Post tio daŭris ankoraŭ pli ol unu jaron, ĝis ankaŭ la sovetaj esperantistoj definitive venis al la konkludo, ke ne plu estas kon- silinde elpaŝi per teoriaj kontribuoj.[1257] Ke ili kvazaŭ iigissian sor- ton al Jazykfront, montriĝis miskalkulo; estis avertsignalo, ke la dumtempe premata jafetida skolo sukcesis konservi la bonvolon de la Partio. Plian, eble eĉ pli gravan kialon por silenti donis la novaj evolutendencoj en la nacieca poiitiko de Soveta Unio. Kvankam Stalin ankoraŭ dum la kongreso de 1930 el la naciismaj deflankiĝoj nomis ĉefa danĝero la grandrusan ŝovinismon, jam de 1931 la batoj de la moskva gvidantaro ekskluzive direktiĝis kontraŭ la alia formo de deflankiĝo - la loka naciismo.
Tiu loka naciismo minacis revigliĝi, kiam pro la industriigo la nerusaj respublikoj ĉiam pli elmetiĝis al centraliza kontrolo. Sim- bolan signifon aiprenis ĉi-rilate la evoluo en Ukrainio, kie la mal- nova boiŝeviko Skrypnyk ĉiam estis energie pledinta por malcen- traiizo kaj kultura aŭtonomio. Fine de 1931 li iĝis celtabulo de fortaj atakoj, sed rifuzis memkritikon, eĉ post rekta postulo flanke de la Politika Buroo de la Ukraina Partio en marto 1932, ke li konfesu siajn erarojn. Duonan jaron poste komenciĝis kam- panjo kontraŭ la Popolkomisarejo pri Klerigo, kiun estris Skryp- nyk. Fine de februaro 1933 li eksiĝis el tiu ofico. En junio la Cent- ra Komitato denove postulis, ke li publike maladoptu sian naciis- man deflankiĝon. Skrypnyk plue rifuzis, sed fine, pro la daŭran- taj atakegoj, elektis kiel lastan eliron la sinmortigon.[1258] Postmorte Skrypnyk estis denuncita kiel helpanto de naciisma kontraŭrevo- lucio, sekvis grandskala purigado en la kampo de klerigo kaj kul- turo en Ukrainio, kaj, kvazaŭ tute konsekvence, dum la 17a Kongreso en januaro 1934 Stalin simple inversigis la leninajn principojn pri la unuarangaj danĝeroj en la nacieca problemaro:
Montrante al la devio de Skrypnyk, li nomis Ukrainion la prece- denta kazo de ĉefa danĝero minacanta flanke de la loka naciismo por la paca kunvivado de la sovetaj popoloj.[1259]
La malapero de Skrypnyk estis precipe por la esperantistoj de Ukrainio grava bato, ĉar el ĉiuj sovetaj gvidantoj li estis la sola, kiu konsideris Esperanton serioze[1260] kaj - malgraŭ sia kritiko kon- traŭ la troa fervoro de esperantistoj - klare jesis ĝian rajton pri disvastiĝo en Soveta Unio. Pli ĝenerale, la morto de Skrypnyk kaj la nova puŝdirekto de Stalin kontraŭ la ioka naciismo drame lumigis, kiom ŝanĝiĝis la pozicio de la Partio pri la nacieca pro- blemo - dum tiuj malmultaj jaroj post la averto de Stalin kontraŭ la grandrusa ŝovinismo, per kiu la timoj de Skrypnyk estis por- tempe eliminitaj.
Ekster la menciita ŝanĝo de prioritatoj, tamen, Stalin ne refor- mulis la principojn de la soveta nacieca poiitiko. Restis valida lia diraĵo, ke en Soveta Unio devas flori la naciaj kulturoj kaj lingv- oj, por ke tiel kreiĝu la kondiĉoj por ilia kunfandiĝo en la komu- nisma monda socio. Stalin ne juĝis oportuna adapti la oficialan teorion al la nova realaĵo, kvankam ne nur delonge paliĝis la vizio pri la estonteco, sed ankaŭ ŝanĝiĝis tio, kio gravis en la nuntempo - nome, ne plu la egalrajteco de nacioj, sed tutsoveta patrio- tismo, kiu ĉiam pli pleniĝis per rusaj simboloj.
Sub tiuj cirkonstancoj la klopodoj de la sovetaj esperantistoj akiri profilon kiel revolucia avangardo en la batalo por la estonta universala lingvo trafis en vakuon. Same kiel la tezo pri „for- morto de la ŝtato" ne havis gravecon por la nuntempo, tiei ankaŭ la unuiĝo de nadoj kaj lingvoj estis afero de la malproksima estonteco. La ceiado asigni al Esperanto estontec-preparajn taskojn ne konformis kun la politikaj realaĵoj, kaj la provo pro- pagandi ĝin kiel helplingvon necesan apud la „florantaj" naciaj iingvoj estis same vana peno, ĉar la funkcion de iingvo de inter- popola komunikiĝo en Soveta Unio pli kaj pli efike plenumis la
rusa.
Fakte, memorigante pri la fina celo de komunismo kaj siama- niere substrekante la egalecon de ĉiuj lingvoj, la esperantistoj tuŝis dangerajn tabuojn, ĉar ili - neintence - atentigis, kiom disi- ĝis teorio kaj realeco en la nacia demando kaj gia rilato al socia- lisma internaciismo. Ĉu do tie ĉi ni vidu jam la rektan kialon por la pereo de la Esperanto-movado en Soveta Unio? Tio estas dubinda, ĉar la Partio, kiel dirite, ne donis teorian precizigon de la stalinaj eldiroj pli konforman al la nuntempo nek, laŭ nia scio, la esperantistoj estis oficiale riproĉitaj, ke ili interpretis Stalin malguste kaj sekve kulpas pri deviado. Kontraŭe, la situacio fine de 1932 estis iom paradoksa: Ke Drezen turnis sin kontraŭ Marr, ne donis frukton; li vane, ĉar tro frue, klopodis trovi kompromi- son inter la teorio de tutmonda lingvo kaj la praktikaj prioritatoj en la transira periodo. Kaj la adeptoj de Marr, triumfante super Jazykfront, povis teni sian pozicion, kvankam ilia internaciisma sinteno ne estis akordigebla kun la komenciĝanta subpremo de la nerusaj popoloj.
Marr nelonge antaŭ sia morto en 1934 estis konfirmita kiel nekontestata papo de la soveta lingvistiko. Tio montras, ke la revoluciaj lingvistoj, malsame kiel la proletaj verkistoj kaj la maldekstraj pedagogoj, ne viktimigis en la stabiliga procezo post la kultura revolucio. Ke la jafetida teorio akiris superregon en la soveta lingvistiko en la sama tempo, kiam ekokazis la persekutoj de la regimo kontraŭ la „loka naciismo", certe prezentis para- dokson, ĉar oni distordus la konceptojn de Marr, se oni konside- rus lin teoriisto kaj apologiisto de la subprema politiko, al kiu transiris Stalin spite de siaj deklaroj de 1930: Fakte, Marr forte oponis ĉian imperiismon, inkl. la rusan; la rolon de naciaj malpli- multoj en la monda historio h emis kelkfoje eĉ troige pentri[1261]; kaj, ne forgesende, h emfaze diris, ke la universala lingvo de la eston- teco ne povos esti iu nacia lingvo, tiom malph unu el la multe dis- vastigitaj mondlingvoj ? Daŭris preskaŭ du jardekojn, ĝis Stalin publike konfesis, ke la teorio de Marr ne taŭgas por la soveta nuntempo.
Se temas pri la esperantistoj, kiel tujan sekvon de la diskuto pri konstruo de marksisma lingvistiko ni unuavice povas noti ilian ekkomprenon, ke ne plu utilas partopreni en tiu diskuto, ke povus esti riske insisti pri „lingva revolucio". La esperantistoj komprenis, sur kia varmega tereno ili moviĝas, diskutante pri la formo kaj enhavo de estonta universala lingvo kaj proklamante rilate al la praktika, nuntempa politiko postulojn, per kiuj Esper- anto estus metita en pozicion kontraŭan al la rusa. E1 la diskuto ne rezultis teoria pravigo de subpremo de Esperanto; valida res- tis teorio, kiu, kiam prezentita en 1930, ŝajnis disponigi al la esperantistoj pli favoran bazon por ilia agado ol iam antaŭe. Sed la politikaj realaĵoj malvastigis la eblecojn por la esperantistoj memstare interpreti tiun teorion kaj adapti ĝin al siaj celoj, tiel ke fine ili preferis eviti pluan diskutadon kaj la minacantan kun- puŝiĝon de utopio kaj realeco.
Longa kaj pena estis la vojo, kiun - sub la ŝarĝo de marksisma tradicio ne doninta lokon al neŭtrala, internacia lingvo - iris la sovetaj esperantistoj por elbatali por Esperanto teorian ekzisto- rajton. Post la „ŝveba stato" en la 20aj jaroj ili kredis en 1930, ke venis la trarompiĝo: Esperanto ŝajnis havi la ŝancon trovi lokon en la nove difinita komunisma utopio. Sed la esperantistoj estis seniluziigitaj, ĉar tre baldaŭ montriĝis, ke la Partio ne favoris spontanean alproksimiĝon al la utopio. Per tio ili praktike repuŝi- ĝis al la elirpunkto de siaj klopodoj: Necesis konformigi la Esper- anto-movadon kun la postuloj de la nuntempo. Tamen, konservi agadon konforman al la cirkonstancoj en Soveta Unio post 1930 iĝis pli kaj pli malfacile.