Per tio ni venas al pritrakto de la demando, kiel evoluis en Soveta Ruslando la rilato inter la marksisma teorio kaj la Esperanto- movado. Estas evidente, ke tiucele necesas unue konsideri la pozicion de Lenin.
Kiel antaŭe aliaj teoriistoj de socialismo, ankaŭ Lenin imagis kiel finan celon de socialismo la „unuiĝon, alproksimiĝon, inter- miksiĝon de la nacioj"[1131]:
La celo de socialismo estas ne nur likvidi la etŝtatismon kaj ĉian sin- apartigon de nacioj, ne nur interproksimigi la naciojn, sed ankaŭ kun- fandi ilin.^
Li ekspiicite bonvenigis la „ asimiliĝ-procezon de la nacioj" kiel „potencan historian progreson"[1132]; ĝi nome konsistigas „unu el la plej grandaj pelfortoj, kiuj transformas la kapitalismon en la socialismon".[1133] Kiu kontraŭe - kiel la judaj bundistoj - parolis pri danĝero de asimilismo, tiu por Lenin estis nenio alia, ol „naciista etburĝo".[1134] La marksismo ŝajnis al li neakordigebla kun ĉia naciismo:
La marksismo metas en la lokon de ĉia naciismo la interaaciismon, la kunfandiĝon de ĉiuj nacioj al pli alta unuo, kiu antaŭ niaj okuloj kreskas kun ĉiu fervoja kilometro, kun ĉiu internacia trusto, kun ĉiu (interaacia laŭ sia ekonomia aktivado, sed ankaŭ laŭ siaj ideoj kaj stre- badoj) laborista asocio.
Aliflanke, Lenin konsciis - pli ol la aŭstraj teoriistoj - la ekster-
ordinaran signifon de la nacia problemo por la revolucia strategio
de marksismo. Lin koncernis precipe la situacio en la cara regno,
kie la epoko de nacia (burĝ-demokrata) revolucio, karakteriza
por la landoj de okcidenta Eŭropo, ankoraŭ ne estis finita kaj kie
estis praktikataj aparte naŭzaj formoj de nacieca subpremo. Ĉar
la naciaj minoritatoj ribelantaj kontraŭ la cara politiko de rusigo
krome estis apenaŭ utiligata potencialo, Lenin opiniis neevitebla
revizii la marksisman pozicion rilate al la nacia problemo. Unue,
li subtenis limigitan kunlaboron kun la liberala burĝaro de
Ruslando: Kiom tiu pledas por demokratia solvo de la nacia pro-
blemo, ĝi trovu apogon flanke de la partio de la proletaro. Due, li
forte esprimis la tezon, ke la laborista klaso batalu por samraj-
teco de la nacioj, ke ĉia subpremo de naciaj minoritatoj malakor-
das kun la proleta demokratio kaj ke necesas garantii eĉ la rajton
de subpremataj naciecoj je ŝtata secesio. La senkompromisa sin-
teno de Lenin kulminis en la fama frazo „Nenia privilegio por ia
nacio, por ia lingvo!".J
La pozicio de Lenin en la nacia demando trovis interne de la
marksista movado konsiderindan reziston. Rosa Luxemburg, en
kies revolucia strategio nur la klasa konscio de la laborista klaso
havis politikan signifon, kondamnis la „memdecidrajton por ĉiuj
nacioj", en 1903 akceptitan en la programon de Rusa Socialde-
mokrata Partio, kiel „metafizikan frazon"[1135] Responde, Lenin konfesis, ke tiurilate temas pri „escepto de nia ĝenerala premiso de centrismo", sed insistis, ke ĝuste tia escepto estas „absoiute necesa konsidere al la grandrusa reakciega naciismo" kaj sekve devas esti principo valida almenaŭ en lia partio.[1136]
Tamen, Lenin pledis por internacia revolucia levigo de la pro- letaro kaj uzis la propagandon de la rajto je memdecido kiel rimedon utilan por tiu celo, kaj en tio li tute sekvis la tradicion de Marx kaj Engels. Troa indulgo kontraŭ naciaj sentoj estis al li fremda. Li akre kritikis la esperojn de la aŭstroj Otto Bauer kaj Karl Renner pri paca, nerevolucia solvo de la nacia problemo. Laŭ li, per ties postulo pri „naci-kuitura aŭtonomio", t.e. pri transdono de ekzemple la lernejoj en la manojn de unuopaj naciecoj, malfortigas la internacia batalforto de la laborista klaso kaj endanĝeriĝas la internaciisma fincelo de socialismo.[1137] Ansta- taŭ kaptiĝi de iluzioj pri „la ,nacia' unueco de proletaro kaj bur- ĝaro"[1138] la laboristoj kunligiĝu en unuecaj, ne laŭnaciece apartigi- taj organizaĵoj.[1139] Lenin forte oponis transigon de la principo de memdecido al la partio; kontraŭe, la strukturo de la partio nepre devas esti centrisma. La „kunfandiĝo de la laboristoj de ĉiuj naciecoj de ŝtato en unuecajn proletajn organizaĵojn"[1140] servu kiel ia prototipo de la estonta komunisma ideala Ŝtato. En tio ĉi evi- dentiĝas, ke por Lenin same kiel por Marx, eĉ se la unua havis pli da kompreno por naciaj aspiroj, prioritaton havis la kohereco de la socialisma movado kaj ke, post la venko de socialismo interne de la unuopaj naciecoj, tiuj ree devus - libervole - kunfandiĝi.
