La amasoj, laŭ Marr, mem havas la eblon kaj kapablon rapidigi la procezon de lingva unueciĝo per intervenoj en la ekzistantajn lingvojn aŭ eĉ sendepende krei la „perfektan universalan lingvon de la homaro". Tiu ĉi starpunkto - la jesado de artefarita interve- nado en lingvon - ŝajnis tre proksima al tiu de la esperantistoj. Tamen, Marr aldonis, ke unue la scienco devas esti en pozicio gvidi la amasojn kaj direkti ilian strebadon al lingva unueco en la ĝustajn vojojn. Esperanton li konsideris maksimume indico pri tio, ke la tendenco al mondlingvo funde jam kuŝas en la amasoj: La vivo certe ne atendas kaj aperas diversaj surogatoj, simile al Esper- anto, Ido, ktp.[1169]
La tezoj de Marr pri estonta universala lingvo, disvastigitaj ankaŭ per la populara gazetaro, ekzemple la revuo Ogonek, multe pli forte ekscitis la atenton de la sovetaj esperantistoj, ol la ĉiuokaze ne publike diskutebla elpaŝo de Stalin. Ilia kerna argu- mento reage al Marr estis: „Ni... ne pretendas... ,sciencecon' en nia lingvo, ni zorgas kaj celas nur, ke nia lingvo servu al niaj bezo- noj, ke nian lingvon uzu la amasoj, ĉar ĝuste dum la amasa uzado efektiviĝos la kreo-procedo de 1' estonta mondlingvo, ĉar ĝuste per tiu vojo de la amasa iingvo-uzado ni akcelas la senevitan his- torian procedon."[1170]
Tia sinteno estis karakteriza por la esperantistoj esence jam de la tempo de Zamenhof. Reage al tiuj sciencistoj, kiuj opiniis Esperanton reformenda aŭ entute kontestis ĝian vivkapablon, oni emfazis la unuavican neceson sukcese elprovi la lingvon en la praktiko; ju pli da adeptoj akiros Esperanto, des pli rapide estos malpravigitaj la teoriaj postuloj de la lingvistoj. Tio estis saĝa taktiko, kaj ĝin sekvis ankaŭ SEU, kiam ĝi, vidante la malfacila- ĵon teorie pravigi Esperanton sur marksisma bazo, donis priori- taton al fortikigo de la propra organizaĵo kaj demonstris la praktikan valoron de la lingvo.
Tiel longe, kiel Esperanto estis plejparte ignorata de lingvo- sciencistoj[1171] kaj kiel la Partio ne esprimis ideologian malfidon, tiu taktiko ŝajnis promesi sukcesojn. Skeptikuloj kiel Lunaĉarskij, la popola komisaro pri klerigo, konfesis en 1926, ke „la faktoj parolas por Esperanto".[1172] Sed kiam pro la tezoj de Marr la pro- blemo de estonta mondlingvo eniris la publikan diskuton, SEU pli-malpli frue devis demandi sin, ĉu ĝi ne ŝuldas al sia intertempe atentinda organiza forto respondajn atingojn ankaŭ sur teoria kampo.
4.3.7. Porla konstruo de marksisma lingvistiko
Fakte, de 1926 notinde kreskis ia teoria interesiĝo. Tiujare en la ŝtata eldonejo aperis, sub redakto de Drezen, artikol-kolekto pri Esperanto.[1173] De oktobro 1926 SEU publikigis plian revuon, kies kontribuaĵoj temis ĉefe pri teoriaj demandoj de internacia lingvo.[1174] Jam ĝia unua numero respegulis konsiderindan memfi- don de la asocio: Riproĉojn kontraŭ la „oficiala lingvoscienco", kiu malatentas la fenomenon de disvastiĝo de internacia lingvo, sekvis la alvoko por kreo de „nova lingvoscienco libera je ajna fetiĉismo". Kaj en tiu tasko precipe kunlaboru la proietaj esper- antistoj, por ke Esperanto ricevu teorian apogon per la nova, marksisma iingvoscienco.[1175]
La aŭtoro de la menciita enkonduka artikolo, la belorusa ĵur- nalisto kaj universitata docento Efim Spiridoviĉ, poste publikigis serion da artikoloj pri la teorio de lingva evoluo. En tiuj, li dife- rencigis inter kvar epokoj: Post la epoko de popolaj dialektoj evoluis la naciaj literaturaj lingvoj, sekvas la epoko de mondhelplingvo, kaj je la fino de tiu ĉi evoluo estos la universaia lingvo de la homaro en la epoko de komunismo. De epoko al epoko, laŭ Spiridoviĉ, montriĝas la lingva progreso: de disigiteco al unueco, de nekonscia (natura) al konscia (arta) lingvokreo, de komplikeco al simpleco en la strukturo kaj de malriĉo al riĉo en la lingva esprimpovo.[1176]
