Выбрать главу

Marr neniam precizigis kiel praktike efektivigi tiun grandegan lingvan konstrulaboron, sed li nun almenaŭ konfesas, ke eblas profiti el ĝisnunaj spertoj sur la kampo de lingvokreo:

Tio [la neceso koni la jafetidan teorion] certe ne signifas, ke ni forgesas la fruajn provojn pri kreo de artefaritaj internaciaj lingvoj, la ekziston de artefarita internacia lingvo, kiel la vaste sukcesa Esperanto kaj la lingvo Ido, kvankam tiu nur lastatempe vekis grandan interesiĝon de la esplorantoj. Tio ne signifas, ke ni forturnas nin de ili kiel quantitĉ nĉgligeable, kiel fenomenoj ne meritantaj atenton.[1183]

La anonco de Marr, ke li revenos al ĉi-lasta temo, lia pledo por artefariteco de la estonta mondlingvo kaj lia rifuzo akcepti la eblecon, ke iu nuna, nacia lingvo ludos la rolon de universala lin- gvo en la estonta senklasa socio, donis al parto de la sovetaj esperantistoj sufiĉe da kialoj por rigardi Marr preskaŭ aliancano, por citi lin kiel ĉefatestanton pri la historia praveco de siaj pro- praj celadoj. Esperantlingva broŝuro, eldonita de SAT, eĉ klopo- dis popularigi la ideojn de Marr inter la esperantistoj en ekster- lando.[1184]

Tamen, ne estis tiel, ke la soveta Esperanto-movado havis unuecan pozicion rilate al Marr. Ankaŭ ne regis unuanimeco pri la sinteno al la iingvoscienco ĝenerale. Spiridoviĉ mem, pro sia bloka atako kontraŭ la lingvoscienco, devis aŭskulti kritikon el la propraj vicoj. La juna lingvisto Evgenij Bokarev[1185] instruis lin en la revuo de SEU, ke la lingvoscienco neniel entute rilatas mal- amike al internacia lingvo; tio validas nur por kelkaj skoloj kaj direktoj, ekzemple la romantikistoj, la reprezentantoj de la natura-historia direkto kaj la jungramatikistoj. Sed ju pli terenon gajnas la koncepto, ke la lingvo estas socia interkomunikilo, kaj tiamaniere detruiĝas pli frue regantaj metafizikaj opinioj pri la iingvo, des pii da intereso trovos ankaŭ la ideo de internacia iin- gvo. Guste la plej grandaj reprezentantoj de la sociologia skolo fondita de Ferdinand de Saussure[1186] jesis la bezonon kaj eblon de artefarita lingvo. Konstatante laŭgradan alproksimiĝon de la lin- gvoscienco al la Esperanto-movado, Bokarev decide kontestis la tezon de Spiridoviĉ, ke Esperanto akiros rajtan rekonon nur per kompleta reorganizo de la lingvoscienco.[1187]

En sia respondo Spiridoviĉ insistis, ke la esperantistoj neniel esperu pri subteno flanke de la burĝa, kaduka iingvoscienco, kaj polemike demandis Bokarev, ĉu ii, evidente apartenante al la sociologia direkto, volas „nei la neceson konstrui la lingvoscien- con sur la bazo de marksismo".[1188] Fakte, Bokarev ne estis espri- minta starpunkton pri la demando de marksisma lingvistiko. Tion ii faris preskaŭ unu jaron poste, publikigante novan artiko- ion, „Lingvoscienco kaj marksismo", kiun karakterizis la klo- podo peri inter la kontraŭaj pozicioj.

Bokarev deklaris, ke la marksismo estas la sola metodoiogia kaj filozofia bazo por la lingvoscienco. Sed ankoraŭ tute ne oka- zas konstruo de marksisma iingvistiko. La klasikuloj de marksismo, Engeis, Plefianov, Kautsky, Lafargue kaj Bufiarin, postlasis nur ĝeneralajn eldirojn pri la iingvo. „Pro tio la lingvisti- kaj verkoj, pretendantaj la nomon marksisma, faciie deglitas al vulgarigo kaj deformado de la marksisma metodo." Ankaŭ la jafetida teorio de Marr„ kiun la publiko ofte identigas kun marksisma iingvoscienco ĝenerale, nur kontribuas al la okazonta konstruo; multaj pensoj de Marr ne estas originalaj, lia teorio enhavas gravajn metodologiajn erarojn, kaj krome lin ĉefe inte- resas unu aspekto, nome la paleontologio de parolo. Por marksistaj lingvistoj estas ph grave utiligi la atingojn de la socio- logia skolo, kiujn Spiridoviĉ vane provas ignori. Bokarev espri- mas sian fidon, ke la marksisma iingvistiko dediĉos apartan aten- ton al la Esperanto-movado, „kiu devos iĝi serioza momento en la nuntempa lingvopolitiko". Per tio siavice la esperantistoj estos instigitaj aktive partopreni en la konstruo de marksisma lingvo- scienco, ĉar, kiel opiniis ankaŭ Bokarev: „Nur ĝi kapablas doni al la internacia lingvo stabilan teorian bazon."[1189]

