Выбрать главу

Ju pli intensiĝas la internaria komunikiĝo, des pli sentiĝas ankaŭ la bezono de internacia komunikilo, de universala lingvo.

Tiun bezonon li nomas „simptomo de la bezono por unuiĝo de la nacioj de la moderna civilizacio en unusola ekonomia teritorio, por malkonstruo de la naciaj bariloj".

La apero de la artikolo koincidas kun evento grava lige kun nia temo: En 1887, la sama jaro, en kiu Kautsky prognozis la estiĝon de universala lingvo, Zamenhof publikigis sian projekton de internacia iingvo - ne malpli konvinkita, ke tio respondas kreskantan bezonon. Tamen, malgraŭ la tempa paraleleco la antaŭvidoj de Kautsky kaj Zamenhof fundamente diverĝis. Pri la solvo proponita de Zamenhof Kautsky ankoraŭ ne povis scii, sed li mencias Volapŭk por akcenti tuj, ke universalan lingvon „nature ne ebias arbitre inventi".[1112] „Volapŭk apenaŭ transiros la rangon de sekreta lingvo por kelkaj malmultaj sciantoj. Pli ĝuste unu el la jam ekzistantaj lingvoj kredeble iĝos universala lingvo." Li poste daŭrigas:

Por esti „klera", por povi plene partopreni en la moderna ekonomia kaj intelekta vivo, oni jam nun devas kompreni, laŭeble ankaŭ paroli, apud sia gepatra lingvo minimume ankoraŭ unu duan lingvon, unu mondlingvon. Tiu ĉi neceso ĉiam pli kreskos; apud la mondlingvoj la naciaj lingvoj malaltiĝos al rango simila al tiu, kiun nuntempe okupas la dialektoj apud la skriba lingvo. La naciaj lingvoj estos pli kaj pli rezervataj al hejma uzo kaj ankaŭ tie ĉiam pli alprenos la rolon de mal- nova familia meblo, kiun oni konservas kun pietato, sed kiu ne plu havas grandan praktikan valoron. Ĉiam pli disvastiĝos la scio de la lin- gvoj, parolataj en la grandaj centroj de monda komunikiĝo, en Lon- dono, Novjorko, Parizo, Berlino, kaj inter tiuj siavice unu venkos super la aliaj. Kiu lingvo estos tiu, oni kompreneble apenaŭ povas diri hodiaŭ; sed ĉiuokaze estos kaŭzoj ekonomiaj, kiuj venkigos ĝin, ne iuj konsideroj pri gramatiko aŭ muzikeco.

Precipe la pli malgrandaj nacioj sentas, laŭ Kautsky, la bezonon uzi komunan lingvon, ekzemple la germanan aŭ francan, kaj estas malavantaĝe, se tiun evoluon malhelpas nacia respektemo.

La opinion diritan en 1887 Kautsky konservis ankoraŭ multajn jarojn poste. En 1908 li skribis, ke en socialisma socio la homoj scipovos krom siaj naciaj lingvoj unu aŭ plurajn mondlingvojn: „... tiam estos ankaŭ la bazo por la iom-post-ioma malgraviĝo kaj plena malapero unue de la lingvoj de pli malgrandaj nacioj, por la fina kunigo de la tuta kultura homaro en unu lingvo kaj unu nacieco..."[1113] Kaj en 1917 li ripetis: „Ne ladiferenciĝo, sed la asi- miliĝo de la naciecoj ... estas la celo de la socialisma evoluo." Kautsky akcentis, ke la amasproduktado postulas ne la konser- von de multlingveco, sed la lingvan unuiĝon de la homaro: „Kon- traŭagi al ĝi estas reakcie."[1114]

Kautsky estis ĝis 1914 la plej aŭtoritata teoriisto de la Dua Internacio; liaj verkoj, precipe tiuj pri la problemoj de nacieco kaj internacieco, havis grandan influon je la tutmonda laborista movado. Same estis li, kiu unuafoje enkadrigis la demandon de mondlingvo en la marksisman teorion pri ekonomiaj evoluŝtu- poj. Kio ĉe Marx kaj Engels estas rimarkebla nur ĝerme, kvan- kam faciie deduktebla el la antaŭe skizitaj ideoj, tion prenis kaj teorie poluris Kautsky. Lian artikolon de 1887, sekve, oni povas konsideri kiel elirpunkton de la esence negativa sinteno de marksistoj al la demando de neŭtrala internacia iingvo - en tiu senco, ke ĝi ne nur forlasis la ideon pri supernacia, universala iin- gvo, kiu estis heredaĵo de la utopia, antaŭmarksa socialismo, sed samtempe rekte ekskludis la eblecon, ke iingva unueco kreiĝos per la vojo de artefarita lingvo. Prenante ĝin kiel tian, ni povus akcepti lian kontraŭstaron, ĉar skeptiko kontraŭ novkreita iin- gvo estis (kaj estas) multe disvastiĝinta ĝis inter rondoj, kiuj por tio ne bezonis bazi sin sur marksismo. Ankaŭ la ignoron de la fakto, ke Esperanto en vortaro kaj gramatiko, malsame kiel la aprioraj projektoj, ĉerpis el ekzistantaj iingvoj kaj deziris esti komunikilo por anoj de ĉiuj tavoloj, ne nur kleruloj, oni povas klarigi per pragmataj duboj pri ĝia vivkapablo kaj praktika sukceso, kio estis same tute kutima ekster la marksismo. Sed pro- blema iĝas la marksisma teorio de mondiingvo, kiam oni konsi- deras, ke ĝi ne nur malagnoskas lingvan pluralismon, sed eĉ pro- klamas la forpuŝadon de pli malgrandaj iingvoj kiel neeviteblan rezulton de la ekonomia progreso. Tio estis radikala pozicio, kun kiu la plej multaj esperantistoj havis nenion komunan, ĉar ilia iingvo ja celis servi apud, ne anstataŭ la naciaj lingvoj. Kvankam Kautsky neniam pledis por la perforta asimilado de nacioj, sed imagis, ke la iiberigita tutmonda proletaro frate interkonsentos rezigni la naciajn iigojn, iia ortodokse marksisma teorio montris malkomprenon de la aspiroj de pli malgrandaj nacioj. Tia sin- teno en la praktiko povis inspiri al politiko de subpremo - al tio, kion la judo Zamenhof karakterizis kiel „englutemecon de nacioj kaj iingvoj fortaj kontraŭ nacioj kaj lingvoj malfortaj".[1115] Celante nepre subordigi naciecan celadon al kiasbatalo, Kautsky objektive proksimiĝis al lingva imperiismo.

