Выбрать главу

La rekonsciiĝo pri Esperanto kiel valoro per si mem ne signifis forpuŝon de ĝia serva karaktero; plue, IPE proklamis la neceson utiligi la lingvon kiel batalilon kontraŭ faŝismo kaj milita dan- ĝero. Tamen, ĝuste rigarde al tiu celo IPE opiniis necese ne plu elstarigi sian prolet-interligan rolon, sed akcenti la komunan res- pondecon de la tuta Esperanto-movado, direktante inviton kun- labori al ĉiuj laboristaj organizaĵoj kaj „al ĉiuj seriozaj esp-istoj en la neŭtraia movado", kiuj pretas observi la minimuman antaŭkondiĉon - la batalon „kontraŭ faŝismo k por paco k demo- krateco".[1064]

Tiu ĉi „alvoko al unueco" aperis en la aŭgusta-septembra numero de 1938. Ĝi estis la lasta numero de SurPosteno.[1065] Mal- kovrinte esperantistecon kiel kunigan elementon, kelkaj gvidan- toj de IPE nun rapide decidiĝis pri konsekvencoj, kiuj konformis al la logiko de ilia novorientigo. Nome, en la plua memstara ekzisto de sia organizaĵo ili vidis malhelpon al la aspirata unueco de ĉiuj esperantistoj.

Tiun starpunkton detaligis ampleksa cirkulero, kiun - angla- lingve - en oktobro 1938 dissendis la ĝenerala sekretariino de IPE, Gladys Keable, „al ĉiuj komunistaj esperantistoj".[1066] La cirkulero enkonduke parolas pri gravaj ŝangoj en la monda situa- cio, karakterizita per la antaŭenmarŝo de faŝimo: Sep monatojn antaŭe Hitler estis aneksinta Aŭstrion, fine de septembro la Munkena Konferenco sankciis la frakason de Cefioslovakio, kaj en Hispanio la respublikanoj jam trovigis en senespera lukto kontraŭ la trupoj dt Franco. Ĉi-kunhge, la cirkulero atentigas pri la persekutoj kontraŭ esperantisto j, ankaŭ „neŭtralaj", fare de la nazia regimo kaj pri la rezulte vastiganta konvinko, ke por savi Esperanton necesas kontraŭbatah faŝismon. Sekve, IPE devas komplete rekonsideri sian pozicion:

Ni ne plu povas daŭrigi apliki linion, kiu taŭgis en 1932, aldonante tie kaj tie flikaĵon, por provi alĝustigi ĝin al la novaj cirkonstancoj de 1938. Ni fakte devas konfesi, ke ni grave eraris, daŭrigante tiun linion tiel longe sen pli serioze demandi pri ĝia ĝusteco.

La sama organizaĵo, kiu ankoraŭ malpli ol kvar jarojn antaŭe karakterizis la neŭtralan movadon bloke kiel reakcian, nun kon- fesis, ke en ties vicoj kreskas la proporcio de tiuj, kiuj estas „demokrataj kaj antifaŝistaj". Pro tio - laŭ la cirkulero - estis erare trakti la demandon de unueco nur kiel aferon inter S AT kaj IPE kaj ne konsideri ĝin en rilato al la movado kiel tuto. Sekve, ankaŭ la IPE-anoj prave meritus, akorde kun la eldiroj de Dimi- trov en la Sepa Kongreso de Komintern, la epiteton „memkon- tentaj sektemuloj". Post tiu ĉi memkritiko la konkludo estis: ... la nura defendo de Esperanto mem en la nuna monda situacio estas batalo kontraŭ faŝismo, por demokratio kaj kulturo, por paco, libereco de ideoj, por rasa egaleco, por internaciismo...

Por plene enviciĝi en tiun batalon la komunistaj esperantistoj estis alvokitaj konsenti al la likvido de IPE kaj ahĝi, laŭ la landaj cirkonstancoj, al neŭtrala aŭ laborista Esperanto-asocio, en kiu ih - sub la gvido de internacia „Komunista Esperanto-Frakcio" - klopodu „iĝi la plej bonaj laborantoj". Por ornami la proponon pri likvido de IPE per ofidala sigelo Gladys Keable piednote atentigis, ke ŝia cirkulero estis ellaborita „kun la helpo kaj aktiva subteno" de la Brita Komunista Partio.[1067]

Kvankam la cirkulero estis klasifikita kiel „privataw, ĝia enhavo iĝis rapide konata.[1068] La Plenum-Komitato de SAT, scii- ĝinte pri la cignokanto de IPE, memorigis pri la tempo, kiam IPE pretendis reprezenti 25 000 laboristajn esperantistojn: „Hodiaŭ tiu sapveziko krevas!"[1069] Preter iuj sentoj de malica ĝojo, multaj membroj de S AT Ŝokiĝis pro la intenco de IPE dissolviĝi ka j tran- siri al la neŭtrala tendaro, ĉar al ili apenaŭ eblis dividi la pozitivan juĝon pri la „neŭtraluloj"[1070], ĉar en la cirkulero SAT estis plue ata- kata5, sed eble precipe ĉar la lini-ŝanĝo denove konfirmis tion, kio dekomence estis la ĉefa trajto de IPE: ĝia absoluta obeemo al la aktuale validaj direktivoj de Komintern.

