Por kompreni la specifajn kondiĉojn, en kiuj disvolviĝas SEU, la mal- regulecan aperon de gazetoj, la malgrandiĝon de eldonagado ktp nece- sas scii la pozicion de esp-movado en soveta socia vivo. La esp-movado estas tiel nomata „volontula movado", do ne Ŝtate subtenata. Neniu centra instanco sin okupis serioze pri la problemo k tial ankaŭ ne sub- tenis ĝenerale k principe la laboron de esp-istoj. Certe, unuopaj regio- naj komitatoj de la komunista junularo, de Ruĝa Helpo k de la sindika- toj subtenis la PEK-laboron, je kiom ĝi donisokulfrapajn rezultojn. Eĉ ekzistas konforma rekomendo de CK de ukraina komjunularo k de 1' kultura fako de 1' tutsovetia sindikata unio. Kelkaj el konataj k-doj, kiel Lozovskij k Manuilskij[1321] rilatas simpatie al nia movado, sed tio ne sufiĉas. La foresto de principa decido aŭ rekomendo flanke de la cent- raj instancoj certe malhelpas al la laboro sur la lokoj, ĉar la lokaj in- stancoj ofte mem ne kuraĝas transpreni la iniciaton k tial ankaŭ multo dependas de la ŝanĝiĝantaj funkciuloj. De tio ankaŭ dependas la provi- zado de SEU-eldonejo per papero, kiu ja estas centrigita por ĉiuj orga- nizoj. Ni ricevas responde al taksiĝo kiel triagrava organizo paperon nur en tre malgrandaj kvantoj.
La raporto informas, ke SEU nun batalas por tio, ke la „principa
decido" estu farita. Konsciante ke la tasko estas malfacila, „ĉar ni
antaŭe devas pruvi, ke nia problemo estas aktuala, ni devas refuti
la kontraŭargumentojn de diversaj pseŭdomarksistaj kontraŭu-
loj de esp-o", SEU tamen esprimis optimismon pri fina sukceso:
En la proksima tempo oni atendas principan k pli ĝeneralan solvon pri problemoj de nia movado, kiu donos nun fine la bazon por rapida pro- greso.[1322]
En sia lukto por aŭtoritata decido SEU mobilizis ankaŭ mal- novan amikon de la revolucia Esperanto-movado, la francan verkiston Henri Barbusse, kiu meze de 1935 restadis en Moskvo. En interparolo kun du reprezentantoj de SEU kaj IPE[1323] Barbusse promesis verki artikolon pri Esperanto por Pravda kaj fari sian eblon kontraŭ „niaj malfaciloj, la ignoro kaj nekompreno, kiun ni ofte renkontas en la instancoj de la internacia kaj landa labor- ista movado".[1324] Sed Barbusse ne plu povis plenumi sian prome- son, ĉar unu monaton post la renkontiĝo kun la esperantistoj li mortis.
SEU malgraŭ ĉio ne perdis kuraĝon. En decembro 1935, kelkajn monatojn post la antverpena kongreso kaj la interparolo kun Barbusse, la interna informilo de la IPE-centro en Lenin- grado malkaŝis iom pri la maniero, kiel SEU traktis kun la aŭtori- tatoj. Nome, kiam pro la nericevo de paperprovizo ĉesis la ebleco eldoni lernolibrojn kaj organon, la asocio prezentis al la aŭtorita- toj la netan alternativon, ke „aŭ ĝi likvidiĝu, aŭ ĝi estu organizo subtenata", por tiamaniere rapidigi decidon.
Informante pri tiu sia taktiko, SEU asertis, ke fakte, post kiam ĉe la CK de la Partio establiĝis fako pri volontulaj asocoj, „nia problemo fariĝis pli atentata", ke pluraj instancoj, interalie la CK de Komsomolo, jesis la ekzistorajton de SEU kaj ke, sekve, jam „neniuokaze oni povas pensi pri SEU-likvido aŭ morto". Sciante ke ĝia peto „jam troviĝas en esplorstadio", SEU supozis, ke „eble post unu-du monatoj" la aŭtoritata, definitiva decido venos. Kaj ĝi ne dubis, ke la decido estos pozitiva.[1325]
Dum SEU atendis, Drezen sondis ĉe generalo Bastien pri kun- laboro kun UEA, kiun li opiniis dezirinda kaj ebla, tuj post kiam, „proksimtempe", estos solvitaj „kelkaj fundamentaj problemoj" koncerne la laboron de SEU. Simile kiel Incertov, kiu kredis la aferon de Esperanto ĉe Eĵov en bonaj manoj, Drezen evidente fidis, ke baldaŭ, rezulte de la okazanta procedo de ekzamenado, SEU akiros novan, pli firman bazon por sia agado, kiu ankaŭ ŝan- ĝos ĝian reprezentiĝon en la internacia movado.
La monatoj pasis, kaj ne venis la sopirata decido. Sed ni ne povas dubi pri tio, ke la ekzamenantoj dum la tuta tempo okupi- ĝis pri SEU, eĉ se malrapide. Ŝajnas, ke ili faris sian laboron tre zorge. Lev Kopelev, kiel lernanto entuziasma SAT-ano, sed poste iom perdinta sian interesiĝon pri Esperanto, iun tagon rice- vis la instrukcion reaktivigi ĝin. Devante pruvi sian „klasan aten- temon", Kopelev, tiutempe studento en la Fremdlingva Instituto de Moskvo, havis la taskon iri al la kunvenejo de esperantistoj kaj konstati, kiuj tie regule ĉeestis. Ai tio, kio precipe interesis la komisiintojn de Kopelev, apartenis la raportado pri ricevataj poŝtaĵoj el eksterlando.[1326]
Tio ĉi estis en 1936 aŭ iom poste. Pri la jaro, en kiu Incertov sendis sian esperplenan leteron pri la esplorlaboroj de Eĵov, Kurisu ne plu memoras ekzakte. Sed ni scias, ke, post kiam komence de 1933 estis proklamita la neceso plene ekzameni la partian membraron, Eĵov iĝis membro de la puriga komisiono. La postan jaron, dum la 17a Kongreso en januaro/februaro 1934, h estis nomita vic-estro de la Partia Kontrol-Komisiono, kaj en februaro 1935, malph ol tri monatojn post la mortigo de la lenin- grada parti-sekretario Kirov, h tute transprenis la gvidadon de la Kontrol-Komisiono. Nun tre rapide multiĝis la signaloj de inten- siĝanta teroro: Meze de 1935 estis dissolvitaj la Asocio de Mal- novaj Bolŝevikoj kaj la Asocio de Iamaj Ekzihtoj (kies aktojn havigis al si Eĵov por trastudo), proksimume samtempe Komso- molo estis draste reorganizita kun la celo elimini „malamikojn" de la Partio, kaj en 1936 la Komunista Akademio, centro de marksistaj sciencistoj, estis fermita.
La 26an de septembro 1936 Eĵov avancis al la posteno de popolkomisaro pri internaj aferoj, estante komisiita de Stalin pli- rapidigi la senmaskigon de trockiistoj kaj zinovevistoj. Li nun, kiel ĉefo de NKVD, zorgis, ke la sekreta polico estu taŭga instru- mento de la teroro. En la komenco de 1937 la preparlaboroj por la Granda Purigo estis finitaj. Ankaŭ estis farita, fine, „principa decido" pri SEU. Kia ĝi estis, la esperantistoj eksciis nur, kiam ili estis jam arestitaj. En la kelo de Lubjanka ili aŭdis la verdikton: „Vi estas aktiva membro de internacia spiona organizajo..."
4.4.3. La evoluo al soveta patriotismo
Antaŭ ol veni al fina analizo de la kaŭzoj, pro kiuj la sovetaj esperantistoj estis selektitaj por „purigo", ni unue devas anko- raŭfoje reveni al la rilato inter socialismo kaj internacia lingvo. Kiel ni detaligis en antaŭa ĉapitro, la esperantistoj ĉesis ĉirkaŭ la jaro 1932 partopreni la mallongvivan, sed viglan teorian diskuton pri la estonteco de la lingvo en komunismo, ĉar iii rimarkis, ke ili senelire implikiĝis en la sentiva tereno de la nacia problemaro. Jam ilia pretendo esti vojpretigantoj por la malproksima celo de universala iingvo malhavis rilaton al la praktika politiko, kiu direktiĝis al „florado" de la nacioj en la transira periodo. Tiel longe, kiel Stalin apogis sin sur la tezo de Lenin, ke unuavice la grandrusa ŝovinismo minacas la kunvivadon de la popoloj de Soveta Unio, kaj kiel do plena egalrajteco de ĉiuj nacioj kaj naciecoj ŝajnis esti kerna punkto de la soveta politiko, la Esper- anto-movado almenaŭ povis sin vidi kuraĝigita partopreni en la diskuto de la evidenta demando kiel trovi kompromison inter la principo de iingva egalrajteco kaj la neceso de internacia komu- nikado. T^men, kiam la socialisma, kvazaŭe „supernacia" enhavo pleniĝis per rusaj karakterizaĵoj kaj Stalin komence de 1934 nomis pli granda danĝero la „lokan naciismon", por la esperantistoj ne plu estis utile uzi oficiale ankoraŭ validajn teo- riojn kiel pravigon por sia agado, ja ŝajnis al ili eĉ danĝere kroĉiĝi al tiuj teorioj kaj per tio kvazaŭ demonstri malkaŝan ignoron de la aktualaj politikaj prioritatoj.
La malakordo inter teorio kaj praktiko iĝis eĉ pli profunda dum la Granda Purigo, kiam la premo kontraŭ la nerusaj popoloj atingis sian kulminon. Tiu premo eble sentiĝis nenie pli klare, ol sur la kampo de la lingvo. Necesas doni atenton al tiu aspekto por kompletigi la bildon de kontraŭdiroj inter teorio kaj praktiko en la politiko de multnacia Soveta Unio.