La malliberigo de la gvidantoj trenis post si ĉiam pli multajn viktimojn: ne nur funkciulojn sur loka nivelo, sed fine ankaŭ la grandegan nombron de ordinaraj membroj. Semen Podkaminer, kunorganizinto de la SAT-kongreso en Leningrado, kiu eskapis arestiĝon, sed estis elpelita el la Partio, memoras: „E1 la leningra- daj esperantistoj estis en 1937 arestitaj 14 gravuloj, kaj ni sidis hejme tremante, atendante nian vicon."[1294] Kvankam tiu ĉi atesto aludas pri disvastiĝanta timo, ĝis la lasta momento troviĝis esper- antistoj, kiuj, plene fidante la justecon de la reĝimo, naive plu praktikadis la lingvon, korespondis kun eksterlandaj amikoj aŭ, kiel faris Ryt'kov ankoraŭ fine de 1937, akceptis en sia hejmo gaston el kapitalisma lando. Ryt'kov raportas, ke, kiam Drezen kaj la IPE-respondeculo Muravkin estis arestitaj, multaj subpre- mis sentojn de maltrankviliĝo, konsciigante al si, ke la latvo Dre- zen parolis la rusan lingvon kun fremda akcento kaj ke Muravkin longe studis en Germanio[1295] kaj portis iom tro kvalitajn vestojn - konkludante do, ke ili eble fakte havis rilatojn kun „kontraŭso- vetaj elementoj". Nur kiam Gavrilov kaj Robicsek, iiaj intimaj amikoj, estis arestitaj, Ryt'kov „komprenis, ke okazas io mal- justa", sed eĉ tiam ii ne ĉesis okupiĝi pri Esperanto.
Kortuŝaj dokumentoj pri la nezorgemo de la ordinaraj sovetaj esperantistoj troviĝas en la revuo SurPosteno de februaro 1938, kiam ankoraŭ daŭris la plej terora fazo de la Purigoj. La redakcio (tiam en Parizo) publikigis leterojn de sovetaj legantoj, petitaj esprimi sian opinion pri la gazeto. J. Mironov el Leningrado eldi- ris deziron, kiu, laŭ la redakcio, ofte venis el Soveta Unio: „... presigu pli multe da diversaj enigmoj k problemoj." Alia lenin- gradano petis, ke la solvojn de enigmoj oni aperigu ne en la sek- vanta, sed en la postsekvanta numero, ĉar tra la adreso de SEU li ricevas la revuon ĉiam malfrue. Ankaŭ de Ryt'kov venis reago: Li kritikis, ke „la ŝaradoj, kiuj aperis en n-o 54 estas tro facilaj k sekve seninteresaj".[1296]
La giganta aresta maŝino silente, sed nehaltigeble englutis ankaŭ la simplajn esperantistojn. Eĉ tiam ili ne tuj konsciis, kio terura ilin atendas. Kiam Ryt'kov estis arestita en la nokto de la 21a/22a de marto 1938 - la sekretaj policanoj konfiskis ankaŭ kofron kun liaj leteroj ricevitaj el eksterlando -, li serioze kredis, ke oni venigas lin al Lubjanka pro traduklaboroj. La veran kialon li eksciis post alveno en tiun fifaman turmentejon de Moskvo. Kiel ĉiu arestita esperantisto li aŭdis la jenan stereotipan akuzon: „Vi estas aktiva membro de internacia spiona organizaĵo, kiu sin kaŝis sur la teritorio de USR sub la nomo de Sovetrespublikara Esperantista Unio."
Dum la pridemandado oni montris al Ryt'kov la protokolon de unu el liaj sortofratoj. Li rekonis la subskribon de Roman Nikol'skij, kiu, en 1926 en Smolensk, estis lia instruisto de Esper- anto. Laŭ la protokolo, NikoFskij konfesis, ke li planis mortpafi Stalin dum akcepto en Kremlo. De aliaj, jam kondamnitaj esper- antistoj Ryt'kov vidis atestojn, en kiuj li mem estis nomita - kiel membro de la spiona organizaĵo SEU. Hazarde, en koridoro li renkontis sian amikon Gavrilov, kiu, jam rompiĝinte pro la tor- turoj, flustris (en Esperanto): „Pardonu min, mi denuncis vin, vi povas same fari kontraŭ mi. Almenaŭ vi tiam ne multe suferos. En ĉiu okazo ni ĉiuj estos senditaj al koncentrejo."[1297] Ryt'kov ne tiris iun post si, rifuzante denunci esperantistan amikon, sed nun komencis kompreni, ke li ne povas elsaviĝi. Post kvar monatoj, en somero 1938, Ryt'kov estis transportita per vagonaro al Vladi- vostok, kie li revidis la glumark-desegniston Gurov. Ilia komuna restadejo iĝis la teritorio Kolyma, la plej terura loko en la eks- trema nordoriento de Soveta Unio.
La plua sorto de Ryt'kov ne estas tie ĉi detaligenda[1298]; ĝi similas la golgoton, kiun devis trairi, kaj plej ofte ne transvivis, mult- nombraj aliaj viktimoj de la stalina teroro. Kiel Ryt'kov, miloj da membroj de SEU, inter ili ankaŭ homoj, kiuj pro antaŭtimo jam estis ĉesintaj aktivi por Esperanto, suferis multjaran pezan pun- laboron en siberiaj koncentrejoj. La preciza nombro verŝajne neniam estos konata: Laŭ Ryt'kov, 30 000 sovetaj esperantistoj estis arestitaj, el kiuj kelkdeko estis mortpafita; miloj mortis poste, kaj nur tre malmultaj revenis.[1299]
Nur 24jara, kiam li estis arestita, Ryt'kov liberiĝis en nov- embro 1955. Li aŭdis, ke li estis senkulpe malliberigita kaj ke li bonvole pardonu tion; kiel kompenson li ricevis dumonatan sa- lajron kaj senpagan restadon en kaŭkaza sanatorio. Cirkaŭ la sama tempo liberiĝis ankaŭ Demidjuk [1300]; alia gravulo, kiu trans- vivisĉ. lSjarojndapunlaboro^estisPavelŜumilov.[1301] Ryt'kovbal- daŭ reprenis sian aktivadon por Esperanto (kaj la aktoran profe- sion) kun la sama entuziasmo, kiun li havis ĝis la nokto de sia arestiĝo.[1302] En la Esperanto-klubo de Moskvo h regule renkontis esperantiston, de kiu h, Ryt'kov, estis siatempe denuncita, tamen ne montrante al h tiun sian scion. Iom post iom reaperis ahaj homoj, kiuj dum du jardekoj aŭ eĉ ph longe estis forSiritaj de la Esperanto-movado, sed nun komencis reaktivi. A1 Ui apar- tenis la ukraino Aleksandr Logvin: En haj poemoj ĝis 1934 konantoj rimarkis multpromesan talenton; dudek kvin jarojn poste Logvin revenis al ia Esperanta hteraturo, profitante la antaŭzorgon de sia patro, kiu „dum la tempo malfavora por Esperanto" estis kaŝinta la junaĝajn poemojn de sia filo en abe- lujo.[1303]
Post jaroj da sufero aŭ timo, ne ĉiuj tuj fidis la degelan vete- ron: Kiam eksterlandanoj malkovris en 1961 la esperantistecon de Stepan Titov, patro de la kosmonaŭto German Titov, kaj la Universala Kongreso, kiu tiujare okazis en ia angla urbo Harro- gate, sendis al h gratul-telegramon pro la sukceso de ha filo, Titov komence estis grave ŝokita. Nur iom post iom h konvinki- ĝis, ke fine ĉesis la periodo, kiam oni persekutas homojn pro la scio kaj uzo de Esperanto.
4.4.2. Esperantistoj en la Granda Purigo
La esperantistoj kompreneble ne havis la kalibron de mal- novaj boiŝevikoj aŭ ruĝarmeaj altranguloj. Ili apartenis, laŭ la formulo de Solĵenicyn, al la „modestaj, persistaj riveretoj", kiuj preskaŭ perdiĝis „sub la superbordiĝantaj torentoj" de homoj fluantaj en la stalinajn koncentrejojn.[1304] Oni ne faris bruon pri la sovetaj esperantistoj, kiuj, kiel ni vidis, ĝisiaste ne suspektis, ke prepariĝas detrua atako. Sed hodiaŭ ni scias, ke ili ne simple mal- aperis, kvazaŭ sennome, kune kun milionoj da viktimoj de la teroro, sed ke la reĝimo eksplicite kaj laŭplane destinis iiin al eli- mino. Restas fari la provon rekonstrui la manieron, laŭ kiu la persekutado de la esperantistoj estis organizita.
La Granda Purigo, vastskale lanĉita en marto 1937, ne nur celis la likvidon de malnovaj bolŝevikoj, kiujn Stalin rigardis kiel obs- taklon kontraŭ sia strebo al persona diktaturo, sed volis per amasa arestado kaj deportado komplete renversi la sovetan socion. Tiucele speciala departemento de NKVD[1305] havis listojn, en kiuj suspektindaj personoj estis grupigitaj laŭ jenaj katego- rioj:
AS = kontraŭsovetaj elementoj Ts = aktivaj membroj de eklezio S = membroj de religia sekto
P = ribeluloj - t.e. ĉiu, kiu en la pasinteco estis iel entirita en kon-
traŭsovetan agadon SI = dvitanoj kun kontaktoj al eksterlando[1306]
Ke en tiu lasta kategorio troviĝis la esperantistoj, supozigas
informo donita de la aŭstra komunisto Alex Weissberg, kiu, la-
borante en Soveta Unio kiel fizikisto, estis arestita en marto
1937:
Estis Stalin mem, kiu donis al Eĵov [la estro de NKVD] siajn instru- kciojn por la Granda Purigo. Estis Stalin mem, kiu indikis la grupojn, kiujn necesas detrui: (5) Ĉiuj, kiuj vivis en eksterlando kaj konas proprasperte la antaŭmili- tan periodon, kaj ĉiuj, kiuj havas amikojn kaj parencojn en ekster- lando kaj korespondas kun Lli; la po&mark-kolektantoj kaj la esperant- istoj.