Rilate la estontan lingvo-evoluon, kiu lin plej multe interesas, Spiridoviĉ maiakceptas la eblecon, ke la lingvoj sub la influo de la ekonomia evoluo „nature" atingos sian unuecon. Ja okazas kreskanta internaciiĝo de ekonomio, kulturo kaj penso; ankaŭ multiĝas la nombro de internaciaj terminoj, komunaj al la naciaj lingvoj. Sed restas granda kontraŭdiro: Pro sia „arkaika strukturo" la naciaj lingvoj ne kapablas plene respeguli la inter- nacian karakteron de la moderna pensado. Por solvi tiun kon- traŭdiron necesas lingva revolucio, nome „la konscia enmiksiĝo de la rado".[1177]
Aktuale, la kontraŭdiro estas plej evidenta en Soveta Unio, kie akorde kun la deklaroj de Lenin la lingvoj de iam subprema- taj popoloj evoluas al literaturaj lingvoj, dum aliflanke estas kreskanta bezono pri unueca lingvo. Ne aludante la eblecon de alternativo, ekzemple per la rusa, Spiridoviĉ asertas, ke tiun kon- traŭdiron venkas la „helpa lingvo internada". Ĝi estas la lingvo de la „transira epoko", dum kiu la nadoj interproksimiĝas, kaj samtempe preparas la vojon al la epoko de komunismo, de la „kunfluiĝo de nadoj", kiam ekzistos la - plene artefarita - uni- versala lingvo.[1178]
Pri la soveta Esperanto-movado Spiridoviĉ emfazas, ke ĝi jam tiagrade fortiĝis, ke oni ne plu rajtas kontentiĝi per nura propa- gando kaj la praktika apliko de Esperanto, sed ke nun necesas transiri ankaŭ al teoria ofensivo.[1179] Tiurilate h kulpigas la hngv- istojn pri tio, ke ih ĝis nun neglektis esplori la epokojn de lingva evoluo. Ih ne rimarkis, ke en la Esperanto-movado komendĝas nova epoko de la lingvosdenco, kies ĉefa karakterizaĵo estas, „ke la masoj mem prenas sursin la aferon pri la konstruado kaj plua progresigo de sia ĉefa ilo - hngvo".[1180] Eĉ reformuloj en la lingv- istiko kiel Marr rifuzas agnoski tiun ĉi fenomenon. Tial, konklu- das Spiridoviĉ, necesas plene rekonstrui la lingvosdencon kaj atingi, ke la nova, marksisma lingvosdenco firme enkadrigu la teorion de internada helpa lingvo.
La diskuto iniciatita de Marr pri la origino kaj estonteco de la lingvo do konsdigis la sovetan Esperanto-movadon pri ĝia post- restado sur la kampo de teorio kaj inspiris Spiridoviĉ disvolvi sian kuraĝan skemon de lingva evoluo. Sed lin ankoraŭ superis kiel teoriisto la gvidanto de SEU mem, Drezen. Komence de 1928 en laŜtata Eldonejo de Moskvo aperis ampleksa libro, en kiu Dre- zen priskribis la historion de la provoj krei mondlingvon - pre- zentitaj estis 217 projektoj aperintaj antaŭ Zamenhof kaj 245 poste estiĝintaj - kaj nomis Esperanton la krono de la multjar- centa serĉado por internacia lingvo.[1181] Kio estis aparte notinda: Por tiu ĉi verko Marr skribis enkondukon. En ĝi li plendas, ke la demando de artefarita universala lingvo estas priridata ĝuste en sciencaj rondoj aŭ en plej bona okazo elvokas „nemerititan indi- ferenton". Laŭ Marr, la libro de Drezen konfirmas la korektecon de la jafetida tezo pri „artefarita origino de la sona lingvo ĝene- rale" kaj krome kontribuas „al la kolekto de materialoj por adek- vata trakto de la problemo de universala lingvo".[1182]
Tio ŝajnis indiko, ke Marr modifis sian pli fruan skeptikon pri Esperanto. En la sama jaro li publikigis detalan enkondukon en la jafetidan teorion, kiu enhavis eldirojn pri la estonta mond- lingvo, tute akcepteblajn por esperantistoj. Marr parolas pri „demando, eĉ ne minuton prokrastota, de la nova internacia socia konstruado"; oni devas liberigi sin „de la limigitaj, kvazaŭ naturaj rimedoj, kiujn ni disponas". Estas necese
ne paroli pri multnombraj internaciaj, vivaj kaj mortaj, tradiciaj, ĉiam ligitaj al klasa kulturo, kaj ĉiam neeviteble imperiismaj lingvoj, sed pri unu artefarita tuthomara lingvo - kaj ne paroli pri ĝi utopie kaj amator- metiiste laŭ la gusto kaj kun la subteno de la eŭropa imperiismo, sed en vere tutmonda skalo konsiderante la lingvokutimojn kaj interesojn ne nur de la malvastaj supraj tavoloj, sed de la laborulaj amasoj de ĉiuj lingvoj kaj landoj...
La jafetida teorio povas kompreni la estontan lingvon de la homaro nur kiel artefaritan lingvon. Laborante por ĝi, „neniu nacia lingvo, neniu triba lingvo povas esti malkonsiderata, kiom ajn forlasita ĝi ŝajnas esti, ĉar en ili, eĉ la izolaj kaj plene soleci- ĝintaj, konserviĝis por ni ege valoraj, pro la socia agordo de la pasinteco perditaj postrestaĵoj de la atingoj de tutaj epokoj de ĝenerale homa kreado en monda skalo".