Выбрать главу

Neatendite baldaŭ estis okazo, kiu nutris inter la sovetaj esper- antistoj la opinion, ke iliaj ĝis tiam modestaj teoriaj ekzercadoj ne nur plene konformas kun la postuloj de la tempo, sed eĉ jam promesas porti fruktojn: En la mezon de la vigla diskutado pri konstruo de marksisma lingvistiko trafis refoja deklaro de Stalin pri la problemoj de nacio kaj lingvo en socialismo.

En raporto al la 16a Kongreso de KPSU, meze de la jaro 1930, Stalin lanĉis atakon kontraŭ tiuj „deflankiĝuloj", kiuj apogante sin sur Lenin opinias, ke „venis la tempo ĉesigi la politikon, kiu konsideras la naciajn apartaĵojn de la popoloj de USSR, kaj transiri al la politiko de asimilado en la intereso de ... interna- ciismo". Por pravigi sian malaprobon de tia politiko Stalin aser- tis, ke „Lenin neniam diris, ke la naciaj diferencoj devas mal- aperi kaj la naciaj lingvoj devas kunfandiĝi en unu komunan lin- gvon en la limoj de unu ŝtato, antaŭ Ja venko de socialismo en tut- monda skaJo". Kiu tion forgesas, diris Stalin, tiu estas kulpa pri grandrusa naciismo, „kaŝata per la masko de internaciismo kaj per la nomo de Lenin". Stalin lerte atentigis pri la dialektiko de la historiaj procezoj. Por la nuntempo, t.e. la periodo de socialisma konstruado en Soveta Unio, estas karakteriza la „fiorado de naciaj kulturoj", dum nur en la estonteco okazos ilia kunfandiĝo „en unu komunan sociaiisman (laŭforme kaj laŭenhave) kultu- ron, kun unu komuna iingvo". Vaiidas, iaŭ Stalin, ia jena for- muio:

Florado de naciaj kulturoj (kaj lingvoj) en la periodo de proleta dikta- turo en unu lando, kun la celo prepari la kondiĉojn por ilia formortado kaj kunfandiĝo en unu komunan socialisman kulturon (kaj en unu komunan lingvon) en la periodo de tutmonda venko de la socialismo.[1195]

Sed Stalin estis trotaksinta la konvinkoforton de sia dialektiko. Dum la kongreso delegitoj demandis lin, kiel iia nuna deklaro akordiĝas kun la parolado de 1925, en kiu ii kondamnis la teorion de universala lingvo.[1196] Klopodante pliprecizigi sian pozicion, Sta- lin neis, ke io estas malklara; ii insistis, ke tute ne estas kontraŭ- diro inter la du eldiroj: La „naci-ŝovinisman" teorion de Kaut- sky, laŭ kiu „ĉiuj nacioj, ni diru en USSR", kunfandiĝos „en unu komunan grandrusan nacion kun unu komuna grandrusa lin- gvo", ii kondamnis kaj ankoraŭ kondamnas. Nome, la demando de formorto de naciaj lingvoj kaj ilia kunfandiĝo ne estas demando interne-ŝtata, sed internacia; dum la konstruado de socialismo en unu lando la naciaj lingvoj neniel formortas, sed plene disvolviĝas kaj ekfloras. Staiin diris, ke rilate tiun punkton li daŭre akceptas la koncepton de Lenin, same kiel rilate la „pii malproksiman perspektivon",

ke en la periodo de la mondskala venko de socialismo... la naciaj lingv- oj neeviteble devos kunfandiĝi en unu komunan lingvon, kiu kompre- neble estos nek la grandrusa nek la germana, sed io nova.[1197]

Eĉ se Stalin tion neis, oni ne povas pretervidi, ke lia opinio tra la jaroj ŝanĝigis. En 1925 li emfazis ekskiuzive la floradon de nacioj kaj lingvoj akcelatan per la socialisma revolucio kaj malakceptis la eblecon de estonta komuna lingvo. Lia posta provo apogi sin tiurilate sur Lenin havis malfortan bazon, ĉar la tezo de Lenin, kiun Stalin citis en la kongreso de 1930, ke „naciaj kaj ŝtataj dife- rencoj inter la popoloj kaj landoj ... estos ekzistantaj ankoraŭ tre, tre longe eĉ post la efektivigo de proleta diktatoreco en la skalo tutmondawl, estisproklamita en 1920-jamsubpremode la postrevoluciaj realaĵoj. Antaŭe Lenin - kaj same ankaŭ Stalin en 1913 - ĉiam deklaris, ke la socialismo rapidigos la procezon de asimilado ekirintan jam sub kapitahsmo. Krome, la dialektiko de Stalin ne povas trompi pri tio, ke en 1925 h tute ne diferencigis inter la cirkonstancoj antaŭ kaj post la tutmonda venko de socia- hsmo - ke do ha parolado en 1930 estis provo vuah per retroira interpreto sian ph fruan, por marksisto preskaŭ herezan opona- don kontraŭ la estonta kunfandigo de nacioj kaj lingvoj.[1198]

