Kelkaj EPE-funkciuloj, furiozaj pro la malatento de la centro al la kongresaj decidoj, esprimis dubojn, ĉu entute ĝiaj gvidantoj estas komunistoj .[1038] Fakte, skeptikon pri la saĝeco de SEU kreis en la vicoj de IPE jam informoj venintaj antaŭ la antverpena kongreso, kiuj supozigis, ke la soveta flanko interesiĝas pri nor- maligo de siaj rilatoj kun la neŭtrala Universala Esperanto-Aso- cio. Komence de 1935 la franca komitatano de UEA Pierre Petit montris sin esperplena, ke - analoge al la aliĝo de Soveta Unio al Ligo de Nacioj en septembro 1934 - baldaŭ SEU trovos la vojon al UEA.[1039] La okcidentaj IPE-anoj, laŭ kies opinio la neŭtrala movado „toleras, eĉsubtenas faŝisman ideologion", rifuzis kredi, ke SEU aliĝos „al la reakcia UEA".[1040] Sed baldaŭ de SEU mem venis konfeso, ke kunlaboron kun UEA ĝi konsideras ebla, ĉar fronte al la faŝisma minaco la proletaro devas principe kunlabori ankaŭ kun „la burĝa intelektularo". Ankaŭ komunan fronton kun iuj SAT-membroj ĝi nomis imagebla, tamen nur kun ĉiama memoro pri tio, ke „la nuntempa SAT estas estrata de danĝera, idealisma, kontraŭrevolucia ideologio".[1041]
Tiu ĉi pozici-difino de SEU, kiu - ĉiam akorde kun la komin- terna politiko - indikis malfermiĝon al la neŭtrala movado kaj samtempe helpis klarigi la kialojn, pro kiuj la IPE-centro sabotis la traktadojn kun SAT, estis la lasta pli longa komuniko de la Centra Komitato de SEU legebla en esperantlingva gazeto. Dum la jaro 1936 la kontakto de la okcidentaj IPE-anoj al la centro en Leningrado „fariĝis nenormale lama k fine tute ĉesis funkcii", kaj pri SEU, IPE notis en sia agad-raporto, ke ĝi „niascie faris nenian organizitan laboron".[1042] Dum la Tria Kongreso de IPE, kiu okazis en aŭgusto 1937 en Parizo, Alberto Respe [1043], la redaktoro de Sur Posteno, rezignacie deklaris: „Ni devas akcepti, ke sovetiaj k-doj havas malfacilojn, pri kiuj ni nur povas supozi, sed ne scii." Same neklarigita restis la silento de la IPE-centro, tiel ke la kongreso decidis starigi novan centron en Londono.[1044]
Sporade estis signoj, ke eble ankoraŭ ne malaperis ĉiuj esperoj pri restarigo de kontakto kun la sovetaj esperantistoj. Tro nekre- debla ŝajnis la fakto, ke subite dissolviĝis organizaĵo, kiu fine de 1936 kalkulis 11 873 membrojn.[1045] Komence de 1937 SurPosteno raportis pri granda aktivado de SEU subtene al la kontraŭfaŝisma batalo en Hispanio; estis organizitaj pli ol 500 salutleteroj de sovetaj laboristaj kolektivoj al hispanaj kamaradoj kaj sendita Esperanta literaturo al esperantistoj batalantaj en la internaciaj brigadoj ? Eĉ venis ankoraŭ eldonaĵoj de SEU: En la unua duon- jaro de 1937 aperis tradukoj de la nova soveta konstitucio kaj de du verkoj de Stalin.[1046] En februaro 1938 Sur Posteno publikigis opiniesprimojn de sovetaj legantoj pri la revua enhavo[1047], kaj en la posta numero sekvis iom mistera informo, ke SEU, nun kun Nekrasov kiel ĝenerala sekretario, „komencas sian laboron sur nova bazo"[1048] - sen ia klarigo, kio okazis al Drezen.
Sed tiun ĉi informon pri kreo de „nova bazo" por SEU akom- panis la sciigo, ke la nombro de ĝiaj membroj, inkluzive amikojn de Esperanto, atingis por 1937 nur 5 286. Ke mallumo kovris la Esperantan vivon en Soveta Unio, frape konsciigis la ĉesigo de esperantlingaj radio-elsendoj. Jam antaŭ decembro 1936 ĉesis la elsendoj el Minsk[1049], kelkajn monatojn poste ankaŭ tiuj el Lenin- grado.[1050] La soveta ambasadoro en Parizo, demandita pri la kialoj, unue nomis la ĉesigon „nur provizora"[1051], sed poste donis al ĝi la stampon de definitiveco, klarigante ke la sovetaj radiostacioj ne plu dissendas en Esperanto „pro ,teknikaj kaŭzoj', sed ankaŭ ĉar ihaj dissendoj jam okazas en pluraj hngvoj".[1052] Esperanto iĝis superflua, do. Aperis en 1938 ankoraŭ kelkaj korespond-anon- coj de sovetaj esperantistoj en SurPosteoo kaj la hispana PopoJa Frooto. Tiam regis silento.
