Выбрать главу

Ke tie ĉi troviĝis la problemo, montris la sorto, kiun havis la verŝajne lasta granda kampanjo lanĉita por akceh la internacian laboristan korespondadon per Esperanto. En februaro 1937 la organo de Brita Komunista Partio, Daily Worker, komencis varbi, sub la slogano „Manojn trans la maron", por la interhgo de britaj kaj sovetaj laboristoj per korespondado. En la gazeto ape- ris adresoj de korespondemuloj el Soveta Unio, parte hveritaj de Brita Laborista Esperanto-Asocio (BLEA), kiu tuj entuziasme ofertis siajn servojn en la perado kaj tradukado de leteroj. Jam delonge farinte similan laboron en la kadro de PEK, la asocio vidis en la kampanjo unikan ŝancon por rekomendi sin al la partio kiel nemalhaveblan fielpanton. Fakte, en la evoiuanta korespon- dado Esperanto estis pli ofte uzata, ol la angla, kaj Daily Worker, kiu ĉiusemajne aperigis angulon kun adresoj kaj raportoj pri la stato de la kampanjo, konfesis, ke la sukceso superas ĝiajn aten- dojn.1

Sed post malph ol unu jaro la kampanjo estis haitigita - sen publika klarigo. Aldworth raportis pri tio en Sennaciulo unua- foje. Pri la kaŭzoj de la ĉesigo h skribis:

... la korespondado ĝenis la kontroiintojn de la korespondaĵaro. Venis tro da insistaj demandoj pri kondiĉoj, salajroj, ktp, k kiel ĉiu esp-isto scias, la rusaj korespondantoj skribas nur pri ĝeneralaĵoj. Kiam oni postulas detalojn, la korespondado ĉesas.[1384]

Post tio sekvis ankaŭ provo de BLEA klarigi la aferon. Ĝi indikis la jenajn du kaŭzojn:

Unue, la brita kompartio opiniis, ke ĝi jam sufiĉe starigis la korespon- dadon k bezonas la uzitan spacon por aliaj celoj. Due, k pii grave, ekzistas akordo inter la sovetia registaro k la angla, ke unu ne propa- gandu en la lando de la alia; k la brita kompartio ne deziris doni al la britaj reakriuloj ŝancon diri ke la Sovetia registaro rompas la akordon per la publikigado en angla ĵurnalo de leteroj de sovetiaj rivitanoj.[1385]

Tiu ĉi lasta argumento neintence maikovras la kernon: Ĝi aser- tas, ke korespondado egalas propagandon, devas submetiĝi al politikaj konsideroj kaj, senrigarde al sia enhavo, alportas ĝenon al ŝtataj interesoj. Per aliaj vortoj: la problemo ne estas misuzo de korespondado, sed la korespondado en si mem. La korespon- dado kiei tia estas ĝena kaj tial ĉesigenda: Tion la argumento tute klare esprimas, kaj erariga ĝi estas nur pri tiu, kiu ne deziris la korespondadon. Tiu estis ne la brita, sed la soveta registaro.

Ĉu tiun deziron de la soveta registaro konsciis la esperantistoj, antaŭ ol ili multnombre malaperis en labortendaroj? Tion kom- preneble oni povas malfacile pruvi per konkretaj faktoj. Kiel raportis post la milito iamaj sovetaj civitanoj al usona esploranto, fine de la 1930aj jaroj iĝis konate en Soveta Unio, ke estas riske daŭrigi Esperantan korespondadon; laŭ ili, Esperanto „silente kaj kviete" mortis, ĉar ne plu eblis private korespondi kun esper- antistoj en Eŭropo kaj Ameriko.[1386] Sed pli rimarkinda estas, kion spertis la brita komunista esperantisto E.A. Evans: Li transsen- dis en 1937 leteron de Kurisu Kei, elkontrabanditan el japana karcero, al ties korespondanto en Ĥarkovo, Abram Klimovskij. Evans mem interŝanĝis dum kelkaj monatoj leterojn kun Klimo- vskij, sed: „Tiam li min informis, ke li ne povas korespondi plu. Amikoj miaj kiuj korespondis kun aliaj Sovetanoj ricevis lete- rojn samsence. Ŝajnis, ke la Soveta Esperanto-Asocio konsilis al siaj anoj ke korespondado kun alilanduloj devas ĉesi." 2

Pri korespond-malpermeso parolis ankaŭ hungaro ekzilita al Novjorko, Ralph Bonesper, kiu, kiel aliaj samurbanoj, antaŭ 1937/38 havis pli ol cent korespondantojn en Soveta Unio. La kontakto ĉesis, laŭ Bonesper, ne nur pro la cenzuro, sed ĉar de tiu tempo estas „100%a (aŭ preskaŭ 100% a) malpermeso por korespondi kun eksterlandanoj". Li precizigis, ke tiu malper- meso koncernis la korespondadon en ĉiuj lingvoj, ne nur la esperantlingvan, ke tamen „Esperanto mem estas distinge mal- favorata".1 Efektive: Se korespondado estis malpermesita, tio devis trafi Esperanton plej multe, ĉar, kiel atentigis, certe ape- naŭ troigante, la franca eksmembro de la CK de SEU, Lucien Laurat, Esperanto estis praktike la sola fremda lingvo, per kiu sovetaj laboristoj povis facile interrilati kun eksterlandanoj.2

Per tio ni venas al la konkludo: Esperanto igis en 1937/38 ne plu tolerata, ĉar ĝi estis efika ilo en la perkoresponda komuni- kado de sovetaj civitanoj kun eksterlando, kaj tiu iam oficiale subtenata korespondado perdis la favoron de la soveta reĝimo, ĉar ĝi laŭ ĉiuj siaj aspektoj entenis riskojn:

La korespondado ne plenumis sian celon: servi al la interesoj de Soveta Unio, kiaj ilin difinis la Partio.

La korespondaĵoj, kiuj venis el eksterlando al Soveta Unio, origine bonvenaj, se stimulaj por la konstruantoj de socia- lismo, alportis tro da informoj pri la vivo en la kapitalismaj landoj, kiuj, anstataŭ pozitive stimuli, invitis al komparoj nefavoraj por la soveta reĝimo.

La korespondaĵoj de eksterlandanoj entenis tro da ĝena sci- volo pri la reala politika-socia situacio interne de Soveta Unio, kiun zorge klopodis kaŝi la oficiala propagando.

Ne plu eblis utiligi la korespondadon por la priskribo de la socialismaj atingoj de Soveta Unio. Eĉ organizita korespon- dado rezistis plenan unuformecon, ĉar el leteroj ne estis elimi- nebla la elemento de spontaneo.

Ankaŭ la pure hobia formo de korespondado ne donis garan- tion kontraŭ la malobservo de tabuoj, ĉar korespondado, kiu akorde kun la iam proklamita principo de internaciisma eduko

Letero de Ralph R. Bonesper al Boris I. Sokolov, de 30-3-1954, en Infor- milo de Esperanto-Koresponda Studrondo (Tokio) 1955, n-ro 3 (sept.), p. 11. - La franca komunisto William Gilbert skribis en 1952, ke „el 100 esperantistoj en nia lando, 95 estas tute certaj, ke fakta malpermeso [de la Esperanto-movado] ekzistas en Sovjetio". Li observis ankaŭ, ke en komunistaj gazetoj „neniam oni trovas anoncetojn por korespondado, nek ruslingve nek franclingve aŭ alilingve": La Pacdefendanto 1952, n-ro ll,p.l.

Lurien Laurat, Staline, la Iinguisdque elPimpĉriaUsme russey Paris 1951, p. 85. - Germana esperantisto notis la jenan eldiron de soveta oficiro (esperantisto) en la orienta zono de Germanio: „Ne la lingvo mem estas leĝe malpermesita, sed nur la eksterlanda korespondado." (Sepp Hdnig, „Trans la kurtenon, Heroldo de Esperanto 25.1949,n-ro 10[1107],p. 1.)

de la amasoj estis rigardata kiel politika instrumento, ne povis esti simple reduktita al la rango de hobio. Pro la fakto, ke ĝenerale la riskoj de korespondado estis superre- gaj, necesis malebiigi la korespondadon entute. Per tio la Esper- anto-movado, kiu vivis per korespondado, perdis sian ekzisto- rajton.

La soveta registaro neniam oficiale klarigis, kial ĝi subpremis la Esperanto-movadon. Sed helpas komprenon de ĝiaj motivoj, se ni citas provon de analizo, kiun publikigis Drezen en 1932: ... fariĝas kompreneble, ke la burĝaro en la tutmondo komencas ĉiel malhelpi penetron de Esperanto en la laboristaj amasoj. Ĉiu eĉ nove- bakita, laborista esperantisto, eĉ se aliĝinta al Esperanto per helpo de iu katolika aŭ „sennaciista" organizaĵo, ĝuste per helpo de Esperanto riskas kleriĝi, kompreni la esencon de klasbatalo, aktive aliĝi al la internacia laborista korespondado, kiu troviĝas plene en manoj de klaskonsciaj proletoj; kaj tiamaniere, rezulte, li riskas fariĝi aktiva, organizita kontraŭulo de la nuntempa sociordo.[1387]

Drezen trafe atentigis, ke ekzistas registaroj, kiuj turnas sin kon- traŭ Esperanto, ĉar civitanoj helpe de tiu lingvo „riskas kleriĝT kaj forlasi la fiksitan kadron de lojaleco. Sed li ne povis antaŭ- vidi, ke kvin jarojn poste al la sama konkludo venos registaro, al kiu li mem kaj miloj da sovetaj esperantistoj, inter ili „klaskons- ciaj proletoj", montris fidon ĝis la fino.