Tute konsekvence, SEU komencis ĉirkaŭ la sama tempo ankaŭ rekte preskribi la temojn, kiuj dominu en la korespondado de ĝiaj membroj kun eksterlando. Ih estis instrukciitaj transdoni la kreskociferojn de la soveta industrio dum la Kvinjarplano kaj raportojn pri la sukcesa batalo kontraŭ „detrimentistoj" kaj kulakoj kaj havigi de siaj korespondantoj unuavice informojn pri teknikaj atingoj de la evoluintaj kapitalismaj landoj, helpantajn antaŭenigi la konstruadon de socialismo.
La sukceso de tiuj provoj tute reglamenti la korespondadon estis limigita. La peto liveri teknikan scion estis por la okcidentaj kamaradoj tro nekutima kaj plej ofte transiris ilian kapablon. En raporto pri sia agado en 1932 la esperantistoj de Stalino konfesis, ke tiu parto de ilia laboro, kiu portis la devizon „importo de avan- garda amerika kaj eŭropa tekniko", malsukcesis. Rilate la alian parton, t.e. „eksporto de nia sperto de revolucia batalo kaj socia- lisma konstruado", la sama raporto notis „aron da sukcesoj"[1347], sed pri tio la ricevantoj evidente havis alian opinion. Nome, pli kaj pli eĉ inter ekstersovetiaj komunistoj, kiuj ja deziris profiti de revoluciaj spertoj, disvastiĝis kritiko kontraŭ la nova, pro- duktad-orientita formo de korespondado, plendoj pro la agiteca enhavo de leteroj el Soveta Unio kaj sento de furiozo pri tio, ke la sovetaj kamaradoj liveras statistikojn aŭ delonge konatajn faktojn.
Se eĉ la okcidentaj PEK-laborantoj estis konfuzitaj, des malpli la multaj ordinaraj korespondantoj en eksterlando povis esti adaptitaj al la bezonoj fiksitaj de SEU por la korespondado - bezonoj, kiuj siavice estis diktitaj al ĝi sub la kondiĉoj de la „akri- ĝinta klasbatalo". Daŭre venis el eksterlando demandoj, fontan- taj el natura scivolo, sed kaŭzantaj embarason al tiuj, kiuj estis demanditaj: la sovetaj esperantistoj. Kvazaŭ por armi sian mem- braron per argumentoj, SEU eldonis la flugfoliojn La vero pri Sovetio, aldonotajn al leteroj. Sed tio ĉi kaj rektaj petoj de la membroj al SEU pri konsiloj ne multe solvis la problemon. Plue, de eksterlandanoj venis demandoj, „pri kiuj eĉ ne ĉiu komunisto povas respondi", tiel ke - por eviti gravajn politikajn erarojn en la korespondado - montriĝis necese aranĝi konsultajn rilatojn kun lokaj partiaj komitatoj. Kiom ĝenaj estis la demandoj, ilus- tras ankaŭ la fakto, ke ĉiam pli ofte okcidentaj korespondantoj spertis, ke soveta korespond-anoncinto ne reagis je la unua rice- vita letero.
La zorgon de SEU konformi al la partiaj gvidlinioj ekde 1930 akompanis la timo, ke granda parto de ĝiaj membroj, kutimiĝin- taj utiligi la servojn de SAT por trovi korespondantojn ekster- lande, ne senproteste akceptos la fortranĉitecon de tiu organi- zaĵo. La skismo en la laborista Esperanto-movado ne nur signifis organizan kaj ideologian disiĝon de SAT kaj SEU, sed ankaŭ profunde influis la personajn rilatojn inter ekstersovetiaj SAT- anoj kaj la sovetaj esperantistoj, precipe tiuj, kiuj, estante sam- tempe membroj de SAT, fakte konsistigis laplej aktivan (kaj lin- gve plej kompetentan) kernon de SEU.
La gvidantoj de SEU mem estis longe timintaj la danĝeron de skismo, sed kiam ĝi okazis, ili ne hezitis - pro la premo de la ek- steraj cirkonstancoj kaj ankaŭ pro la provo de SAT konstrui fen- don inter gvidantoj kaj membroj - rigore defendi sian aŭtorita- ton kaj silentigi oponantojn. La instrukciojn pri la dezirinda enhavo de korespondaĵoj sekvis post la skismo pli alta ŝtupo: la apliko de premo kontraŭ tiuj sovetaj esperantistoj, kiuj konser- vis rilatojn kun SAT. Ili estis submetitaj al esplordemandado de la CK[1348]; depende de la rezulto ilin trafis admono, eksigo kaj publika pilorio. Nun eĉ la fakto, ke iu korespondis nur individue, igis la koncernaton suspektinda.
