Post kiam Bastien estis komisiita de la estraro de UEA daŭrigi la intertraktadon kun Drezen1, li petis, la 30an de aprilo, ke SEU precizigu, kion ĝi komprenas sub „nacia ŝovinista reakcio" kaj ĉu temos nur pri deklaro de la flanko de SEU. Li konfirmis, ke UEA rifuzas fari tian deklaron, sed pretas „kunlabori pri problemoj, kie komuna agado povas esti utila, kondiĉe ke ni konservu nian neŭtralecon". La respondo de Drezen je la du leteroj de Bastien konsistigis nur mallongan poŝtkarton, de la 8a de majo, kies enhavo tamen ŝajnis tute esperiga. Drezen skribis:
Mi bone notas ĉiujn viajn konsiderojn. Reciproka informado kaj certa kunagado estas utila. Kiel sidejo de UEA - London estas certe bona.[1280]Mi ne povas dume komuniki al vi iujn oficialajn konsiderojn rilate la kunagadon de UEA kaj SEU. Tamen tuj post solvo de kelkaj funda- mentaj problemoj koncernantaj esp. laboron de SEU - ankaŭ tiu pro- blemo estos oficiale starigota. Persone mi opinias, ke la kruda vivo mem kondukos la esperantistaron al neceso - pliprecizigi siajn celojn kaj agadon. Espereble dum unu el la proksimaj Esp-kongresoj ni povos pridiskuti tiun temon.[1281]
Konservante sian optimismon pri kreo de „nova bazo" por SEU, Drezen restis ankaŭ okupita per siaj diversaj organizaj kaj esplo- raj laboroj. Ekzemple, kun Wŭster li vigle korespondis, precipe en iigo kun speciala komisiono por la ellaboro de terminologiaj kaj ieksikografiaj principoj („ISA 37"), starigita de ISA en 1936 iaŭ propono de la Soveta Normiga Komitato. La 28an de januaro 1937 Wŭster demandis al Drezen, ĉu Soveta Unio estos reprezen- tita en konferenco de la komisiono, antaŭvidita por junio en Parizo, kaj krome gratulis iin „pro tio, ke oni komisiis al vi la ĉefan redaktadon de la plurlingvaj teknikaj vortaroj".
Cirkaŭ tiu tempo la aferecan kunlaboron ĝenis mencio de la nomo Wŭster en ligo kun poiitika proceso en Moskvo; akuzito konfesis, ke dum vojaĝo en Germanio li estis dungita de iu inĝe- niero Wŭster por spiona agado.[1282] Vidinte raporton pri tio en la organo de UEA, kiu levis la demandon, ĉu temas pri la aŭstra ter- minologo, Drezen petis al sia korespondanto, ke li respondu al la demando.[1283] Tion Wŭster faris per deklaro, de la 22a de marto 1937, en kiu li neis identecon kun la menciita persono[1284]; samtage li sendis al Drezen kopion de sia deklaro. La antaŭa letero de Dre- zen al Wŭster portis la daton de la 9a de marto.[1285] Ĝi estis la lasta:
Je siaj leteroj de la 22a de marto, 27a de marto, 22a de aprilo, 22a de majo kaj postaj Wŭster ne plu ricevis respondon de sia soveta kolego.
Kredeble jam en marto 1937 aŭ iom poste Drezen estis ares- tita.[1286] Ni ne scias, ĉu la konfuzo pri la identeco de Wŭster ludis rolon, kaj oni ankaŭ povas demandi, ĉu la malliberigo de Drezen estis farita unuavice pro lia gvida pozicio en la Esperanto- movado: Kiel neruso, iama carisma oficiro kaj frutempa aktivulo en la Ruĝa Armeo, universitata profesoro, estrarano de Tutso- veta Societo por Kulturaj Rilatoj kun Eksterlando (VOKS), kunfondinto de Jazykfront kaj, nelaste, kiel homo ofte vojaĝinta eksterlanden, li liveris tutan bukedon da kialoj por suspektiĝo kiel „spiono". Sed - kiel ni klopodos montri sube - ne estas dubo, ke la aŭtoritatoj faris, kredeble antaŭ la aresto de Drezen, princi- pan decidon pri SEU - kaj ke tiu decido signifis verdikton pri per- forta silentigo de la Esperanto-movado en Soveta-Unio.
La verdikto komencis esti plenumata, kiam startis la Granda Purigo de 1937/38. Post la arestiĝo de Bufiarin kaj Rykov en januaro aŭ februaro 1937, la Centra Komitato, kunsidanta de la 23a de februaro ĝis la 5a da marto, faris la vojon iibera por eklanĉo de la ofensivo de Stalin kontraŭ ĉiuj veraj kaj supozataj opoziciuloj, kaj jam en junio la terurita popolo eksciis, ke mar- ŝalo Tuhaĉevskij kaj aliaj gvidantoj de la Ruĝa Armeo estis mort- pafitaj.
