Выбрать главу

4.3.1. Frusocialistajrevojpri universala lingvo

La temo de lingva interkompreniĝo de la homaro trans naciajn limojn jam okupis la menson de pensuloj, kiujn oni kalkuhs inter la pioniroj de utopia socialismo.[1078] A1 ili apartenas la angla huma- nisto Thomas More (1478-1535), la itala monaho Tommaso Campanella (1568-1639) kaj la franca aŭtoro de vojaĝpriskribo al fikcia lando Denis Veiras d'Alais. En iliaj verkoj, Utopia, Civitas Solis kaj L'Histoire des Sevarambes[1079], same kiel en aliaj fantazi- plenaj projektoj de nova mondo ofte troviĝis aludoj pri la lingvo kiel faktoro helpanta aŭ baranta la realigon de la idealo de nova sociordo. Eĉ pii: Pluraj el tiuj verkoj ankaŭ faris proponojn kiel forigi tion, kion Voltaire priploris kiel „unu el la plej grandaj malfeiiĉoj de la vivo"[1080]: la lingvan dissplitiĝon de la homaro.

La plendo de Voltaire estis karakteriza por la klerismo de la 17a kaj 18a jarcentoj, direktita kontraŭ malvasta nacieca pen- sado kaj apelacianta por racio, moralo, jura ordo kaj interpopola harmonio. Ekde la komenco de la 17a jarcento, kiam disfloris la naciaj lingvoj kaj malfortiĝis la signifo de la latina kiel interligilo de la mondaj intelektuloj, multaj filozofoj kaj sciencistoj - inter ili Descartes, Comenius kaj Leibniz - dediĉis atenton al la ebleco krei tute novan lingvon. Ilia celo plej ofte ne estis nur akiri instru- menton por pli facila komunikado inter malsamlingvanoj, sed atingi lingvon, kiu, interrilatigante vortojn kaj konceptojn, plene respegulu la homan penson kaj tiel superu ĉiujn ĝisnunajn lingv- ojn. La universala lingvo, al kies planado celis kontribui pluraj skemoj de „filozofia" lingvo, estis rigardata kiel la logika kul- mino de la senhalta progresado de la homa intelekto aŭ eĉ, kiel imagis pli mistike agorditaj pensuloj, promesis reiron al tiu stato, kiu ekzistis ĝis la konfuziĝo de lingvoj en Babel[1081]

Dum la 19a jarcento, en la epoko de nacia reviviĝo kaj roman- tiko, aperis pliaj projektoj de universala lingvo, kiuj - diference de la filozofiaj aŭ aprioraj lingvoj - klopodis pli multe ĉerpi el la strukturo kaj vortaro de ekzistantaj lingvoj. Daŭris ankaŭ la inte- resiĝo de reprezentantoj de utopia socialismo, kvankam ĝi ne alprenis la formon de pli aktiva subteno al la nova lingvoplanada tendenco, kiu ja celis al pli pragmata solvo. En siaj verkoj, la uto- piaj socialistoj atentigis je la perspektivo de lingva unueco de la homaro sub la kondiĉoj de nova socia ordo, sed preterlasis doni detalojn pri la karaktero de la universala lingvo aŭ la procezo de ĝia formigo. La franco Etienne Cabet, kies romano Voyage en Icarie inspiris al eksperimentoj de komunisma kolonio, prezentis la plene regulan, racian kaj facile lerneblan lingvon de la ikaria- noj kiel modelon de lingvo venkanta la progres-malhelpan varion kaj neperfektecon de la lingvoj.[1082] Ankaŭen la grandioza Thĉorie de Funitĉ universelle de la ekscentra franco Charles Fourier ape- ras racia universala lingvo, konvena al la perfekta socio; ĝia estiĝo estas prognozata - iom kontraŭdire - kiel la rezulto de kontaktoj inter la popoloj, t.e. kiel kunfandiĝo de la ekzistantaj „neraciaj" lingvoj.[1083] Alia franca ĉefreprezentanto de la antaŭ- marksa socialismo, Pierre-Joseph Proudhon, eĉ debutis per pri- lingva verko. Li kredis, ke la homaro iam havis komunan lingvon kaj revenos al tutmonda frateco per restarigo de la perdita lingva unueco.[1084]

Pli rimarkinda estas la pritrakto de la temo de universala lin- gvo, kiun donas unu el la plej originalaj frusocialistoj, la germana tajloro kaj aŭtodidakto Wilhelm Weitling.Li konstatis:

La diverseco de la lingvoj estas nenio sankta kaj bela nek io utila, ĝi estas potenca baro al la progreso en la sciencoj.

