Выбрать главу

ŝajnis, ke la gvidantoj interkonsiliĝas. “Ili ne plu aspektos tiel gajaj, vidinte nun, kio frontas ilin,” diris la viro apud mi. Sed tre baldaŭ la akra krio sonis duan fojon, kaj la tuta kolumno denove ekmoviĝis kvazaŭ unuopa homo. La gvidantoj sur siaj ĉevaloj direktiĝis for de la rivero, kaj nun marŝis rekte supren laŭ la monteto ĝis nia domaro. La cetero de la kolumno tiriĝis poste kiel la vosto de serpento. Mia koro bategis dum ili ĉiam pli alproksimiĝis al nia domaro.

Subite, kelkaj rajdantoj apartigis sin de la aliaj kaj galopis antaŭen. Senhelpe mi rigardis dum ili trotis ĝis la domaro, faligis la barilon kaj indiferente surtretis ĝin. Mi streĉis miajn okulojn por vidi, kion ili faras en nia korto. Mi sciis, kompreneble, ke ni jam forportis ĉiujn valoraĵojn, sed ĉiam restis la timo, ke ili trovos la grenoputojn. Tamen ne nur pro la putoj mi tiom agitiĝis: temis ĉefe pri la konstato, ke tiuj fremduloj eniras nian domaron, dum ĝi kuŝas malfermita kaj nuda, por ke ili misuzu ĝin laŭ sia deziro.

Post kelkaj minutoj, iuj el ili elvenis kaj iris al la heĝo. Unue mi ne sukcesis kompreni, kion ili faras. Ŝajnis, kvazaŭ ili skuas la heĝon. Tiam mi konstatis: ili dehakas ĝin. Flamo eksaltis ĉe la tegmento de la kabano de mia onklo. Paraliziĝinte mi rigardis, kun miaj manoj kroĉitaj al la malalta muro. Ne eblis plori, aŭ eĉ pensi. Aliaj flamoj leviĝis de la kokinejo kaj la malplena grenejo. Momente mi esperis ke tamen nia propra kabano eskapos, sed tiam flamanta strio kuris supren laŭ la pajlo. Mi staris ĉe la alia flanko de la valo kaj rigardis ĝin bruli. Mi apenaŭ povis kredi, ke ĉi tio vere okazas. En malpli da tempo ol necesus por fortimigi birdon el la tritiko, la hejmo kie mi loĝis dum mia tuta vivo estis detruita.

Kiam de nia domaro restis nur cindroj, mi stumblis malsupren laŭ la kruta deklivo ĝis la grundo. Mi vagis sencele, ne sciante kion fari. Ĉiuj aliaj ankoraŭ staris sur la remparo.

Iom post iom la homoj komencis drivi malsupren. Kelkaj laŭte disputis, aliaj estis maltrankvilaj kaj silentemaj. Ŝajne, la romanoj starigas sian tendejon ĉe la pinto de la monteto: de mia monteto. Mi ne reiris por rigardi. Dum ne eblis vidi la karbiĝintajn restaĵojn de nia domaro, mi povis preskaŭ imagi, ke ĝi ankoraŭ staras.

Pluraj viroj estis diskutantaj, ĉu oni ne tuj ataku la romanojn dum ili starigas sian tendejon, sed la ĝenerala opinio estis, ke oni prefere atendu. Dum ni restos interne de nia remparo, nia pozicio estos preskaŭ nekaptebla, dum por la romanoj, ĉiu paŝo antaŭen faligos lavangon da pafaĵoj, kiuj impetegos malsupren sur iliajn kapojn. Aliflanke se ni eliros el la vilaĝo por renkonti ilin, ili havos pli da tempo ol ili bezonos por ekpreni siajn batalpoziciojn, kaj ĉiuj scias, ke en la batalkampo la romanoj estas praktike nevenkeblaj.

La militistoj malaperis en la kabanon de Katumandos , dum la aliaj viroj staris en disaj grupetoj kaj laŭte interparolis. Ne havis sencon daŭrigi la laboron pri la nova remparo, kaj malmulte estis farebla nun krom atendi la matenon. Kelkaj el la vilaĝanoj eliris por porti internen la brutojn el la provizoraj palisaroj sur la montetoflanko. Eĉ la bovinoj, kiujn oni paŝtis inter la du remparoj, devis veni internen. Estis pluraj grandaj herbejoj en la vilaĝo, kaj la bestoj povos resti tie unu-du tagojn. Ili estos tre kunpremitaj, sed jam la morgaŭan vesperon la afero devos esti findecidita iamaniere.

Sed estis ĝena penso en la fundo de mia menso: io kio jam obtuze maltrankviligis min de iom da tempo, sed kion mi ĝis nun ĉiam puŝis flanken. Kompreneble mi sciis, ke iu ajn rekta atako kontraŭ nia vilaĝo nepre malsukcesos, same kiel ankaŭ niaj homoj malsukcesis, kiam ili atakis Lugos -kreston. La sola serioza malutilo, kiun la romanoj povos kaŭzi al ni, estos bruligi kampojn kaj domarojn, kaj kapti homojn aŭ bestojn kiuj vagas ekstere. Sed kio okazos poste? Ĉar ili ja ne povos reiri al sia propra vilaĝo. Ĉu ili simple preterpasos nian monteton kaj plumarŝos supren laŭ la rivero? Aŭ eĉ pli malbone – sed tio trafis kiel la plej verŝajna perspektivo – kio, se ili simple decidos resti, kie ili estas? En tiu kazo, niaj viroj ne havos alian elekton ol eliri por renkonti ilin en batalo. Ni ne povos resti tiel la tutan vintron, kun bandaĉo da romanoj kiuj frontas nin trans la rivero. Kaj krome, neniel ni povos tiel longe resti enfermitaj interne de la remparoj. Estas vere, ke ne mankos al ni manĝaĵoj: la grenejoj estas plenaj, kaj ĉiuj bovinoj kaj aliaj bestoj estas arigitaj interne. Sed kion ni trinkos? Eĉ se ni lasos ĉiujn bovinojn morti pro soifo, niaj akvoputoj certe estos malplenaj post kelkaj tagoj. Neniam antaŭe mi permesis al mi okupiĝi pri tia demando, nek mi aŭdis aliajn homojn diskuti ĝin. Nia tuta atento ĝis nun fokusiĝis je la roma atako, kaj antaŭ ol fronti tion, ne havis multan sencon rigardi pli foren en la estonteco.

