Выбрать главу

La jaro 1948 alportis akriĝon de la Malvarma Milito inter Usono kaj Soveta Unio. En februaro ankaŭ en Ĉeftoslovakio la Komunista Partio transprenis la potencon, per kio nun la tuta orienta Eŭropo falis sub la influon de Soveta Unio. Rezulte alar- miĝis la okcidentaj ŝtatoj pri la danĝero de plua komunisma antaŭenmarŝo, des pli kiam, en junio, Soveta Unio blokadis la surterajn ligojn inter okcidenta Berlino kaj la okcidentaj zonoj de Germanio. La kreskanta atentemo en okcidento siavice insti- gis Moskvon plidensigi sian kontrolon super la popoldemokra- tioj. Fine de junio Jugoslavio, kiu rezistis la sovetan kuratorecon, estis eksigita el Kominform. Por eviti similan malobeon en la aliaj landoj, regataj de Komunista Partio, sekvis intensa kam- panjo kontraŭ ĉiuj veraj aŭ supozataj devioj de la postulata loja- leco al Soveta Unio. Jam en aŭgusto Wtadystaw Gomulka, mal- fidata pro sia inklino al naci-komunisma koncepto, estis malŝar- ĝita de sia posteno kiel unua sekretario de la partio en Pollando. En septembro estis arestita albana partia gvidanto, Ko$i Xoxe, sub la akuzo esti titoista agento. Kelkajn monatojn poste publika proceso kontraŭ li finiĝis per morto-verdikto, kaj la sama sorto ekde 1949 sinsekve trafis funkciulojn ankaŭ en Bulgario, Hunga- rio, Rumanio kaj Ĉefioslovakio.

Dum en orienta Eŭropo disvastiĝis la sufoka atmosfero de sta- linismo, ankaŭ la Esperanta printempo, apenaŭ ekflorinta, jam venis al sia fino. La malvarma vento unue ekblovis en la orienta zono de Germanio, tiutempe ankoraŭ rekte kontrolata de soveta militista registaro. Tie la fakta malpermeso organiziĝi por la dis- vastigo de Esperanto, spertita jam en diversaj lokoj, estis oficiale konfirmita per dekreto de la Germana Administracio de Internaj Aferoj „pri la transigo de popolartaj grupoj kaj popolklerigaj asocioj en la ekzistantajn demokratajn amasorganizaĵoj n", de la 12a de januaro 1949; en la direktivoj por plenumo de la dekreto, la ciferoj 6 kaj 7 postulis la malfondon de „artlingvaj grupoj" kaj la tujan ĉesigon de Esperanto-rubrikoj en la gazetaro.[1408] Klarigon pri tiu rigora paŝo iiveris kvin monatojn poste Neues Deutsch- land, la organo de Socialista Partio de Unueco. Laŭ ĝi, la espero je interpopola fratigo per Esperanto malhelpas al multaj homoj ekkonscii la verajn kaŭzojn de militoj, krizoj kaj politikaj kon- fliktoj, dum fakte la dispartigon de la mondo eblas forigi ne per mondlingvo, sed nur per la klasbatalo kaj la fina venko de la la- boristaro.[1409] Tion ĉi skribis la sama partia organo, kiu komence de 1947 estis memoriginta pri la giora tradicio de Germana Labor- ista Esperanto-Asocio kaj alvokinta la esperantistojn rekolektiĝi sub la verda stelo.[1410]

Simile mailongviva estis la reekfloro de la movado en Ruma- nio. En 1947 la rumanaj esperantistoj ĝoje raportis pri „historia momento". Temis pri tio, ke Rumana Esperanto-Societo, fon- dita en 1907, ĵus akiris por la unua fojo rekonon kiel jura perso- neco.[1411] Sed jam en la sekvanta jaro ekregis „profunda silento" en Rumanio[1412], kaj ĝis hodiaŭ la Societo ne estis restarigita.

Venis la vico al la bulgaroj. Malbonon kvazaŭ aŭguris la inten- siĝantaj klopodoj de BEA discipiini sian membraron. Ĝia junu- lara sekcio en aŭgusto 1948 postuiis „ĝisfine disbati la vivantajn ankoraŭ en iuj Esperantistoj sensencajn ideojn pri ,nova sento', ,interna ideo', aŭ iu speciala dia misio de Esperanto".[1413] La sek- vojn de la premo por interna kohero kiel unua spertis SAT, kies bulgara peranto fuĝis al okcidento; lia posteulo estis arestita.[1414]Internacia Kulturo devis forstreki la jugoslavajn membrojn de sia redakta komitato, inter ili Ivo Lapenna.[1415] Sed tio paliĝis apud la bato, kiu trafis la bulgarajn esperantistojn en la eventoplena somero 1949. (Komence de julio mortis Georgi Dimitrov; en sep- tembro Bulgario devis rompi sian amikecan kontrakton kun Jugoslavio.) En majo BEA estis serene anoncinta, ke la 32a Bul- gara Esperanto-Kongreso, okazonta en Vraca de la 21a ĝis 23a de aŭgusto, „promesas esti grandioza manifestacio de la esperanto- movado".[1416] Tiujn atendojn la kongreso neniam povis plenumi, ĉar lastminute ĝi estis nuligita.[1417]

Cirkaŭ la sama tempo ankaŭ la hungaroj spertis malagrablan ŝanĝon de la eksteraj cirkonstancoj. Uia agado post la milito estis simile multpromese komenciĝinta kiel tiu de la bulgaroj. Reape- ris la revuo Literatura Mondo, kiu en la 1920aj kaj 1930aj jaroj ludis eistaran rolon en la evoluigo de Esperanta kulturo. En decembro 1947 la tradici-riĉaj Hungarlanda Esperanto-Societo (HES) kaj Hungaria Esperantista Societo Laborista (HESL) kunfandiĝis al unueca organizaĵo. En printempo 1948 la instru- ministro permesis la instruadon de Esperanto kiel nedeviga fako en elementaj lernejoj, sekve de kio 104 parlamentanoj, inter ili 34 komunistaj, subtenis etendiĝon de la dekreto ankaŭ al mezier- nejoj.[1418] Tre sukcesa konferenco de delegitoj de ladanubregionaj Esperanto-asocioj okazis en julio en Budapeŝto; la delegitoj aŭskultis kuraĝigajn vortojn de partiaj kaj registaraj reprezen- tantoj kaj solenajn promesojn pri plua subteno de la movado. La prezidanto de la hungara parlamento, Imre Nagy, deklaris, ke „Esperanto devas leviĝi el la sekta vivo kaj oni devas ĝin disvas- tigi inter la larĝaj popoltavoloj"[1419], kaj MЈtyЈs Rŭkosi, la gvidanto de la partio, diris dum akcepto de la konferencaj delegitoj, ke li ne bezonas interpreton, ĉar li mem iam lernis Esperanton.[1420]

Pri la budapeŝta konferenco raportis eĉ usonaj gazetoj, kies formulo „la komunistoj uzas Esperanton en la Danuba baseno"[1421]estas prenebla kiel priskribo de la grandaj perspektivoj, kiuj mal- fermiĝis al la hungaraj esperantistoj. Sed nur kelkajn monatojn poste ili mem donis multe malpli optimisman analizon de la situa- cio. Membrokunsido de HES konstatis komence de 1949, ke la movado „troviĝas en krizo", ĉar ĝi „ne fiksis por si programon identan kun interesoj de la nacio". Laŭ maniero jam observita en Bulgario, la kulpo estis donita al la ideologia postrestado de la membroj, kiuj, sekve, estis admonataj „flankenŝovi la senutilan neŭtralecan politikon,... rezigni pri la pacifista idearo" kaj per- fektiĝi en la socialisma ideologio.[1422] La postaj etapoj en la evoluo de la hungara movado pasis paralele kun la stalinisma purigo de la partio: En majo L6szl6 Rajk, la ministro pri eksterlandaj afe- roj, estis arestita pro „naciisma devio" kaj „spionado por impe- riismo"; post sia julia/aŭgusta numero ĉesis aperi Literatura Mondo, oficiale „pro financaj malhelpoj"[1423]; kaj en oktobro, kiam Rajk estis ekzekutita, ĉesis la Esperantaj elsendoj de Radio Budapeŝto. HES ne tuj perdis la esperon; dezirante aliĝi al la Popola Fronto kaj ricevi organizan helpon de la sindikatoj, ĝi preparis novan statuton. Sed la 6an de aprilo 1950 okazis ĝia lasta komitatkunsido. A1 la 15 ĉeestantoj estis prezentita propono, laŭ kiu „la Esperanto-societo provizore interrompu sian agadon". Post intensa diskuto ili voĉdonis: 10 akceptis la proponon, 3 kon- traŭis ĝin, 2 sindetenis.[1424] Per tio komenciĝis periodo, kiun la hun- garoj poste nomis „La Granda Silento".

Plej longe rezistis subpremon la ĉeftoslovakoj. Inter la du mondmilitoj la Esperanto-movado en ĈeAoslovakio apartenis al la plej fortaj en Eŭropo. Persekutoj neniam trafis ĝin, krom dum la nazia okupo. Sekve, kiam en tiu lando, havanta spertojn pri ia funkcipovo de burĝa demokratio, la regopotenco transiris al ia Komunista Partio, tio ĉi efikis al la Esperanto-movado alima- niere, ol ekzemple en Bulgario kaj Hungario. Ne troviĝis forta la- borista Esperanto-movado, hardita en ilegala batalo kaj per tio akirinta certagradan prestiĝon ĉe la partio, kaj tial sub la nova pohtika reĝimo la gvido de la movado ne estis transprenita de la- boristaj esperantistoj, sed restis en la manoj de la reprezentantoj de la forta neŭtrala movado. Kiel aldone klarigis Rudolf Burda, malnova veterano de SAT, la laboristaj esperantistoj post februaro 1948 ja „havis konvenan okazon por forigi la neŭtralu- lojn el la centro de Praha, sed ni tion ne faris, konsciante ke per tia ago ni frapus samtempe la ankoraŭ ne tro fortan esp. mova- don".[1425]