Weitling, kiu rekomendas „surtreti la stultan antaŭjuĝon de patriotismo kaj nacieco en la polvon", montrante al Leibniz opi- nias necesa kaj ankaŭ ebla „inventi tute novan, belan, bonsonan, perfektan lingvon". Ke en la epoko de trajnoj kaj aviado plue ekzistu iimoj kaj lingvoj, al li ŝajnas simple neimageble.[1085] Kun tiu laŭtempa kompreno pri la praktika utilo de mondlingvo tamen kontrastas la maniero, per kiu Weitling mem klopodis pri solvo de la problemo: Lia verko Allgemeine Denk- und Sprachlehre, konata nur kiel eltiraĵo, konsistigas ambician provon eltrovi, laŭ la modelo de la grandaj filozofoj, perfektan sistemon por la kon- gruigo de penso kaj lingvo kaj tiel prezenti kiasifikon de la tuta universo.[1086]

Kiel ajn supraĵaj kaj ofte naivaj estis la skizitaj ideoj pri uni- versala lingvo, ili ĉiuokaze formis konsistigan parton en la pen- sado de gvidaj reprezentantoj de la utopia socialismo. La revo pri solidara homaro, obeanta al la racio kaj forĵetanta ĉian supersti- ĉon, en kiu malaperis socia malegaleco kaj naciaj diferencoj, fa- cile estigis la imagon, ke eblas revenigi kvazaŭ la paradizan pra- staton ankaŭ en la sfero de lingva interkomunikiĝo.

4.3.2. La problemo de antaŭrevolucia internaciismo ĉe Marx kaj Engels

Kiamaniere do pluefikis tiu ĉi heredaĵo en la posta historio de socialismo? Kiel konate, la apero de la Komunista Manifesto (1848) inaŭguris evoluon, en kies paso pli fruaj fluoj de socia- lisma pensado fine devis cedi al la „scienca socialismo" fondita de Marx kaj Engels. Estis la marksismo, kiu-laŭ la formulo de Max Adler - „manifestas la realan kernon de tiu ĉi [utopia] revo kaj levas ĝin en la konscion de klaraj rimedoj kaj celoj, per kio el la revo de la jarmiloj iĝas la ekonomie maturiĝinta realeco de proksima estonteco".[1087]

Unue, necesas noti, ke en la verkoj de Marx kaj Engels ne tro- viĝas ia atentigo pri lingva unueco de la homaro en komunismo.

Nur sporadaj aludoj montras, ke ili almenaŭ sciis pri la foje ekzaltaj lingvo-utopioj de siaj antaŭloj. Engeis en 1853, mon- trante al propono de Weitling forigi la dativon kiel „aristokratan institucion"[1088], mokas, ke la persa lingvo estus por Weitling la „langue universelle toute trouv6ew,ĉar en ĝi „la dativo kaj la aku- zativo estas ĉiam identaj".[1089] Kaj pri Proudhon ni konas komenton de Marx, ke tiu per sia „nematura verko pri la ,Langue univer- selle'" aŭdacis trakti problemojn, „por kies solvo al h ankoraŭ mankis la plej elementaj scioj".[1090]

Marksistaj esperantologoj kelkfoje konkludas el tiuj flankaj rimarkoj, ke Marx kaj Engels principe rekonis la gravecon de la problemo de universala lingvo kaj kritikis nur la netaŭgajn solvo- proponojn de Weitling kaj Proudhon. [1091] Ĉu tia mterpreto estas akceptebla? Aŭ ĉu kun la transiro de utopia al scienca socialismo la problemo entute ŝoviĝis en malantaŭon?

Komprenon pri tio eble helpos alporti la ĝenerala teoriaro de Marx kaj Engels, precipe ihaj opiniesprimoj pri la rilato inter socialismo kaj nacieco. Ne estas dubo, ke la penso de Marx en fina konsekvenco estis direktita al la kreo de konkorda homaro.[1092]Lia malŝato de naciismo montriĝas en multaj teoriaj eldiroj kaj ricevas apartan signifon per la tezo, ke la nacio estiĝis kune kun la formiĝo de la burĝ-kapitalisma mondo kaj malaperos post ties pereo. Kun la hkvido de kapitalismaj propriet-rilatoj falas la las- taj naciaj antaŭjuĝoj, kaj: „Kun la kontraŭeco de klasoj interne de nacio falas la malamika interrilato de nacioj."[1093] Marx ankaŭ atentigis, ke pri la forigo de malvastaj naciaj limoj jam zorgas la burĝaro mem, ĉar la kapitalismo strebas al ekonomiaj teritorie- goj kaj kreas sistemon de tutmonda interdependeco. Estas latasko de la proletaro kompletigi la historian procezon kaj plue malaperigi limojn kaj konfliktojn inter la nacioj.