Falis la dua kolono de IPE - malpli ol kvin jarojn post la nazia bato kontraŭ gia germana sekcio. Per la malapero de SEU, IPE seniĝis de sia plej membroriĉa landa asocio kaj tiamaniere ŝrum- pis al nur kelkcent-membra organizaĵo, el kies sekcioj jam antaŭe pli ol la duono agadis kontraŭleĝe. Restante en kompleta nescio pri la kaŭzoj de la silentiĝo de la Esperanto-movado en Soveta Unio, la konfuzitaj gvidantoj de IPE en okcidenta Eŭropo nur pene spitis la plenan paraliziĝon de sia malgranda Internacio. Neeviteble, la internaj diskutoj pli kaj pli turniĝis ĉirkaŭ la demando pri la senco de plua ekzisto.
4.2.8. IPE en agonio
Esperoj pri reunuiĝo de la laborista Esperanto-movado estis ankoraŭfoje ekflamintaj en 1936. En julio de tiu jaro, kvar monatojn post la restarigo de sindikata unueco en Francio kaj unu monaton post la formiĝo de la popolfronta registaro de Lĉon Blum, la asocio de franclingvaj SAT-anoj[1053] kaj la franca IPE- sekcio[1054] okazigis en Parizo komunan kongreson por kunfandiĝi al unueca organizaĵo.[1055] Tio ĉi okazis kelkajn tagojn antaŭ la eks- plodo de la Civila Milito en Hispanio, per kiu tutmonde multe kreskis la subteno al la ideo de popolfronta kontraŭstaro al la faŝismo. Kiam komence de aŭgusto malfermiĝis en Manchester la 16a Kongreso de SAT, ankaŭ tie ŝajnis blovi vento de unueco: La delegitoj permesis al reprezentanto de IPE, William Keable, fari dudekminutan paroladon, en kiu li varme rekomendis sekvi la modelon de la francoj ankaŭ internaciskale.[1056] Kvankam ne estis akceptita propono pri starigo de unuec-prepara komisiono, la kongresa rezolucio, kiu invitis ĉiujn laboristajn esperantistojn kolektiĝi en SAT por „tutforta lukto kontraŭ la naciecan frene- zon", ne plu entenis ekspiicitajn kondiĉojn. Estis postulite, ke „la unueco devas okazi en la kadro de SAT", sed samtempe la kongreso ofertis forgesi pri pasintajoj kaj deklaris ĉiun klasbata- leman esperantiston, senrigarde al antaŭaj faroj, bonvena en la vicoj de SAT.[1057]
Tamen, se entute la alekstere montrita optimismo post Man- chester havis bazon[1058], SAT rapide ĝin perdis, observante kiel la francaj IPE-anoj senĝene klopodis regi la „modelan" unuecan asocion en sia lando kaj flankenŝovi la influon de SAT.[1059] La Ple- num-Komitato de SAT juĝis, ke la situacio en Francio „montras tre akre ĉiujn malfortajn flankojn de tiu intertendenca ,paco' kiu estiĝis nur el defenda gesto kontraŭ la minaco de V faŝismo, sed ne estas profunde bazita sur komuna idearo".[1060] Tio aludis ankaŭ la staton de la popolfronto, kies partneroj pli kaj pii disiris. En junio 1937, per la abdiko de la ĉefministro Blum, komenciĝis pro- cezo kondukanta al dissolviĝo de la popolfronta registaro en Francio; la socialistoj rifuzis la proponon de la komunistoj formi unuecan partion. Estis en tiu tempo, ke IPE perdis ĉian kredin- decon en la okuloj de SAT.[1061] Gi ankaŭ ne plu povis gajni per tio, ke en nova statuto, akceptita en 1937, fine estis forstrekita la postulo pri ligiĝo de la IPE-membraro al dialektika materiismo.[1062]Tiu ĉi decido tamen estis unuavice indiko pri tio, ke en IPE la diskuto pri „unueco" ŝanĝis la direkton. Gi jam apartenis al klo- podoj prezenti IPE ne plu kiel organizaĵon, kiu serĉas revenigi SAT al „vera klasbatalo", sed bazi ĝian ekziston sur la nova tezo, ke ankaŭ laboristaj esperantistoj konsideru sin unue - esperant- istoj. IPE, kiu naskiĝis sub la slogano, ke SAT, ĉesante subordigi Esperanton al klasbatalo, perfidis la tradicion de la laborista Esperanto-movado, kaj kiu ĉiam celis doni unuarangecon al la „peresperanta" PEK-laboro, komence de 1938 surprizis siajn membrojn per la admono, ke ili ne sensence babilu pri nure ins- trumenta utilo de Esperanto, sed konsciu sia tasko diligente pro- pagandi kaj lerni la lingvon.[1063] Per tio IPE eksplicite forlasis sian ĝistiaman linion: malemfazi la varbadon por Esperanto kaj kura- ĝigi al praktika apliko de la lingvo por la specialaj celoj de la pro- letaro.