Выбрать главу

4.3.12. Letero de Stalin kaj „Tezoj pri internacia lin-

gvo"

Stalin mem pii kaj pii konsciis, ke esperoj vekiĝintaj dum la kultura revolucio minacas la politikon de la Partio. En oktobro 1931 ii faris sekvoriĉan kontribuon ai la demando pri la ĝusta rilato inter teorio kaj praktiko. En letero ai la redakcio de la revuo Proletarskaja revoljucija Stalin protestis kontraŭ la ape- rigo de artikolo, en kiu la historiisto A. Sluckij traktis la sintenon de Lenin ai la germana socialdemokratio antaŭ la mondmilito. La temon, ĉu Lenin subtaksis la danĝeron de oportunisma cent- rismo, Stalin arbitre misprezentis kiel kvazaŭan argumentadon pri tio, ĉu Lenin estis vera boiŝeviko aŭ ne. Kolere ii riproĉis la historiistojn, ke pri demandoj, kiuj estas aksiomoj de bolŝe- vismo, oni ne rajtas diskuti, kaj ĉi-okaze kondamnis entute la inklinon de komunistaj intelektuloj senfrukte teoriumadi. Ne sufiĉas, laŭ Stalin, fidi sole ai „paperaj dokumentoj": „Kiu, krom arkivaj ratoj, ne komprenas, ke partiojn kaj gvidantojn necesas ekzameni unuavide surbaze de iliaj agoj kaj ne nur surbaze de iliaj deklaroj?"[1243]

La letero de Stalin ekmovis ondon de memkritiko ne nur inter la historiistoj, sed inter ĉiuj marksistaj sciencistoj kaj teoriiste aktivaj intelektuloj. Unu el la rezultoj estis la formado de briga- doj, kiuj interalie devis kontroli la ekzistantan literaturon pri trajtoj de ia „putra liberalismo" brulmarkita de Stalin. Tra la tuta lando partiaj kunvenoj diskutadis pri la instrua ieciono donita en la letero.

Ankaŭ la Esperanto-movado sentis sin pelita al malagrabla ideologia pentofaro. Komence de 1932 longa, principa artikolo anoncis, ke ĉe la Centra Komitato de SEU estis fondita brigado[1244]kun la tasko „unufoje por ĉiam elbalai per fera balailo de mem- kritiko" ĉiujn erarojn, kripligojn kaj defiankiĝojn ekzistantajn inter la sovetaj esperantistoj. Akorde kun la atako de Stalin kon- traŭ la „duonmenŝevika kaĉo", t.e. la subtakso de la nacia pro- biemo, estis proklamita ankaŭ pli forta bataio kontraŭ restaĵoj de sennaciisma pensado. Aparte notinda estis la konkludo, kiun faris SEU pri la nuntempa rolo de Esperanto. Gi ne nur ripetis, ke Esperanto volas esti nur helpa lingvo, sed unuafoje klare kom- prenigis, ke al teoriaj konsideroj pri la lingva problemo ne piu eblas atribui multe da graveco. Rekte tuŝante ia tezojn de Spiri- doviĉ, SEU nun distancigis sin de lia „devizo de batalo", ke „en la centro de marksisma iingvoscienco ... devas stari ia iingvo de nova, proleta epoko - la lingvo internacia". Elstaran signifon kontraŭe havas ia „procedo de ekflorado de ,kulturoj naciaj laŭ- forme kaj socialismaj laŭenhave'", dum „la devizo pri lingvo internacia povas esti nature nur akcesora".[1245] Pli klara konfeso, ke la „historia letero" de Stalin de 1931 obsoletigis ia entuziasmon vekitan per lia kongresa parolado de la antaŭa jaro, apenaŭ estas imagebla.

La teoria diskuto ankoraŭ daŭris dum iom da tempo, kvankam ĝi nepretervideble portis signojn de retiriĝo kaj iasta spitado. Kun la ceidifino gardi interalie pri la „materialism-dialektika trakto de la lingvo" fine de 1931 estis fondita, laŭ iniciato de SEU, „Internacia Sekretariaro de ia Landaj Proletaj Esperantaj Lingvo-Komisionoj" (ISLK).[1246] Tiu funkciis kiel kuneldonanto[1247]de La Nova Etapo, revuo ekaperanta komence de 1932, en kiu la debato pri teoriaj demandoj de internacia lingvo havis sian lastan kulminon.

En la tria kajero de La Nova Etapo aperis la Esperanta tra- duko de dokumento, kiun SEU nomis „grandega venko", ĉar per ĝi la marksisma lingvoscienco unuafoje donis seriozan atenton al Esperanto.[1248] Temas pri dek-unu „Tezoj pri internacia lingvo", kiujn akceptis la Scienc-Esplora Instituto de la Lingvo en Moskvo.5 Tiu ĉi instituto, kiu estis iigita al la Popolkomisarejo pri Klerigo, servis kiel centro de la adeptoj de Jazykfront *; estas verŝajne, ke Drezen, unu ei ia fondintoj de Jazykfront, aimenaŭ influis la eilaboron de la Tezoj.