Reveninte al la kabano, mi trovis ke ĉiuj viroj pretigas sin por eliri. Katumandos  intencis regali siajn militistojn per festeno, kaj ankaŭ Isarninos  devis partopreni. Kiel decis, li invitis siajn du virajn gastojn akompani lin. Ĉiuj tri vestis sin kiel por batalo: ili krispigis siajn harojn kaj kombis siajn longajn lipharojn. Sed oni vidis, ke mia patro ne ricevos grandan plezuron ĉe la festeno. Lia vizaĝo estis blanka pro enpremita kolerego. Mi tre atente evitis lin. Mi ne volis doni al li pretekston por malŝarĝi sian furiozon kontraŭ mi.

Por ni ceteraj mia patrino kaj la aliaj du virinoj pretigis manĝaĵojn. Ili laboris kiel eble plej senbrue, nerve rigardante mian patron de tempo al tempo. Mia patrino ne kutime timis lin kaj normale ne hezitus alfronti lin, sed ĉi-vespere eĉ ŝi laŭŝajne konsterniĝis. Kiam la viroj foriris, ni ĉiuj spiris pli trankvile, kaj mia patrino tuj mem eksplodis pro ĉagreno.

“Kiaj krimuloj! Kiaj monstroj!” ŝi kriis. “Ĉu ili ne havas proprajn teritoriojn, por ke ili venu trans la maron por detrui la hejmojn de senkulpuloj, kiuj neniam ĉesis lukti kaj laboregi ekde la momento kiam ili lasis la ventron de la patrino? Ĉiun trabon en tiu domo tranĉis la manoj de mia edzo mem; ĉiun pajleron en tiu tegmento mi mem alportis de la kampo kun miaj beboj alkroĉitaj al mia dorso! Ni mem konstruis tiun domaron per nia propra ŝvito kaj zorgo dum la lastaj dudek jaroj, kaj mi neniam imagis, ke mi vivos por vidi ĝin detruita en la spaceto inter tagmezo kaj nokto! Kaj estis ankaŭ la nova grenejo, kiun ni starigis nur la pasintan jaron, kaj la staplo, kie ni retegis la vandojn la pasintan vintron. Ni ne faris ĉion ĉi por ke ĝin detruu homoj, kiuj ne havas la proprajn kampojn, kaj anstataŭe diskuras tra la teritorio de aliuloj por disrompi kion tiuj konstruis!”

La patrino de Kintila  ekploris; sendube ŝi pensis pri sia propra vilaĝo, kiun plej verŝajne trafos la sama sorto kiel nian domaron. Ankaŭ Makaros  kaj la bebo aldonis laŭtajn plendojn, sed mia patrino tro agitiĝis por atenti ilin. Intertempe Lavenja  provis konsoli ĉiujn, kaj memorigis mian patrinon ke jam unu fojon nia domaro estis bruligita kaj tamen mia praavino rekonstruis ĝin tiel ke ĝi iĝis unu el la plej prosperaj ĉe nia flanko de la rivero. Sed evidente mia patrino ne aŭskultis, ĉar subite ŝi elkriis:

“Kial ili dehakis la heĝon, nur tion mi volas scii? Kian ĝenon tiu heĝo entute povis kaŭzi al ili? Eĉ se ni starigos novajn domojn, pasos jaroj antaŭ ol rekreskos tiu heĝo, densa kaj folioriĉa, kiel ĝi estis antaŭe!”

Finfine la aliaj virinoj sukcesis trankviligi ŝin, kaj ni sidiĝis, silentaj kaj malĝojaj, por nia vespermanĝo.

Mi konstatis, ke mi havas fortan kapdoloron, kiun pliigas la fumoplena, tro ŝtopita medio en la kabano. Kintila  venis sidi apud mi, sed mi ne sentis parolemon. Finfine mi tiris ŝalon ĉirkaŭ miaj ŝultroj kaj eliris en la freŝan noktan aeron, kie tremigis min malvarma venteto. La ĉielo estis absolute klara, kaj brilis en ĝi densa amaso da steloj. La luno, jam preter la duono, elstarigis kontraŭ la ĉielo la akre tranĉitan konturon de la interna remparo. Mi grimpis ĝis la kresto, kaj elrigardis super la malhela valo. Flagretis fajroj ĉe la pinto de la kontraŭa monteto, sed krom tio, ĉio estis trankvila. Diversaj noktobruoj atingis miajn orelojn: la longe eltirata bojado de hundo, de ie la hu-huo de strigo, ĉevalo kiu henas. Ĉu de la roma tendejo, aŭ ĉu unu el niaj el la troŝtopita paŝtejo aliflanke de la vilaĝo? Mi enspiris la malmildan aeron ankoraŭ kelkajn minutojn, kaj poste reeniris la varman kabanon.