Infano de la Ido-krizo estis la unua tutmonda organizaĵo de esperantistoj: Universala Esperanto-Asocio (UEA). Gin fondis en 1908 la 21jara sviso Hector Hodler, kiu per tio respondis al la postkriza prefero de la esperantistoj ne plu paroli pri reformoj en la lingvo, sed tuj penetrigi ĝin en la praktikan vivon. Flankesta- rante de la diskutoj pri internacia organizo bazita sur la naciaj Esperanto-societoj, Hodler starigis asocion, kiu konsistis nur el individuaj membroj kaj kiu ofertis al tiuj diversajn servojn helpe de tutmonda reto de Delegitoj.
Per la fondo de UEA, Hodler celis inaŭguri novan periodon en la historio de Esperanto, tiun de efektiva uzado de la lingvo. La tempon, dum kiu oni zorgis ekskluzive pri propagando, li dekla- ris finita. Laŭ li, anakronisme sin tenas tiuj esperantistoj, „kiuj, ĉar ili opinias, ke la sukceso de Esperanto venos, neatendite, per ekstera aŭtoritato, zorge apartigas ĝin el sia vivo ĉiutaga kaj ĝin konsideras simple kiel distraĵon".2
Ne malpli signife estis, ke Hodler difinis por la movado ideolo- gion - pli realecan ol la homaranismo de Zamenhof, malpli nede- vigan ol la „interna ideo". Esperantismo estis por li - diference de pure lingva movado - „precipe socia, konstrua kaj progresema movado"3, kaj li diferencigis inter esperantisto laŭ la Deklaracio
L. Ĵirkov, Kial venkis Esperanto? Studo, Leipzig 1931 (represo Oosaka
1974), p. 30. - Pri la Ido-skismo vd. Waringhien, Leteroj II, p. 3-152;
Waringhien, 1887 kaj la sekvo, p. 139-154; Forster, p. 110-141; F.S.L.
Lyons, Internatiooalism in Europe, 1815-1914, Leyden 1963, p. 212-214.
H. Hodler, „Kompreni kaj aplikiM,Esperanto5.1909, n-ro53(20apr), p.
1.
H. Hodler, Der Esperantismus, Genf 1913, p. 9.
de Boulogne-sur-Mer kaj „esperantiano", la membro de UEA, kiu en „Esperantio" vidu la modelon de estonta homaro interna- cie solidara kaj kunlaborema.[101] Por la plibonigo de la interpopolaj rilatoj, klarigis Hodler, la „praktika internaciismo" de UEA povus alporti pii konkretajn rezultojn, „ol tiuj homoj, kiuj kons- tante parolas pri frateco inter la popoloj, kaj neniam faras ian seriozan klopodon por eĉ parte efektivigi siajn ideojn en la reala vivo".[102] Kontraŭe al la tradiciaj internaciismo kaj pacifismo, kiuj „celas nur plifaciligi la rilatojn inter la nacioj", sed „nenion kreas super ili", la esperantismo devas esti avangardo en nova, pozitiva fazo de internaciismo, kunigante homojn kaj ignorante nacie- con, lingvon kaj rason.[103]
La fakto, ke en UEA feliĉe kombiniĝis idealismaj impulsoj kaj praktikaj servoj, havis grandan influon je la sukcesa disvolviĝo de la Esperanto-movado antaŭ kaj post la Unua Mondmilito. Jam en 1914 UEA havis pli ol 7 000 pagantajn membrojn.
1.5. ESPERANTOENLAIMPERIESTRA GERMANIO
Komence, la ĉefa obstaklo por la disvastiĝo de Esperanto estis simple duboj pri ĝiaj vivoŝancoj. Kion Zamenhof estis sub- metinta, estis nur unu el multaj proponoj de nova lingvo, kiuj aperis preskaŭ ĉiujare kaj kutime ne transpaŝis la stadion de unu- sola broŝuro. Ankaŭ necesas konsideri, ke fine de la 19a jarcento la ideo de internacia lingvo, kiun eble plimulto de la informitoj principe apogis, estis kompromitita pro la subita leviĝo de la lin- gvo-projekto Volapŭk en la 1880aj jaroj kaj ĝia same abrupta pereo. Sekve , seniluziiĝo en la publiko, skeptiko en komerco kaj scienco, indiferenteco aŭ mokoj ĉe la establita lingvistiko[104] estis la ĉefaj malamikoj de la unuaj adeptoj de Esperanto.
Tiun ĉi grandparte pasivan sintenon akompanis aŭ anstataŭis opozicio kaj rekta kontraŭstaro, kiam la lingvo komencis mon- triĝi socia fakto, kiam ĝi efektive eniris pli vastajn tavolojn kaj, precipe, kiam ĝiaj uzantoj evidentigis la tendencon kunligiĝi kun emancipaj aŭ eĉ revoluciaj fluoj. Kiom da ĝermoj por konfliktoj kun la ekstera mondo kuŝis en la ŝajne iom naiva, senkulpa deziro de Zamenhof, tion frue spertis la esperantistoj en Ruslando.
Poste, la zorgo de la francaj pioniroj eviti ligitecon de Esper- anto kun pacifismo kaj laŭeble prisilenti la judecon de ĝia aŭtoro montris, kiom necesis atenti por ne provoki naciismajn kaj anti- semitajn antaŭjuĝojn, regantajn en la franca burĝaro sekve de la Dreyfus-afero. Aliflanke, diference de Ruslando, restis al la francaj esperantistoj sufiĉa tereno por aŭdigi siajn argumentojn kaj konsiderinde grandigi la movadon, tiel ke Boirac fine de 1906 povis konstati, ke la antaŭjuĝoj kontraŭ artefarita lingvo malfor- tiĝas kaj ke „en preskaŭ ĉiuj civilizitaj landoj la nomo de Esper- anto estas konata kaj ne vokas plu mokemon".[105] Kaj Javal kon- tente notis en oktobro 1905, ke el pli ol 700 gazet-artikoloj pri Esperanto aperintaj post la Bulonja Kongreso nur unusola men- ciis, ke Zamenhof estas judo.[106]
Multe pli, tamen, naciismaj emocioj ĝenis la movadon en najbara lando, en Germanio. Tie Esperanto estis akceptata kun pli granda hezito, ol en Francio. Pro tio valoras iom ekzameni la situacion de la germana Esperanto-movado antaŭ la Unua Mondmilito.
La Germana Regno tiutempe faris energiajn klopodojn aliĝi al la imperiistaj potencoj. La severajn sociajn kontraŭdirojn, kiujn sekvigis la rapida industriigo kaj kiujn nur pene kaŝis la brila fasado de la vilhelma epoko, la regantoj provis neŭtraligi per sen- halta komerca ekspansio en la mondo. Tio ĉi, kune kun la latenta konscio, ke la germanoj realigis sian unuecon ne per desuba revolucio, sed per desupra premo, kaŭzis la karakterizan miksa- ĵon el aplomba memfido pri la nova rolo kiel mondpotenco kaj ne tute subpremeblaj sentoj de envio je la establitaj imperiismaj ŝta- toj, Anglio kaj Francio. Precipe la vaste reganta opinio, ke la ger- manoj posedas deficitan nacian fieron kaj tial kun aparta sin- gardo devas protekti sin kontraŭ internaciismaj kaj kontraŭger- manaj mafiinacioj, ne restis sen influo je la evoluo de la Esper- anto-movado en Germanio.
Kvankam ĝis 1895 aperis en Nŭrnberg la revuo Esperantisto kaj la unuaj gravaj literaturaĵoj, precipe de rusaj aŭtoroj, Esper- anto nur tre malrapide penetris en Germanion. Kiam jam ekzistis fortaj naciaj societoj en aliaj landoj de Eŭropo, la germanaj esperantistoj ankoraŭ restis sen tutlanda organizaĵo. Nur en somero 1904 oni registris, ke „Germanujo, kiu tiel longe skeptike staris malantaŭe en la movado, komencas montri seriozan intere- son por la afero".[107] Ŝajnas, ke antaŭenpuŝan efikon havis artikolo pri Esperanto aperinta meze de 1902 en populara revuo, Die IMoche1; ĝia aŭtoro estis la konata aŭstra pacifisto Alfred Her- mann Fried, kiu publikigis en la sekvanta jaro lernolibron de Esperanto por germanoj.[108] En majo 1906 fine, nur unu monaton antaŭ la fondiĝo de Japana Esperantista Asocio, estis starigita Germana Esperantista Societo, kiu ekde 1909 nomas sin Ger- mana Esperanto-Asocio. Du jarojn poste en Dresden okazis la Kvara UK, dum kiu estis surscenigita Ifigenio de Goethe en la traduko de Zamenhof - evento, kiu konvinkis multajn skeptiku- lojn en Germanio pri la belsoneco kaj esprimkapablo de la lingvo.