Выбрать главу

4.5. POSTLA DUA MONDMILITO

4.5.1. La Granda Silento en orienta Eŭropo

433

En la landoj de orienta Eŭropo, kun la escepto de Ĉeftoslova- kio, la Esperanto-movado troviĝis inter la du mondmilitoj en preskaŭ senĉesa lukto kontraŭ la malfavoro aŭ eĉ persekutoj de la aŭtoritatoj. Tio validis precipe por laboristaj Esperanto-unui- ĝoj, plej ofte devigitaj agi duonlegale aŭ tute subtere. Poste, la antaŭenmarŝo de la nazi-germanaj armeoj ekstermis komplete la Esperantan vivon en Pollando kaj minacis estingi ankaŭ en laceteraj landoj tiun modestan restaĵon de neŭtrala movado, kiun pretis toleri la dekstraj registaroj. Multaj esperantistoj, precipe en Bulgario kaj Jugoslavio, donis sian vivon en partizana batalo kontraŭ la en- kaj eksterlanda faŝismo.

Pro tio estas tute kompreneble, ke la fino de la milito liberigis la korojn de multaj esperantistoj en orienta Eŭropo de peza ŝarĝo. La frakaso de faŝismo ŝajnis signali novan aŭroron ankaŭ al la idealo de komuna lingvo. Pluraj antaŭe persekutataj labor- istaj esperantistoj transprenis gravajn funkciojn en la novestabli- taj socialismaj ŝtatoj, esperante malfermi per sia respondeca pozicio senprecedence pli favorajn perspektivojn por la Esper- anto-movado.

Plej rapide rekomenciĝis la agado por Esperanto en Bulgario. Tuj post la starigo de kontraŭfaŝisma registaro, la 9an de septem- bro 1944, renaskiĝis lokaj grupoj de esperantistoj, ĝoje sekvante la alvokon, ke ili denove kolektu ĉiujn kaŝitajn Esperantajn librojn kaj gazetojn.[1388] Jam en aŭgusto 1945 ekaperis la monata revuo Internada Kulturo, kiel organo de Bulgara Esperantista Asocio (BEA). En ĝia unua numero la redaktoro Asen Grigo- rov, malnova veterano de la laborista Esperanto-movado[1389], ple- zure konstatis, ke ndank' al la potenca apogo de la Ruĝa Armeo" la Esperanto-grupoj „denove estas centroj de bolanta kultura vivo" kaj ke, „kvankam ankoraŭ daŭras serio da malhelpoj en la internaciaj interrilatoj, kvankam la landlimoj ne estas malfermi- taj por senbara trafiko de homoj, gazetoj kaj leteroj, jam la unuaj hirundoj de la alpaŝanta esperanta printempo montriĝis: Oni plene permesis korespondadon inter Bulgario kaj Jugosla- vio, kun Sovjetio, lasttage-kun Rumanio kaj pluraj landoj."[1390]

Kiam oni konsideras, ke Grigorov kaj Uaj kamaradoj ĝis 1934 estis tre vigie partoprenintaj la internacian laborist-kamparanan korespondadon, ne surprizas la fakto, ke la unua postmihta kon- greso de bulgaraj esperantistoj, komence de septembro 1945 en

Sofio, akceptis apartan rezolucion pri internacia korespondado.

Baziĝante sur la konvinko, ke „la internaciaj rilatoj neeviteble

demokratiiĝos", la rezolucio asignas al Esperanto esencan rolon:

... por ke la interaaciaj komunikigoj fariĝu facilaj kaj amasaj, krom la malhelpoj kaŭzataj de la tutmonda piutokratio kaj reakcio, ekzistas ankoraŭ seriozaj malhelpoj de teknika karaktero. La landlimoj mal- rapide kaj malfacile malfermiĝas, por doni vojon al libera kaj intensa interŝanĝo de homoj, varoj, kulturvaloraĵoj, politika sperto kaj ideoj. Grava malheJpo por la kreo de amasaj komunikiĝoj inter la popoJoj estas ankaŭ la manko aŭ la neutiligado de facila internada helplingvo.[1391]

La bulgaraj esperantistoj estis alvokataj enlande kaj internaci-

skale konduti kiel pioniroj de demokratio kaj kontraŭfaŝismo.[1392]

La nova BEA pretendis, ke la antaŭa laŭklasa apartiĝo de esper-

antistoj en neŭtralan kaj laboristan organizaĵojn ne plu necesas,

ĉar ĝi nun signifus dissplitiĝon kaj „do utilus nur al la reakciu-

loj".[1393] En sia entuziasmo pri la nova politika ordo, ŝajne garan-

tianta favoran klimaton por Esperanto, la gvidantoj de la bulgara

Esperanto-movado iris eĉ tiel malproksimen, ke ili identigis la

venkon de la komuniste kontrolata Patrolanda Fronto kun la plej

intimaj deziroj de la esperantistoj, minace nomante tiun, kiu ne

apogas la „popolan registaron", „malamiko de Esperanto":

... se troviĝas esperantisto, kiu ne estus adepto ankaŭ de la vere demo- kratia P.F. registaro, li estas adepto de la faŝista reakcia reĝimo, adepto de la ideo por la likvido de nia demokratia internacia lingvo Esperanto, kiel „danĝera" lingvo, - li do, ne rajtas nomi sin esperant-

isto.[1394]

La saman principon de kontraŭfaŝisma unuecfronto BEA klopo- dis aplikigi ankaŭ en la internacia Esperanto-movado. Tiucele ĝi jam frue donis atenton al kunordigita agado de la landaj asocioj en la popoldemokratioj. Ekde la numero de majo/junio 1946 Internacia Kulturo subtitole nomis sin „Kultura revuo de balkan- landaj Esperanto-asocioj"[1395], kaj fine de aŭgusto delegitoj el Bul- gario, Rumanio kaj Jugoslavio kunvenis en Asenovgrad por Balkana Esperanto-Konferenco. Je tiu okazo Interaacia Esper- anto-Ligo kaj Universala Esperanto-Asocio estis kritikitaj pro „nekonsekvence demokratia" sinteno („pasiva, neŭtrala sinteno al faŝismo kaj reakcio").[1396] La kampanjo daŭris, dum IEL kaj UEA traktis pri sia reunuiĝo[1397], kaj nelonge post kiam, en aprilo 1947, estis starigita la nova UEA kiel unueca organizaĵo de la neŭtrala movado, ok landaj asocioj[1398] prezentis al la 32a Univer- sala Kongreso en Bera fine de julio projekton de rezolucio, kiu, krom la emfazo pri demokratio kaj kontraŭfaŝismo, postulis de ĉiuj esperantistoj „senĉese plej energie kontraŭbatali la restaĵojn kaj la novajn fajrujojn de faŝismo" kaj „senmaskigadi la prepa- rantojn kaj provokantojn de nova milito; aktive subteni ĉiujn demokratajn, pacajn tendencojn".[1399]

La rezolucio estis malakceptita kun plimulto de proksimume tri kvaronoj .[1400] Eĉ tiuj esperantistoj, kiuj konsentis, ke post la sperto de la faŝisma malamikeco kontraŭ Esperanto la antaŭa kompreno de neŭtraleco bezonas revizion, voĉdonis kontraŭ rezolucio, kiu praktike estus kateninta la Esperanto-movadon al unu flanko en la komenciĝinta Malvarma Milito, nome al la poli- tiko de Soveta Unio.[1401]

Malgraŭ la malsukceso en Bern daŭris la klopodoj de bulgaraj kaj jugoslavaj esperantistoj plifortigi la kunlaboron inter la Esperanto-asocioj en la balkanaj landoj kaj krei komunan aga- don por la „demokratigo" de UEA. Paralele, okcidentaj komu- nistoj, kiuj apartenis al SAT, estis admonataj forlasi tiun organi- zaĵon de „anarko-trockistoj kaj etburĝaj elementoj" kaj aliĝi al UEA por povi influi ĝin „progresive". Tion ekzemple fine de 1947 Grigorov rekomendis al la dano Poul Thorsen, petante lin ankaŭ provizi informojn pri la karaktero de la dana movado kaj la politika sinteno de ĝiaj gvidantoj.[1402] Thorsen ne faru - skribis Grigorov - vanan laboron per la restarigo de Komunistema Frakcio en SAT, sed anstataŭe tenu konstantan kontakton kun Internacia Kulturo. Pri tiu revuo Grigorov malkaŝis, ke ĝi „iom post iom devas fariĝi fakte vera centra organo de la movado, fariĝi kultura, ideologia kaj socia ... revuo, ĝis kiam vere demo- krataj samideanoj transprenos la estradon de UEA".[1403]

Apenaŭ estis farita progreso en tiu direkto. Tio ŝuldiĝis ne nur al la rezisto aŭ malinklino de la plej multaj esperantistoj ekster la popoldemokratioj, sed ankaŭ al esenca handikapo, kiun deko- mence havis la orienteŭropaj protagonistoj de kontraŭfaŝisma UEA: la neekzisto de movado en Soveta Unio. En 1947 Interna- cia KuĴturo ja menciis la ricevon de kelkaj leteroj de sovetaj esperantistoj, sed tiuj evidente ne entenis iujn atentindajn infor- mojn.[1404] Samjare disvastiĝis sciigoj pri malhelpoj kontraŭ la Esperanto-movado en la soveta zono de Germanio[1405], kio dum la diskuto en Bern kontribuis al la negativa reago je la rezoluci-pro- jekto.[1406] Eĉ en komunistaj medioj ekster la popoldemokratioj montriĝis malfavoro al Esperanto, kiel raportis franca SAT-ano komence de 1947. Indikante plurajn faktojn pri la sinteno de la Franca Komunista Partio, ekz. pri malpermeso organizi kurson en kvartala sekcio de la partio en Parizo, li sciigis, ke „la partiaj instancoj bojkotas nian agadon", ĉar ili „tute ne deziras, ke la proletoj povu libere rilati kun alilandaj laborfratoj".[1407]