĉar sur la kongresa tagordo troviĝis la demando pri reunuecigo de la laborista Esper- anto-movado. Tiu demando estis aktualigita per radikala ŝanĝo en la soveta politiko. Kompreninte ke la venko de la nazioj en Germanio ne estis efemera okazaĵo, Soveta Unio serĉis - per la sloganoj de kontraŭfaŝisma popolfronto kaj kolektiva sekureco- eblojn por larĝa alianco kontraŭ la faŝisma minaco. Gi strebis pli- bonigi siajn rilatojn kun la kapitalismaj registaroj de okcidenta Eŭropo kaj, pere de Komintern, ofertis komunan agadon al nekomunistaj laboristaj organizaĵoj, ĝuste al tiuj, kiuj ĝis nelonge antaŭe estis insultataj kiel „socialfaŝistojw. La nova taktiko ne restis sen efiko: Fine de junio 1935 en Parizo okazis impona Kongreso por la Defendo de Kulturo, en kiu multaj el- staraj intelektuloj el la tuta mondo manifestaciis kontraŭ la faŝismo, ne sciante aŭ ne ĝeniĝante pri tio, ke la kongreso aleks- tere montranta sin neŭtrale-progresema fakte estis financita de Komintern.
Sub la impreso de signoj por novorientiĝo en la komunista movado jam komence de aŭgusto 1934 la 14a Kongreso de SAT en Valencia estis akceptinta rezolucion kun la deziresprimo, ke restariĝu rilatoj kun la sovetaj esperantistoj, „kiuj nuntempe estas izolitaj de siaj tutmondaj fratoj".[1019] SAT oficiale transsendis la rezolucion al IPE.[1020] En sia polemikeca reago la IPE-centro en
Leningrado insistis, ke unueca fronto jam estas efektivigata en la kadro de IPE.[1021] Ĉar tiu respondo apenaŭ vidigis kompromise- mon, la komencita kontakto inter SAT kaj IPE provizore inter- rompiĝis.[1022]
Nur en somero 1935 denove leviĝis esperoj pri akordigo. La sinturno al la popolfronta taktiko estis oficiale proklamita de Georgi Dimitrov dum la Sepa Mondkongreso de Komintern, kiu malfermiĝis en Moskvo la 25an de julio.[1023] Servoprete, la IPE- centro proponis al SAT jam fine de julio, ĵus antaŭ la kongresoj de SAT en Parizo kaj de IPE en Antverpeno, ke ambaŭ organiza- ĵoj rapide intertraktu pri starigo de unueca fronto kaj tiucele interŝanĝu reprezentantojn ĉe la kongresoj.[1024] SAT respondis, ke ĝi ĝojas „pri la montrita unuecemo", sed aldonis la demandon, ĉu tiun ne malhelpas la programa iigiĝo de IPE al marksismo-leni- nismo; krome, SAT proponis restarigi la liberan korespondadon individuan inter sovetaj kaj alilandaj laboristoj.[1025] La kongresa rezolucio de Parizo specife invitis la iamajn membrojn, kiuj „las- tatempe malkonfesis k forlasis sian antaŭan sekteman taktikon", reveni en la sinon de SAT.[1026]
305
La IPE-kongreso en Antverpeno, kiu okazis kelkajn tagojn post la SAT-kongreso en Parizo, diskutis tiujn proponojn, parte en ĉeesto de tri observantoj senditaj de SAT. Pri ŝanĝo de la sta- tuta punkto pri dialektika materiismo la kongreso deklaris sin nekompetenta, sed pri la pli multaj proponoj de SAT ĝi esprimis sian konsenton aŭ faris promeson akceptigi ilin, ekzemple rilate la enirpermeson por SAT-eldonaĵoj en Soveta Unio.[1027] La kon- gresa rezolucio deklaris ne plu valida tiun parton de la fonda deklaracio de IPE de 1932, kiu alvokis kontraŭbatali krom sen- naciismo ankaŭ la socialdemokration, kiu subtenas la „imperia- lismajn rabadojn k militojn" kaj „plenumas la taskon deteni la la- boristojn de klasbatalo k malhelpi la efektivigon de la ruĝa unueca fronto".[1028] Por daŭrigi la traktadon kun SAT la kongreso elektis trimembran komisionon.[1029]
La sinteno de la antverpena kongreso donis kialojn por opti- misma pritakso de la ebloj de estonta akordiĝo, sed la okcidentaj IPE-anoj ne estis prenintaj en konsideron la pozicion de siaj sovetaj kamaradoj. La lan de oktobro 1935 la leningrada IPE- centro komunikis al SAT la decidon de la antverpena kongreso. En akompana letero tamen ĝi faris aldonajn postulojn, kiuj, laŭ SAT, „forprenis ĉiun bazon por traktado"[1030]: La IPE-centro deklaris malebla ĉian komunan agadon kun trockiistoj kaj „kun organizoj, kiuj kontraŭbatalas la fortikaĵon de la tutmonda pro- letaro Sovetunio".[1031] Nemirige, SAT en sia respondo nomis tiujn postulojn neakcepteblaj.[1032]
Inter la okcidenteŭropaj membroj de IPE, kiuj en Antverpeno ankaŭ estis admonintaj SEU „plej rapide restarigi sian organizan
laborkapablon"kreskis sentoj de perplekso pro la sinteno de ilia soveta sekcio. La akriga letero el Leningrado, kiu haltigis la intertraktadojn kun SAT, estis malkaŝe kritikata kiel „maller- taĵo".[1033] Kurioza estis la situacio de la „unuec-komisiono" elektita en Antverpeno: En letero al SAT ĝi emfazis sian legitimecon, argumentante ke kongreso estas en IPE „la suverena instanco".[1034]Kiam SAT rifuzis rilati kun la komisiono, opiniante ke ĝia supe- rulo estas la leningrada centro[1035], la komisiono skribis tien por havigi konfirmon de sia mandato, sed je tio ĝi ne ricevis respond- on.[1036] Sub tiuj cirkonstancoj, SAT, kiu rimarkis, ke en IPE man- kas „absoluta unueco"[1037], des malpli emis daŭrigi traktadojn pri estonta kunlaboro aŭ reunuiĝo.