Kiom ajn komprenebla estis la reago de SAT - surprizo estis, ke en IPE ĉi-foje ne efikis la komunista disciplino. Montriĝis, ke la britaj gvidantoj de IPE subtaksis la kapablon de siaj membroj kompreni la kialojn de ia dissoivo-propono. Tiuj suspektis, ke „malantaŭ tiu propono estas pli, ol la membroj rajtas scii"1, kriti- kis, ke ĝi baziĝas sur oportunismo kaj ignoro de klasbatalo[1071], plendis pri provo reirigi la radon de la historio ĝis antaŭ la tempo, kiam laboristoj kaj burĝoj apartiĝis3, kaj atakis „ia etburĝan mentalecon de niaj gvidantoj".[1072] La atakitoj, la estraranoj de Brita Laborista Esperanto-Asocio (BLEA)[1073], ei kiuj Gladys Kea- ble samtempe plenumis la funkcion de ĝenerala sekretariino de IPE, tamen ne cedis. A1 la jara konferenco de BLEA, kiu okazis en Glasgow dum la paskaj tagoj en aprilo 1939, ili submetis ofi- cialan proponon, ke la asocio dissolviĝu kaj ĝiaj membroj aliĝu al la neŭtrala Brita Esperanto-Asocio; la propono invitis la IPE- anojn en aliaj landoj imiti la ekzemplon de siaj britaj kamara- doj .[1074] Estis arda diskuto, je kies fino granda plimulto malakceptis la proponon de la estraro.[1075] La venkitaj iniciatintoj de likvido de IPE sekve demisiis kaj en aparta deklaro anoncis sian volon „lojale" kunlabori en BEA kaj Internacia Esperanto-Ligo.8

Tiel fiaskis la provo dissolvi IPE. BLEA, sub la gvido de nova, ĉefe skota estraro, daŭrigis sian agadon. En Francio, kie same ne sukcesis likvidaj tendencoj[1076], en majo 1939 reaperis la organo de

* .ŭ!

(i n

La Sottise

Esperantiste

(Sfpcranto

%

eitt

Contre l octroi du patronage de la Societe des Nations a 1'Esperanto

 

 

n P O T M B

ByPWyA3H0M HOHTPAEAHAbl B FI3blH03HAH MM

Ĉesupre: Franca broŝuro, kiu de ekstreme naciisma, kontraŭjuda starpunkto atakas Esperanton (1907). Sube: Tiu ĉi broŝuro agitadis kontraŭ Esperanto, vidante en ĝi malhelpon al la tutmonda disvastiĝo de germana komerco (1915); sub ĝi, atako de brazila de- legito en Ligo de Nacioj (1922); dekstre, strikte sekreta raporto de prokuroro pri la japana proleta Esperanto-movado (1939). Malsupre: "Kontraŭ burĝa kontrabandaĵo en la lingvoscienco" (1932): En ĉi tiu ruslingva libro unu artikolo kondamnas la teoriojn de la esperantologoj Spiridoviĉ kaj Drezen.

IPE sub la malnova nomo Ioteroaciisto. Eldoniĝis tri numeroj. IPE ankoraŭ ĝisvivis la Hitler-Stalin-Pakton de la 23a de aŭgusto 1939 - kun ĝi do la kompletan kolapson de ĉiuj esperoj pri alianco de komunistoj, socialistoj kaj progresemaj burĝoj kontraŭ la faŝismo. Unu semajnon poste komenciĝis la Dua Mondmilito, dum kiu ĉesis la ekzisto de IPE.[1077] A1 la multaj viktimoj de milito kaj genocido apartenis ankaŭ du francaj ĉefaktivuloj de IPE, Marcel Boubou kaj Honor6 Bourguignon, kiuj pereis en la naziaj koncentrejoj Auschwitz kaj Dachau.2

4.3. SOCIALISMO KAJLINGVOINTERNACIA

Marksistoj-leninistoj ĉiam konsideris grava, ke ilia agado havu teorian bazon. Pro sia ĝenerala konvinko, ke la historia evoluo sekvas difinitajn leĝojn, ih zorgis teorie pravigi sian pohtikon kaj demonstri plenan harmonion inter teorio kaj praktiko. Por povi atingi komprenon pri la kialoj, pro kiuj post du jardekoj de ofi- ciala tolero aŭ eĉ bonvolo estingiĝis la Esperanto-movado en Soveta Unio, ni sekve unue provu ĉi-sube analizi la rilaton inter sociahsmo kaj hngvo internacia. La demandoj estas: Ĉu la mal- apero de Esperanto en Soveta Unio estas klarigebla el la tradicio de socialismo, precipe de ĝia marksisma variaĵo? Ĉu la idearo de socialismo hveras teorian pravigon por la ekzisto de la Esper- anto-movado? Kaj ankaŭ: Kiaj estis la klopodoj de sovetaj esperantistoj formuli teorian bazon por sia agado en Soveta Unio?