Nun, en 1930, Stalin opiniis necesa ja konfirmi sian kontraŭ- staron al pohtiko de rapida asimilado, sed kombini ĝin kun revi- vigo de la internacia perspektivo. Tio ĉi el la vidpunkto de la sovetaj esperantistoj signifis progreson: Donante sian apogon al la ideo de universala hngvo, Stalin samtempe klare senigis tiun ideon de trajtoj, kiuj de la tempo de Kautsky kompromitis gin en la okuloj de esperantistoj kaj batalantoj por la rajtoj de pli mal- grandaj nacioj. Nome, h ne prezentis la evoluon al universala hn- gvo kiel procezon de tutmondiĝo de nacia lingvo, sed unuafoje prognozis la tuthomaran lingvon kiel „ion novan", kiel lingvon de nova tipo. Kvankam ties karaktero ne estis detaligita, estis evidente, ke Stalin adoptis starpunkton, kiu almenaŭ tre simihs al tiu de Marr.

4.3.9. Skrypnyk kontraŭ esperantigo Nemirige do, ke la sovetaj esperantistoj estis ekscititaj per la

parolado de Stalin.[1199] Sed antaŭ ol ni traktos ilian reagon je la nova elpaŝo, ni devas konsciigi al ni, en kia situacio SEU troviĝis meze de la jaro 1930. Unue, kiel ni jam scias, ĝiaj rilatoj kun SAT ĝuste tiam estis ekstreme streĉitaj kaj moviĝis en la direkto al definitiva rompo. Due, la esperantistojn trafis en la propra lando ne- atendite forta atako flanke de alta partia funkciulo. Tiun ĉi same jam menciitan intervenon necesas iom pli detale atenti.

Tuj antaŭ la komenciĝo de la Partia Kongreso estis publikigita parolado de la ukraina popolkomisaro pri klerigo, Mykola Skrypnyk.[1200] Li kritikis en ĝi la esperantistojn „pri la celado krei apartan sennacian popolon kun aparta sennacia kulturo kaj ideo- logio, substituante per ĉio ĉi la celadon de apartaj nacioj konstrui siajn proprajn naciajn kulturojn".[1201] Skrypnyk, malnova bolŝe- viko, estis konsiderata ne nur kiel subtenanto de kultura aŭtono- mio de Ukrainio, sed nerekte kvazaŭ advokato de ĉiuj nerusaj komunistoj, kiuj timis troan superpezon de la rusoj en Soveta Unio. Li ĉiam apogis sin sur la linio de Lenin, ke la klasbatalo estas internacia fenomeno kaj ke naciecaj sentoj kaj antagonis- moj malhelpas la antaŭenmarŝon de la proleta revolucio. Pro tio li konsekvence kontraŭstaris la rusan ŝovinismon, precipe en Ukrainio, kiel ankaŭ la ukrainan naciismon, se tiu minacis mal- fortigi la solidarecon de la sovetaj respublikoj.[1202] Li aparte mal- fidis la politikon de Stalin rilate la nacian problemon; jam en 1923 li riproĉis, ke Stalin per la samrangigo de du naciismoj, t.e. „de la reganta grandpotenca naciismo kaj de la naciismo de la iam sub- premataj naciecoj", neglektas la unuavice gravan batalon kon- traŭ la „grandrusa ŝovinismo" kaj emas realigi la „deziron de niaj sovetaj aparatoj pri la ,unueca, nedisigebla'".[1203]

Kiam fine de 1920 la „Unio por Liberigo de Ukrainio" estis malkovrita kaj kulpigita pri ŝtatperfido[1204], tio kreskigis la zorgon de Skrypnyk, ke ankaŭ lia programo de ukrainigo, kvankam gi restis ĉiam kadre de lojaleco al la tutsoveta socialisma patro- lando, povus esti denuncata kiel incito al naciisma opozicio. En tiu lumo ni devas rigardi liajn atakojn kontraŭ difinitaj aspektoj en la propagando de la esperantistoj, kiuj, laŭ Skrypnyk, celas enkonduki en lernejojn anstataŭ la ukraina Esperanton kaj ĝene- rale propagandas sian lingvon kiel liberiĝon de naciaj lingvoj, kiel anstataŭigon de la naciaj lingvoj per unu sola, internacia lin- gvo. Precipe la sennaciismajn teoriojn de la esperantistoj Skryp- nyk kondamnis kiel etburĝan deflankiĝon de la vera komunisma nacieca politiko.