* * *
Mi kuŝis kun fermitaj okuloj, ĝuante la varmon generitan de mia korpo kie ĝi premiĝis kontraŭ la pajlo. Mi estus absolute kontenta, se ne temus pri sento de naŭzo en mia stomako. Mi sciis, ke estas io, kion mi ne volas pripensi: io kio trudos sin al mia malvolonta menso tuj kiam mi liberigos ĝin. Mi ignoris ĝin tiom longe kiom eblis, sed nerezisteble la memoro formiĝis en mia cerbo. La romanoj tendumas trans la rivero. Kaj hodiaŭ...?
Ne havis sencon plukuŝi en la pajlo. Lavenja jam diligentis. Ŝi revivigis la restaĵojn de la fajro, dum mia patrino verŝis supon en poton. Tute ne vidiĝis la viroj; evidente ĉiuj jam eliris.
Mi sidiĝis kaj tiris ĉirkaŭ mi mian ŝalon. Sammomente Tasgj on kaj Alisa aperis ĉe la pordo. Lavenja turnis sin al ili. “Ĉu estas novaĵoj?” ŝi demandis.
“Ne videblas multo en ĉi tiu horo,” diris Alisa . “Tiuj romanoj ankoraŭ ne leviĝis de siaj litoj, ĉar estas neniu movo de ili, krom unu-du, kiuj iris al la rivero por ĉerpi akvon. Paĉjo diris, ke ni iru manĝi. Li diris, ke eble ni ne sukcesos poste.”
“Do, ĉu vi vekiĝis, finfine?” diris mia patrino, rimarkante min. “Kaj ne tro frue, ĉar mi komencis kredi, ke oni reĉasos la romanojn trans la riveron kaj reen al Gaŭlujo, dum vi plukuŝos kaj ronkos tie, kiel porko sub kverko. Iru nun okupiĝi pri la bovinoj, ĉar la supo ankoraŭ ne varmiĝis, kaj estas senutile malŝpari tempon, atendante ĝis la romanoj venos frapi ĉe niaj pordegoj.”
Mi prenis la melkositelon kaj eliris. Mi ne avidis la supon, male la nura penso naŭzis min. Marŝante al la granda herbejo ĉe la alia flanko de la vilaĝo, mi rimarkis, ke kelkaj el la porkoj iel sukcesis eliri kaj nun fosumas en la kota grundo inter la kabanoj. Denove mi demandis min, kiel longe ni povos teni ĉiujn bestojn interne de la remparo.
Ĉe la paŝtejo mi salutis kelkajn aliajn junulinojn, kiuj jam diligentis pri la melkado. Mi estis ankoraŭ okupata ĉe la bovinoj, kiam subite aŭdiĝis konfuza bruo ĉe la kabanoj. Mi ĉesis melki por aŭskulti. Mi aŭdis homojn, kiuj kriis inter si, kaj vokegojn de la remparoj. Mi kaj la aliaj junulinoj ĉiuj ekstaris, streĉante niajn orelojn, por kompreni kio okazas. Ŝajnis, ke la bruo venas de tiu flanko, kiu frontas la riveron. Kiam eksplodis novaj krioj, ni forgesis niajn sitelojn kaj kuregis el la paŝtejo en la direkto de la pordegoj.
Alproksimiĝante al la remparoj, ni vidis ke laŭlonge de la tuta kresto staras homoj. La viroj amasiĝis apud la pordegoj, do ni suprengrimpis je malpli proksima punkto por aliĝi al la virinoj kaj infanoj. La unua afero kiu trafis miajn okulojn, kiam mi rigardis al la kontraŭa monteto, estis la nigraj restaĵoj de nia domaro. Nur tiam mi vidis la kolumnon de soldatoj, kiuj progresis en rigora ordo malsupren laŭ la deklivo. Post kelkaj minutoj ili transiros la riveron.
De mia pozicio sur la plej alta remparo, mi ekzamenis la flankon de la monteto, kiu etendiĝis sub mi. La plejmulto el niaj viroj staris jen kaj jen laŭlonge de la ekstera remparo, iom malpli alte sur la monteto. Ankoraŭ pli malalte troviĝis la tria, nefinita remparo, kun amasetoj da rubo ankoraŭ videblaj ĉe la ekstremaĵoj. Tie lokiĝis la tribestroj kaj militistoj. Ili kiel unuaj devis renkonti la romanojn, kvankam pro la senŝirma pozicio, ili riskis esti fortranĉitaj. Plej verŝajne ili devos haste retiriĝi al la dua remparo, kiam la romanoj tro alproksimiĝos.