Sed eĉ sendepende de la eksplicitaj vortoj de Kautsky, la marksisma teorio entenis signifan pravigon por la malakcepto de

Esperanto aŭ similaj lingvo-projektoj, malhelpante detalan diskuton pri ia vojo al universala lingvo - ĉu pere de kunfandigo de nacioj aŭ pere de sennaciigo - surbaze de sia postulo, ke la proletaro ne provu labori por lingva unuigado antaŭ la deca tempo. Tia provo ŝajnis des pli suspektinda, se gi ligigis kun moralaj kategorioj: Ci-rilate Esperanto estis speciale eksponita al kritiko, ĉar Zamenhof kaj Uaj disĉiploj daŭre parolis pri „popola interfratigo" kaj „mondpaco" kaj propagandis la estigon de homara mondo tiamaniere, ke apenaŭ restis loko por observi ekonomiajn evolulegojn kaj la specifan avangardan rolon de la proletaro. La retoriko de la esperantistoj ja havigis al Esperanto adeptojn ankaŭ inter la laboristoj.[1116] Sed por la gvidantoj de la proleta movado, kies atento estis fiksita al la realaĵoj de klasba- talo, tio estis simptomo de tiu „naiva kosmopolitismo", al kiu la sociahsma teorio multon ŝuldis, al kiu tamen nun, post la transiro de utopio al scienco, algluiĝis anakronismo.

4.3.4. Unuaj reagoj alEsperanto kaj la opinio de Gramsci Jen kial la disvastigo de Esperanto dekomence renkontis mal- aprobon de influaj marksistaj gvidantoj. Kiam dum kongreso de la aŭstraj socialdemokratoj en 1897 kelkaj delegitoj pledis, ke en elementaj lernejoj apud la gepatra lingvo estu instruata „mond- lingvo", la partia gvidanto Victor Adler kolere kondamnis tiun proponon kiel „volapukumadon".[1117] Frua reago al Esperanto estas artikolo aperinta komence de la jarcento en Prŭvo tidĉ, la organo de la socialdemokratoj en Bohemio. La nova lingvo estas rekonata kiel progreso kompare kun Volapŭk, sed pro la dubinda eblo „la vivajn, organe elkreskintajn hngvojn de la nunaj nacioj anstataŭ[ig]i per iu ajn arbitre konstruita lingvo" Esperanto fine ricevas la karakterizon esti „nura sporto".[1118]

Malph sinretenaj estis la opiniesprimoj flanke de germanaj socialdemokratoj. Kiel jam menciite en ĉapitro 1.6, ih malhelpis en 1907, ke franca iniciato favore al Esperanto estu metita sur la tagordon de la Internacia Socialista Kongreso en Stuttgart, argu- mentante ke la propono estas „antaŭtempa" kaj nematura.[1119] Ĉar baldaŭ poste aperis Ido, la konkurenca projekto, la esperantistoj rezignis pri simila provo dum la Socialista Kongreso en Kopen- hago (1910) por ne montri al la delegitoj la kverelon en la propra tendaro. Singardo ŝajnis des pli konsilinda, ĉar en septembro 1910 interveno favore al Ido estis akceptita de la partoprenantoj de la socialdemokrata parti-kongreso en Magdeburg kun ridoj kaj sekvigis „detruan" respondon de August Bebei.[1120] En pli frua okazo Vorwarts kaj Leipziger Volkszeitung j am akre kritikis la propagandon de Esperanto inter laboristoj: Estas terura sensen- caĵo postuli de laboristo lerni tian lingvon, ĉar ĝi unue estas por li tro malfacila kaj due ĉiuokaze ĉiam restos utopio.[1121] Kvankam - kiel montris la fondigo de Germana Laborista Esperanto-Asocio en 1911 - tiaj avertoj ne estis plene efikaj, en la sekvaj jaroj la ofi- ciala pozicio de la partio restis senŝanĝa: Lerai Esperanton estas superflue aŭ ridinde, se ne eĉ „etburĝa malsaĝaĵo". Malmultajn monatojn antaŭ la eksplodo de la Unua Mondmilito Sachsisches Volksblatt deklaris responde al demando de leganto, „ke ni ne sentas inklinon esti aparte fervoraj pri Esperanto. La valora tempo, kiun vi dediĉas al ĝi, estas uzebla en multe pli utila maniero por la urĝe necesa studo de la partia kaj sindikata histo- rio" [1122]