Выбрать главу

La broŝuro ne estis disvastigita, kaj pri la speciala graveco de Esperanto por la judoj Zamenhof neniam parolis en publiko, nur en personaj leteroj, kiuj iĝis konataj nur post la Dua Mondmi- lito.[81] Li ĉiam sentis ĝeniĝon troe emfazi sian idealon, sciante ke jam pro lia judeco la movado estas facile vundebla. Li ne volis endanĝerigi la disvastiĝon de Esperanto, kaj li timis ankaŭ, ke pri judo, kiu laboras por la homara unuiĝo, oni ne kredos, ke li agas altruisme.[82] La deziro helpi al siaj malfeliĉaj samgentanoj sen- dube estis konstantaĵo en la vivo de Zamenhof, sed pri la plej bona rimedo helpi ilin li ŝanceliĝis, sentante sin ofte dissirata inter sia solidareco kun la judoj kaj sia inklino al la tuta homaro.[83]

Aliflanke, meze de la unua jardeko de la nova jarcento ŝajnis, ke la movado en pluraj landoj estis jam sufiĉe stabiliĝinta kaj ne plu bezonis dependi de la persono de Zamenhof. La sukcesa unua kongreso en 1905, kiun ĉiuj esperantistoj konsideris entu- ziasmiga kulmino de siaj ĝistiamaj laboroj, igis lin mem opinii, ke jam plenumiĝis unu el liaj revoj kaj ke de nun li povos dediĉi sin ankaŭ al la interreligia proksimigo de la homoj. A1 la kongresa- noj li voĉlegis Preĝon sub la Verda Standardo, per kiu li volis esprimi la „naturan religion de la homa koro".[84] La ovacioj, kiujn renkontis Zamenhof post la prezento de sia Preĝo, surprizis la francajn gvidantojn. Ili nek antaŭvidis, ke Zamenhof parolos kvazaŭ „juda profeto"[85], nek ke en la kongreso regos preskaŭ reli- gia atmosfero.

Ankaŭ juddevenaj francaj esperantistoj klopodis bremsi Zamenhof; ili sentis malmulton komunan kun la orientaj judoj kaj cetere post 1906, kiam Dreyfus fine estis rehonorita, fidis, ke oni ne plu kuraĝos pridubi ilian ligitecon al la franca nacio. Emile Javal amike atentigis Zamenhof, ke la hilelismo tute ne havas ŝancojn de akceptiĝo en Francio; se oni konsideras, ke plue nece- sas kaŝi la judan devenon de Zamenhof, „tiel longe kiel la granda batalo ne estos gajnita", des pli danĝere, eĉ pereige, estus paroli pri hilelismo.[86] Reage, Zamenhof certigis, ke li „agos tre sin- garde" kaj ke li ne publike varbos por hilelismo, ĝis li „havos ple- nan certecon, ke tiu paŝo ne malutilos al Esperanto".[87]

Sed nova pogroma ondo, kiu skuis multajn partojn de Ruslando en oktobro 1905, instigis Zamenhof ne plu atendi. En januaro 1906 aperis en Ruslanda Esperantisto anonime Dogmoj de Hilelismo[88]; sekvis tiun artikolon en marto reviziita teksto, broŝuro kun la titolo Homaranismo} Se la nomo „hilelismo" ankoraŭ montris, kiom Zamenhof restis inspirita de la deziro unuavice forigi la diskriminacion de judoj, la poste adoptita ter- mino „homaranismo" pli taŭgis por karakterizi la proponon, ke ĉiuj popoloj kaj religioj, ne rezignante siajn specifajn trajtojn, renkontiĝu „sur fundamento neŭtrale-homa, sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco".[89]

Kvankam Zamenhof estis elimininta la tro evidente judajn ecojn de sia projekto kaj kvankam eblis vidi en homaranismo esence ion similan al la „homara religio" de Auguste Comte[90], la esperantistoj ĝenerale reagis je ĝi kun skeptiko aŭ eĉ malfavoro, ĉu ĉar ili ne konsideris ĝin akordigebla kun sia religia kredo, ĉu ĉar ili timis, ke la lingva movado alprenos mistikan karakteron.[91]Zamenhof defendis sin kontraŭ la kritikantoj, sed li baldaŭ kon- fesis, ke lia „neŭtrala religio" ne taŭgas por lingve homogenaj landoj kiel Francio, sed „estas destinita... nur por landoj divers- gentaj".[92] Li ankaŭ koncedis, ke la homaranismo, kvankam bazita sur Esperanto, ne povas esti deviga por la esperantistoj kaj ke la Esperanto-movado ne povas oficiale identiĝi kun lia dok- trino.

Meze de 1906 Zamenhof troviĝis sub la impreso de nova terura pogromo en sia naskiĝurbo Bjalistoko. Sed eĉ tiam li rezignis, laŭ la insistaj petoj de Sebert kaj Javal, enmeti en sian kongresan paroladon kiun ajn aludon al la homaranismo. Sed ekde tiu jaro li publike pledis por ia minimuma interkonsento inter la esperant- istoj pri tio, kio konsistigu la idean bazon de Esperanto. En la Dua Kongreso en Genevo li unuafoje aludis al tio, kio de tiam estis komprenata, eĉ se neniam klare difinita, kiel la „interna ideo" de Esperanto: Zamenhof diris, ke en la nuna batal-epoko la esperantistojn instigas al agado „ne la penso pri praktika uti- leco, sed nur la penso pri ... frateco kaj justeco interĉiujpopo-

lojV

Zamenhof ne nur rifuzis prisilenti verojn pro konsidero al zor- goj, ke oni povus riproĉi al la movado provokojn -

... senkolora oficiala parolo estus granda peko de mia flanko. Mi venas al vi el lando, kie nun multaj milionoj da homoj malfacile batalas pro libereco, pro la plej elementa homa libereco, pro larajtojdehomo ...2

- sed ankaŭ insiste postulis, ke Esperanto ne servu nur al egois- maj interesoj, ĉar multe pli grava estas ĝia idea flanko:

Se nin, la unuajn batalantojn por Esperanto, oni devigos, ke ni evitu en nia agado ĉion idean, ni indigne disŝiros kaj bruligos ĉion, kion ni skri- bis por Esperanto, ni neniigos kun doloro la laborojn kaj oferojn de nia tuta vivo, ni forĵetos malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto, kaj ni ekkrios kun abomeno: „Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan! "[93]

Eble neniu eldiro de Zamenhof estis poste tiel ofte citata kiel ĝuste tiu ĉi. Fakte, la parolado, en kiu ĝi troviĝas, celis esti ia kon- traŭpezo al la Deklaracio pri la esenco de Esperantismo, kiu rekonis la legitimecon de la uzo de Esperanto por kiu ajn celo, kaj similan modifan karakteron oni povas atribui al la „Deklara- cio pri neŭtraleco de la Kongresoj de Esperanto"[94], kiu per voĉ- dono estis akceptita en Ĝenevo. Tiu nova Deklaracio, kune kun la parolado de Zamenhof[95], difinis la neŭtralecon en maniero, kiu ne signifis inviton al silentado pri tiklaĵoj, sed kuraĝigon uzi la kongresojn kiel forumon por pridiskuti ĉion, kio helpos inter- proksimigi la popolojn.[96]

La klara postulo de Zamenhof, ke Esperanto ne estu nur hel- pilo en komercaj rilatoj, kaj lia nevualita kondamno de oportu- nismo servis al multaj esperantistoj kiel stimulilo - ne por iĝi adeptoj de homaranismo, sed ja por interpreti sian laboron por Esperanto kiel batalon samtempe por ideo. La formoj de tiu idealismo variis. Oni povis esprimi la antaŭvidon, ke la interna ideo des pli facile disvastiĝos, „ju malpli ni parolos pri ĝi", kaj rekomendi, ke Esperanto estu propagandata nur kiel lingvo - kun la samtempa konscio pri tio, ke ĝia venko „estos pli ol nur venko de lingvo".[97] Aŭ oni tre emfazis sian ligitecon al la interna ideo, ĉerpante tiamaniere memfidon kiel la disĉiploj de Zamen- hof aŭ eĉ „pli bonaj esperantistoj". Denove aliaj vidis sin alvoki- taj meti Esperanton en la servon de „ekstera" ideologio, precipe de socialismo. Dank' al la nova Deklaracio tiuj povis senĝene aranĝi siajn kunsidojn en la kadro de la ĝeneralaj esperantistaj kongresoj. Jam en Ĝenevo okazis la unua kunveno de esperant- istaj „ruĝuloj". En 1907, ekaperis la revoluci-tendenca Intema- cia Socia Revuo, internacia anarkiista kongreso rezoluciis favore por Esperanto[98], kaj en junio de la sama jaro ĉinaj progresemaj gejunuloj ekeldonis en Parizo la semajnan gazeton Xinshiji kun la Esperanta subtitolo La Novaj Tempoj, kiu apud anarkiismo prezentis al la postrestinta Ĉinio ankaŭ Esperanton kiel unu el la admirindaj akiraĵoj de okcidenta pensado.[99] En alia mondparto, en Chicago, aperis en 1908 la unua esperantlingva traduko de la Komunista Manifesto.[100]

Ĉirkaŭ la sama tempo, en la jaroj 1907/1908, Esperanto trairis sian ĝis tiam plej gravan krizon. Por ricevi intemacian, aŭtorita- tan apogon al Esperanto, Zamenhof konsentis lasi sian lingvon esti juĝata de komitato konsistanta el 12 elstaraj lingvistoj, kiu estis kunvokita de Louis Couturat nome de „Delegitaro por alpreno de lingvo helpa internacia". Kiel komisiito de Zamen- hof, la kunsidojn de la komitato partoprenis de Beaufront. Sed, anstataŭ defendi Esperanton, li tie, tute neatendite, pledis por ŝanĝoj en la strukturo de la lingvo, rekomendante projekton de reformita Esperanto, nomata „Ido". Pro la ondo de indigno, kiun en la movado kaŭzis tiu ĉi „perfido", Zamenhof rompis ĉiujn rilatojn kun la komitato. Aro da gvidaj esperantistoj transi- ris al Ido, sed la „esperantista popolo" en sia plimulto restis fidela al Esperanto, kaj jam post kelkaj jaroj montriĝis, ke Ido ne plu prezentas minacon por la lingvo de Zamenhof. La konscio pri la praktika utilo de Esperanto kaj pri la neceso de disciplino kiel antaŭkondiĉo por progresigo de la movado estis pli forta, ol la inklino akcepti la konsilojn de teoriuloj pri iuj reformoj en la lin- gvo. Esperanto pruvis dum tiu krizo, ke ĝi jam enradikiĝis en la socio, ke „el artefarita lingvo ĝi trapasis en la formon de viva lin- gvo".1