La romanoj atingis la riveron kaj komencis travadi ĝin ĉe la plej malprofunda punkto. Evidente ili jam malkovris, kie plej bone transiri. Alveninte al nia bordo, la gvidantoj ne ekiris supren, sed atendis ĝis atingos ilin la cetero de la kolumno. Ili ŝajnis tre malrapidaj kaj singardaj, kvazaŭ pli interesas ilin la sekureco ol gajnado de persona gloro. Ili donis impreson de malentuziasmo.
Finfine ĉiuj regrupiĝis ĉe nia bordo, kaj komencis marŝi supren. Ili ankoraŭ estis en preciza ordo, kaj laŭŝajne neniu hastis por puŝi sin antaŭen. Je mia miro, ili ne sekvis la mallongan vojeton rekte supren, sed anstataŭe ekmarŝis laŭ la pli malkruta vojo por la ĉaregoj, kiu zigzagis kun malhasto ĉirkaŭ la flankoj de la montetoj. Pluraj voĉoj aŭdiĝis laŭlonge de la remparo: “Ili povus veni de malantaŭe!” “Kiu rigardas ĉe la alia flanko?” “Disiĝu! Faru pli da spaco! Ĉirkaŭu la vilaĝon!”
La viroj komencis interspacigi sin laŭ la malpli alta remparo, por esti pretaj fronti atakon de iu ajn flanko. La virinoj faris same laŭ la interna remparo, tuj malantaŭ la malalta muro kiu kronis ĝian pinton. De ĉi tie ni vidos, se en iu ajn punkto oni lasos la eksteran remparon sendefenda, kaj ni povus averti la virojn se la romanoj trarompus. La infanoj deziregis resti kun ni sur la kresto, sed ni resendis ilin malsupren kun severaj admonoj, ke ili reiru al la kabanoj. Kompreneble, tuj kiam eblis, la plejmulto reŝteliĝis supren.
Kaj nun restis nenio por fari krom atendi. Mi ne sentis timon, sed ja iom da malvarmo, devante stari tiel longe senmove dum la vento tiretis mian ŝalon. Miaj manoj estis ŝvitaj, kaj mi devis konstante viŝi ilin sur mia jupo. Mi ne povis vidi la romanojn, kiuj verŝajne estis ĉe la alia flanko de la monteto. Cetere, la suba remparo sufiĉe limigis mian superrigardon de la situacio. Mi frontis nun al malsama direkto, kie la valo etendiĝis al la flanko kaj la rivero forserpentumis ĝis ĝi malaperis inter la malproksimaj montetoj.
Ni restis tie en silento dum neelteneble longa tempo. Mi ne havis ideon kiom la afero jam daŭris: verŝajne ne tre longe, sed ĝi ŝajnis senfina. Mi eksentis kapturniĝon, kaj devis apogi min ĉe la muro por ne ŝanceliĝi.
Kaj finfine, kiam mi jam komencis pensi, ke nenio iam ajn okazos, aŭdiĝis laŭtaj krioj de iu malproksima punkto sur la remparo. Estis klare, ke la romanoj alproksimiĝas en tiu flanko, kaj la defendantoj ekkriegas kontraŭ ili la kutimajn fanfaronojn kaj insultojn. Ĝis la romanoj estos pretaj por la atako, niaj homoj estos atingintaj staton de senbrida furiozo, dum la romanoj, espereble, estos komplete malkuraĝigitaj. De mia nuna starloko, tamen, nenio estis videbla, kaj mi sentis min iom distanca de tio, kio okazas ĉe la alia flanko de la monteto.
La krioj plusonis dum iom da tempo ĝis venis la reago: vokego, kian mi neniam antaŭe aŭdis. Ĝi ŝajnis trafi min rekte en la brusto, kaj pro ŝoko mi ekkaptis la malaltan muron antaŭ mi. Mi sciis, pri kio temas: ĝi estis la batalkrio de la romanoj. Ankaŭ la batalkrion de niaj propraj homoj mi aŭdis. Mi jam ofte aŭdis la knabojn eligi ĝin lude, sed nun la unuan fojon mi aŭdis ĝin en la realeco. Neniam ĝis tiam mi konstatis, kiel terurega povas esti krio.
Momente mi demandis min, ĉu resti ĉe mia loko, sed ĉiuj aliaj virinoj kuregis por vidi kio okazas, kaj mi permesis al mi kaptiĝi en la amaso. Antaŭ ni sur la remparo staris grandega grupo da virinoj, kiuj kriadis kuraĝige al niaj viroj kaj malbenadis la romanojn. Sur la ekstera remparo sube, la viroj svingegis siajn ĵetilojn, pafante unu ŝtonon post alia malsupren en la fosaĵon. De nia starpunkto la romanoj ne estis videblaj, sed estis klare, ke niaj viroj bonege defendas sian pozicion.