La 15an de novembro 1917, kelkajn tagojn post la Oktobra Revolucio, la nova soveta registaro gvidata de Lenin publikigis „Deklaron pri la rajtoj de la popoloj de Ruslando", kiu promesis al la nerusaj naciecoj „egalecon kaj suverenecon" kaj la rajton „je libera memdecido inkluzive ia secesion kaj formiĝon de sen- dependa ŝtato".[1141] La deklaro estis subskribita de Lenin kaj de lia popolkomisaro pri naciecaj aferoj, Stalin. Jam neionge poste, en januaro 1918, tiu iasta malkaŝe proklamis, ke la memdecido devas esti rimedo en ia batalo por socialismo kaj estu permesata nur laŭ postulo „de ia laborulaj amasoj de ia koncerna nacio".[1142]Tiu ĉi interpreto, kiu ebligis kontraŭi deziron pri memdecido kvazaŭe nur esprimitan de ia burĝaro, ja ne eniris ia konstitucion de Rusa Socialisma Federativa Soveta Respubliko (de junio 1918); ia federacia ideo venkis. Sed praktike ia politiko de ia par- tio rilate al ia naciaj minoritatoj evoiuis en tia maniero, ke Lenin observis ĝin ekde 1919 kun kreskanta malplezuro.
Ekestis forta disputo inter Lenin kaj Stalin, precipe pro ia per- forta reenpreno de Kartvelio. Kvankam fine de 1922 estis akcep- tita lia projekto de konstitucio de Unio de Socialismaj Sovetaj Respublikoj - kontraŭ ia opozicio de Stalin, kiu volis konsenti al la aneksitaj respublikoj aŭtonomion nur interne de RSFSR, Lenin kredis sian vivoverkon minacata per ia burokrat-centrisma starpunkto de Stalin. En tri notoj, publikigitaj nur en 1956, ii esprimis sian zorgon, „ke ia ,libereco de eksiĝo el la Unio' ... montriĝos senvalora paperpeco", se la nerusaj naciecoj ne estas sufiĉe protektataj kontraŭ la „rusa aparato". Lenin admonis, ke oni zorge diferencigu „inter la naciismo de subpremanta nacio kaj la naciismo de subpremata nacio", kaj avertis ne subfosi la partian aŭtoritaton „eĉ nur per la plej malgranda bruteco kaj maljusto kontraŭ niaj propraj nerusaj popoloj".[1143] Lenin ne iasis dubon pri tio, ke la grandrusan ŝovinismon li konsideras la ĉefa danĝero por la proleta internaciismo. Antaŭ ol li mortis en januaro 1924, ii fojfoje ŝajnis malesperi pro la kontraŭdiroj inter teorio kaj praktiko en la nacia demando, tamen ne konsciigante al si, ke jam lia fido pri la integriga efiko de la revolucio implicis limigon de la rajto je secesio, ke li mem nomis la federacion eks-plicite „transira formo al la plena unueco de la laboruloj de di- versaj nacioj '[1144] kaj ke la sistemo de alcentrigita partia kontrolo, kreita de li, gardas kontraŭ kompreno de la memdecidrajto kiel invito al la naciecoj apartiĝi de la soveta regno kaj tiel do mal- akcepti la benojn de socialismo.
337
Malgraŭ ĉio, la egaleca ideologio restis viva ankaŭ post la morto de Lenin. La koncepto de samrajteco de nacioj kaj lingvoj ebligis al la nerusaj respublikoj emfaze akcenti, apogante sin sur Lenin, siajn proprajn politikajn, ekonomiajn kaj kulturajn inte- resojn. Multaj iam subpremataj minoritatoj fakte travivis kultu- ran renaskiĝon.
Kiom la partio klopodis pri solvo de la nacia problemo kaj kiajn praktikajn sekvojn havis la egaleca ideologio, sendube sur neniu alia kampo iĝis tiel evidente kiel sur tiu de la lingvo. Lenin ripete atentigis pri la eksterordinara signifo de tiu ĉi aspekto. Li pledis, ke la loĝantaro estu provizita per lernejoj, en kiuj la ins- truo okazas en la lingvo gepatra[1145], kaj en februaro 1920 persone instrukciis al Stalin zorgi pri tio, ke en ĉiuj armeaj ĉefkomandejoj estu interpretistoj: „Tio estas nepre necesa - rilate la lingvon ĉia cedo kaj kiel eble plej granda samrajteco."[1146] Tre akre li turnis sin kontraŭ „deviga ŝtata lingvo", do kontraŭ malkaŝe prokla- mata unuarangeco de la rusa.[1147] Tiun ĉi pozicion li des pli decide defendis, ĉar samtempe li estis konvinkita, ke la loĝantoj de Ruslando, se liberigitaj de ĉia premo, mem ekkomprenos, kiajn avantaĝojn alportas al ili la scio de la rusa lingvo: "... la bezonoj de la ekonomiaj interrilatoj per si mem decidigos pri tiu lingVo de koncerna lando, kies scio pro la komercaj rilatoj estas avantaĝa por la plimulto."[1148]