Ĉio ĉi okazis, dum oficiale restis valida la internacia ideologio de la bolŝevika revolucio, tiu „ekstreme favora bazo por progre- sigo de la esperanto-movado".[1341] Kvankam la esperantistoj rezi- gnis pri la provo plifirmigi sian pozicion per sinapogo je la teorio de unulingva estonteco en komunismo, tiu teorio mem ne estis modifita, nek trafis la esperantistojn eksplicita postulo, ke ili reduktu sian agadon kaj ĉesu fari nedecajn konkludojn el la elpaŝo de Stalin favore al universala lingvo. Male, se antaŭe ia soveta movado ne dependis de lingvopolitikaj gvidlinioj de la Partio, ĝi post sia mallonga, sed entuziasma ekskurso al la kampo de teorio povis konservi la fidon, ke la praktika disvastigo kaj apiiko de la lingvo akorde kun la sovetaj kondiĉoj kondukos al sukcesoj.
Se la movado, akcentante la praktikan flankon de Esperanto, konsiderinde progresis dum la 20aj jaroj kaj ne malofte rikoltis elmontrojn de oficiala bonvolo, ĝi povis vidi ŝancojn daŭrigi sur tiu vojo kaj, kiel ni vidis, post 1932 efektive plue kapabiis demonstri la vivantan Esperanton. Ne mankis optimismaj rigar- doj de SEU al la estonteco, nek okazoj de oficiala subteno al ĝi, ekzemple flanke de la sindikatoj. Kaj meze de la 30aj jaroj la membroj eĉ sentis sin kuraĝigitaj rekonsciiĝi pri la plezuro, kiun donas la uzo de Esperanto laŭ persona plaĉo. Post preskaŭ du jardekoj, dum kiuj konstante kreskis la premo al politika aikon- formiĝo, subite iĝis eble emfazi la estetikan flankon de Esperanto kaj uzi la vortojn „revolucio" kaj „proletaro" en senco ironia.
Tamen, nelonge post tiu ŝajna mildiĝo de ekstera premo venis la mortiga bato kontraŭ SEU. Kiel klarigi tiun abruptan kruelan finopunkton de ĝia ekzistado?
Por atingi komprenon pri la kaŭzoj ni ankoraŭfoje devas direkti nian atenton al la karaktero de la multjara agado de SEU.
4.4.4. Sukcesojkajlimoj dela internacia korespondado
Estis unu formo de aktivado, al kiu kun granda energio SEU dediĉis sin preskaŭ de sia establiĝo: Temas pri la internacia korespondado. Por esperantistoj ĝenerale, la korespondado ĉiam estis aparte ŝatata maniero de praktika apliko de Esper- anto, sed en Soveta Unio ĝi havis specifan gravecon pro sia duo- bla funkcio: Tie estis eble kunligi la tradician ŝaton de esperant- istoj al korespondado kun la desupre proklamita neceso de inter- naciisma eduko. Diference de esperantistoj en multaj aliaj land- oj, kiuj povis uzi Esperanton ankaŭ dum vojaĝoj aŭ en interna- ciaj renkontiĝoj, la sovetaj esperantistoj trovis preskaŭ eksklu- zive en korespondado la praktikan utilon de sia lingvo. Interŝanĝi leterojn donis kontentigon al la individuoj, kiuj tiamaniere lernis pri vivkondiĉoj en aliaj landoj kaj sentis emocian tuŝon pro la konkrete spertata internaciismo. Sed ĉar la korespondado sam- tempe estis oficiale rekomendata kiel kontribuo al la tutmonda solidareco de la laboristoj, la esperantistoj ankaŭ povis sin senti en akordo kun la generale elmetita principo levi la internacian edukon de la sovetaj amasoj. Ili sekve pii kaj pii konvinkiĝis, ke Esperanto, estante tre efika ilo por la iiverado de perkoresponde akiritaj informoj al gazetoj, okupos rekonatan lokon en la soveta socio.
Ni do povas diri, ke korespondado fakte konsistigis la ekzisto- kialon de la soveta Esperanto-movado.[1342] Multaj lokaj sukcesoj kaj pluraj simpati-deklaroj de centraj aŭtoritatuloj stimulis la konvinkon de la esperantistoj, ke ili plenumas valoran agadon por la tuta lando. Pri negativa aŭ indiferenta sinteno de partiaj gvidantoj ne ŝajnis necese multe zorgi: Ju pli da leteroj el ekster- lando diskoniĝis per murgazetoj, kiuj aklamis al la konstruado de socialismo en Soveta Unio, des pli kreskis la esperoj de la esper- antistoj, ke ilia ĉefa handikapo - la foresto de mondlingva pers- pektivo en la marksisma teorio - malgraviĝos kaj fine malaperos sub la forto de la faktoj.
Daŭrigi sur tiu vojo antaŭkondiĉis, unue, ke la korespondado celanta al internacia edukado plue estu oficiale patronata, due, ke la esperantistoj plue havu la eblon efike partopreni en ĝi, gajni prestiĝon kiel liverantoj de interesaj raportoj kaj tiel altiri pli da atento al Esperanto. Se temas pri la unua antaŭkondiĉo, la sub- teno de partiaj aŭtoritatoj al pliproksimigo de laboristoj per korespondado transdaŭris la ŝanĝojn de politikaj prioritatoj, pli precize tiun ŝanĝon, kiu estis karakterizita per la celdifino „kons- truado de socialismo en unu lando". La transiro de Stalin al poli- tiko, kiu pli kaj pli ĉesis dependigi sin de la atendoj je monda revolucio, ne signifis redukton de internaciismaj sloganoj nek rezignon ekspluati la kvazaŭ naturan simpation de alilandaj komunismaj movadoj por Soveta Unio. Kiam en 1930 la 16a Par- tia Kongreso denove substrekis la gravecon de internaci-eduka laboro[1343], la esperantistoj, kiuj plurloke jam „fariĝis kvazaŭ monopolistoj" en tiu laboro2, per tio estis stimulitaj ankoraŭ pliintensigi siajn fortostreĉojn.
Malpli facile estis daŭre plenumi la alian antaŭkondiĉon, nome efike demonstri la utilon de Esperanto. Unu malhelpa faktoro estis, ke la soveta movado ŝajnis multe pli rapide kreski, ol tiu en la cetera mondo; jam frue oni parolis pri la danĝero, ke en Soveta Unio „stariĝos tro multe da esperantistoj kompare al la kores- pondkapablo ekster Sovetio".[1344] Sed eĉ pli da problemoj havis sian fonton en la enhavo de la korespondaĵoj mem.
Sendube, la korespondado estis dekomence tiel diversa kaj varia, ke ĝi rezistis ĉian provon doni al ĝrunuecan direkton. La idealo estis, ke la okcidentaj kamaradoj raportu pri la revolucia batalo en sia lando kaj ke iliaj sovetaj korespondantoj donu informojn pri la postrevoluciaj atingoj de Soveta Unio - ke do la interŝanĝo de leteroj servu al reciproka stimulado persisti en la komuna lukto por liberiĝo de la proletaro. Sed en la praktiko la temo-gamo de la interŝanĝataj leteroj estis multe pli vasta kaj diferenciĝinta. La korespondantoj ĉiuokaze ne limigis sin al reci- proka entuziasmigado. Sovetianoj komprenigis, ke ilia ĉiutaga vivo ne estas tute plenigita per agoj de heroeco, kaj konfuzis siajn leteramikojn per raportoj, laŭ kiuj la sindikatoj en Soveta Unio ne plu konas la rimedon de striko, la salajroj kaj vivtenkostoj estas sur pli malalta nivelo, ol en la okcidenteŭropaj landoj pla- gataj de ekonomia krizo, kaj, entute, regas ankoraŭ krudaj neperfektaĵoj en la prolet-kamparana ŝtato. Se do kontraŭdiroj interne de Soveta Unio, kiujn partiaj deklaroj klopodis kamufli, ne estis egale kaŝeblaj en la korespondado, siavice la eksterlan- daj korespondantoj liveris al sovetianoj nefiltritan priskribon de la vivkondiĉoj en siaj landoj, kiuj supozeble konfirmis poiitikan premon de la regantaj klasoj kaj socian maljuston, sed ne ĉiam taŭgis por apogi la propagandan tezon, ke kapitalismo staras sur la sojlo de kolapso.
Ekde ĉ. 1928 problemoj estiĝintaj en iigo kun la korespondado komencis esti pubiike konataj. A1 Soveta Unio iris insistaj demandoj pri poiitikaj persekutoj kaj ekonomia krizo, kaj el ĝi venis pii da informoj, kiuj konsciigis al la eksterlandanoj, ke ne ĉio, kion raportas la burĝa gazetaro, estas simple mensogo. Sekve, SEU konfesis publike, ke en la korespondado okazis mis- uzo, kaj avertis siajn membrojn kontraŭ tiu danĝero. Dezirante ne perdi la pozitivajn rezultojn atendatajn de la perkoresponda utiligo de Esperanto, SEU pii kaj pli akcentis la bezonon transiri al kolektiva korespondado, ĉar ĝi - ne malprave - opiniis, ke „nekalkulebla risko" kuŝas en la amase praktikata individua korespondado.
En eksterlando jam fine de 1927 cirkulis onidiroj pri la ekzisto de ŝtata Esperanto-oficej o, kiu cenzuras aŭ eĉ preparas la lete- rojn elirontajn el Soveta Unio.[1345] Eĉ se SEU dementis tion: Post kiam la oficiala organo de la laborist-kamparanaj korespondan- toj aperigis atakon kontraŭ la disvastigo de mensogoj per Esper- anto kaj la forta influo de etburĝoj en la movado, ĝi estis devigita meminiciate plifortigi la kontrolon kaj lanĉi kampanjon por la- boristigo, kiu garantiu la ideologian purecon de ĝiaj membroj. Por akceli la kolektivan korespondadon fine de 1929 estis organi- zita la sistemo de „Proleta Esperanto-Korespondanto" (PEK), laŭ kiu en ĉiu grupo iu respondeculo zorgu pri tio, ke la enhavo de la leteroj senmakule respegulu la regantan opinion - ke la res- pondo al la demandoj faritaj el eksterlando estu plene konforma al tio, kion la Partio deziris, ke oni tie eksciu. Krome, tiu sistemo celis havigi „plene fidindajn adresojn", nome de eksterlandaj komunistoj, kun kiuj la sovetaj esperantistoj povos korespondi sen la risko esti influataj de neortodoksa pensado.[1346]