Выбрать главу

Aliflanke, Skrypnyk, kies sekretario estis esperantisto, tute ne vokis al principa kontraŭbatalo de Esperanto. Li agnoskis, ke la lingvo havas sian signifon kiel rimedo de internacia komunikado, atentigis pri tio, ke per Esperanto eksterlanden penetris informoj pri la kultura progreso de Ukrainio[1205], kaj eĉ promesis subtenon al la Esperanto-movado, se ĝi restos „volontula". Fakte, konside- rante la konfliktojn, kiuj tiutempe karakterizis la naciecan politi- kon, pli specife la rilatojn inter la rusa nacio kaj la minoritataj naciecoj, oni devas entute dubi pri tio, ĉu vere estis danĝeroj flanke de la esperantistoj en malvasta senco, kiuj instigis Skryp- nyk al la averto kontraŭ „sennaciismo". Pli verŝajne estas, ke lia atako kontraŭ „la celado transsalti senpere al unueca lingvo" estis kaŝa bataldeklaro al la grandrusa ŝovinismo, kiu ŝajnis pli ol iam antaŭe minaci la ukrainan identecon. Kiom aktuala li konsi- deris tiun temon, montras la fakto, ke la parolado de Skrypnyk estis publikigita nur kelkajn tagojn antaŭ la malfermo de la 16a Partia Kongreso.

Dum tiu kongreso Stalin deklaris, ke la grandrusa ŝovinismo estas la pli danĝera formo de naciisma deflankiĝo. Ciuj, kiuj opi- niis la tempon matura bremsi la procezon de florado de nacioj kaj transiri ai „internaciismo", estis kulpigitaj pro malobservo de la instruoj de Lenin. Ĉi-okaze memorigante ankaŭ pri la lenina refuto de „sennacia kulturo", Stalin tiamaniere klopodis kvietigi la nerusajn partianojn, kiuj pro centralizaj kaj asimilaj tendencoj sentis maltrankvilon. Kaj efektive ankaŭ la timoj de Skrypnyk dumtempe ŝajnis esti forpelitaj.

Ke estis ia ligo inter la averto de Skrypnyk kontraŭ „esperant- igo" kaj la opono de Stalin al tro frua internaciismo, baldaŭ evi- dentigis ankaŭ la sovetaj esperantistoj. Ankoraŭ samjare aperis broŝuro, kiu entenis esperantigitajn eltiraĵojn el la kongresaj paroladoj de Stalin pri la nacieca problemo.[1206] En antaŭparolo por tiu ĉi broŝuro Drezen tuj enkonduke citas Skrypnyk kaj tiras el ties riproĉoj kaj el la parolado de Stalin la instruon por la sovetaj esperantistoj, ke ne eblas kontraŭmeti Esperanton al la naciaj lingvoj kaj trakti ĝin kiel lingvon „jam nun povantan formigi iun apartan sennacian kulturon". SEU, kiu lige kun sia konflikto kun SAT estis kritikinta la specifan interpreton de sennaciismo fare de Lanti, nun deklaris batalon al tiu koncepto entute. Pri Esper- anto, Drezen klarigis, ke ĝi ne pretendas ion plian, ol esti helpa rimedo de internaciaj rilatoj, „taŭga nur por la nuna tempo".[1207]

Malgraŭ la ŝoko, kiun la elpaŝo de Skrypnyk kaŭzis inter la esperantistoj, ilia reago tamen ne havis nur defensivan karakte- ron, ĉar Stalin ja ĉirkaŭ la sama tempo estis submetinta fantazi- instigan prognozon pri la estonteco de lingvoj kaj nacioj. Post la tezoj de Marr, kiuj jam stimulis al propraj klopodoj sur teoria kampo, ili per la tute simile sonantaj deklaroj de Stalin sentis sin alvokitaj kontribui ankoraŭ pli intense al klarigo de la demando, kiel disvolviĝas la procezo al universala lingvo. Tiurilate Drezen konstatis, ke la laboro de la revoluciaj esperantistoj „akcelas akumuladon de teknika sperto por estonta kunfandiĝo de ekzis- tantaj lingvoj en unu komunan lingvon".

Kvazaŭ kontraŭdirante sian neon de pli vastaj pretendoj de

Esperanto, li asertis, ke pluevoluigita Esperanto sendube havos influon je la estonta universala lingvo kaj ke ĉiuokaze preparla- boroj por tiu estonta iingvo devas esti farataj jam en la periodo antaŭ la tutmonda starigo de sociahsma sociordo.[1208]

Aparte decidaj tezoj pri la estontec-direktitaj taskoj de Esper- anto estis prezentitaj de Spiridoviĉ. Je la tempo, kiam Stalin kaj Skrypnyk faris siajn deklarojn, la teoria organo de SEU ĵus ape- rigis el lia plumo artikol-serion pri la teorio de internacia lingvo[1209], kiu hbroforme aperis en la sekvanta jaro.[1210] Spiridoviĉ nun rekte nomis kriterio de vere marksisma hngvistiko, ĉu tiu kontentiĝas per ŝango de la lingvosciencaj metodoj aŭ konscias pri tio, „ke same, kiel la burĝaro iam devis krei lingvon de nova epoko - la nacian hteraturan lingvon hodiaŭ, ĉe la sojlo de proleta monda revolucio, la proletaro frontas la taskon krei la lingvon de sia epoko".[1211] Dum la ĉefa celo de la burĝa iingvistiko estis agi por „la asimilado de ,popoloj kaj triboj"'[1212], la proletaro komencis evo- luigi la hngvojn de subpremitaj popoloj al naciaj hteraturaj lingv- oj kaj nun bezonas la lingvistikon „precipe kiel sciencon pri la kreo de internacia lingvo".[1213]