Drezen ne rekte enmiksiĝis en la disputon inter Bokarev kaj Spiridoviĉ. Sed h zorgis, ke la membroj de SEU ricevu orientiĝ- helpon pri la esencaj teoriaj fundamentoj de sia laboro. Fine de julio 1928 la Kvara SEU-Kongreso akceptis tezojn verkitajn de Drezen pri la „vojoj de formiĝo kaj disvastiĝo de la lingvo inter- nacia".[1190] En tiuj estis deklarite, ke la Esperanto-movado ŝuldas sian forton sole al si mem kaj ke ne estas celkonforme „planti" Esperanton desupre. La esperantistoj plue direktu sian esperon „precipe sur la iniciaton de malsupre, sur la kreemon de la repre- zentantoj el la vastaj homaramasoj". Samtempe - postulis la tezoj - necesas, ke „la kreema marksisma penso" faru konklu- dojn el la sukcesa praktiko de la Esperanto-movado kaj ne plu „preterpasu la problemon pri la lingvo internacia per silento".[1191]

4.3.8. Kultura revolucio kaj la dialektiko de Stalin

Fine de la 1920aj jaroj la tempo ne ŝajnis malfavora por ligi la estontecon de Esperanto kun la konstruo de marksisma hngv- istiko, ĉar tiutempe la tuta kultura vivo de Soveta Unio travivis periodon de profunda transformiĝo. Dum la Unua Kvinjarplano (1928-1933), kiu gigantpaŝe antaŭenpuŝis la industriigon, la lando spertis novan kulturan revolucion. Ties ĉefa celo estis kon-duki akriĝintan klasbatalon ankaŭ en la kultura vivo kaj tiama- niere estigi kondiĉojn, por ke la edukado, literaturo, arto kaj scienco povu esti plene metitaj en la servon de socialisma kons- truado. La Partio pli forte uzis la kulturon kiel poiitikan kaj eko- nomian potencfaktoron, ĉesigante per tio plurjaran periodon de relativa trankvilo en la sfero de kulturo.[1192]

Tamen, la kultura revolucio dankis sian elanon ne nur al la gvido de la Partio: Gi samtempe inkluzivis elementojn de sponta- nea ribelado kontraŭ ĉiuj restaĵoj de la pasinteco kaj kontraŭ supozeblaj misevoluoj post la Oktobra Revolucio. La membroj de Komsomolo, ekzemple, vidis en sia „kultura kampanjo", komencita per la batalo kontraŭ analfabetismo, ankaŭ ŝancon por kontentigi proprajn avanc-dezirojn, farante celtabulo de sia agitado prefere alte salajratajn specialistojn kaj privilegiitajn ofi- cistojn. La kontraŭaŭtoritata karaktero de la kultura revolucio estis aparte reliefa en la kampo de sciencoj, kie junkomunistoj furiozis kontraŭ la nerompita, laŭ ili, monopolo de pli aĝaj scien- cistoj ankoraŭ kroĉiĝantaj al burĝaj tradicioj. Per la postulo al „proleta hegemonio" estis ĉesigita la armistico ĝis tiam ekzistanta inter komunistaj kaj nekomunistaj sciencistoj. Ankaŭ sur la kampo de literaturo la „toleremon pri ideologiaj transir-formoj", proklamitan de la Partio en 1925, anstataŭis la kalumniado de dekstraj kunvojaĝantoj. La beletro estis de nun komprenata kiel rimedo por politike reeduki la amasojn - celado, kiun radikalaj „proletaj verkistoj" jam propagandis antaŭ la komenciĝo de la vera kultura revolucio.

353

Aldone al tio, dum la kultura revolucio havis renesancon pli malnovaj vizioj pri la estonta komunisma socio. La jura teoriisto E.B. Paŝukanis jam de 1924 argumentadis, ke en socialismo tute malaperos la malnova, burĝa juro kaj estos anstataŭigita per sociaj principoj. Analoge, la „maldekstraj pedagogoj" ĉirkaŭ V.N. ŜuFgin propagandis estontan formorton de la lernejo, kien la ĉiam pli proksima interligiĝo de leraado kaj produktiva laboro en fabriko kaj kolĥozo preparas la vojon. Multaj el tiuj utopiaj ideoj, al kiuj apartenis ankaŭ projektoj de „socialisma urbo",trovis de post 1928 oficialan favoron kaj subtenon flanke de la Partio, kio tamen ne malofte estis pli sekvo, ol kaŭzo de ilia altir- forto je la amasoj mobilizitaj al la konstruado de socialismo. Ne nur premo, ankaŭ vera entuziasmo pelis la homojn al plenumo de la fiksitaj celoj. La grandegaj sociaj ŝanĝoj tra kolektivigo kaj industriigo refreŝigis la malnovan esperon, ke la formorto de la ŝtato, kiel prognozis Marx kaj Engels, baldaŭ fariĝos realeco. En tiu senco la heroa, suferdona lukto en la jaroj de la Unua Plano akcelis la kredon pri pli bona estonteco en komunismo, kaj kiu ajn opiniis sin kapabla kontribui al konkretigo de la utopio, tiu sentis sin speciale stimulita en la aŭrora atmosfero de la kultura revolucio.[1193] Per tia sento kaptiĝis ankaŭ la sovetaj esperantistoj: A1 ili ŝajnis esti destinita la tasko pentri tiun aspekton de la eston- teco, kiu koncernis la problemon de lingva interkompreniĝo.[1194]