Выбрать главу

Post kiam Drezen sukcesis elimini la adeptojn de neŭtralismo kaj la anarkiistojn (inter tiuj ankaŭ la kritikinton de sia broŝuro), la disvastiĝo de Esperanto, kiel konate, mirinde progresis en Soveta Unio. La lingvo servis kiel ŝatata rimedo por plifaciligi la kontaktojn kun la ekstera mondo, kaj inverse la esperantistoj profitigis sian „naivan kosmopolitismon" pli kaj pli al kreskigo de la prestiĝo de Soveta Unio inter siaj eksterlandaj samlingvanoj. La suspektemo de oficialuloj malkreskis tiugrade, kiel Esperanto montriĝis taŭga rimedo por plenigi per vivo la desupre akcelatan ideon de internacia laborista korespondado. Dum kelkaj jaroj SEU povis ankaŭ profiti de tio, ke la Partio permesis certan agii- berecon en kulturaj aferoj kaj ne opiniis necesa aŭ oportuna ekzameni la diversajn formojn de arta kaj literatura aktivado daŭre pri tio, ĉu ili harmonias kun la doktrino.

Tio tute validas ankoraŭ por la unuaj jaroj de la regado de Sta- lin; fakte la prospero de SEU nur komenciĝis post la morto de Lenin. Ankaŭ la prioritat-ŝanĝo en la soveta politiko - de la espero pri revolucio en aliaj landoj al konstruo de socialismo enlanda - unue ne malfaciligis la laboron de la Esperanto- movado. Male: Eĉ sur la tikla kampo de teorio okazis renverso de prioritato, kiu ŝajnis pli avantaĝa por la esperantistoj. Gin kaŭzis teoria elpaŝo de Stalin.

En sia traktaĵo „Marksismo kaj la nacia demando" de 1913 Stalin priskribis la estontecon de nacio kaj lingvo tute laŭ la senco de Marx (kaj Lenin), aprobe citante el la Komunista Manifesto frazojn kiel „la naciecaj apartiĝoj kaj antagonismoj de la popoloj pli kaj pli malaperas" kaj „la regado de la proletaro eĉ pli malape- rigos ilin".[1165] Sed la proksimeco de tiu ĉi vizio al la realo jam obskuriĝis en la unuaj jaroj post la Oktobra Revolucio, kiam la bolŝevikoj proklamis sian naciec-politikan programon kaj komencis sisteme akceli la kulturojn kaj lingvojn de la minorita- toj subpremitaj sub la cara reĝimo. Kvankam Stalin interpretis la rajton je nacia memdecido malsame kiei Lenin, ia procezo de dis- floro de la naciaj kulturoj daŭris ankaŭ dum lia regado.

La sekvo estis, ke Stalin vidis sin devigita esprimi starpunkton pri la demando, kiamaniere tiu procezo kontribuas al la komu- nisma fincelo de unueca ĝenerale homa kulturo. Li tion faris en majo 1925: Ambaŭ ne estas reciproke ekskluzivaj, ĉar „la nacia kulturo de la popoloj ne nuligas, sed kompletigas kaj riĉigas la ĝenerale homan proletan kulturon". Kontraŭdiron inter la pro- gramo de nacieca disvolvo kaj la komunisma fincelo li neis, stari- gante la faman formulon: „Proieta laŭ sia enhavo, nacia laŭ sia formo - tio ĉi estas la ĝenerale homa kulturo, kiun alproksimiĝas la socialismo."

Stalin, kiu samjare proklamis sian teorion de „konstruado de socialismo en unu iando", do pravigis la politikon de nacieca dis- volvo kaj samtempe klopodis nebuligi sian teorian direktoŝanĝon per la aserto, ke la Partio gardanta pri la „proleta enhavo" sufiĉe garantias la vojon al kvazaŭe universala, fakte tamen nur tutso- veta komunaĵo. Pri la komunisma fincelo kiel priskribita de antaŭaj teoriistoj Stalin parolis malentuziasme:

Oni parolas pri tio (kiel ekzemple Kautsky), ke en la periodo de socia- lismo estos kreita ĝenerale homa universala lingvo kaj ke ĉiuj aliaj lin- gvoj formortos. Mi malmulte kredas je tiu ĉi teorio de ĝenerala lingvo. La sperto ĉiuokaze ne favoras, sed kontraŭas tiun ĉi teorion. Ĝis nun estis tiel, ke la socialisma revolucio ne malmultigis la nombron de lingv- oj, sed plimultigis ĝin, ĉar, ekskuante la plej profundajn malsuprojn de la homaro kaj levante ilin al la politika areno, ĝi vekas al nova vivo tutan aron da novaj, pli frue tute ne aŭ malmulte konataj naciecoj.[1166]

