Выбрать главу

Se malgraŭ la desupra kontraŭstaro Esperanto atingis popula- recon inter laboristoj, ni tion povas konsideri kiel unu esprimon de spontanea tendenco evoluigi kontraŭnaciecan subkulturon, kies portanto estas la proletaro. Eble pro tio la teoriisto Josef Strasser en 1912 distancigis sin de la kutima mokado pri Esper- anto.[1123] Sed kiam post la militeksplodo en 1914 la laboristoj tuj kuris al la standardoj de siaj naciaj regantoj, tio ĉi neeviteble pelis en fonon la interesiĝon pri internacia lingvo. La riproĉo, ke okupiĝi pri Esperanto estas anticipi la evoluon kaj malatenti la esencaĵojn, iĝis pli kredebla pro la nun observata nacieca rekons- ciiĝo de socialistaj partioj. Kiu en tiu ĉi milito ankoraŭ kroĉiĝis al senpripensa supernaciismo, tiu ŝajnis esti kompreninta nenion - almenaŭ laŭ la opinio de tiu j marksismaj teoriistoj, kiuj zorgis iel harmoniigi la internaciecan celadon de la laborista klaso kun la persistado de naciecaj ligoj. Tiu baris, kiel ekzemple opiniis en 1917 la aŭstra marksisto Karl Renner, la strebadon al realisma politiko. Esperanto estis, laŭ Renner, elmontro de revado, kiu paralizas la laboristan klason:

La naiva kosmopolitismo povis havi la infanan kaj latinlernantecan imagon, ke la problemo de la nacioj kaj de la paco devenas nur de du aferoj, la lingvo kaj la artefaritaj limoj.

Renner koncedis, ke liberkomercismo kaj mondlingvo povus reliefigi antagonismojn de naciaj interesoj kiel tiajn, kiaj ili estas sen „ideologia masko", nome antagonismoj de klasoj. Sed tiel ne eblas fari politikon:

Certe, tiu senmaskigo nin pli rapide antaŭenigus, ĝi forigus miskom- prenojn, sed ne havigus al ni realan progreson. Sen pozitiva tutorga- nizo de la mondo ne eblas malaperigi la prezentitajn antagonismojn kaj elimini militojn[1124]

Kvankam la teoriistoj estis devigitaj pli forte konsideri la reale- con de nacioj, ili ne tute ĉesis pensi pri mondlingvo socialisma. Sed ĝia formiĝo ne ŝajnis imagebla laŭ alia maniero, ol prognozis

Kautsky. Krome, ĝi estis prokrastita al „tre malproksima" tempo, kiel diris unu el liaj interpretantoj, kiu aldonis, ke Kaut- sky pensas pri vivanta lingvo, kredeble la angia, kaj kompreneble ne pri „la stultaĵo de artefarita lingvo".[1125]

Pri la demando de supernacia lingvo en la nuntempo ni dispo- nas interesan kontribuon, kiun verkis unu el la plej gravaj marksismaj teoriistoj. Ĝi aperis komence de 1918, kaj ĝia aŭtoro estas Antonio Gramsci, la posta kunfondinto de Itala Komunista Partio. Sub la impreso de diskutoj inter socialistoj en Milano pri Esperanto[1126] Gramsci provas liveri al siaj kamaradoj marksisme bazitajn konsilojn por ilia priesperanta pozicio. Li enkonduke konfesas, ke temas pri vera problemo, ne pri „sofistumado", kaj singarde esprimas komprenemon por la deziro plibonigi la inter- homan komunikadon. Sed tuj poste li emfazas, ke por socialisto tio ne estas unuavica koncerno: Temas pri „zorgo kosmopolita, ne internacia, de burĝoj, kiuj vojaĝas por negocoj aŭ piezuro, de nomadoj pli, ol de civitanoj stabile produktantaj. Tiuj volus arbi- tre estigi konsekvencojn, por kiuj ankoraŭ ne ekzistas la necesaj kondiĉojLa radikojn de la strebado al unueca lingvo Gramsci rimarkas en la klerismo de la 17a jarcento; pro la sama spirito- stato oni siatempe deziris fondi falansterojn kaj feliĉajn kolo- niojn.[1127]

