Se iuj esperantistoj, malĝuste interpretante la elpaŝon de Stalin dum la 16a Kongreso, celas prezenti Esperanton „se ne jam kiel pretan tutmondan lingvon de 1' homaro, do kiel solan embrion de ĉi tiu lingvo", necesas energie kontraŭstari al tia provo, ĉar ĝi „estas nenio alia ol reakcia etburĝa utopiismo, sin akomodanta al la kondiĉoj de la diktaturo de proletaro".
Malgraŭ kritiko pri iuj detalo j, SEU deklaris sin plene solidara kun la Tezoj. Sendube superregis sento de kontento pri tio, ke el la vicoj de la longtempe privarbata lingvoscienco fine venis serioza diskuta kontribuo pri Esperanto. Guste tion ja esperis
Drezen, kiam li aliĝis ai ia kritikantoj de Marr. Nun ii nomis la Tezojn „kolosa atingo" kaj fiere parolis pri turnopunkto en la lin- gvoscienca pensado, „pri kiu antaŭ tri jaroj oni eĉ ne kuraĝis revi".[1250]
Spiridoviĉ, tamen, rifuzis kunkanti la ftoron de aprobo. Li ja agnoskis la „konstruktivan karakteron" de la kritiko entenita en la Tezoj kaj ankaŭ konfesis, ke en liaj propraj verkoj troviĝas „krudaj eraroj". Ekzemple, li jesis, ke li „tute ĉirkaŭiris la pro- blemon pri klasa, proleta karaktero de la konstruataj de prole- taro naci-literaturaj lingvoj" - kio estis nerekta rekono, ke li ne donis atenton al la progresema influo de la rusa lingvo je la vort- aro de la iam postrestintaj minoritataj lingvoj. Sed entute la res- pondo de Spiridoviĉ egalis pravigon de lia centra argumento, ke la sinorientado pri la celo de tutmonda venkigo de komunismo devas validi ankaŭ por la iingvoscienco kaj ke sekve ties plej grava tasko estas konstrui la estontan lingvon de la komunisma socio. Apogante sin sur citaĵo de Lenin, Spiridoviĉ insistas, ke la tuta laboro de la proletaro devas sin direkti al la „definitiva celo", kio ne deprenas de ĝi la dialektikan kapablon „starigi kaj solvi la akutajn taskojn en kondiĉoj de ĉiu konkreta momentoTion ne komprenis la verkintoj de la Tezoj, kulpigante lin, Spiridoviĉ, pri „maldekstruma" fuĝo antaŭ la postuloj de la transira periodo. Ili evidente konsideras la floradon de nacioj kaj lingvoj ^ne kiel eta- pon dum konstruado de komunismo sed kvazaŭ ion memsufi- ĉan", dum por li tiu procezo estas ^necesa ŝtupo por konstruado de la estonta mondlingvo".
Spiridoviĉ daŭrigas, ke lia „formulo" celas insiste rememorigi pri la „definitiva celo". Pri nesufiĉa kompreno por la nuntempe gravaj taskoj oni ne kulpigu lin, ĉar ĉiam kaj ĵus denove, en komento pri verko de Skrypnyk, li postulis de la proletaj esper- antistoj „esti antaŭ ĉio aktivaj batalantoj por realigo de marks- leninisma nacipolitiko, batalantoj por la plej vasta disvolvo de la naciaj kulturoj kaj lingvoj, se ili deziras resti en la vicoj de 1' efektivaj konstruantoj de la unueca estonta mondoiingvo".[1251] Ĉiu komprenu, konkludis Spiridoviĉ, ke la batalon por plena dis- volvo de la naciaj lingvoj li „traktas dialektike kiel batalon por konstruo de la estonta unueca lingvo".[1252]
Kun la pledo de Spiridoviĉ, ke oni ne forgesu la estontecan perspektivon, praktike ĉesis la teoria diskuto pri la tutmonda lin- gvo de komunismo. Dum okaze de la Tezoj Spiridoviĉ frontis homojn, kiuj same kiel li mem sin distancigis de Marr, li samjare spertis novajn atakojn. Tiuj ĉi-foje venis de adeptoj de Marr kaj estis direktitaj ne nur kontraŭ Spiridoviĉ, sed ankaŭ kontraŭ Drezen kaj la tuta Jazykfront. En libro publikigita de la Akade- mio de Sciencoj la verkoj de Drezen kaj Spiridoviĉ estis tre akre kritikitaj. La aŭtoroj demandas retorike: „Cu en la epoko de la proleta diktatoreco tia formalismo kaŝanta sin per la revolucia frazo pri Esperanto kiel lingvo de la proletaro entute rajtas esti tolerata?" Di kontestas al la argumentado de Drezen kaj Spirido- viĉ kiun ajn konformecon kun marksismo, samspire akuzante ambaŭ kaj pro etburĝeco kaj pro maldekstra radikalismo. La internacia lingvo evoluos, laŭ la aŭtoroj, nur sur la bazo de unueca mondekonomio en la epoko de disvolviĝinta komunismo kaj estos lingvo de tute nova kvalito, „kiu estos enkorpiginta ĉiujn grandajn atingojn de la naciaj lingvoj".[1253] Ĉia pretendo de Esperanto esti „lingvo de la proletaro" estas rifuzata: „Ke prole- toj per ĝi korespondas internacie, ankoraŭ ne faras ĝin proleta." La verkoj de Drezen kaj Spiridoviĉ (ties „marksisma frazeolo- gio" evidente sonis aparte provoke) estas konsiderataj kiel damaĝaj, „ĉar ili konsistigas atakon de la klasa malamiko en la lingvistika kampo de la ideologia fronto".[1254]
