Выбрать главу

Alia demando estas, ĉu la sovetaj esperantistoj ĉiam povis dis- tingi inter la du sferoj de komunikado - interne de kaj ekster Soveta Unio. Estas kelkaj indicoj pri tio, ke la esperantistoj de nerusaj naciecoj inklinis rigardi Esperanton certagrade kontraŭ- pezo al la superrego de la rusa lingvo, dum aliflanke inter rusaj esperantistoj estis observebla la tendenco konsideri la disvasti- ĝon de la rusa interne de Soveta Unio kiel antaŭŝtupon al la mondskale per Esperanto akcelata procezo de „sennaciiĝo".4 Tiuj lastaj ideoj ne plu ŝajnis laŭtempaj, post kiam Skrypnyk publike avertis kontraŭ tro fervora „esperantigo" de Ukrainio[1235], kaj se Stalin, same en 1930, kondamnis la favorantojn de komuna lingvo en Soveta Unio, ĉar „ili ceias esence restarigon de la privi- Jegioj de la antaŭe superreganta iingvo, nome de la grandrusa"[1236], tio donis portempe stimulon ĝuste al tiuj, kiuj voiis propagandi Esperanton kvazaŭ garantion por egalrajta florado de la nacioj en Soveta Unio.

Tamen, ĉirkaŭ la sama tempo unu incidento malkaŝis, ke estis riske lanĉi diskuton pri Esperanto en ligo kun la lingva problemo interne de Soveta Unio. Iom antaŭ la Partia Kongreso la ukraina esperantisto S. Sinickij demandis keikajn verkistojn de sia hejm- lando pri ilia opinio pri Esperanto. E1 la publikigitaj eldiroj aparte interesa estis tiu de la populara poeto Volodymyr Sos- jura[1237]:

Mi tre miras, ke Esperanto ne estas instruata en niaj lernejoj. Tio rapi- digus, paralele al la organizado de rondetoj en la amasoj, la preparon de la anstataŭigo de la nisa lingvo per Esperanto kiel ŝtata lingvo de USSR. Tio nin helpus pii rapide kaj pli sukcese batali kontraŭ la tiel nomataj lokaj naciismoj per ilia likvido. Tio metus la rusan lingvon en la saman lokon kiel la lingvoj de la aliaj respublikoj, kaj la grandrusa Sovinismo sur la linio de kulturo estus nur loka naciismo. Esperanto - lingvo kreita surbaze de scio pri la evoluo de lingvoj - nin helpas iri ne blinde en la grandega maro de lingvoj al la tutmonda kulturo. Miaopi- nie necesas, fine, enkonduki Esperanton en la praktikan vivon de niaj respublikoj, kiel ttngvon, lriu foriĝos ŝtats lingvo de USSR kaj poste de la tutamondo.[1238]

Tiuj ĉi herezaj tezoj de Sosjura estis publikigitaj en la teoria organo de SEU - tamen kune kun redakcia noto, kiu atentigis pri „lia tute malĝusta, kontraŭmarksisma starpunkto". Sosjura estis kulpigita, ke li batalas kontraŭ la naciaj formoj de la lingvoj kaj forgesas la ĉefan aferon, la socialisman enhavon. Por kontraŭba- tali naciismojn - admonis la redakcio - „oni devas forigi ties kla- sajn radikojn, sed neniel la iingvon. En nia lando ne ekzistas pri- vilegioj de ia unuopa ŝtata lingvo: La lingvoj de ĉiuj popoloj de Soveta Unio estas inter si egalajLa propono de Sosjura enkon- duki Esperanton kiel ŝtatan lingvon sekve devas esti konsiderata „nenecesa kaj malutila fantaziaĵo, ,maldekstre-radikala' kva- zaŭa antaŭenpaŝo".[1239]

La tezoj de Sosjura baze similis konceptojn, kiuj estis validaj en la Esperanto-movado jam longe antaŭ la fondiĝo de Soveta Unio; la t.n. „Deklaracio pri Esperantismo", akceptita dum la Unua Kongreso en Boulogne-sur-Mer en 1905, enhavis interalie la celdifinon, ke Esperanto „povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo".[1240] Ke por esperantistoj la propono de Sosjura ne sonis neortodokse kaj ke tiaj, certe nerealismaj ideoj havis grun- don eĉ interne de la membraro de SEU, montras la reago de la intervjuinto Sinickij je la redakcia kritiko kontraŭ Sosjura. Tute ne estas vero - skribis Sinickij -, ke Sosjura proponis „neniigi la naciajn lingvoformojn per la lingvo Esperanto". Male, Esper- anto havu sian lokon apud la naciaj lingvoj - kiel „ŝtata lingvo de USSR, helpa lingvo, dua lingvo post la nacia, la gepatra lingvo" - kaj devas „forpuŝi la rusan lingvon el la nuna privilegia pozicio", por ke tiamaniere estu observita la principo de Lenin. Ĉar „ne vidi kaj nei", kiel faris la redakcio, „ke la rusa lingvo per sia privi- legia pozicio kontraŭas la leninan principon ,nenia privilegio por ia nacio, por ia lingvo', aspektas evidente kontraŭleninisme".[1241]

