4.4. KIALOJ DE LA PEREO DE ESPERANTO EN SOVETA UNIO
4.4.1. Kiookazisen 1937/38?
Kio, do, okazis al la soveta Esperanto-movado en la jaroj 1937/ 38? En antaŭa ĉapitro ni jam priskribis la finon de SEU tiel, kiel ĝi prezentiĝis al SAT kaj la ekstersovetaj membroj de IPE. La tiutempaj revuoj, precipe SurPosteno, liveris pri SEU bildon de malrapida, sed nehaltigebla degenero: Ĉiam malpli ofte aperis Esperantaj eldonaĵoj en Soveta Unio, rompiĝis la regulaj kon- taktoj, kaj fine eĉ ne plu venis leteroj de individuaj esperantistoj. Poste dum preskaŭ dudek jaroj mankis kiuj ajn informoj pri Esperanta vivo en Soveta Unio.
E1 la lando mem ĝis hodiaŭ ne venis oficiala konfirmo, ke Esperanto estis subpremata, des malpli atingis nin deklaro, kiu klarigus la kaŭzojn de la mistera malapero de la soveta Esper- anto-movado. Maksimume jen kaj jen troviĝas mencio, ke la movado „longe stagnadis", kaj pri la kialoj ankoraŭ lastatempe soveta esperantisto donis la jenan „klarigon":
En la fino de la 30aj jaroj okazis malaktiviĝo de la movado. Tion kaŭzis unuavice la katastrofa malboniĝo de internaciaj rilatoj, kiu manifesti- ĝis en faŝismiĝo de Eŭropo, la dua mondmilito, kiun sekvis deko da jaroj de „malvanna" milito ktp.[1262]
Kontribuoj de sovetaj kaj orienteŭropaj esperantistoj nur spo- rade donas imagon pri tio, ke la vero estis alia kaj pli terura, ol kredigas la simpliga aludo al eksteraj cirkonstancoj. Biografiaj skizoj abrupte ĉesas je difinita punkto.[1263] La iama sekretario de la Urala Komitato de SEU rakontas, ke de 1938 ĝis 1957 li nenion legis kaj skribis en Esperanto.3 Kaj ni ekscias sen pliaj detaloj pri la poeto MihaTskij, ke li „tragedie mortis" en 1937[1264], aŭ pri alia poeto, Vladimir Sutkovoj, ankaŭ „tragike pereinta".[1265]
Kompreneble, jam frue cirkulis onidiroj pri arestiĝo de sovetaj esperantistoj. Lanti en oktobro 1936 specife menciis la kazon de la malnova bolŝeviko kaj radikala sennaciisto Maksim Krjukov, kiu estis malliberigita aŭ eĉ mortpafita, ĉar li „kuraĝis eldiri sian opinion".[1266] Internacia Esperanto-Ligo komunikis en aprilo 1941, ke la soveta registaro en 1937 „malfondis ĉiujn memstarajn kieri- gajn asociojn, do ankaŭ la Esperanto-organizaĵojn"[1267], sed meze de la milito tiu informo ne povis trovi atenton. Ivo Lapenna, estrarano de UEA, ankoraŭ en 1947 publike kontraŭdiris aser- tojn, ke en §oveta Unio la Esperanto-movado estas malhelpata.[1268]La nerefuteblan mankon de kontaktoj ĉefioslovaka esperantisto klopodis klarigi en 1949 per tio, ke la sovetaj esperantistoj pro sia konstrulaboro ne havas tempon por korespondado kun ekster- lando.[1269]
Kvankam la organo de francaj komunistaj esperantistoj jam en 1950 malkaŝis, ke SEU estis disigita de la registaro pro „interna sekureco"[1270], nur en la poststaiina, „degela" periodo pli da detaloj iĝis konataj. En 1956 la sveda esperantisto Erik Ek- strom eksciis dum vizito al Soveta Unio, ke „laŭleĝe" SEU „neniam estis nuligita", sed samtempe unuafoje alportis sciigon pri la sorto de Drezen: „Li estis arestita de la beria-banditoj[1271] - kiel oni diris - kaj mortis en malliberejo."[1272] Orienteŭropaj esper- antistoj povis kompreni, pri kio temis, kiam en Pola Esperantisto ili legis pri la Esperanta poeto Georgij Deŝkin, ke en 1938 „li estis nevole forŝirita de la esperanta movado por 18 jaroj kaj loĝis en Siberio".[1273] Iom post iom penetris, tra diversaj kanaloj, konster-naj informoj pri la sorto de la soveta Esperanto-movado, multe pli terura, ol oni ĝis tiam estis imaginta. En 1965 ia unua atestanto de la persekutoj sukcesis fuĝi al okcidento: la rusa aktoro Nikolaj Ryt'kov, konata per sia ludado de la rolo de Lenin. Intervjuo kun li kaj buŝaj informoj de sovetaj esperantistoj al okcidentaj vizi- tantoj helpas almenaŭ parte rekonstrui la trapason de la eventoj enlajaroj 1937/38.
385
Grave estas noti, ke la arestojn ne preparis rektaj atakoj kon- traŭ Esperanto en la sovetaj amaskomunikiloj (kiuj, tamen, estis plenaj de informoj pri popolaj malamikoj, eksterlandaj spionoj kaj publikaj procesoj) kaj ke tial apenaŭ povis ekregi klara kons- cio, ke nur la kono kaj apliko de Esperanto jam estas danĝeraj. Male: Ĝuste meze de la 30aj jaroj la sovetaj esperantistoj, same kiel multaj ordinaraj homoj[1274], sentis ioman reduktigon de la premo por „klasa atentemo" kompare kun la tempo de la Unua Kvinjarplano, kion eble plej trafe ilustras la menciita pledo de Evgenij Blinov, ke oni jam ĉesu deklinacii „ĉie kaj ĉiam la vort- ojn: kapitalismo kaj proletaro" kaj rekonsciiĝu la eblecon esprimi per Esperanto ankaŭ „amajn sentojn". Kvazaŭ komenci- ĝus paŭzo por spirado, la esperantistoj ne sen optimismo rigardis al pii trankvila periodo, en kiu sendepende de ideologiaj konsi- deroj estos rekonita la praktika utilo de Esperanto. Nehazarde, la ĉefa teoria kontribuo de SEU tiutempe estis la eldono de meto- diko de la Esperanta instruado - verko, kiu aparte akcentis la propedeŭtikan valoron de Esperanto por la pli facila lernado de fremdaj lingvoj.[1275]
Ankaŭ Drezen, verŝajne kun sento de malŝarĝiĝo, tute forlasis ekskursojn sur la kampon de marksisma teorio kaj de post 1932 koncentris sin al esploroj pri la internacia normigo de teknikaj terminoj. Li helpis popularigi en sia lando la pioniran verkon pri tiu temo, publikigitan en 1931 de la aŭstra terminologo Eugen Wŭster, kiu - esperantisto de sia junaĝo - argumentis favore alvasta utiligo de Esperanto por la internacia lingvonormigokaj mem ankaŭ verkis programecan libron pri la normigo de scienc- teknikaj terminoj ? Kiel prezidanto de la terminologia fako de la Normiga Komitato de USSR, Drezen ellaboris projekton pri la starigo de internacia terminologia kodo bazita sur la ĉefaj princi- poj de Esperanto. Tiun raporton[1276] la Normiga Komitato prezentis en septembro 1934 al la konferenco de Internacia Federacio de naciaj Normig-Asocioj (ISA) en Stokholmo, kiu ĝin unuanime aceptis, komisiante al la soveta komitato daŭrigi la esplorojn. En la posta jaro eldoniĝis rusa traduko de la verko de Wŭster[1277], kaj sur la sovetaj normfolioj pri elektrotekniko kaj metrologio komencis aperi subtitoloj en Esperanto.
La komuna interesiĝo, ke Esperanto havu lokon en la diskutoj pri internacia lingva normigo, ekde 1934 ankaŭ proksimigis la rilatojn inter Drezen kaj la neŭtrala movado.[1278] Fakte, dum IPE nomis aŭgurojn pri ahĝo de SEU al UEA trompaj, Drezen jam regule korespondis kun gvidantoj de UEA.[1279] Li ne volis, ke la rilatoj iĝu publikaj, sed klare komprenigis sian deziron trakti kun la neŭtrala movado pri „multaj problemoj", ankaŭ ekster la temo de terminologio. La 15an de marto 1936 li skribis „persone" al la prezidanto de UEA, generalo Bastien, por peti „iujn sugestojn utilajn por nia komuna laboro":
En nia lando supozeble proksimtempe revigliĝos laboro de SEU sur supozeble iom nova bazo. Interalie verŝajne estos ebla nia aliĝo al UEA. SEU ... akceptos eniron en UEA sub kelkaj formalaj deklaroj pri neceso propagandi kaj uzi Esperanton, utiligi ĝin kulturcele kaj defendi kontraŭ la naria Sovinista reakcio. Neniujn aliajn specialajn politikajn postulojn - SEU starigos. Krampe dirate ni certe ne povus tion fari, se en UEA (kiel siatempe en „HeroldoM) montriĝus iuj ten- denooj propagandi aŭ defendi la aŭtokratajn faŝismajn reĝimojn. Vi vidas, ke mi skribas tute malkaŝe (kvankam por komuna utilo - konfi- dencie) por ke vi povu doni al mi viajn konsilojn kaj opiniojn.
Responde, Bastien atentigis Drezen, per letero de la 30a de marto, pri artikolo 4 de la Statuto de UEA: „UEA estas neŭtrala rilate al religio, nacieco, politiko kaj sociaj demandoj." La publi- kigon de deklaroj „kontraŭ la nacia ŝovinista reakcio" flanke de UEA Bastien rifuzis. La artikolojn en Heroldo li nomis „truditaj kvazaŭdevigaj": „... mi mem, kiu ne aprobis ilin, ne kuragus mal- laŭdi la eldoniston. Esperantistoj vivas en ĉiuj landoj, havas Ĉiu- specajn opiniojn; sed, kiam ili agas esperantiste, ili ĉiuj estas nur esperantistoj." Bastien donis al Drezen ja la esperon, ke eble UEA povus fari kun SEU interkonsenton pri komuna agado, sed apenaŭ tiun, ke SEU povus esti akceptita kiel Asocia Membro. Sendube memorante la antaŭan, tiom agitecan karakteron de la agado de SEU, Bastien esprimis la malfidan opinion, „ke viaj membroj ne akceptas esti membroj de Asocio, kiu enskribis en sian statuton plenan neŭtralecon".