Выбрать главу

Weissberg ne indikis sian fonton, sed tre simila kategoriigo ape- ras en la solaj dokumentoj de NKVD, kiujn ni disponas. Temas pri dokumentoj, kiuj estis kaptitaj de germanaj trupoj dum la okupo de Litovio kaj poste falis en la manojn de usonanoj. Ili estas sekretaj instrukcioj eldonitaj en ligo kun la perforta aparte- nigo de la baltaj ŝtatoj al USSR en 1939.

Plenumante ordonon n-ro 001223 de NVKD de USSR de la lla de oktobro 1939, la Popolkomisaro pri Internaj Aferoj de Litova SSR, Guzeviĉius, postulis per „strikte sekreta" ordono n-ro 0054 de la 28a de novembro 1940, ke estu registritaj - pro la „granda infektiĝo" de Litovio per ili - ĉiuj „kontraŭsovetaj kaj socie fremdaj elementoj". Li indikis entute 14 kategoriojn, inter- alie:

j) Personoj, kiuj havas personajn kontaktojn kaj korespondadon kun eksterlando, kun eksterlandaj legarioj kaj konsulejoj, esperantistoj kaj filatelistoj.[1307]

Tiu registrado devis esti finita sur provinca nivelo ĝis la lOa de februaro 1941, kiel vidiĝis el instrukcio de la NKVD-ĉefo en Biriai de la 30a de januaro, cetere relistiganta la diversajn kate- goriojn.[1308]

Tre baldaŭ sekvis la ŝtupo de arestoj surbaze de la preparitaj listoj. La taskon forigi la „kontraŭsovetajn elementojn" el la bal- taj respublikoj al malproksimaj regionoj de Soveta Unio havis la vicĉefo de la soveta NKVD, Ivan Serov. La deportado komenci- gis la 6an de junio 1941, atingis sian kulminon en la nokto inter la 13a kaj 14a de junio kaj tiam estis interrompita pro la germana invado la 22an de junio. La nazioj daŭrigis la laboron laŭ sia maniero. Inter la esperantistoj, kiujn ili mortigis, estis la verkis- tino Heimi Dresen, kiu post la sovetigo de Estonio iĝis urbestra- ranino de Tallinn, kaj la ministro pri sociaj aferoj de Estona SSR, Neeme Ruus.[1309]

Sed tiuj viktimoj de la nazioj estis spertintaj la finon de organi- zita Esperanto-movado jam antaŭ la germana invado. En nov- embro 1940 la sveda Esperanto-gazeto La Espero estis raportinta la bonan novaĵon, ke en la sovet-estona parlamento 15% de la deputitoj estas esperantistoj kaj ke simpatianto de Esperanto, la verkisto J.J. Vares-Barbarus, iĝis nova ĉefministro[1310]; krome, oni eksciis, ke la nova trafikministro de Litovio, Jonas Masiliunas, estas esperantisto.[1311] Nur keikajn monatojn poste, tamen, en aprilo 1941 (kiam NKVD devis esti jam fininta sian registradon en Litovio kaj, supozeble, ankaŭ en Latvio kaj Estonio), La Espero sciigis, ke ĉesis aperi ia estona Esperanto-revuo.[1312] Kaj ankaŭ el atesto de Rein Kapper, eksprezidanto de Estona Esper- anto-Asocio, kiu en 1944 sukcesis fuĝi al Svedio, konfirmiĝas la fakto, ke la malpermeso de Esperantaj radio-elsendoj kaj fermo de Esperanto-grupoj okazis jam antaŭ „la plej terura, satana nokto, la 13-14 de junio 1941".[1313]

Detaloj pri la nombro de arestitaj esperantistoj en la baltaj ŝta- toj kaj pri ilia fina sorto sub la soveta reĝimo estas apenaŭ kona- taj. Sed la jena kazo ne estis ununura: En 1954 oni eksciis, ke la iama prezidanto de Litova Esperanto-Asocio, la konata pacifisto Balys Giedra, kiu kompilis Esperanto-litovan vortaron kaj la verskolekton Violetoj, mortis „ie en Siberio", verŝajne en marto 1953 - do, post pli ol lOjara deviga ekzilo.[1314]

Se „socie fremdaj elementoj" ne estis tolerataj en la baltaj landoj, oni evidente ilin ne toieris, kaj pii frue forigis, en Soveta Unio mem. Pro tio la grupigo de Weissberg verŝajne posedas altgradan aŭtentikecon. Ĝi ŝajnas kredinda ne nur pro sia simi- ieco kun la litovaj dokumentoj, sed ankaŭ pro du aliaj kongrua- ĵoj. Unue, la supozo, ke ia esperantistoj troviĝis en la sama kate- gorio kiel la filatelistoj, estas apogata per la atesto de Ryt'kov, kiu memoras, ke, kiam SEU estis disbatata, tiu sama sorto trafis ia asocion de filatelistoj. Ankaŭ la historiisto Roj Medvedev mencias la persekutojn kontraŭ poŝtmark-kolektantoj kaj esper- antistoj en la sama kunteksto.[1315]

Sed la alia kongruaĵo estas ankoraŭ pli interesa: La nomo de Eĵov, la instrukciito de Stalin, jam en la decida tempo mem estis menciita en ligo kun Esperanto. Iom antaŭ la mezo de la 1930aj jaroj Nikolaj Incertov, membro de la CK de SEU, skribis al sia japana kamarado Kurisu Kei, ke Eĵov komencis esplori ia situa- cion de Esperanto en Soveta Unio; kiel rezulton de tiuj esploroj Incertov atendis, ke dank' al interveno de Eĵov pliboniĝos ia pozicio de SEU.

La sciigo de Incertov estis nek la unua nek la sola indiko pri tio, ke Esperanton ekzamenis gvidaj sovetaj instancoj. Fakte, SEU ekde 1930 plurfoje informis pri klopodoj havigi al si pli da sub- teno de la aŭtoritatoj - klopodoj, kiujn igis akutaj la konscio, ke la agado de SEU tro ofte puŝiĝas kontraŭ baroj, ĉar mankis eks- plicita agnosko de ĝia utilo flanke de la Partio.

Jam meze de 1930 Drezen esprimis tiurilate la konvinkon, ke SEU baldaŭ atingos decidan turnopunkton. En la sama tempo, kiam la rilatoj kun SAT komencis rapide malboniĝi, li informis la membrojn en longa artikolo, ke, ĉar „estas studata la tuta sis- temo de diversaj publikorganizoj en Sovetio", SEU povas atendi konkretajn proponojn kiel pli bone adapti siajn agadojn kaj organizon al la „sociaj bezonoj". Skizante principojn de reorga- nizo de SEU, prezentotajn al la instancoj, kiam venos al la tagordo la demando de la estonta statuso de SEU, Drezen prepa- ris la membrojn je pluraj alternativoj, inter kiuj troviĝis ankaŭ la ebleco, ke SEU dissolviĝos kaj ke ĝian lokon transprenos Esper- anto-centroj ĉe sindikatoj sur tutunia kaj loka niveloj.[1316]

Por povi sekvi la proponojn pri nova organizformo SEU plur- foje prokrastis la okazigon de sia Kvina Kongreso, origine pla- nita por julio 1930. Sed la atendita direktivo ne venis. Kiam la kongreso fine okazis, en novembro 1931, SEU mem donis al si novan statuton kaj enkondukis la kategorion de „amikoj", t.e. simpatiantoj, kiuj ne devis lerni Esperanton, por ke la asocio estu „pli proksime ligita kun la produktado, kun la amasoj".[1317] La unua paragrafo de la nova statuto tekstis:

Sovetrespublikara Esperantista Unio (asocio de 1' amikoj de la interna- cia laborista interligo kaj de la lingvo internacia) estas volontula pro- leta organizaĵo, celante sur bazo de progresigo, disvastigo kaj praktika apliko de la lingvo internacia esperanto, akceli la organizadon de la vastaj laborular-amasoj de USSR por aktiva kaj ĉiurilata internacia interligo, kiel unu el la ĉefaj momentoj de la edukado de la laboruloj en spirito de proleta internaciismo, kaj helpi praktike per intemacia la- borista interligo la konstruadon de socialismo.

Aprobinte la statutŝanĝon, la kongreso komisiis al la CK „defini- tivan konfirmon de la nova statuto post ĝia konformigo ĉe la res- pektivaj ŝtataj leĝinstancoj".[1318] Drezen anoncis, ke SEU „denove" prezentos la demandon de Esperanto al la Centra Komitato de la Komunista Partio.[1319]

En la sekvaj jaroj SEU atendadis la rezulton de siaj klopodoj atingi opini-esprimon de la Partio. Se pli frue ĝia agado konten- tige disvolviĝis eĉ sen desupra apogo, nun pli kaj pli ĝuste tiu for- esto de rekono negative influis la regulan funkciadon de la orga-nizaĵo. SEU ne nur devis barakti kun tiel fundamentaj problemoj kiel la havebligo de papero por siaj eldonaĵoj, sed konsternite konstatis ankaŭ, ke inter ĝiaj membroj ekregas „malmobiliziĝo" - ke oni neas la eblecon varbi por Esperanto, ĉar ĝi „ne estas ofi- ciale agnoskita de sovetiaj aŭtoritatoj".[1320] Cetere estis jam timigaj precedentoj. En septembro 1932 estis dissolvita la Societo por Proleta Kinematografio kaj Fotografio, kio ŝajnis atesti pri ĝene- rala intenco de la Partio malmultigi la nombron de „volontulaj" asocioj.

401

Kiel fragila estis la pozicio de SEU, kun malofta klareco vidi- ĝas el raporto donita en 1935 al la Dua Kongreso de IPE en Ant- verpeno. En ĝi la organizaj problemoj de SEU estas rekte rilati- gitaj al la neekzisto de vojgvida decido de la plej superaj instanc- oj: