Выбрать главу

La leteroj donis do tre negativan karakterizon de la soveta rea- leco. Ih pentris bildon de subpremo, timo kaj mizero - de „tomb- efika ortodoksejo", en kiu la iam liberigotajn laboristojn sklavi- gas altgrade perfektigita sistemo de ŝtatkapitalismo.[1357] Skribis la leterojn homoj, kiuj mem batalis kontraŭ la cara reĝimo kaj esperis de la revolucio la ĉesigon de ekspluatado, sed nun vidis sian idealon kruele detruita. Kun ŝirita koro ih konfesis, ke kon- traŭ la sistemo de teroro, instahta de „niaj nuntempaj ŝakaloj- regantoj", pahĝas eĉ la persekutoj de la cara reĝimo kaj ke la liberiga batalo de la laborista klaso „trafis en senelirejon".[1358]

Lanti, kiu plej malfrue meze de 1933 perdis la reston de sia kredo, ke Soveta Unio „estas ankoraŭ revolucieca faktoro en la batalo de 1' proletaro por sia emancipiĝo"[1359], konsideris la leterojn konfirmo de sia opinio, ke la aserto pri konstruado de socialismo en Soveta Unio estas mito, kiun necesas disbati.[1360] Laŭ li, la tiean regosistemon eblis karakterizi nur kiel „ruĝan faŝismon".[1361]

Estis nur Lanti, kiu publikigis leterojn, en kiuj „revoluciaj esperantistoj"[1362] donis malkaŝan priskribon de la cirkonstancoj en Soveta Unio. Sed estas certe, ke multajn en okcidento - homojn, kiuj ne estis tiel eksponitaj kiel Lanti - atingis similaj korelverŝoj deseniluziigitoj.

Unu skribis, ke la komunistoj en eksterlando tre mirus, se ili scius pri la vero en Soveta Unio: „Nur k-doj kun bone pagata ofico povas tiel entuziasme skribi pri Sovetio sed la plejmulto mizeras kaj ne kuraĝas ion skribi pri sia vera stato." [1363] Aparte inte- resan sperton, ankaŭ pri la risko, kiun skribinto prenis sur sin, havis la japana IPE-ano Kurisu Kei. Li estis skribinta leteron al SEU, en kiu li esprimis sian admiron pro la socialisma kons- truado en Soveta Unio, priskribis sian malfacilan vivon sub la atentemaj okuloj de la japana polico kaj krome petis, ke SEU peru al li taŭgajn sovetajn esperantistojn por korespondado. SEU konigis la leteron de Kurisu; rezulte atingis lin kelkaj leteroj - kaj ankaŭ pakaĵeto, kiu entenis malnovan franclingvan lernoli- bron de Esperanto.[1364] Malfermante la libron, Kurisu trovis, ke soveta esperantisto estis skribinta mesaĝon en ĝi. Nome, tra la tuta 165paĝa libro sur ĉiu paĝo kun malpara nombro troviĝis, en la maldekstra marĝeno proksime al la bindaĵo, krajone skribitaj frazoj. La manskribaĵo estis nur pene deĉifrebla:

Tne kara k-do, Viaj bonaj opinioj pri nia lando estas nur bela sonĝo kaj memtrompiĝo. Nenia feliĉo estas. Libero kaj sato ekzistas nur sur papero. Fakte oni same kiel en ĉiuj landoj de la mondo malsatas, sufe- ras kaj estas kruele, eĉ pli kruele ol en kapitalistaj landoj ekspluatata de novaj sinjoroj....

Ĉi tic oni tre premadas la esperantan movadon, por ke ne doni al rusa laboristaro senpere rilatiĝi kun eksterlandaj laboristoj. ... Delegitoj kiuj alveturas de eksterlando, estas jam antaŭe elektitaj de s[oveta] registaro kaj alveninte ĉi tien oni senpage vojaĝas en ĉiuj banlokoj kaj ricevas diversaj[n] donacoj[n]. Neniu eksterlanda laboristo povas sen- pere sen ĉeesto de maskitaj agentoj paroli kun rusaj laboristoj kaj la- boristinoj

Kara k-do kaj amiko mi tute komprenas vian teruran situarion en kapi- talistaj landoj sed kredu, ke tie-ĉi ne estas pli bone. Mi mem estis treege aktiva kiel ruĝgvardiano kaj de tuta koro dum multegaj jaroj batalis por laboristaro, sed nun ĉio absolute ŝanĝiĝis.... Kara amiko mi skribas tiuj[n] ĉi linioj[n] per mia laborista sango. Se nun viekkredosalmiporviestosteruramalreviĝo.... mifariĝiskiella

plej malfeliĉa kompatindulo Mi batalis kontraŭ malveron, sed kion

mi akiris. Nenion, nenia espero. K-do mia karega mi tre bedaŭras vin sed kredu al miaj sangvortoj. Viaj feliĉaj opinioj pri Sovetio estas nur bela sonĝo, same kiel revoj de religiulo pri paradizo. Kie oni devas serĉi la feliĉon por laboristaro mi ankoraŭ ne scias.1

Ni devas supozi, ke ne estis nur malmultaj, kiuj kuraĝis senkaŝe

skribi pri la stalinismaj ekscesoj en leteroj al siaj eksterlandaj

korespondantoj; pri tio aludas ankaŭ la konstato farita dum kun-

sido de la CK de SEU en septembro 1934, ke „en la organizaĵon

penetris kontraŭrevoluciaj elementoj, kiuj aranĝis koncernan

informadon al eksterlando".[1365] Ne necesas akcenti, ke tiu kores-

pondado estis danĝera: Lanti mem en 1932 spertis, ke du el liaj

korespondantoj estis persekutataj, ĉar la soveta cenzuro eltrovis,

de kiu venis la ricevitaj poŝtaĵoj .[1366] Sed danĝeron entenis la kores-

pondado ankaŭ pro faktoro, kiun la sovetaj skribantoj verŝajne

ne estis enkalkulintaj. Tio estas aparte malluma ĉapitro.

Kiel ni menciis, SEU jam fine de la 20aj jaroj publike priparo- lis temojn, kiuj estis traktitaj en korespondaĵoj de sovetaj esper- antistoj kun eksterlando. Ofte pri tiuj temoj la membroj mem sin turnis al SEU por peti konsilojn kiel argumenti. Sed ankaŭ oka- zis, ke eksterlandanoj rekte petis de SEU konfirmon, ĉu estas ĝusta, kion iliaj korespondantoj rakontis pri la rolo de sindikatoj, pri la sekvoj de la agrikultura kolektivigo aŭ pri la distribuo de sa- lajroj. Kiam sub la kondiĉoj de evoluinta stalinismo multiĝis la nombro de politike tiklaj temoj, tiu ĉi praktiko de informiĝo ĉe

SEU, origine eble ĉefe fontinta el komprenebla scivolo de la okcidentaj kamaradoj, kaŭzis ne nur kreskantan embarason al la gvidantoj, sed pli kaj pli ankaŭ malagrablaĵojn al la membroj, kies korespondaĵoj iĝis konataj.

La danĝero estis malpli antaŭvidebla, ol tiu, kiu rezultis el la atentemo de la cenzuro. Pri kio temis - nome, pri la risko esti denuncata el eksterlando, tion klarigis Lanti en parolado antaŭ nederlandaj laboristaj esperantistoj. Farante konsilojn kiel daŭ- rigi la korespdndadon kun sovetaj esperantistoj sub la malfaciii- ĝintaj kondiĉoj, li atentigis, ke „necesas plie, ke vi akiru ilian fidon; ili devas esti certaj, ke iliaj leteroj ne estos transsendataj al CK de SEU, kiei jam okazis fare de k-doj, kiuj sendube opiniis, ke tiujn leterojn skribis danĝeraj kontraŭrevoluciuloj".[1367]Komence de 1936 Lanti tuŝis la vundan punkton ankoraŭ pli klare, kvankam nepubiike:

Pripensu, ke okazis, ke ekstersovetiaj K-doj kaŭzis la enkarcerigon de siaj sovetiaj korespondantoj per tio, ke, ricevinte leterojn, kiuj diris la veron, tiuj K-doj opiniis, ke nur Jtontraŭ-revoluciuloj" povas skribi tiajn leterojn. Di komunikis al C.K. de S.E.U. tiujn skribaĵojn k neniam phi oni aŭdis de aŭ pri tiuj kompatindaj korespondantoj.

Lanti ne troigis. En 1931 leteroj de du sovetaj SAT-anoj, senditaj al Parizo, estis faksimile aperigitaj en la ruslingva organo de SEU.[1368] Demandante sin, kiel tio povis okazi, SATesprimis la sus- pekton, ke unu el la tri membroj de sia propra Kontrol-Komitato rompis la skriban promeson, ke al neniu li sciigos la nomojn de sovetaj korespondantoj. Nome, la Kontrol-Komitato ricevis de S AT dosieron kun leteroj de sovetaj esperantistoj, ĉar ĝi havis la taskon trakti la plendon de Drezen kontraŭ „malhonorigo" fare de la Direkcio de SAT.[1369] La suspekto esti perfidinta ĝuste homojn, kiuj akuzis Drezen pri diktatoreco, falis sur la belgan komuniston Henri Jeanneret, kiu fine de decembro 1930 eksiĝis el sia funkcio kiel membro de la Kontrol-Komitato kaj transiris al la tendaro de la opozicio.[1370]

Dum la amsterdama kongreso la komunistaj opoziciuloj eks- piicite pravigis la promesrompon2 kaj cetere kutimis kvitanci la laŭtlegadon de anonimaj leteroj el Soveta Unio per vokoj kiaj „Tio estas blankruso! Tio estas kontraŭrevoluciulo! "[1371] Konside- rante tiun spiritostaton, ni ne bezonas multe da fantazio por imagi, kiel reagis fidelaj adeptoj de Soveta Unio en okcidento, kiam sovetaj esperantistoj de tempo al tempo elverŝis sian koron kaj raportis faktojn, kiujn la ekstersovetia partiano ne povis (aŭ ne volis) kredi. Ankaŭ Kurisu memoras, ke li neniel volis kredi la surmarĝenajn notojn de sia korespondanto kaj ke nur pro ins- tinkta sento li ne skribis pri ili al SEU. Eĉ pluraj legantoj de HerezuĴo, do membroj de la Sennaciista Frakcio de SAT, akcep- tis la ŝokan enhavon de la publikigitaj leteroj kun pridubo; laŭ Lanti, ili „emas pensi, ke nur ,blankuloj', ,kontraŭrevoluciuloj' povas tiele paroli pri ,la patrio de 1' tutmonda laboristaro'".[1372]