La malkaŝemo de sovetaj kaj la ortodoksemo de okcidentaj partneroj do kaŭzis, ke rompiĝis korespondaj rilatoj. Pri la mal- bona sorto, kiu atendis tiujn, kies leteroj estis el okcidento resen- ditaj al Soveta Unio, bedaŭrinde ne estas dubo, ĉar la CK de SEU, kien trafis la leteroj, ne miskompreneble deklaris sian pre- tecon plenumi la taskojn, kiujn la Partio postulis de ĉiu soveta civitano. Kiom servema ĝi estis, montriĝis en ĝia Esperanta lingv- aĵo, kiu elspiris la regantan pensmanieron de plej militema stali- nismo:
Ni devas plialtigi nian klasan atenton. Uzante esperanton por la celoj revoluciaj, ni malebligu al kulakaj agentoj uzi esperanton por la celoj kontraŭrevoluciaj. Ni eltiru tiujn agentojn de la monda kapitalo el iliaj kaŝtruoj, ni frakasu ĉe ili la deziron daŭrigi sian laboron, en esenco direktita al preparado de kapitalisma milito kontraŭ Sovetio. Ni laŭte deklaru al laborista esperantistaro tutmonda: jen vidu, kiel kontakte kun premeganta kaj ekspluateganta vin kapitalistaro laboras renegato Lanti kaj tiaj amikoj-agentoj en Sovetio.[1373]
Sed okazis ankaŭ inverse: Koresponda kontakto same povis rom- piĝi pro tio, ke estis ne transpontebla fendo inter okcidentaj korespondantoj, kiuj, estante socialistoj, malaprobe juĝis pri la evoluo en Soveta Unio, kaj sovetaj esperantistoj, kiuj senŝancele defendis sian landon kontraŭ ĉia kritiko. Kiel tiamaniere eĉ mult- jara perletera amikeco povis veni al abrupta fino, montras la jena ekzemplo. La franco F.A. Chavenon, en Clermont-Ferrand[1374], longe korespondis kun sovetiano, kies patro pereis en la civila milito, batalante kontraŭ la „blankuloj", kaj kiu mem „ĉiam estis fervore sindonema al soveta reĝimo". Lin regule Chavenon scii- gis pri „malbonfamoj" ekzistantaj en Francio pri Soveta Unio, kaj li responde fervore komunikis al sia franca amiko la „veron". Dum certa tempo la sovetiano estis „maljuste" enkarcerigita, sed ankaŭ tiam ne ŝanceliĝis lia lojaleco al la reĝimo.
En oktobro 1936 Chavenon sendis al sia „karega amiko" poŝt- karton kun la jena teksto:
Ambaŭ niaj registaroj estas kapitalistaj, ĉu ŝtata, ĉu privata, sed same premantaj al la popolo, tial ili ne povas subteni la hispanan proletaron, kies venko estus mortbato al kapitalismo. ... Oni diras, ke Stalin mal- sanas; li povas morti, li jam faris sufiĉan malbonon, perfidante la Okto- bran Revolucion.
Post kelkaj semajnoj venis la respondo. Chavenon estis titolita „sinjoro" kaj legis en la ricevita letero interalie la jenon:
Dum kelkaj jaroj de nia konatiĝo vi diris al mi, ke vi estas socialisto, sed laŭ la enhavo de viaj leteroj mi sentis, ke en vi estas tre malmulte da socialista, k hodiaŭ finfine mi komprenis, ricevinte vian poŝtkarton, ke vi estas trockisto.
Sekvas detalaj klarigoj pri la sinteno de Soveta Unio en la his- pana civila milito, kiuj klopodas pruvi, ke fakte estas nur ĝi, kiu donas al la hispana popolo efikan helpon. La sovetiano konsilas al Chavenon pii ofte legi L'Humanitĉ- „tiam vi havos pii veran vidpunkton" - sed tuj poste jam rezignas esprimi la esperon, ke Chavenon ŝanĝos sian opinion. La letero finiĝas tieclass="underline"
... laŭ via malamikeco al nia amata K-do Stalin mi povas konkludi, ke vi kun via kapo dronis en la malpura marĉo de 1' trockismo; tial vi estas en la vicoj de 1' faSistoj, en vicoj de la malamikoj de paco. Ni povas batali kune kun socialistoj, anarkistoj, eĉ katolikaj laboristoj por paco unuecfronte, sed kun trockistoj ni ne povas unuiĝi, k ĉiujn trockistojn ni devas pafmortigi kiel furiozajn hundojn.[1375]
4.4.5. La Gno de korespondado
Ne estas malfacile kompreni, ke en la korespondado inter Soveta Unio kaj eksterlando meze de la 30aj jaroj iĝis pli kaj pli maleble, kaj danĝere, trakti temojn de politik-ideologia karaktero. Malgraŭ la uzo de ĉirkaŭvojoj, ankaŭ la kontakto de Lanti kun sovetaj korespondantoj de post 1935 estis nur spo- rada.[1376] Sed restas demandi sin, ĉu korespondaj rilatoj ĉesis nur pro la malkaŝemo de sovetianoj, la provokaj demandoj de okci- dentaj socialistoj kaj la denuncoj de ekstersovetiaj komunistoj. Alivorte: Ĉu ni devas atribui la pereon de la soveta Esperanto- movado unuavice al tio, ke en la korespondado akiris superregon rekte kontraŭsovetaj tendencoj?
