Kiel vivis laboristoj iam, kiel hodiaŭ? Logado iama k nuna. Kiom da horoj laboras la laboristoj, ĉe kiaj kondiĉoi? Kia estas diferenco inter la salajro de la junularo, viroj kaj virinoj. Cu ricevas la laboristoj kar- bon senpage? Kiom? Kia estas ilia socia asekuro, kiu pagas ĝin? Kiom da subteno ricevas malsanaj laboristoj? Ĉu por ĉiuj tagoj de mal- saneco? Kiom da subteno ricevas malkapablulo pro invalideco aŭ mal- juneco? Kipm ricevas la vidvinoj kaj orfoj ĉe mortigo de siaj edzoj kaj patroj? Ĉu okazas oftaj malfeiiĉoj en fabrikoj? Kiel longa estas forper- meso de la laboristoj, kiel ili ĝin pasigas? Kiel laboristaro pasigas libe- ran tempon? Kiel estas punataj en la fabrikoj laboristoj, majstroj, inĝenieroj, ktp.? Kiel rilatas majstroj, inĝenieroj al laboristoj? Kiaj estas eblecoj de studado? Kion manĝas laboristo? (Por nia laboristaro tre grava). Pri beligo de urbo, naciminoritoj, ktp., ktp...
Per tio ankoraŭ ne elĉerpiĝis la scivolo de la ĉeftoj. Ili eble tro- taksis la gradon de socia progreso en Soveta Unio, sed ĉiuokaze ne ĉesis pensi. Montrante al la kampanjo lanĉita post ia miraklaj laborsukcesoj de la ministo Aleksej StaRanov en 1933, ili aldonis la jenajn demandojn:
... kial oni okazigas stafianovajn tagojn? (Se ĝi estas metodo, sistemo. Se unufoje oni tion faris, do oni tiel devus labori daŭre, diris al ni iu k- do). Ĉu staBanovanoj laborgajnos tiom, kiom ili periaboros, pro- duktos? Ĉuonine malaltigos al ili salajron kiel ĉe ni estas farate?
Ni ne scias, ĉu la ĉeBa PEK-filio ankoraŭ sukcesis ricevi respond- on kaj, kiel ĝi intencis, transdoni ĝin al ĉefiaj laboristaj gazetoj por tiamaniere imprese demonstri sian kapablon doni dank' al Esperanto aŭtentikan enrigardon en la ĉiutagan vivon de sovetaj laboristoj. La ŝabloneca karaktero de korespondaĵoj tiutempe senditaj de sovetaj PEK-aktivuloj igas nin dubi, ke venis konten- tiga respondo, ĉar ĝuste la socian staton, la ĉiutagajn vivkondi- ĉojn en Soveta Unio jam ĉirkaŭis sekretumado kaj tabuemo, nur pene kaŝataj de kliŝaj frazoj kaj bombastaj ciferoj.[1380]
Se entute ili venis, la leteroj el Soveta Unio estis plenaj de tiuj „ĝeneralaĵoj", kiujn eĉ komunistoj maifacile digestis. Fojfoje, konkreta demando estis respondita, sed en maniero, kiu limis la absurdon. Meze de 1935, bazante sin sur informo publikigita en Izvestija de la 9a de majo, laŭ kiu iu ukraina laborejestro ricevas monatan salajron de 3 300 rubloj, la franco Raymond Laval skri- bis al la PEK-perantino en Minsk por peti klarigojn. Jen ŝia res- pondo:
... Via demando: ĉu estas vero? Respondo: Ne, ne estas vero. Mi trari- gardis la Isvestia de la tuta monato k ne trovis. Unue ne estas vero, due, tio ne povas esti. Ne ekzistas tiu granda salajro laŭ sovetaj leĝoj...[1381]
Resume do, ankaŭ la plua partopreno de la sovetaj esperantistoj
en la kvazaŭ oficiala korespondado ne asekuris ilin kontraŭ
risko. Iii konstante frontis la neekstermeblan scivolon de ekster-
landaj korespondantoj, kies delikatajn demandojn eblis res- pondi, fine, nur per mallertaj elturniĝoj aŭ propagandecaj lozun- goj - aŭ kvitanci per silento.
Sed restis al la sovetaj esperantistoj ankoraŭ tria ebleo de sin- adapto: Hi povis konscie eviti ĉian enplektiĝon en diskuton pri temoj ekster Esperanto mem aŭ hobioj facile kombineblaj kun ĝi, ekzemple poŝtmarkkolektado. Fakte, la emo dediĉi sin al tute senpoiitikaj, eĉ banalaj temoj neniam mankis en la korespon- dado, sed dum keikaj jaroj ĝi almenaŭ oficiale apenaŭ estis tole- rata. Meze de la 1930aj jaroj, tamen, lriam la reĝimo proklamis la klasbatalon ne plu necesa kaj surface iom mildiĝis la premo al revolucieca konduto, ankaŭ la esperantistoj, kiel montras la ekzemploj de Blinov kaj Ryt'kov, ekopiniis denove legitima la amuz-celan aplikon de Esperanto.
A1 la eksterlandaj admirantoj de Soveta Unio same ne plaĉis tiu maniero de korespondado. Ekzemple, la PEK-filio en Madrid plendis, ke ofte la sovetaj PEK-laborantoj ne respondas „al seriozaj socipolitikaj demandoj pri sovetia vivo. Ekzistas eĉ unuopuloj, kiuj preferas pii poŝtkartojn kaj filatelion ol seriozajn temojn."1 Sed kompreneble ekzistis eksterlande ankaŭ kompre- nemo por la sovetaj korespondantoj, kiuj, konsciante la riskon de serioza opini-interŝanĝo, eskapis al banaleco. La informilo de la svisaj laboristaj esperantistoj rekte konsilis al okcidentaj korespondantoj, ke ili bremsu sian scivolon, se entute ili volas konservi kontakton kun la kamaradoj en Soveta Unio - ke de la „ĝeneralaj demandoj pri tekniko, literaturo kaj eĉ pri la vetero" ili prefere ne transiru „al demandoj politikaj, prireĝimaj", ĉar el tio povus rezulti la ĉesigo de la korespondado.[1382]
Fakte, iĝis rimarkate en okcidento, ke la korespondaj rilatoj kun Soveta Unio pli kaj pli misfunkciis. Ne temis nur pri tio, ke sovetaj esperantistoj libervole ĉesis skribi; kelkaj post deviga paŭzo tuj rekomencis korespondi, kiel montris letero el Voroneĵ kun la dato de la de decembro 1936, sendita al sveda esperant- isto:
En januaro 1933 mi estis arestita kaj kondamnita al kvinjara mallibe-
rigo pro aroganta letero adresita al M. Gorkij. En septembro de
kuranta jaro mi liberiĝis kaj revenis hejmen. Kiel malliberigito mi la- boris ĉe konstruejo de kanalo Moskvo-Volgo. E1 tiea vivo mi rememo- ras interesajn momentojn, sed mi ankoraŭ ne riskas skribi pri tio. Ĉiujn miajn esperantaĵojn, kiujn mi kolektis en daŭro de 20 jaroj, mi perdis pro kaŭzo dirita supre.[1383]
En tiu ĉi okazo la kaŭzo de la arestiĝo ne ŝajnas esti ligita kun
Esperanto. Sed ni scias ankaŭ pri la jena sperto de sveda esper-
antisto, farita proksimume en la sama tempo. Lia soveta kores-
pondanto, kiu ĉiam preferis „skribi pri ĝeneralaj, ĉiutagaj afe-
roj", estis subite eksilentinta. Iun tagon li denove skribis. Mon-
triĝis, ke la ruso estis kondamnita al dujara restado en Siberio,
kaj pri la kaŭzo la svedo suspektis, ke „la sola ,krimo' de li farita
estis lia esperanto-korespondado kun homoj el eksterlandoj".
Atentemo ne plu helpis: La svedaj amikoj devis konstati, ke,
kvankam „ni evitis ĉiun enmikson da politiko en niaj leteroj",
iom post iom ĉesis veni korespondaĵoj el Soveta Unio.2 En okto-
bro 1937 - la sama monato, en kiu la svisa informilo avertis kon-
traŭ endanĝeriga scivolo - ankaŭ la anglo Thomas Aldworth, kiu
la antaŭan jaron estis vizitinta Sovetan Union, raportis, ke ĉiuj
liaj korespondantoj silentas: Liaj leteroj al Leningrado kaj
Moskvo revenis kun la surkoverta indiko „nekonata".3 Kaj ĉi-
foje ne temis pri dumtempa paŭzo en la korespondado. La
silento estis, en la plej multaj okazoj, porĉiama.
VIKTIMOJ DE LA PERSEKUTOJ EN SOVETA UNIO:
E. MifiaFskij
J. Batta
T.Indra
Eksterlandanoj do devis konstati, ke iliaj korespondaj rilatoj kun sovetaj esperantistoj interrompiĝis eĉ, kiam ambaŭ flankoj klopodis eviti la pritrakton de tiklaj temoj. La singardo ne plu utilis, ĉar fine la esenca problemo estis ne kiel korespondi, sed ĉu korespondi entute.