Sinickij kuraĝe provis spiti la realan evoluon kaj uzi Esperant- on kiel batalilon por reveno al la principoj de Lenin. Konsciante la politikan danĝerecon de tiu provo, la redakcio nun rebatis pli akre. Gi akuzis Sinickij, ke li falis „en klasan pozicion malamikan al la proletaro", ĉar li ignoras la artikolon 34 de la soveta konsti- tucio, laŭ kiu la rusa ne plu ĝuas „la privilegiojn kiel ŝtata lingvo ekzistintajn en la kapitalisma ordo". Evidente li ne konas ankaŭla vortojn de Lenin: „Ni kompreneble estas por tio, ke ĉiu loĝanto de Ruslando havu la eblon lerni la grandan rusan lingv- on." La redakcio demandis al Sinickij, ĉu do h eble volas mal- helpi la deziron de la laboruloj de la naciaj respublikoj legi en ori- ginalo la verkojn de Lenin kaj Stalin kaj ĉiujn partiajn decidojn kiel ankaŭ ihan strebadon alproprigi al si la teknikan scion pera- tan de la rusa lingvo. Ne komprenante, „ke la tutaĵo de la klasaj interesoj estas ph grava ol la naciaj diferencoj", Sinickij turnas sin ne specife „kontraŭ la iingvo de la rusaj bienposedantoj, kapi- tahstoj, popoj, pohcistoj, sed kontraŭ la rusa lingvo ĝenerale". Se tiamaniere h kontraŭas, ke la nerusaj laboristoj kaj kampara- noj de Soveta Unio lernu la lingvon de siaj rusaj samklasanoj, h celas al laŭnacieca apartigo kaj faras „kontraŭrevolucian labor- on". Konklude la redakcio ankoraŭ notis, ke la starpunkto de Sinickij estas „klara ekzemplo pri tio, kiel malforte la sovetaj esperantistoj estas armitaj per la marksisma-leninisma metodo".[1242]

369

Post tiu ĉi severa riproĉo, al Sinickij kaj Sosjura restis nur fari ampleksan memkritikon. Ambaŭ konfesis, ke ih kulpas pri „kruda pohtika eraro", ne diferenciginte inter „lernado kaj ins- truado" de la rusa lingvo kaj subtaksinte „la signifon de la studo de la rusa por la proletaro de USSR".2

Kiel prijuĝi la polemikon, unikan en la organo de SEU, pri la pozicio de la rusa lingvo? Rimarkinde estas, kiom malmulte en ĝi temis pri Esperanto: La redakcio detale traktis la progreseman karakteron de la lernado de la rusa kiel „granda paŝo antaŭen al la kunfandiĝo de nacioj en pli altan unuon" kaj ne menciis ian ĉi- rilatan kontribuon de Esperanto. Mile, Sinickij estis kulpigita, ke ha difino de la rolo de Esperanto nur helpas la izohtecon de nacioj. Kvankam en sia memkritiko Sosjura timeme varbis por latutmonda lingvo, „de kiu Esperanto formas kaj formos elemen- ton", kaj la redakcio ne ekskludis la eblecon de deviga instruado de Esperanto, „kie estas ĉiuj necesaj kondiĉojM, tute mankis en la longa atako kontraŭ la du ukrainoj la antaŭe tiel ofte, precipe de Spiridoviĉ farita interrilatigo de naciaj lingvoj, internacia helpa lingvo kaj estonta tutmonda lingvo.

Eĉ la prognozo de Stalin pri universala lingvo ne estis menciita je tiu ĉi okazo - kaj tio fakte ne estas surpriza: Rilatante al la epoko post la tutmonda venko de komunismo, ĝi ne taŭgis por doni teorian apogon al la aktuala soveta politiko. Stalin ja estis deklare certiginta la estontecon de internaciismo, sed por la nun- tempo klare donis prioritaton ai la „florado de nacioj" kaj ligis kun tiu principo sian kritikon kontraŭ „grandpotenca ŝovi- nismo". Li do varbis por fido ĝuste inter la nerusaj naciecoj de Soveta Unio. Tamen - kaj tio devis konfuzi kaj seniluziigi la sovetajn esperantistojn - rapide kreskis la kontraŭdiroj inter la oficiala teorio kaj la praktiko. Nome, ili devis konstati, ke Stalin ne nur neniel kuraĝigis al preparlaboroj por la estonta lingvo de komunismo, sed ke li en la nuntempo praktike pli kaj pli mal- proksimiĝis ankaŭ de tiu principo de egalrajteco de ĉiuj nacioj en Soveta Unio, kiu povis servi kiel favora grundo por Esperanto. Fine de 1931 Stalin komencis pliseverigi sian politikon kontraŭ la nerusaj minoritatoj - kaj ĉirkaŭ la sama tempo la diskuto pri la funkcio de Esperanto interne de Soveta Unio, lanĉita de Sosjura, alportis flanke de la gvidantoj de SEU la konfeson, ke la esper- antistoj devas ankaŭ batali „nepacigeble kontraŭ kiuj ajn elmon- troj de loka naciisma deflankiĝo". Kaj oni povas aldoni, ke tiu diskuto iom post iom konsciigis al la esperantistoj, ke senvalidiĝis la skemo prezentita de Spiridoviĉ, laŭ kiu ne la - ne eksplicite mendita1 - rusa lingvo, sed Esperanto kontribuas al la unueciĝo de lingvoj en socialismo.