Выбрать главу

En la 1920aj jaroj oni konsideris unuaranga tasko havigi al se eble ĉiuj popoloj de Soveta Unio propran literaturan lingvon. Kiel ties bazo servis la latina alfabeto, kiun alprenis ankaŭ nacie- coj jam posedantaj propran skriban tradicion. En tio ĉi, krom praktikaj konsideroj ludis rolon la vidpunkto, ke la latinigo kon- dukos al interproksimiĝo de la popoloj, ĉar la latina alfabeto samtempe reprezentis la ideon de tutmonda revolucio. Ĝi estis nomata ne nur „potenca instrumento de kultura revolucio" en Soveta Unio, sed ankaŭ la „alfabeto de monda komunisma socio"[1327], kaj por la nerusaj popoloj simbolis la liberiĝon el grand- rusa subpremo.

Pri lingvopolitikaj aktivadoj en la nerusaj respublikoj nemi- rige la esperantistoj montris grandan interesiĝon. Kelkaj mem iĝis aktivuloj sur la kampo de alfabetigo kaj lingvoplanado. En Azerbajĝano, kie en 1922 estis iniciatita la movado por latinigo[1328], unu el la reformuloj provis krei skribon surbaze de la Esperanta alfabeto, ĉar tiu estas - kiel li skribis en Izvestija - „la plej racia el ĉiuj alfabetoj".[1329] Poste, esperantistoj partoprenis en la kreo de novaj vortoj aŭ la ellaboro de alfabetoj, ekzemple en Armenio[1330], en Turkmenio[1331] kaj en norda Kaŭkazo.[1332] Komence de 1930, kiam ĉe la popoloj uzintaj araban skribon estis finita la transiro al la latina alfabeto, la teoria organo de SEU aperigis pri la temo de skribreformo plurajn artikolojn, en kiuj kun kulturrevolucia fer- voro estis postulita la enkonduko de la latina alfabeto ankaŭ por la ukraina iingvo.1

Sed en 1934 subite komencis aperi, interalie en Pravda, artiko- loj malfavoraj pri la latinigo.[1333] En aŭgusto 1936 la Tutunia Komi- tato por la Nova Alfabeto estis kritikata pro nesufiĉa atento pri la kreskanta signifo de la rusa kiel tutsoveta interkomunikilo; pre- cipe akre estis kondamnita la opinio, wke la rusa alfabeto portas en si restaĵojn de feŭda kaj patriarka karaktero".[1334] En februaro 1937 la Soveto de Naciecoj decidis enkonduki la cirilan alfabeton por la lingvoj de la nordaj popoloj. Per tio estis haltigita la lati- niga kampanjo, kaj en la postaj tri jaroj la transiron al la cirila alfabeto devis plenumi la plej multaj nerusaj popoloj, inter ili multaj, kiuj nur kelkajn jarojn pii frue estis adoptintaj, post lon- gaj preparlaboroj, la latinan alfabeton.

Por pravigi tiun ĉi iingvopolitikan direktoŝanĝon estis ekspii- cite dirite, ke por fortikigi la komunan socialisman enhavon de la lingvoj de Soveta Unio necesas faciligi la aiproprigon de tekni- kaj-sciencaj terminoj el la rusa kaj ke anstataŭ la komunikiĝ-mal- helpa latina alfabeto[1335] devas esti kreitaj pii bonaj antaŭkondiĉoj por la ellerno de la rusa iingvo. Dum la kongreso de la Komunista Partio de Kirgizio en 1937 la scio de la rusa estis nomita antaŭ- kondiĉo por la plena integrado de la kirgizoj en la tutsovetan kul- turon, kaj same estis admonataj la uzbekoj, ke ili lernu la rusan, „la lingvon de bolŝevismo, la rimedon de komunikado kun la aliaj popoloj".[1336] La kulmino de tiu evoluo estis dekreto de la Par- tio kaj registaro, kiu deklaris la rusan lingvon deviga fako en ĉiuj lernejoj de Soveta Unio.

La dekreto estis publikigita la 13an de marto 1938 - la saman tagon, kiam Buŭarin kaj Rykov estis kondamnitaj al morto. Eĉ se tiu koincido eble estis hazarda: la persekuto de nerusaj partiaj gvidantoj, paraieie iranta kun la rusiga politiko, konsistigis esen- can parton de la Purigo. La batalo kontraŭ „naciismaj defianlri- ĝoj" furioziĝis ekde proksimume la mezo de 1937; laŭ konata modelo, la kritikon de la kulpigitoj baldaŭ sekvis ilia eksigo, akuzo kaj ekzekuto, kaj en la publika proceso kontraŭ Buharin ankaŭ aro da gvidantoj de nerusaj parri-organizaĵoj ludis rolon.1 .La novaj partiaj funkciuloj enoficigitaj de Stalin en la uniaj res- publikoj komencis sian agadon per kampanjo por la rusa lingvo. De nun nerusa komunisto ceiis pruvi sian lojalecon al Moskvo per rego de la rusa.