Ke decido enmetanta SEU en la vicon de ekstermotaj malami- koj ne estis publikigita - ke regis necerteco, ĉu Esperanto restas tolerata kiel nura ŝatokupo, tute konformis al la taktiko de la sekreta polico. La purigoj dankis sian efikon ĝuste al la fakto, ke ili grandparte pasis sen akompana bruo - ke la individuoj ne estis avertitaj kaj ne povis scii antaŭe, ĉu la sorto, kiu trafis najbaron, trafos ankaŭ ilin. Tial SEU estis senvivigita malrapide - per la iom-post-ioma malaperigo de siaj funkciuloj. Post Drezen sekvis aliaj membroj de la Centra Komitato de SEU: Demidjuk, iam amiko de Lanti, sed dum kaj post la skismo lojala defendanto de
Drezen kontraŭ la atakoj de SAT; Nikolaj Incertov, kiu precipe aktivis por la disvastigo de Esperanto en la kontraŭreiigia movado; NikoFskij, redaktoro de Meĵdunarodnyj jazyk kaj unu el la plej revoluciemaj aktivuloj de SEU, kiu iam substrekis la internacian, laborist-unuigan karakteron de la Ruĝa Armeo per la klarigo, ke ĝiaj „pafceloj estas burĝulaj ventraĉoj".[1287] Malliberi- gitaj estis ankaŭ la estro de la ekspedejo de SEU, Petr Gavrilov, kune kun siaj teknikaj helpantoj, kaj eĉ la desegnisto Evgenij Gurov, kiu en 1932 projektis glumarkon kun la teksto „Subtenu la eldonon de Lenin-verkaro en Esperanto".[1288] Same, ne eskapis la arestadon eksterlandaj esperantistoj elmigrintaj al Soveta Unio. La hungaroj Sdndor Szatmdri, frutempa membro de la CK de SEU, J6zsef Batta[1289], ĝis la nazia potencpreno redaktoro de la IPE-organo Internaciisto en Berhno, kaj Ferenc Robicsek, filo de la vic-popolkomisaro pri poŝto en la Hungara Konsilantara Respubhko de 1919[1290], estas la plej konataj; el ih nur Szatm&ri transvivis. Germana esperantisto, Friedrich Kohncke, transloĝi- ĝinta al Soveta Unio en 1931 pro senlaboreco, estis en 1937 ares- tita kiel spiono kaj post sepmonata turmentoplena mallibereco ekstradiciita al - Gestapo.[1291]
De la plej multaj esperantistoj, kiujn trafis malhberigo, man- kas detaloj pri iha fina sorto. Drezen estis, laŭ Ryt'kov, mortpa-
nmoiiiii
N r S*
iti
Supre: Varba glumarko por Esperanta eldono de la verkoj de Lenin. La traduko neniam aperis. Apude, la aktoro Nikolaj Ryt'kov — ĉi tie en la rolo de Lenin — pro Esperanto suferis preskaŭ 18-jaran mal- liberecon. Maldekstre: Muntaĵo el Leningrado (1936): En la soveta gazetaro regule aperis tradukoj el Esperantaj leteroj, skribitaj de eksterlandanoj. Sube: Ekde septembro 1929 aperis gazetara servo.
%
—' ESPERANTO
JgESFONPANTO
C'1-' ■ «c aboi atan kor*spond kdon
fita jam en 1937; laŭ aliaj informoj, li pereis en mortotendaro. La ĵurnalisto Nikolaj Nekrasov, riĉiginta la literaturon de Esper- anto, ankaŭ li komence amiko, poste kontraŭbatalanto de Lanti, pereis en 1939 en siberia punlaborejo.1 Samjare mortis „post longa nekuracebla malsano"[1292], nur 35jara, Viktor Kolĉinskij, kiu en 1936 estis kuraĝe protestinta kontraŭ malrapidigo de la soveta Esperanto-movado. En iu ekstermejo malaperis ankaŭ Vladimir Varankin, aŭtoro de Teorio de Esperanto (1929) kaj de la origi- nala romano Metropoliteno (1933), kiu en 1926 estis helpinta lanĉi la utiligon de Esperanto en la internacia laborista korespon- dado. La ukraina verkisto Volodymyr Kuzmyĉ, kiu verkis ankaŭ esperantlingve, mortis en mallibereco en Alma-Ata en oktobro 1943.[1293] Sed pri la plej multaj konataj esperantistoj, al kiuj aparte- nas ekzemple Spiridoviĉ, mankas informo, kio okazis al ili.