Tiu procedo de ĉiam pli fortiĝanta kontrolo kaj de minacoj kon- traŭ deviantoj fine kulminis en arestoj. Vokante al la eliminado de lakeoj kaj renegatoj el siaj vicoj, SEU klare indikis, kian modelon ĝi intencas sekvi:
Laborista klaso de Sovetio malkovris komplotan laboron de „Industria Partio", de menŝevika centro, per la mono de Il-a Internacio kaj franca imperiismo plenuminta detrimentan (malutiladan) laboron. Laborista esperantistaro en Sovetio same sukcese malkovras kaj ĝuste taksos la „informan" laboron de „Sovetiaj SAT-anoj", helpantaj al Lanti venenigi ekstersovetian laboristaron per duboj, profitaj nur al kapitalismo.
Per tio SEU celis unuavice al tiuj personoj, kies leteroj, kritikaj kontraŭ Drezen kaj la CK, estis anonime publikigitaj en Senna- ciulo sub la titolo „Voĉoj el Sovetio". Keikajn el ili ĝi povis iden- tigi kaj, nemirige, kondamnis kiel perfidulojn kaj spionojn. A1 ili apartenis la seruristo Viktor Djatlov, kiu estis liverinta al SAT i.a. tradukon de la interna protokolo de la CK-kunsido de la 7a de aŭgusto 1930. Li estis eksigita el SEU kaj fine juĝita al mal- liberigo.[1349] Pri aliaj, kiujn pro ligoj kun SAT trafis la verdikto pri kontraŭrevolucia sinteno, ni scias nur, ke ili de la jaro 1931 silen- tis. La lasta vivsigno de unu el ili estis malespera helpovoko: „Mi vin petas, se estas eble ĉe okazo de mia arestigo,... helpu al mi. Aliel mi devos fari ,viziton' al sufiĉe malproksimaj lokoj en USSR. Mi ne volas tie perei."[1350]
Post la skismo, nur kun granda singardo povis esti konservataj la kontaktoj inter SAT kaj kelkaj iamaj membroj en Soveta Unio. Lanti mem donis al okcidenteŭropaj SAT-anoj konsilojn pri la korespondado, ekzemple kiel ĉirkaŭiri la cenzuron. Li rekomendis, ke oni faru „tute precizajn demandojn":
Se vi estas sufiĉe pariencaj k persistemaj, mi certigas vin, ke post unu aŭ du jaroj vi estos kolektintaj materialon per kiu vi havos tute alian bildon pri la vivo de laboristoj en Sovetio ol tiun, kiun disvastigas grandskale k multekoste la Stalina propagandaparato tra la tuta mondo. Tiel vi praktike utiligos la lingvon.3
Estante liberigita de respondeca funkcio en SAT, Lanti nun ne plu hezitis diskonigi leterojn ricevitajn el Soveta Unio. Komence de 1935 li fondis, kiel organon de la Sennaciista Frakcio, la revuon HerezuJo4, en kiu li konfesis, ke lin delonge atakas „kons- ciencriproĉoj", ĉar dum multaj jaroj li, celante konservi la unue- con de S AT, „toleris la publikigadon de blufaj artikoloj pri Sove- tio k metis flanken tiujn, kiuj eldiris la simplan veron".[1351] Lanti komencis aperigi en la nova revuo aktualajn leterojn el Soveta Unio, kiuj, laŭ li, donis nefiltritan bildon pri la situacio tie.
La leteroj entenis, ekzemple, informojn pri salajroj kaj prezoj en Moskvo, al kiuj Lanti apudmetis la koncernajn indikojn pri
Parizo.[1352] Tiu komparo de vivkostoj kondukis unu sovetan kores- pondanton al la konkludo, ke „francaj laboristoj vivas kvazaŭ en paradiza lando".[1353] Alia skribis, ke la pli malaltan vivnivelon en Soveta Unio li eĉ ne konsideras la ĉefa malbono. Lin pli afliktis la manko de „parol- k kunvenlibero" kaj, plej multe, la observo, ke la homoj jam komencis kutimiĝi al tiu manko: „... verdire - k tio eble estos por vi la ple j terura ekscio - ph k ph ĉi tie la homoj per- das la emon al hbero; la nova generacio eĉ ne komprenas tion, kio estas por mi k por vi libero."[1354] Ĉiuj publikigitaj leteroj draste priskribis la pohtikan-socian situacion sub la rego de Stalin: ke nedenuncado sekvigas punon per lOjara malliberigo; ke la pohco per torturado elpremas konfesojn; ke laŭ nova dekreto eĉ 12jaraj junuloj povas esti mortkondamnataj[1355]; ke formiĝis „nova klaso da privilegiuloj, da ekspluatantoj", dum „la socialisma ideologio iom post iom ĉesas ludi rolon".[1356]