Pri Marr, Spiridoviĉ skribas, ke h, kontraŭbatalante la grand- potencan pensadon de la hindeŭropa hngvoscienco, eniris novan vojon, sed ke h ne plupaŝis konsekvence. Eĉ tute ekster la „nebu- leco de la koncepto de klasa lingvo en la jafetida teorio", Marr pro sia prefero al buŝaj lingvoj, servontaj kiel materialo por liaj paleontologiaj studoj, malatentas la historie ne plu retroigeblan evoluŝtupon de la naciaj hteraturaj iingvoj [1214] Plej multe pezas, laŭ

Spiridoviĉ, ke Marr imagas la evoluon al tutmonda iingvo kiel „grandegan salton"; la vojo tien restas tute malklara, por ne paroli pri tio, „ke por la akademiano Marr eĉ ne ekzistas la pro- blemo de transira iingvo, de internacia helpiingvo".[1215] Se li aldone al ĉio kritikas la „individuan" kreadon de artefarita lingvo kaj komplete ignoras, ke Esperanto dankas sian sukceson ĝuste al kolektiva kreado[1216], oni povas konkludi nur jene: „Kvankam la jafetida teorio donis grandan kontribuon al la marksisma lingvo- scienco, ĝi ne povas esti bazo de tiu scienco."[1217]

Spiridoviĉ fakte opinias la marksisman prilaboron de la lingvo- scienco esence jam finita kaj per tio celas la lingvan revolucion inaŭguritan per Esperanto.[1218] La „genia iingvisto" Zamenhof[1219]intuicie komprenis la bezonojn de la epoko kaj starigis la teoriajn fundamentojn de la proleta movado por internacia lingvo. La principo de simpleco „por la nekleruloj" ebligis la aliron de la „plej vastaj amasoj" al Esperanto, kaj rezignante pri siaj aŭtoraj rajtoj Zamenhof kreis la kondiĉojn por „viva kolektiva kreado de la amasoj".[1220] Intertempe Esperanto jam iĝis „portanto de nova kulturo, la kulturo de la proletaro".[1221] En la epoko de transiro al komunismo la lingvo ĉiam pli perfektiĝos, dum paralele al tio kaj per „interefikado" pluevoluos la kreo de naciaj literaturaj lingvoj de la postrestintaj popoloj.[1222] Spridoviĉ aldonas, ke en la arta kreado de tiuj lingvoj oni ne rajtas malatenti la „baldaŭan unue- ciĝon" de ĉiuj lingvoj; estas signo de naciisma miopeco, se la kreantoj de naciaj literaturaj lingvoj rifuzas allasi internaciajn, eĉ teknikajn vortojn. Akorde kun la tezo de Stalin, ke la florado de nacioj kreas la kondiĉojn por ilia formortado, Spiridoviĉ argu- mentas, ke „la vasta evoluo de la naciaj lingvoj en tiu ĉi epoko estas nur dialektika premiso por la unueca lingvo de la estonteco, de la baldaŭa estontecoLaŭ li, larevoluciatransiro de labuŝaj dialektoj al naciaj literaturaj lingvoj estas nur transira etapo sur la vojo al eĉ pli granda lingva revolucio, nome la „kreo de unueca universala lingvo por la sennacia socio de la komunisma epoko"[1223]Kompletigi tiun duan lingvan revolucion tial devas esti la „vera bataldevizo" de marksisma lingvoscienco.[1224]

4.3.10. La miskalkulo de Jazykfront

Kiom ajn aŭdace impresas la provo de Spiridoviĉ asigni al la esperantistoj la rolon de revolucia avangardo en la lingvoscienco - li troviĝis en spirita klimato, kiu tute favoris tiajn ideojn. La diskuto pri marksisme bazita lingvistiko intertempe atingis sian kulminon. Baldaŭ post la Partia Kongreso grupo de junaj iingv- istoj, nomanta sin „Jazykovednyj front", t.e. Lingvoscienca Fronto (mallongigite „Jazykfront"), alpaŝis la publikon, vokante al pli akra batalo „por la kreo de vere dialektik-materiisma lingvoscienco". La grupo turnis sin kaj kontraŭ la „senprincipa eklektikismo" de la hindeŭropa skolo kaj, interese, kontraŭ la „mekanikaj tendencoj" de la jafetida teorio. Ĝi asertis, ke nur, kiam ĉi-ambaŭ direktoj estos venkitaj, la lingvistiko povos res- pondi la postulojn, kiujn starigas la konstruo de socialismo kun la „entiro de la multmilionaj amasoj de Soveta Unio parolantaj malsamlingve".