Ne estas dubo, ke ekde la komenco de la 1930aj jaroj aro da personoj estis arestita, pro la enhavo de leteroj, kiujn ili sendis eksterlanden, kaj eble ankaŭ pro korespondaĵoj kun „neorto- doksa" enhavo, kiujn ili ricevis.[1377] Sekve de tio ege altiĝis la aten- temo de la sovetaj esperantistoj. Restis al ili, rilate la korespon- dadon, esence tri manieroj de sinadapto.
Unu ebla reagoformo estis eviti ĉian riskon kaj simple rezigni pri plua koreSpondado. Jam pii frue eksterlandanoj ofte spertis, ke eĉ sovetiano, kiu anoncis sian korespond-deziron, ne respond- is la unuan alskribon. Tio ĉi povis havi diversajn kaŭzojn, sed en la 1930aj jaroj evidente multiĝis la okazoj, ke malskribemo ŝuldi- ĝis al embarasiĝo pro la trudaj demandoj de la eksterlandano.
Aliflanke, korespondado estis nedisigeble ligita kun la esperant- isteco kaj tial ne facile rezignebla. Krome, SEU konsideris la par- toprenon en la kolektiva korespondado devo de siaj membroj. Kiam venis plendoj, ke la provoj interligi sovetajn kaj alilandajn fabrikojn kaj organizaĵojn fiaskis, ĉar el Soveta Unio ne venis respondo al la demandoj faritaj de ekzemple germanaj labor- istoj, SEU severe admonis siajn membrojn ne perfidi la laboron: „Ni atentigas, ke nerespondo al la demandoj de alilandaj kores- pondantoj estas granda politika krimo, neniel pardonebla!"1 Kaj kiam en 1933 SEU ricevis agnoskon de la Tutsoveta Intersindi- kata Komitato pri la valoro de la uzo de Esperanto en la „interfa- brika korespondado internacia", ĝi atingis eĉ la garantion, ke la sindikatoj disciplinos tiun esperantistan fabrikanon, kiu neglektas siajn taskojn en la organizado de korespondado.[1378]Certe, tio ĉi montras, kiom malfortiĝis la iama elano de la entu- ziasme lanĉita koresponda agado; admonoj kaj minacoj simp- tome atestis, kiel peza fariĝis la tasko ellabori enhave senripro- ĉan respondon al ekstersovetiaj laboristoj. Sed restas la fakto, ke korespondado, precipe se kolektiva, plue konsistigis gravan par- ton de la laboro de SEU kaj ke ĝi, kvankam laŭ konfeso de Dre- zen en 1932 malkreskis ĝia relativa graveco, ankoraŭ povis kalkuli pri la subteno de oficialaj instancoj.
Ĉar do mankis oficiala malinstigo, multaj sovetaj esperantistoj bonkonscience povis elekti la alian eblecon: daŭrigi la korespon- dadon. La plue valida principo de internacia eduko de la labor- istoj kuraĝigis ilin konservi siajn rilatojn kun eksterlandanoj kaj tiamaniere demonstri al la aŭtoritatoj, kiel bone Esperanto daŭ- ras servi al la interproksimigo de la tutmonda proletaro. La pagenda prezo por tio estis la zorgemo moviĝi strikte nur en la kadro de tiuj esprimformoj, kiujn la stalina reĝimo preskribis al siaj civitanoj. La rezulto tiam estis la jam menciita fenomeno, ke la leteroj, kiujn skribis sovetaj esperantistoj al eksterlando, alprenis ĉiam pli stereotipan karakteron. Plenigis la leterojn entuziasmaj raportoj pri la kvinjarplanaj atingoj, laŭdego al la
Partio kaj ĝia amata gvidanto Stalin kaj flamaj esprimoj de la konvinko, ke Soveta Unio estas „la plej forta, plej potenca ŝtato en la mondo" kaj ke „ni vivas en bona kolorriĉa vivo, sed la estonto estos ankoraŭ pli bona".[1379]
Tiu ĉi formo de korespondado povis sukcesi nur, se ankaŭ el eksterlando venus adekvataj respondoj -respondoj, kiujn eblus diskonigi en Soveta Unio kiel frapan pruvon pri la valoro de Esperanto kiel peranto de admiraj voĉoj. Tiaspecan reefion oni atendis de la aparato de PEK, kaj sendube ĝi sukcesis produkti rezultojn en la dezirata direkto. Tamen, ni jam scias, ke la pacienco de eĉ plej bonvolaj PEK-laborantoj estis metita al seve- raj elprovoj pro la kutimo de la sovetaj korespondantoj komu- niki sukcesraportojn kaj statistikojn, sed ne tion, kio interesis iliajn okcidentajn kamaradojn pli multe. Tiuj plue preferis ske- mon de „labordivido", kiu iam ŝajnis esti tute normala en la korespondado inter Soveta Unio kaj eksterlando, nome ke unu priskribu la postrevoluciajn atingojn kaj la alia sian porrevolu- cian batalon. En 1936, PEK-filio en Ĉefioslovakio ankoraŭfoje precizigis, kion oni atendas de la kamaradoj en la kapitalistaj landoj: ili „skribu pri sia batalo, kreo de unueca fronto, strikoj, mallibereja vivo, senlaborula vivo ..., militpreparoj kaj batalo kontraŭ ĝi..." Je la sama okazo estis formulitaj tre precizaj demandoj, kiujn estis respondontaj la sovetianoj: