* * *
Kiam mi eliris al la melkado la postan matenon, mi vidis, ke la nova fosaĵo sufiĉe progresis de post la antaŭa tagmezo. Ĝi nun etendiĝis laŭ preskaŭ la tuta flanko de la monteto kiu frontis la riveron, kaj ĝia ekstera bordo krute leviĝis por renkonti la novan remparon. La remparo ankoraŭ ne estis tre alta ĉe la interna flanko, sed kompreneble, estus pli malfacile aliri ĝin de ekstere, kie al ĝia alteco aldoniĝis la deklivo de la monteto. La laboro estis malrapidiĝanta dum la remparo kreskis, ĉar nun necesis porti ĉiun korbon da rubo ĝis la pinto. La virinoj uzis ĉevalojn kaj bovojn por suprenporti la pezajn korbojn.
Kiam mi estis preta, mi marŝis laŭ la kresto de la remparo por serĉi Elvisa n, kaj finfine trovis ŝin, kiu pakis ŝtonojn en korbon. Ŝi salutis min per mansvingo, kaj mi glitgrimpis malsupren al ŝi. La laboro ne lasis al ni multan spiron por interparoli, kaj tre baldaŭ ni ambaŭ estis kovritaj de polvo kaj ŝvito. Kiam ni ne plu sukcesis daŭrigi, ni grimpis trans la pinton de la remparo, kaj kuŝiĝis en kaveto iom pli malsupre sur la montoflanko. Sub ni etendiĝis la valo kun siaj malkrutaj deklivoj, siaj arbaretoj kaj domaroj, kaj malpli proksime vidiĝis la tranĉa konturo de la Kresto, kie ni kutimis festi Beltenon. Sed nun la kontraŭajn deklivojn makulis pluraj nigraj areoj jen kaj jen inter la brunaj kaj verdaj, montrante kie la domaranoj bruligis siajn kampojn pro manko de tempo por fari la rikolton. Eĉ antaŭ sia alveno, la romanoj jam metis sian markon sur nian teritorion; ne plu eblis elrigardi super la konata pejzaĝo sen ricevi malagrablan memorigon pri venontaj okazaĵoj. Kaj mi ekkomprenis, ke kiam la romanoj estos foririntaj, ili postlasos multajn aliajn nigrajn areojn.
“ Elvisa ,” mi diris, “ĉu vi opinias, ke ni konos unu la alian en nia venonta vivo?”
“He, kio instigas vin ekparoli ĝuste nun pri la venonta vivo?” ŝi demandis.
“Ne estas kialo, sed venis al mia menso, ke estos bedaŭrinde, se ni ne konos nin.”
“Kiu scias, ĉu ni estos ankoraŭ samaj? Mi estos birdo, eble, kaj vi leporo. Aŭ lumbriko kaj skarabo,” ŝi aldonis ridante.
“Sed, ĉu vi scias, iam mia patro vidis hundeton, kiu sidis pli senmove ol bloko da blanka kreto, dum bruna muso pasis antaŭ ĝiaj okuloj, same proksime kiel via buŝo al via nazo. Tiu hundo devis rekoni la muson, certe devis esti tiel.”
“Eble tiel estis,” diris Elvisa . “Sed kiel ni rekonos nin? Se vi sufiĉe ripozis, ni reiru.” Ni komencis regrimpi silente, kaj tiam ŝi aldonis, “Mi diros al vi kiel estos: mi konos vin per viaj ruĝaj haroj.”
“Sed se mi estos ŝafo, aŭ eble hundo, mi ne havos ruĝajn harojn.”
“Ne, sed vi povus iĝi ruĝgorĝulo aŭ sciuro. Kaj vidu, ankaŭ mi portas ruĝan robon hodiaŭ. Tiel ni konos nin, ĉar ni ambaŭ surhavos ian ruĝan strion.”
Ni rigardis unu la alian per grandaj okuloj. Elvisa parolis sufiĉe senĝene, eble preskaŭ senpripense, sed tuj kiam la vortoj estis diritaj, ni sciis, ke temas pri interkonsento nerompebla, eĉ trans la barilo kiu apartigas nin de la venonta vivo. Ĝi estis tia interkonsento, kian farus tribestroj aŭ la grandaj herooj en la rakontoj de Morimanos . Neniam mi antaŭvidis, ke iun tagon mi mem eniros tiel simple kontrakton tiel profunde solenan.
“Ni devus signi la interkonsenton,” mi murmuris finfine, kaj ĉirkaŭrigardis, serĉante iun akran objekton.
“Estas senutile; ni ne kunportis tranĉilon. Kiam ni reiros, ni faros ĝin.”
Kaj do ni regrimpis trans la remparon kaj kuris malsupren por repreni niajn korbojn, kiuj atendis nin rande de la fosaĵo.
La unua el niaj gvatistoj revenis tiun posttagmezon, por raporti ke oni vidis roman esplorpatrolon, kiu iris supren laŭ la rivero. Rapide formiĝis kompanio por renkonti ĝin. Niaj homoj revenis sekure antaŭ la noktiĝo kun kuraĝiga informo. La romanoj estas timemuloj, laŭ ilia raporto. Kompreninte, ke ili estas embuskataj, ili tuj fuĝegis. Ili eĉ ne haltis por helpi anon de sia kompanio, kiu estis ĉirkaŭita. Forlasite de siaj kunuloj, li estis facile superita kaj mortigita. Se la ceteraj romanoj similus ĉi tiujn, certe mankus al ili kuraĝo por ataki fortikigitan vilaĝon ĉe monteta pinto. Trankviligis min aŭdi ĉi tion kaj ankaŭ vidi, kiel la remparo kreskadas, dum faskoj da lancoj ekhirtiĝas je diversaj punktoj ĉe la interna muro.
La postan matenon, ĉiuj el niaj gvatistoj revenis krom unu. Ni neniam malkovris, kio okazis al li.
Ĉiuj en la vilaĝo staris ĉe la pinto de la interna remparo por rigardi dum la romanoj orde paradis tra la valo laŭ la rivero. Neniam mi vidis tiel eksterordinaran vidaĵon. Ili marŝis flank-al-flanke en vicoj, unu vicon malantaŭ la alia, por formi longan kolumnon. Mi ofte aŭdis, ke ilia armeo similas formikaron, sed formikoj diskuras laŭ sensenca maniero, ĉiu sekvante sian unuopan vojon. Nenio en mia tuta sperto estus povinta pretigi min vidi tiujn centojn da viroj, ĉiuj moviĝantaj kune en la sama direkto je la sama rapideco. Ili ŝajnis tute malhomaj. Mi memoris la priskribon de Morimanos pri ilia urbego, kie ĉio estis farita el ŝtono. Ofte mi demandis min, kiaj homoj eltenus vivi en tia malvarma, morta loko, sen arboj aŭ herbo aŭ floroj. Nun mi komprenis.
Ankaŭ mirigis min vidi tiom da homoj moviĝi en tiel granda akordo, kvazaŭ mankus al ili ĉiuj propraj sentoj kaj deziroj. Ĉiuj ŝajnis parto de pli granda tuto, en kiu ili estis komplete ensorbitaj. Mi scivolis, kiel ili povas ekbatali laŭ tia senemocia maniero, pelite ne de sia interna pasio sed, laŭ tio kion mi aŭdis, de la sono de trumpeto.
La kolumno de viroj daŭris kaj pludaŭris. Troviĝis en ĝi ne nur ĉevaloj kaj piedsoldatoj, sed eĉ ĉaregoj. Sed ankoraŭ senĉese aperis novaj homoj. Rapide iĝis klare, ke laŭnombre ili facile superas nin. Devis esti tie po unu soldato por ĉiu viro, virino kaj infano en ĉiu el la kvar vilaĝoj.
“Ĉu vi rigardas ilin marŝi tiel, kiel granda ŝafaro,” komentis viro, kiu staris en mia proksimeco. “Mi ŝatus vidi ilin, kiam falos inter ilin kelkaj el niaj lancoj.”
“Nekredeble, ĉu ne?” diris alia. “Kaj ili imagas, ke ili suprenvenos tiel tiun ĉi monton, dum la lancoj kaj ĵetilpafaĵoj pluvos sur ilin kiel poleno en printempa tago.”
Ili komencis kalkuli la nombron de la soldatoj. “Ili estas facile nombreblaj, tiel bele aranĝitaj en vicoj,” komentis la unua.
“Nur ke tiel, ili ŝajnas malpli ol sia vera nombro,” respondis la alia.
Unue mi sentis timon, vidante la grandecon de la malamika forto, sed dum la du viroj pludiskutis la situacion, mi komencis kompreni, ke ĝi ne estas tiel malbona kiel ĝi ŝajnis unuavide. Finfine, ja estis vere, ke ni havos avantaĝon pro la deklivo kaj la grandioza duobla remparo, kiu kostos al la romanoj multajn vivojn, se ili provos kapti ĝin per sturmatako. Estis bedaŭrinde, ke mankis tempo por fini la novajn fosaĵon kaj remparon – neniu imagis, ke la romanoj alvenos tiel baldaŭ – sed ili almenaŭ provizos kroman protekton antaŭ la pordegoj, kiuj ĉiam estis nia plej malforta punkto. Tamen, estis klare, ke la ĉefa defendagado devos koncentriĝi ĉe la pli ekstera el niaj du malnovaj remparoj.
La kolumno plumarŝis laŭ la alia bordo de la rivero ĝis ĝi atingis punkton rekte kontraŭ nia vilaĝo. En tiu momento eksonoris alta, ŝira krio, kaj la tuta kompanio – viroj, ĉevaloj, ĉaregoj, ĉio – tuj haltegis, precize sub la monteto kie troviĝis mia propra domaro. La domaro estis videbla pli supre. Ĝi aspektis tre malgranda kaj sendefenda. Mi demandis min, ĉu ankaŭ la romanoj vidis ĝin.
Nun, kiam ili troviĝis pli proksime, mi vidis ke gvidas ilin pluraj rajdantoj, ĉiu portante altan stangon kun strangaj enmuntitaj objektoj. La ĉevaloj aspektis sufiĉe pli altaj ol la niaj, sed ankaŭ malpli fortikaj. Ili ŝajnis tro malpezaj por serioza laboro, sed aliflanke ili evidente estos tre rapidaj. Ĉiaokaze, ili ne multe utilos por ataki vilaĝon sur montopinto.