Valoras doni iom pli detalan atenton al la Tezoj. Ui klare nomas la uzon de internacia helpa iingvo necesa kaj la lingvisti- kan pritrakton de Esperanto legitima. A1 la avantaĝoj de Esper- anto apartenas, ke „ĝi ne estas hgita kun iu respektiva nacio kaj estas por ĉiuj ,fremda'", dua iingvo kaj ke ĝi jam estas sukcese uzata „por intensigo kaj firmigo de internaciaj rilatoj de ia revo- iucia proietaro". Sekve, oni ne rajtas ignori Esperanton nek pre- zenti ĝin, kion provas fari iuj „gildaj lingvistoj", „kiel morte- naskitan produkton, ekskluzive kiel etburĝan utopion, kiu elva- poriĝos kune kun la likvido de la ĝin naskintaj kontradikciaj kon- diĉoj de la burĝa socio". Tamen, samtempe la dokumento fiksis tre malvaste la limojn, en kiuj subtenon meritas la plua disvastigo de Esperanto en Soveta Unio. Kiel konfesis SEU, la Tezoj „signalas pri tiuj malfortaj lokoj de nia teoria fronto, kiuj ĝis la lasta tempo restis sen sufiĉa atento kaj sur kiuj pro tio povis elmontriĝi kaj ekflori fremdaj kaj malutilaj ideoj". Unuavice temis pri tio, ke la sovetaj esperantistoj lasis sin erare inspiri de Stalin: La Tezoj substrekis, ke en Soveta Unio „aktuala tasko estas la batalo por ĉiuflanka disvolvigo de ĉiuj senescepte naciaj hngvoj en la klasbatalo de proletaro por iha unueca socialisma enhavo" kaj ke „ĉiuj provoj, starigi la demandon pri la komun- universala hngvo nunmomente kiel vican aktualan taskon, estas antaŭtempaj kaj tial utopiaj". Eĉ estas pridubata ia signifa kon- tribuo de Esperanto al la kreo de estonta tuthomara lingvo: „La kunproksimiĝo de naciaj lingvoj, kiu kondukos al unu monda lin- gvo, okazas sendepende de esperanto."

Estante jam reduktita al la rolo de modesta helpilo en la nun- tempo, Esperanto ankoraŭ estis submetita en la Tezoj al tuta aro da ideologiaj admonoj. Ekzemple, estas eraro prezenti ĝin kiel nuran interkomunikilon, „simile al tiu aŭ aha internacia teknika kodo", ĉar per tio oni neas ĝian superstrukturan karakteron.

Esperanto „naskiĝis en la burĝa medio", kaj tie radikas ankaŭ ĝia kvazaŭa „internaciismo":

La belanimaj celadoj de d-ro Zamenhof kaj de 1' esperantistaj burĝaj propagandistoj al frateco de popoloj kaj al tutmonda harmonio objektive estis, kiel ĉiuj etburĝaj iluzioj, helpilo de imperialismo.

Sekve, necesas rekonstrui la ideologian enhavon de Esperanto. La aliĝo de klaskonsciaj laboristoj ja plifortigis la gravecon de proletaj elementoj en la lingvo kaj kondukis al diverĝo inter la „sociaj dialektoj" de Esperanto, sed la sovetaj esperantistoj devas ankoraŭ „pliintensigi la laboron en la klasa diferencigo de esperantista movado, kiel ekstere, tiel same ankaŭ interne de USSR".

Apartan atenton, fine, meritas la fakto, ke la Tezoj, klopo- dante zorge diferencigi inter aktualaj kaj estontecaj taskoj en la lingva politiko, direktis atakojn kaj kontraŭ Marr kaj kontraŭ Spiridoviĉ.[1249] Marr (implicite mallaŭdata pro sia neatento al Esperanto) konsideras baza problemo de lingvistiko la proble- mon de lingvo-deveno, dum Spiridoviĉ, „simbolo de la plimulta parto de sovetiaj esperantistoj dum la lastaj jaroj", asertas, ke la „baza problemo de lingvistiko estas la konstruo de la estonta lin- gvo": Ambaŭ tiamaniere deturnas la atenton de taskoj aktualaj en la nuntempo. Pri Spiridoviĉ la Tezoj aldonas:

Tiu ĉi formulo, maldekstrume deprenanta la problemojn de la transira tempo, kiam ĉiuj niaj fortoj devas esti uzitaj por helpo al „plena ekfloro de naciaj lingvoj, naciaj laŭ-forme kaj socialismaj laŭ-enhave", - fakte agas por grandŝtatismanoj.