Выбрать главу

A1 la fondaj membroj de Jazykfront apartenis apud pli konataj lingvistoj kiel G.K. Danilov, T.P. Lomtev kaj Janis Loja ankaŭ Drezen.[1225] Tial ne surprizas, ke SEU reagis favore je la unua alvoko de Jazykfront, kvankam tiu, menciante la „studon de la laŭleĝeco de la lastaj etapoj en la lingva evoluo", ne rekte tuŝis la demandon de unueca lingvo. La alvoko aperis en la teoria organo de SEU kune kun komento, en kiu la redakcio plene solidarigis sin kun ĝi.[1226] Tio signifis, ke SEU nun oficiale subtenis strebadojn konstrui marksisman lingvistikon en konkurenco kun la jafetida skolo de Marr. Drezen persone enviciĝis en fronton de kontraŭ- uloj de Marr - de tiu homo, kiu nur du kaj duonan jarojn antaŭe estis skribinta antaŭparoion al verko de Drezen. Post kiam ia tra- dicia lingvistiko malhelpis al Esperanto precipe per prisilentado kaj ankaŭ Marr, ia profeto de estonta artefarita mondlingvo, montriĝis neentuziasma simpatianto, Drezen nun, ekipita per la nova tezo de Stalin, volis ekataki ia malamikojn de Esperanto, kulpigante ilin pri ignoro de dialektikaj vojoj en la lingva evo- luo.[1227] Jam liginte ia sorton de Esperanto kun ia konstruo de marksisma iingvistiko, ii fidis, ke tiu sukcesos helpe de Jazyk- front.

Dum kelka tempo efektive ŝajnis, ke tiu espero plenumiĝos. Adeptoj de Jazykfront komencis konkeri katedrojn en universi- tatoj, sciencajn institutojn kaj revuojn. Akra polemiko klopodis malkovri ia malfortojn de la jafetida teorio de Marr: ia skeman konsideron de iingva evoiuo, ia provon rekte interrespondigi lin- gvon kaj sociekonomiajn kondiĉojn kaj ankaŭ ia neglekton de aktualaj probiemoj favore al troa okupiĝo pri la pasinteco kaj estonteco de ia lingvo. Krome, Jazykfront komprenigis, ke ĝi ne intencas forĵeti ĉiujn atingojn de ia ĝistiama lingvoscienco, pre- cipe tiujn de la socioiogia direkto.

Sed Jazykfront miskalkulis. Nome, jam en ia daŭro de ia jaro 1932 evidentiĝis, ke Marr kaj liaj disĉiploj disponis apogon en la Partio, kiun la junaj lingvistoj de Jazvkfront ne plu kapablis skui. La kariero de Marr ĝuste je tiu tempo proksimiĝis al la zenito: En 1930 li avancis al vicprezidanteco en la Soveta Akademio de Sciencoj, kaj por ties politike motivita reorganizo ia Partio bezo- nis lian helpon. Kiugrade ia jafetida teorio meritis la epiteton marksisma, tio ŝajnis duaranga konsidere ĝian nekontesteble revolucian karakteron kaj la fakton, ke Marr prezentiĝis kiei pli senkompromisa kontraŭuio de ia malnova, burĝa lingvoscienco. Se Jazykfront favoris „venki la tradician iingvistikon sen bioke malakcepti ĉiujn ĝiajn rezultojn"[1228], gi ĝuste pro tiu „meza pozi- cio" elmetis sin al la akuzo, ke en efektiveco ĝi estas grupo de kaŝaj hindeŭropistoj. De tio tiam ne plu estis longa vojo al la detrua verdikto, ke Jazykfront estas „la standardo de maskitaj reakciuloj en la lingvoscienco, la standardo de niaj malamikoj".[1229]

Unu el la ĉefaj kialoj por la fiasko de Jazykfront estis, laŭ Lawrence L. Thomas, la fakto, ke Stalin kaj Marr samopiniis pri la demando de estonta universala lingvo.[1230] Nedubeble, la pozi- cion de Marr helpis firmigi, ke Stalin en 1930 donis perspektivon, kiu lŭdis gravan rolon en la teorio de Marr. Sed aldoniĝis unu pha kongruaĵo: Ambaŭ proklamis tre malproksiman rezulton de la tutmonda socialisma revolucio, sen ke ih priskribis pli ol per ĝeneralaj formuloj la procezon kondukontan al la kunfandiĝo de lingvoj. Kaj estis ĝuste tiu malprecizo, sur kiu la esperantistoj stumblis.

La esperantistoj delonge koncentris siajn riproĉojn kontraŭ Marr al la punkto, ke h limigas sin al „nuraj deklaracioj pri la tut- monda lingvo de la komunisma socio" kaj ne donas „gvidon al agado".[1231] La kongresa parolado de Stalin kreskigis ihan fervoron kulpigi Marr pri nekonsekvenceco kaj pasiveco, ĉar nun la teorio de novtipa mondlingvo, ĝis tiam ne multe priatentata ekster aka- demiaj rondoj, oficiale eniris la dogmaron de komunismo. Sed dum la jaroj 1931-32 iĝis ĉiam pli klare, ke Marr estis malfortige- bla nek per la atakoj de Jazykfront nek per atentigoj pri la manko de „gvido al agado". La kaŭzo estas, ke ĝuste la nedeviga karaktero de ha teorio akordiĝis kun la intencoj de Stalin. Ali- vorte: Se Marr, surbaze de sia instruo pri la origino kaj estonteco de la lingvo, estus provinta formuh decideman lingvopolitikan programon, tio tre rapide estus evidentiginta la malharmonion inter la internaciismo de la jafetida teorio kaj la realaj evoluten- dencoj en Soveta Unio. Ju pli intense oni diskutis pri la vojo al universala lingvo, des pli akre minacis sentiĝi la kontraŭdiroj regantaj inter teorio kaj praktiko.

4.3.11. Diskutoprila rusa lingvo

Kiel ni vidis, jam dum la kongreso ne estis facile por Stalin komprenigi al la delegitoj la dialektikan rilaton inter la florado de nacioj en la nuntempa Soveta Unio kaj ilia kunfandiĝo en la tut- monda komunisma sistemo de la estonteco. La konfuzo ankoraŭ pligrandiĝis pro la kontraŭdiroj, kiuj montriĝis eĉ en la nun- tempa Soveta Unio, interne de tiu procezo, kiun laŭdire precipe karakterizis la „florado de nacioj". Ke la naciaj kulturoj ne dis- volviĝos tute sen iaj limigoj, tion Stalin jam aludis per sia formulo „nacia laŭforme, socialisma laŭenhave"; la nacia elemento atin- gis limon tie, kie io ŝajnis minaci la unuarangecon de socialismo. Tamen, la zorga distingo inter „nacia formo" kaj „socialisma enhavo" komencis perdi sian konvinkipovon, se la konturoj for- viŝiĝis - se la „socialisma enhavo" pleniĝis per naciaj simboloj. Kaj ĝuste tia evoluo kristaliĝis ekde la fino de 1931: La „socialis- man enhavon", devigan por la popoloj de Soveta Unio, pli kaj pli plenigis rusaj karakterizaĵoj. A1 tiu aspekto ni nun devas turni nian atenton.

La pozicio de la rusa lingvo estas temo, kiun la disponeblaj skribaĵoj de sovetaj esperantistoj preskaŭ ne mencias. Tio ĉi estas des pli notinda, ĉar pri la rilato inter la principo de samraj- teco de la lingvoj kaj la bezono je supernacia komunikado ili pre- zentis tezojn, kiuj kvazaŭ provokis al pritrakto de la rolo de la rusa. Anstataŭe, la diskuto preskaŭ ekskluzive turniĝis ĉirkaŭ la rilato inter ĉiuj naciaj lingvoj unuflanke kaj Esperanto aliflanke. Ekzemple, el la aserto de Stalin, ke la naciaj lingvoj interproksi- miĝas surbaze de sia komuna socialisma enhavo, Drezen konklu- dis, ke fina kunfandiĝo sen influo al la naciaj lingvoj flanke de „internacia helpa lingvo" ne estas imagebla, ĉar tiu helpa lingvo, do Esperanto, respondanta la nunan bezonon je internacia komunikado, jam estas bazita sur la naciaj lingvoj, formas kun ili unuecon „surbaze de la leksika materialo de la moderna interna- cia scienco kaj tekniko" kaj tiamaniere kondukas ilin al kunfan- diĝo.[1232] Pli frue Drezen eĉ deklaris, ke „tendencoj al ekposedo de supernacia socialisma enhavo" estas en Esperanto, „lingvo uzata speciale de plej progresemaj soci-tavoloj,... pli klaraj, pli okul- frapantaj, ol en la lingvoj naciaj".[1233] Nek Drezen nek Spiridoviĉ ĉi- rilate atentigis, ke en la nerusaj lingvoj de Soveta Unio la scienc- teknikaj terminoj plej ofte estis prenitaj el la rusa.

Tia nekonsidero surprizas, ĉar la faktoj estas tute klaraj. Kiel akcentas George P. Springer, neniam Esperanto estis oficiale konsiderata kiel akceptebla interkomunikilo interne de Soveta Unio, kvankam objektiva vido tute bone estus povinta allasi tian eblecon, ekzemple pro la konata kontraŭstaro de Lenin al privi- legiigo de la rusa lingvo.[1234] Male, la celo de la Partio estis, ke la multnombraj naciecoj de Soveta Unio uzu por sia interkompre- niĝo la rusan, kaj ili pli kaj pli spertis premon lerni tiun lingvon. A1 Esperanto restis nur la rolo servi kiel iigilo (kaj propagandilo) kun eksterlando.