Stalin unuafoje per tio aŭtoritate traktis temon, kiu kompreneble rekte tuŝis la sovetajn esperantistojn. Li forĵetis la ideon de uni- versala lingvo, sed faris tion en kunteksto, kiu ne estis tiel mal- kuraĝiga por la esperantistoj, kiel eble ŝajnis unuarigarde. Nome, Stalin sin distancigis de Kautsky, kiu estis pensinta pri la universaliĝo de unu aŭ pluraj grandaj naciaj lingvoj, kaj li nomis la formiĝon de tutmonda lingvo samspeca kun la malapero de ĉiuj aliaj lingvoj, kion ĝuste ne celis la adeptoj de mondhelp- lingvo. Tial por la sovetaj esperantistoj ne estis malfacile aklami al Stalin pro lia malaprobo de ĉia asimilada forpuŝo de lingvoj kaj laŭdi lin kiel antipodon de la proletkultura teoriisto Bogdanov, kies sinteno pri la evoluo de lingvoj estis same „grandpotenc- ŝovinisma" kiel tiu de Kautsky.[1167]

Aliflanke, kvankam la deklaro de Stalin instigis la esperant- istojn emfazi sian starpunkton, ke neniu nacia lingvo iĝu mond- lingvo, kaj memorigi pri la rezisto de Lenin kontraŭ privilegiigo de iu lingvo, ne estis pretervidebie, ke en ĝi tute mankis interna- cia perspektivo de la estonta evoluo de lingvoj kaj ke do tio, pri kio speciale zorgis la esperantistoj, estis komplete malkonside- rata. Tiu manko estas des pli atentinda pro la fakto, ke ĉirkaŭ la sama tempo la demando de mondlingvo estis metita, kun pozitiva tendenco, en la diskuton de alia flanko - de soveta lingvisto, kies nomo pli kaj pli ofte estis menciata en la sekvantaj jaroj: Nikolaj Marr.

En fakulaj rondoj Marr estis konata ekde 1908 pro sia t.n. jafe- tida lingvoteorio. Filo de skota patro kaj kartvela patrino, li aser- tis, ke la kaŭkazaj lingvoj kune kun la sumera kaj vaska lingvoj konsistigas la jafetidan lingvofamilion kaj ke la hindeŭropaj lin- gvoj estiĝis rezulte de transformo de tiuj jafetidaj lingvoj. Pli ĝenerale, Marr parolis pri unueca, laŭŝtupa lingvoevolua pro- cezo, iranta de amaso da primitivaj dialektoj al ĉiam pli grandaj lingvo-unuoj; la diversajn ekzistantajn lingvojn li komprenis kiel diversajn ŝtupojn de unueca evoluo. Aparte fama iĝis la tezo de Marr, ke la vortoj de ĉiuj lingvoj originas en la kvar sonaj ele- mentoj sal, ber, jon kaj roŝ. Krome, elirante de la konstato, ke la lingvo estas socia fenomeno, Marr konsideris ĝin parto de la superstrukturo, dependa de la ekonomia bazo en la socio. Li sim- ple neis, ke ekzistas naciaj lingvoj, kaj insistis, ke la lingvo deko- mence estas klasa.

Marr ne trovis grandan entuziasmon por sia teorio inter la lin- gvistoj. Parte pro ties kontraŭstaro aŭ ignoro li pli kaj pli prezen- tis sin avangarda batalanto kontraŭ la „burĝa hindeŭropa lingv- okomparo". Dum komence ha teorio apenaŭ havis elementojn konsidereblajn kiel marksismajn, ekde ĉ. 1926 Marr nutris la interpreton, ke, ĉar haj ideoj celas revoluciigi la lingvistikon, ih almenaŭ konformiĝas al la marksismo. Kaj ĉar la pensado pri laŭŝtupa evoluo de lingvoj kaj pri ilia dependeco de la ekonomio inkluzivis la kredon, ke sociaj revolucioj transformas ankaŭ la lingvojn, ne estas surprize, ke li traktis ankaŭ la demandon, kio estas la fina celo de lingva evoluo - pli precize, kia estas la lingva rezulto de la tutmonda establiĝo de socialismo. Tiurilate Marr estis konvinkita, ke la evoluprocezo kulminos en unulingveco.[1168]Li deklaris:

La estonta unueca, universe esprimpova, lingvo - estas senevita post- ulo de la estonta senklasa kaj sennacieca unueca komunhoma socio.

Marr do proklamis perspektivon, kiu ĉe Stalin ne aperis kiel reala ebleco; samtempe li disvolvis ideojn pri la karaktero de la pro- cezo de unueciĝo, kiuj ne harmoniis ĝuste kun la samaj tezoj, kiujn Stalin kondamnis por bazi sur tio sian diferencan, principe malaproban sintenon pri universala lingvo. Marr, nome, tute ne pensas pri iu el la ekzistantaj lingvoj:

Apartaj lingvoj, kiom ajn ili estu imperialisme disvastigitaj, neniam fariĝos tiu estonta unueca lingvo. Falis ĉiuj antaŭe estintaj mondling- voj, falos ankaŭ ĉiuj nun florantaj aŭ proksimiĝantaj al plena disfloro, grandaj kaj malgrandaj, laŭ la nombro da parolantaj en ili homamasoj, lingvoj, sendepende ĉu ili estas kreaĵoj de superaj soci-tavoloj, ĉu pli potencaj produktaĵoj de la amasoj mem.