Okazis precize tio, kion Spiridoviĉ jam en 1930 time antaŭsen- tis. Responde al Skrypnyk li atentigis, ke la Esperanto-movado „povas progresi nur sur bazo de la plej larĝa disvolviĝo de naciaj kulturoj kaj lingvoj". Konsenti, ke la evoluo pasu alimaniere, „tio signifus ekstari sur la vidpunkton de 1* asimiligo de la nacioj kaj sekve ankaŭ de iliaj lingvoj el la flanko de pli potencaj nacioj". Kaj, se estus tiel, „tiam mainecesiĝus la bezono pri inter- nacia helpa lingvo".[1337]

Ok jarojn poste tiu stato estis atingita: En Ukrainio, kie Skryp- nyk aparte konsekvence estis batalinta por observo de la prina- ciecaj principoj de Lenin kaj kie unue sentiĝis la transiro al poli- tiko de perforto kontraŭ la nerusaj popoloj, estis vokita en 1938 al senindulga batalo kontraŭ la „burĝaj, naciistaj, trockiistaj kaj buharinistaj malamikoj", kiuj provis „forpeli la grandan rusan lingvon el niaj lernejoj kaj universitatoj". Per likvido de la sekvoj de tiu „malamika perfido en la instruado de la rusa lingvo" estis fortikigota la frata amikeco de la ukraina popolo kun la „granda rusa popolo".[1338]

Tiamaniere plian subtenon ricevas ia jam eidirita supozo, ke Skrypnyk, kritikante la esperantigon = sennaciigon, celis kaŝe ataki la tendencojn al rusigo kaj centralizo. Krom Spiridoviĉ, ankaŭ Drezen aludis pri tia kunligiteco, konfesante ke li ne vidas diferencon inter la anstataŭigo de la ukraina lingvo en la lernejoj per Esperanto kaj la subpremo de la ukraina per la rusa lingvo.[1339]Nek Skrypnyk nek Drezen, kredeble ankaŭ ne Spiridoviĉ, ĝis- vivis la tempon, kiam en Ukrainio komenciĝis intensa instruado de la rusa lingvo. La evoluo al tutsoveta patriotismo, pli forte propagandata ekde 1934 kaj akcentanta la komunan intereson de ĉiuj popoloj de Soveta Unio pri la konstruado de socialismo kaj la venko kontraŭ internaj kaj eksteraj malamikoj, ne plu estis haltigebla en 1937/38. Dum la nerusaj popoloj devis akcepti dras- tajn limigojn de siaj naciaj propraĵoj, la rusa lingvo estis ievita al ia rango de komuna hngvo de ĉiuj sovetaj popoloj. Ĝi nun estis oficiale konsiderata „la lingvo de granda popolo, kiu kreis la tut- monde plej riĉan socialisman kulturon kun ĝia plej alta atingaĵo, la leninismo". Tion skribis Pravda meze de 1938, kaj kiel la lokon de mondrevoluciaj atendoj prenis naciece-grandruse kolorita soveta patriotismo, tiel ankaŭ sur la kampo de hngvopohtiko ne rajtis ekzisti internaciismaj tradicioj, kiuj kontraŭis la novdifini- tan rolon de la rusa: „La rusa iĝos la internacia lingvo de la socia- lisma kulturo, kiel la latina estis la internacia lingvo de la superaj tavoloj de la frumezepoka socio kaj la franca la internacia lingvo de la 18a kaj 19a jarcentoj."[1340]

Oni ne povas nei, ke la malapero de Esperanto samtempe kun la hegemoniiĝo de perrusa soveta kulturo donas sencon. En la sistemo de tutsoveta patriotismo, kiu forigis eĉ la „revolucian" latinan alfabeton, ne plu povis havi lokon neŭtrala, internacia iingvo. Stalin „grandŝtatisme" ĉesis toleri la liberan evoluon de lingvoj kaj nacioj dum la t.n. transira periodo, kaj li „forgesis" la gravan aksiomon de Lenin, ke la kunfandiĝo de nacioj devos okazi libervole, ke estas nepacigebla konflikto inter socialismo kaj nacia subpremo kaj ke neniu iingvo havu ian privilegion. Kaj la esperantistoj, kiuj fieris estis avangarda trupo en la formiĝ- procezo de tutmonda komunismo, kiuj nelacigeble penadis varbi por la modelaj akiraĵoj de Soveta Unio, kiuj fidoplene registris la profetaĵon de Stalin pri tutmonda lingvo, kiuj salutis Eĵov kva- zaŭ savanton: ili meze de tiu evoluo estis senprepare, sendiskute, silente forbalaitaj; ili sen ia jura bazo kaj sen la eblo defendi sin kontraŭ konkretaj akuzoj estis simple deportitaj al neniigejoj, se ne tuj mortigitaj, kune kun, ekzemple, la ŝatantoj de tia sendan- ĝera hobio, kia estas la kolektado de poŝtmarkoj. La grandaj cer- bostreĉoj, per kiuj Drezen kaj aliaj provis meti Esperanton en la servon de proleta internaciismo, ne alportis al la esperantistoj ian privilegian traktadon, kiam Stalin decidis entrepreni la Grandan Purigon kontraŭ ĉiuj „malamikoj de la ŝtato".