Kontraŭ tiaspecaj akuzoj apenaŭ eblis defendi sin. Fine de 1932 la teoria organo de SEU jam ne plu montris multe da fido, ke la Esperanto-movado povas atendi profiton el la disputo inter la lingvistoj. Kiel skribis A.P. Andreev, nek Marr sukcesis ĝis nun estigi „vere marksisman, krean teorion" nek kapablis tion Jazykfront, malgraŭ la n9revoludaf lozungoj en sia lingvistika pakaĵo". Andreev esprimis la esperon, ke la Partio decide inter- venos por ĉesigi ia malunuecon de la lingvistoj - simile al siaj neionge antaŭe entreprenitaj paŝoj sur ia kampo de literaturo kaj arto. Cu tamen organiza unueciĝo de la sovetaj lingvistoj helpos teorie pliklarigi ia demandojn, pri kiuj aparte interesiĝis ia esper- antistoj, tion Andreev evidente ne kredis. Li ĉiuokaze konstatis tute sobre, ke la demando de evoluo al universala lingvo estas „pli pohtika, oi strikte lingvistika" probiemo.1
4.3.13. La vana teoriumado
Aludante pri „arbitracia rolo" de la Partio, Andreev rilatis al decido de la Centra Komitato de la 23a de aprilo 1932, per kiu estis dissolvita la Rusa Asocio de Proletaj Verkistoj (RAPP). Tiu ĉi evento markis gravan etapon en la procezo de „stabihgo" post la kultura revoiucio. Dum la komencaj jaroj de la Unua Kvinjar- piano RAPP, kiei instrumento de ia Partio, metis ia literaturon en ia servon de sociahsma konstruado, sed samtempe konservis gradon de memfido, kiu ph kaj ph malplaĉis al ia Partio. Mal- dekstraj kritikantoj de la estraro de RAPP formis en aŭgusto 1930 la grupon „Litfront", kiu propagandis pure agitan hteratu- ron kaj baldaŭ trovis ankaŭ partian apogon. En aprilo 1932 fine, dissolvante kaj RAPP kaj „Litfront", ia Partio metis finon al la disputo.[1255]
RAPP, kiu ĝislaste insistis pri sia proleta, klasa starpunkto, ne plu konvenis al la tempo je la fino de la Unua Kvinjarplano.
Ĉirkaŭ la jaro 1932 la situacio en Soveta Unio estis esence ŝanĝi- ĝinta. La ekonomio nun estis transformita sur la bazo de kolekti- vismo, ĉia opozicio estis neniigita. La Partio estis fortikiginta sian regadon tiagrade, ke ĝi nun povis permesi al si distanciĝi de la slo- gano pri akriĝinta klasbatalo. Elstarigi la „proletaron" ne plu necesis, post kiam la popolo sub giganta viktimigo, sed ne sen propra entuziasmo pri la konstruata progreso, estis kunfandita en unuecan sovetan popolon. En edukado, la direkto ŝanĝiĝis jam en aŭtuno 1931, ne plu lasante lokon al la teorio de „for- morto de la lernejo"; politeknikigon kaj aliajn radikalajn ekspe- rimentojn sekvis la evoluo al aŭtoritateca lerafabriko. Reformoj enkondukitaj en 1932/33 alportis „lernejigon" ankaŭ en la uni- versitata sistemo. Infanoj de neproleta deveno ricevis multe pli facilan aliron al supera edukado. Kaj dum la marksistaj, altgrade politikigitaj intelektuloj perdis influon, denove avancis la „kun- vojaĝantoj": La burĝaj specialistoj reakiris gvidajn postenojn en la ekonomia aparato. Administra kapablo, kombinita kun lipaj konfesoj pri ideologia fideleco, havis pli da kurza valoro, ol kul- turrevolucia fervoro kaj scioj pri la marksisma teorio.
Fonen iris utopioj radikantaj en la tradicio de marksismo; ili ŝajnis al la Partio malhelpaj al la aktualaj taskoj. Jam en 1930, dum la 16a Kongreso, Stalin malkuraĝigis la esperantojn pri bal- daŭa „formorto de la ŝtato", proklamante la formulon, ke la ŝtato unue devas maksimume fortikiĝi „kun la celo prepari la kondi- ĉojn por la formorto de la ŝtata potenco".[1256] Unu jaron poste, la restinta ideo pri formorto de la lernejo ankaŭ ne plu konformis kun la celo de la Partio uzi la edukan sistemon kiel fortikigilon de la ŝtato. Sendube, la memoro pri la komunisma utopio, en kiu formortos la ŝtato, ankoraŭ konsistigis fonton de entuziasmo por la socialisma konstrulaboro; ĝi helpis konsoli pri la penegaj stre- ĉoj de la nuntempo, havigi al la suferoj ian sencon kaj igi pli elte- nebla la penson pri pluaj mizeroj. Samtempe tamen la utopio ĉiam entenis ĝermon malkvietigan, ĉar ĝi permesis mezuri la nun- tempon laŭ marksismaj celdifinoj. Guste tiun ĉi danĝeron Stalin rimarkis kaj tial en aŭtuno 1931 senigis la kulturan revoiucion de partia apogo, kondamnante en sia letero al la revuo Proletar- skaja revoljucija la vanan teoriumadon de komunistaj intelektu- loj.