Pro la malfacilaĵo normigi la lingvon eĉ nur naciskale Gramsci neas la eblecon, ke internacia lingvo, plene artefarita kaj meka- nika, ne posedanta historian tradicion, literaturon kaj esprimri- ĉon, iam povus havi sukceson. Ankaŭ la argumenton, ke Esper- anto celas esti nur helpa lingvo kaj ekzempie faciligas la laboron de internaciaj kongresoj, Gramsci malakceptas, ĉar la esperant- istoj ĉiam restas, laŭ li, inter si kiel la surdmutuloj kaj aliaj ne sentos sin instigitaj transpreni ties specialan manieron de interkompreniĝado. La konkludo de Gramsci: „Esperanto, la ununura lingvo, estas nenio alia ol himero, la iluzio de kosmopo- lita, homarana, demokrata mentaleco, ankoraŭ ne fekundigita, ankoraŭ ne senvualigita fare de historia kritikismo."

Sekve, Gramsci kontraŭstaras ĉian oficialan apogon de socia- hstoj al Esperanto. LJ admonas siajn kamaradojn batah, „por ke estiĝu la ekonomiaj kaj politikaj kondiĉoj necesaj por la alveno de kolektivismo kaj de la Internacio". Tiam oni - en „hbere kaj spontane" disvolviĝanta procezo - venos malrapide „al balancita interproksimiĝo de la arjaj-eŭropaj lingvoj kaj eble al ilia disvas- tiĝo en la tuta mondo pro la influpovo, kiun la nova civilizo havos al la mondo". Gramsci kategorie deklaras: „Nur laborante por la alveno de la Internacio socialistoj laboros por la ebla alveno de ununura lingvo."[1128]

La artikolo de Gramsci konsistigas la tre kredeble plej profun- dan analizon de Esperanto laŭ marksisma starpunkto. Li koncen- tras argumentojn, kiuj ahe en verkoj de marksistaj teoriistoj tro- veblas nur dise kaj alude, kaj definitive evidentigas, kial por kon- vinkitaj marksistoj serioza okupiĝo pri Esperanto ne estas akcep- tebla: unue, ĉar ĝi originas en utopiaj imagoj de la pasinteco kaj do tiusence estas anakronisma; due, ĉar ĝi celas venki la multling- vecon jam en la nuntempo kaj tiel per - same utopia - salto antaŭas la laŭordan pason de la aferoj. Kiel Kautsky, ankaŭ Gramsci fidas pri nehaltigebla tendenco al iingva unueciĝo dum la procezo de ekonomia koncentrado, en kiu Esperanto ne havas rolon. Li rifuzas atribui al Esperanto eĉ nur dumtempan rolon kiel helpa lingvo kaj rekte pridubas, ke en la subaj tavoloj estas vera bezono de internacia komunikado - kvazaŭ la laboristo aŭ kamparano ne rajtus de sia stablo aŭ terpeco ĵeti rigardon mal- proksimen: „La plej multaj civitanoj laboras stabile en fiksa loko kaj ne bezonas tro ofte havi leteran korespondadon kun ekster- iando."[1129] Kaj, tute sekvante la tradicion de siaj antaŭuloj, Gramsci senkaŝe predikas eŭrop-centrismon kaj favoras la for- puŝadon de ph malgrandaj lingvoj.

4.3.5. Lenin kajla naciaproblemo

Pri la estonteoo Gramsci nomis interalie la eblecon, ke ĉiujn ekzistantajn iingvojn superos la iingvo „de la unua lando, kiu konstruos la sodalismon". Hu ĉi rimarko estas notinda pro la fakto, ke la artikolo de Gramsci aperis nur kelkajn monatojn post la Oktobra Revolucio. La fondiĝo de Soveta Ruslando estis evento, kiu inspiris la komunistojn de ĉiuj landoj al la espero, ke la tutmonda revolucio ne plu estas malproksima. Kaj en tia atmosfero povis prosperi ankaŭ atendo, kiun en marto 1919, dum la Unua Kongreso de Komintern en Moskvo, jene formulis la franca delegito Jacques Sadouclass="underline"

Kamaradoj! Mi devas multe pardonpeti, ke mi parolas nek la germa- nan, la lingvon de internacia socialismo, kiel ĝin hieraŭ nomis kama- rado Zinov'ev, nek la rusan, la lingvon, kiu jam morgaŭ estos tiu de internacia komunismo. Mi regas iom flue nur la francan, kiu bedaŭ- rinde almenaŭ momente devas esti nomata la lingvo de iama revolu- cio.[1130]