Kiam Lenin lige kun la lingva demando denove substrekis sian perspektivon de „kiel eble plej granda interproksimiĝo de la nacioj"[1149], lia rigardo estis fiksita al la situacio interne de
Ruslando. Li ne postlasis precizajn eldirojn pri tio, kiel kaj kien evoluos en tutmonda skalo la procezo de unueciĝo sur la kampo de lingvoj. La formigo de monda lingvo ne estas eksplicite traktita. La laste citita prognozo evidente rilatis nur al Ruslando. Sed ĝi ne ekskludas la interpreton, ke Lenin kalkulis pri simila, ekonomie diktita solvo de la problemo de internacia komuni- kado.
Fakte, ŝajnas, ke tiupunkte Lenin samopiniis kun Kautsky, kiom ajn li krome kondamnis ties grandŝtatisman pensadon. En skiza resumo de referaĵo pri la nacia problemo troviĝas tabelo, kiun Lenin evidente transprenis de Kautsky, pri la kreskanta signifo de la angla, iom malpli ankaŭ de la franca kaj germana; interkrampe estas aldonita la frazo: „Mondlingvo estos eble la angla, eble + la rusa".[1150] Simile esprimiĝis Lenin kvar jarojn poste, kelkajn monatojn post la Oktobra Revolucio, kiam Carl Lindhagen, la urbestro de Stockholm, demandis iin, ĉu la soveta registaro pretus aliĝi internacian konvencion pri la enkonduko de mondlingvo (Lindhagen celis Esperanton) en ĉiujn lernejojn. „Ni jam havas tri mondlingvojn", lakone respondis Lenin, „kaj la rusa iĝos la kvara." Artefaritan lingvon Lenin ĉiuokaze ne pre- nis en konsideron.[1151]
Ke en la teorio de Lenin ne estis loko por internacia lingvo kia Esperanto, eble plej klare montras lia priskribo de la karaktero de internacia kulturo. Okaze de kritiko de judaj socialistoj li sub- strekis en 1913, ke sub „internacia kulturo de la demokratismo kaj laborista movado tutmonda" li komprenas la kunigon de la demokratiaj kaj socialismaj elementoj de la unuopaj naciaj kul- turoj, ne - kiel oni fuŝkomprenis - „sennacian kulturon, kiu rajt- as esti nek rusa nek juda nek pola, sed nur simple kuituro". Interne de ĉiu nacia kulturo la batalo inter la burĝaj kaj proletaj elementoj okazas per la „indiĝena" lingvo. Sekve, malgraŭ la for- miĝo de laboristklasa internaciismo la naciaj kulturoj kaj lingvoj pluekzistos.[1152] Lenin neniam pensis pri kulturo tute senigita de nacieco, kies esprimilo eventuale estus Esperanto[1153], kaj pro tio impresas kurioze, se fojfoje sovetaj esperantistoj klopodas pre- zenti lin kiel simpatianton de Esperanto.[1154] Nedubeble, Drezen en 1934 estis pli bone informita, klare konstatante: „Lenin ne sciis internacian lingvon kaj neniam detale interesiĝis pri la movado por la internacia lingvo."[1155].
A1 tio konformiĝas ankaŭ eldiro de Lenin, kiun raportis iu E. Didrikir. En somero 1913 dum prelego en Bern pri la nacia pro- blemo Lenin, laŭ Didrikil', deklaris interalie:
La revoj pri artefarila kreo de unusola internacia lingvo, de ia „Esper- anto" aŭ „Volapŭk", estas utopio. Ne artefarite estos kreita la lingvo de la estonta socio. La problemo pri la lingvo povos esti solvita en unu el du specoj. Aŭ fariĝos universala por ĉiuj popoloj unu el la lingvoj de la grandaj kulturaj nacioj: la angla, germana, franca kai eble rusa. Aŭ ĉiuj popoloj ellernos tri-kvar lingvojn kaj posedos ilin/
La atesto de Didrikil' ŝajnas tute kredinda, des pli ĉar ĝi ne estas la sola, kiu aludas similecon inter la ideoj de Kautsky kaj Lenin pri la tutmondiĝo de grandaj naciaj lingvoj. Se temas pri la rilato de Lenin al Esperanto, lia fratino Maria Ul'janova karakterizis ĝin en 1928 kiel nete negativan:
Vladimir Il'iĉ plurfoje parolis pri Esperanto kaj tre malfavore, konsi- derante ĝin tro artefarita, simpligita, malviva. Ni plurfoje parolis pri lingvo, li estis granda scianto de lingvoj kaj volonte mergiĝis en vort- arojn. Li nur esprimis la opinion, estis nelonge antaŭ lia malsano, ke devus esti enkondukita ĝenerala alfabeto, kio kompreneble ankaŭ okazos post la revolucio. Estas konsilinde, ke la kamaradoj argumen- tante favore al Esperanto prefere ne apogu sin sur Lenin, kies vid- punkto tiurilate estas al ili tute nekonata.[1156]
La aktuala okazo por tiu ĉi admono estis la populareco de Esper- anto en la internacia laborista korespondado, al kiu Maria Urjanova kontraŭmetis la pli grandan utilon de la uzo de naciaj lingvoj. Sed jam dum ankoraŭ vivis Lenin, la sovetaj esperant- istoj ne faris ai si iluziojn pri lia sinteno.[1157] Ofte la varbado por Esperanto en partiaj rondoj eĉ nur pro tio ne trovis reefton, ĉar la verkoj de Lenin ne entenis opiniesprimon pri la temo.[1158] Kaj pli maibone: Se gvidaj bolŝevikoj diris sian opinion pri Esperanto, la juĝo estis kondamna. Ekzemple, Nikolaj Buftarin, la brila teo- riisto, skribis en 1920:
... el la marksisma vidpunkto ekzistas 99,9% ŝanooj por ĝia realigo [de komuna lingvo] per komplete alia [ne artefarita] vojo. Provoj serioze starigi la demandon pri intemaria lingvo estus plene analogaj al la pro- voj unuerigi rasajn trajtojn pere de formala devigo por membroj de Komunista Partio de la blanka kaj flava rasoj edzinigi negrinojn kaj papuaninojn.[1159]
Alia, ne malpli eminenta partigvidanto, Grigorij Zinov'ev, en parolado antaŭ partiaj funkciuloj en Petrogrado (1923) riproĉis al la adeptoj de Esperanto facilaniman aliron al la problemoj de lingvo kaj nacio:
Necesas kompreni, ke la nacia problemo estas ege pli granda pro- blemo, de pli granda skalo, ol la problemo pri armeaj komitatoj, ĝi estas problemo esenca, problemo de homa komunvivado. Ekzemple vi ne neniigos la diferencon de lingvoj. Ekzistas tiaj stranguloj, kiuj diras, ke sufiĉas verki libreton je esperanto, en kiu unu vorto estas angia, kaj krome fuŝita, alia franca, tria rusa ktp. - kaj estas lingvo, kiun parolos la tuta mondo. Certe tiel povas paroli nur stranguloj. La samo rilatas al la nacia problemo. Ne estas eble la nacian problemon neniigi, ĝi ekzis- tos ankaŭ post konkero de la povo de la Proletaro dum jaroj kaj jarde- koj, ĝi estas esenca problemo de la homa kunvivado.[1160]
Ĉirkaŭ la sama tempo ankaŭ Nadeĵda Krupskaja, la edzino de Lenin, turnis sin eksplicite kontraŭ Esperanto. Sia elpaŝo estis malpli ideologie kolorita, sed konsistigis klaran malaprobon de ĉiaj „kultutrevoluciaj" eksperimentoj pri Esperanto ĝuste pro sia pragmata firmigo de la prioritatoj validaj en Soveta Ruslando: Estas sensence elspezi tempon por la lernado de Esperanto en lernejo. Oni devas ellerni la lingvojn de la progresemaj nacioj, kiuj tutmonde estas plej multe disvastigitaj, tiujn lingvojn, en kiuj estas verkita la plej multa scienca kaj socialisma literaturo. Tiaj lingvoj estas la angla, ger- mana kaj parte franca.[1161]
4.3.6. Stalin, Marr kaj la praktika agado de SEU
La soveta Esperanto-movado, se temis pri la teoria bazo de ĝia laboro, troviĝis do en kiel penseble plej malfavora elirpozicio. Drezen, la gvidanto de SEU, dekomence konsciis pri tio. Jam en 1922 li verkis broŝuron, kiun li nomis „provo de materiisma sur- bazigo de la problemo" de internacia lingvo.[1162] Pro tiu ĉi provo Drezen rikoltis primokon de la anarkiisto Futerfas, kiu lin atenti- gis, ke li „havas kontraŭ si ĉiujn aŭtoritatojn de Marksismo' .[1163]Fakte, en tia situacio ŝajnis pli prudente (kion celis ankaŭ Dre- zen) rezoni pure pragmate kaj elstarigi la argumenton, ke Esper- anto estas same nemalhavebla helpilo kiel la telefono aŭ aviadilo kaj sekve tute ne bezonas eksplicite marksisman pravigon.[1164]