Выбрать главу

Sed tiam aŭdiĝis krio de la flanko: “Ili atingis la supron!” Kune kun la aliaj virinoj, mi rekuris al la punkto kie mi staris antaŭe. Malsupre mi vidis virojn, kiuj batalis sur la ekstera remparo. Jen niaj homoj en siaj multekoloraj vestoj, kiuj svingegis siajn longajn glavojn per larĝaj gestoj. Sed troviĝis ankaŭ aliaj homoj sur la remparo, strangaj viroj, malpli altestaturaj ol la niaj, kaj iliaj korpoj ŝajnis kovritaj de metalo.

Mi rigardis senhelpe dum la defendantoj retiriĝis paŝon post paŝo malsupren de la remparo en la internan fosaĵon. Nun la deklivo favoris la romanojn, kaj finfine niaj homoj cedis sian pozicion kaj kuregis al la interna remparo. La romanoj ĉasis ilin ĝis la fosaĵo, evidente kun la espero malhelpi ilin atingi la pli altan grundon. La fosaĵon tuj plenigis amaso da luktantaj viroj. Ili estis tiel kunpremitaj, ke estis malfacile kompreni, kio okazas. Mi vidis unu viron apartigi sin de la grupo kaj stumbli plurajn paŝojn dum sango ŝprucis el lia ventro. Tiam li falegis al la grundo. Mi rekonis lian vizaĝon: li estis el unu el la aliaj vilaĝoj. Mi ricevis impreson de korpoj distretitaj sub la piedoj de la batalantoj.

Mi estis tiel ensorbata de tio, kio okazas malsupre, ke mi perdis konscion pri ĉio alia. Kiel la aliaj virinoj, mi malbenis, mi ŝiris la aeron per miaj krioj, eble eĉ en frenezo mi eltiris miajn proprajn harojn. Kaj kiam niaj viroj komencis fuĝi el la fosaĵo kaj grimpegi supren al ni laŭ ĝia kruta flanko, ni virinoj furioze atakis ilin, gratante iliajn vizaĝojn kaj postulante ke ili turnu sin por fronti la romanojn denove. Sed estis tro malfrue: ĉiuj niaj viroj, sekvate de la romanoj, jam kuregis al la pinto de la interna remparo.

Subita konscio pri mia propra danĝero revekis en mi senton de prudento, kaj je la lasta momento mi glitis malsupren laŭ la tera deklivo en la vilaĝon. Super mia kapo, jam aŭdiĝis glavoj kiuj tintis sur la remparo. Dum mi rigardis, romano en sia stranga armilaro glitegis kaj ruliĝis malsupren kiel granda skarabo. Tuj ĉirkaŭis lin la virinoj. Mi ne vidis, kio okazis al li, ĉar en tiu momento iu tiregis min de malantaŭe. Estis Elvisa , kun blanka vizaĝo kaj haroj kiuj disflugis en ĉiuj direktoj. “Ili envenas en alia loko!”

Ni kuris kiel frenezuloj laŭ la bazo de la remparo por serĉi helpon. Ni vidis grupon de niaj viroj sur la kresto, kiuj laŭŝajne klopodis repeli homojn, kiuj provis algrimpi de la alia flanko. Elvisa  kriegis al ili: “Ili envenas! Hastu! Apud la grenejoj!”

Kun ĝojo ni vidis, ke pluraj el la viroj venas tuj, duonkure, duonglite, malsupren al ni laŭ la kruta deklivo. “Ĉu ili transvenas?” ili demandis. “Kie?”

“Ĉe la alia flanko! Preter la grenejoj!” Ili tuj forflugis, dum Elvisa  kaj mi restis anhelante, kun sento, ke ni forturnis la danĝeron.

Subite mi memoris ion. “ Elvisa !” mi kriis. “La interkonsento, kiun ni faris hieraŭ: ni neniam signis ĝin! Kiu scias, ĉu ni havos alian eblecon, se ni ne faros ĝin nun!”

Elvisa  ĉirkaŭrigardis senespere. “Vi diras ĝuste, sed estas nenio ĉi tie, kion ni povos uzi.”

“Simple ŝiru ĝin!” mi kriis, kaj tiregis miajn proprajn harojn. En mia ekscito, mi eĉ sukcesis eltiri tufon, dum ŝi kun malfacilo penis forŝiri strion de la orlo de sia robo. Ni ambaŭ ŝovis nian donaĵon en la manon de la alia, kaj mi formetis la ŝian sub mian zonon. Mi ankoraŭ posedas tiun makulitan, misŝiritan peceton da ruĝa ŝtofo, apenaŭ pli grandan ol kverkofolio. Ĝi estas la sola aĵo, kiu restas al mi el mia propra vilaĝo.

“Hej, vi knabinoj malsupre!” kriis voĉo super niaj kapoj. “Mankas al ni lancoj! Hastu!” Ni rigardis ĉirkaŭe, kaj vidis en la proksimeco faskon da ili ĉe la bazo de la tera deklivo. Kurante por preni ilin, mi sentis zumadon tra la aero, kaj subite estis objekto kiu elstaris el la grundo rekte antaŭ miaj piedoj. Mi preskaŭ stumblis kontraŭ ĝi. Mi aŭtomate haltis kaj rigardis supren al la remparo, por malkovri kiu ĵetis ĝin, sed tie vidiĝis neniu. Ĝi similis tre mallongan lancon. Ĝi devis esti ĵetita per nekredebla forto, ĉar la ligna stango vibris ankoraŭ kaj la metala pinto estis firme fiksita en la tero. “Kial vi ne venas?” Elvisa  vokis antaŭ mi. “Rapidu!”

Ni plenigis niajn brakojn per lancoj kaj malfacile ekgrimpis supren laŭ la kruta, mallarĝa vojeto, kiu kondukis ĝis la pinto de la remparo. Aliaj mallongaj lancoj pretersiblis dum ni grimpis. Ili venis en larĝega arko super la pinto de la remparo, sed bonŝance falis sufiĉe for de la interna deklivo en la suban spacon. Mi ne povis imagi, kia homo havus la necesan fortegon, por ĵeti tiel malproksimen.

Ne estis facile grimpi supren, ŝarĝite de la lancoj, sed la tera deklivo ne estis tiel alta ĉe la interna flanko, kaj kun peno ni atingis la pinton, de kie eblis rigardi malsupren trans la malalta muro. