321
Tamen, kiam Marx kaj Engels alprenis starpunkton pri naciaj problemoj, ili plej ofte rilatis al difinitaj politikaj situacioj; ili preterlasis ellabori sisteman teorion de la „nacio". Ĉar malgraŭ sia internaciisma celado ili ne rifuzis al la nacioj la rajton je dis- volviĝo, el tio sekvas aro da kontraŭdiroj. Ili asertas, ke post la proleta revolucio la naciaj limoj falas kune kun la klasaj baroj; sed antaŭe oni trapasas la demokratian revolucion, per kiu la nacieco estas grave akcelata. Kiel malaperu naciaj apartaĵoj, dum fortiĝas la ŝtata potenco, restas neklare. Estante tute fiksitaj al la unuarangeco de klasbatalo, Marx kaj Engels akceptas la for- tikiĝon de nacioj kiel portantoj de la progreso kaj samtempe rigardas la asimiladon de pli malgrandaj popoloj kaj la sennacii- gon de kolonioj per la tutmonda penetro de kapitalismo kaj eĉ militojn pli-malpli eksplicite kreskigantaj la maturiĝon de la revolucio.
Se do militoj kaj koloniismo akcelas la revolucion: ĉu, ekzem- ple, pacifismo ĝin ne proksimigas? Kvankam Marx kaj Engels estas konvinkitaj, ke la proleta batalo kondukos al unuiĝo de la mondo, ni trovas ĉe ili apenaŭ klarigojn pri tio, kiel la monda unuiĝo estu flanke de la proletaro akcelata antaŭ la revolucio aŭ antaŭ la kompletiĝo de la procezo de burĝa emancipiĝo. Ŝajnas, ke, laŭ ili, la burĝ-kapitalisma unueciĝo de la mondo ne estu ĝenata per antaŭaj internaciismaj strebadoj de la proletaro. La komunistoj ne estu „mondp!ibonigantoj"[1094] kaj ne kredu pri la „himero" de eterna paco[1095] antaŭ la proleta revolucio. Marx aver- tas kontraŭ „la internacia fratiĝo de popoloj"[1096], ĉar tiu ĉi burĝa frazo kaŝas la klasan antagonismon kaj deturnas atenton de la prioritato de klasbatalo. Kontraŭe, vere fratigi la naciojn kapa- blas nur la proletaro, kiu jam estas „esence homarana, kontraŭ- nacieca".[1097] Kiel Engels skribis en 1885[1098], la Komunista Manifestokonscie anstataŭigis la pli malnovan devizon „Ĉiuj homoj estas fratoj" per la nova batalvoko „Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!". Tiu alvoko al solidareco de agado unuavice celis al preparo por la revolucio. Alivorte: Antaŭ la revolucio ne povis ekzisti substanca internaciismo, kaj post ĝi ĉio kvazaŭ reguliĝus per si mem. Ni do povas resume konstati, ke la marksismo ja jesis la finan staton de tutmonda harmonio, sed meminiciate nenion faris por la inter- proksimigo de popoloj antaŭ la revolucio.[1099]
Pro tio iĝas kompreneble, kial Marx kaj Engels ne nur mal- akceptis la klerisman strebadon al federalismo de la popoloj, sed proklamis decidan batalon ankaŭ al la eŭrop-federacia linio de sia socialista konkuranto Proudhon. Sian konstaton, ke la labor- istoj ne havas patrujon[1100], ili ne komprenis kiel inviton al nacia nihilismo. Tian radikalismon de la anoj de Proudhon Marx ridin- digis, riproĉante al la francoj, ke ili komprenas „sub negacio de la naciecoj ilian absorbiĝon en la modelan nacion francan".[1101] Marx kaj Engels celis al la forigo de baroj inter la nacioj, sed ne pensis pri dissolviĝo de naciaj kulturoj kaj lingvoj .[1102] Karakterize, jam en 1845 ili akuzis Max Stirner pri la strebo anstataŭigi ĉiujn lingvojn per unu sola[1103], kaj sendube ili ankaŭ samopiniis kun la kritikantoj de Weitling, kiuj pro ties pledo por universala lingvo timis, ke la komunistoj estos suspektataj pro ĝenerala strebo likvidi „nian belan germanan lingvon".[1104]
Scenejo de la batalo de Marx kontraŭ liaj oponantoj estis la Unua Internacio, fondita en 1864, la „Internacia Laborista Aso- io" (ILA), en kiu estis reprezentitaj la diversaj socialismaj ten- lencoj inkluzive la anarkiistojn. La kongresoj de ILA, precipe iu en Bruselo en 1868, evidentigis la kreskantan influon de narksismo, ĝis en 1872 kun la eksigo de Mifiail Bakunin okazis nalkaŝa skismo inter la pledantoj por centrismo kaj revolucia >artio ĉirkaŭ Marx, unuflanke, kaj la anarkiistaj subtenantoj de pontanea, kontraŭ-aŭtoritatamovado, aliflanke. Ĉi-lastaj dezi- is, ke ILA estu organizita laŭ la federalisma principo kaj tiama- tiere jam liveru modelon de la estonteco. Marx kaj Engels kon- raŭe timis, ke la naciskale okazanta batalo de la proletaro mal- ortiĝus, se oni adoptus la imagojn, „kiujn kelkaj fantaziuloj aras al si pri nedifinita estonta socio".[1105] Ili preferis „veran mova- lon" de la proletaro al internaciaj organizformoj, dum Bakunin :aj la proudhonistoj ligis al la programo de politika ctntrigo de la aboristoj ankaŭ la danĝeron, ke naciaj minoritatoj estos ignora- aj aŭ eĉ subpremataj. La venko de Marx kontraŭ Bakunin signi- is, sekve, ke la monda revolucio estis komprenata kiel kunordi- rita agado de la proletaro de progresintaj landoj, ne plu kiel pontanea agado de la tutmonda laborista klaso. „La proleta nternaciismo per tio perdis sian origine universalan aŭ ,tutplane- ian', sed samtempe ankaŭ sian ofensivan karakteron."[1106] La narksismo do malfortigis la tradician internaciismon de socialis- oj.
Dum la unuaj kongresoj de ILA la diskutoj ankoraŭ estis forte tampitaj per la pensaro de utopia socialismo. En Ĝenevo en 1866 la delegitoj havis antaŭ si memorandon de la pariza labor- sto Leneveux, kiu pledis por ortografia simpligo dela franca. En ezolucio la kongreso esprimis sian simpation ne nur al tiaj cela- loj, sed ankaŭ kuraĝigis ĉiujn, „kiuj klopodas krei universalan ingvon por multigi la rilatojn de homoj de diversaj naciecoj kaj ekundigi ilin por la feliĉo de la homaro".[1107] Ankaŭ en la posta aro, dum la kongreso en Lausanne, sekve al raporto de la svisa bakuninisto James Guillaume pri la maifacilaĵoj de la franca ortografio estis akceptita rezolucio pri la lingva problemo:
La Kongreso opinias, ke universala lingvo kaj reformo de la ortografio estus ĝenerala bonfaro kaj potence kontribuus al la unueco de popoloj kaj al la frateco de nacio j.[1108]
La starpunkto de Marx pri tiuj du rezolucioj ne estas konata, sed tute evidente ili, pro la popolinterfratiga retoriko kaj la kurioza kombino de universala lingvo kaj ortografiaj problemoj en la franca, ne akordis kun lia programo. Tial ankaŭ ne estas mirige, ke la rezolucioj, kiuj estis la lasta elpaŝo de utopia socialismo favore al universala lingvo, restis sensekvaj kaj rapide forgesi- ĝis.[1109]
4.3.3. Kautsky kaj la vojo al lingva unueco en socia- lismo
La malfortiĝo de internaciismo en-la laborista movado de post la disrompiĝo de ILA kaj la silentado de Marx kaj Engels pri antaŭrevoluciaj rimedoj akcelantaj la mondan unuiĝon tamen ne signifis, ke la laboristaj amasoj ĉesis rigardi la naciismon kiel esprimon de ia burĝa klasa socio aŭ ke ili transiris de malestima ignoro de ia nacia demando al pli realisma konsidero de la nacio en sia politika batalo. Male, nelaste ĉar Marx ne prezentis kohe- ran teorion pri la rilato inter nacio kaj socialismo, ĝis la unuaj jaroj de la dudeka jarcento la laboristoj persistis en la konvinko, ke ili estas malhelpitaj partopreni en la nacia kulturo kaj ke ih trovos plenan individuan disvolvon nur en unueca monda socio. Tiun sintenon la aŭstra teoriisto Otto Bauer nomis „naiva kos- mopohtismo".[1110]
Eĉ kiam la kreskantaj strebadoj pri aŭtonomio interne de la multnacieca Aŭstrio-Hungario montris la plenan eksplodforton de la nacia problemo, la reprezentantoj de ortodoksa marksismo ankoraŭ emis ĝin bagateligi, atentigante ke per la venko kontraŭ la burĝaro aŭtomate solviĝos la naciecaj konfliktoj. Ja ph kaj ph ofte necesis trakti la temon, sed plu superregis la esperigo pri la historie determinita unueco de la mondo. En tiu ĉi kunligo spe- cialan intereson meritas artikolo de Karl Kautsky, kiu esence kontribuas al kompreno de la rilato inter marksismo kaj la ideo de internacia lingvo.
La artikolo portas la titolon „La moderna nacieco"[1111], kaj en ĝi la german-aŭstra marksisto klopodas elmontri la historiajn kaj sociajn fundamentojn de naciismo. Malgraŭ kontraŭdiroj en sia argumentado, kiu, ekzemple, preskaŭ egalas rekonon de la fakto, ke ankaŭ la laboristaro havas naciecan intereson, li klare insistas pri internaciiga efiko de la kapitalo en la epoko de mond- ekspozicioj, limtranspaŝa trafiko kaj internaciaj kongresoj. Notinde estas en tiu ĉi kunligo, ke la lingvon, kies signifo en la formiĝ-procezo de nacio estas detale traktata, li same rilatigas kun la internaciigaj tendencoj. Kautsky skribas: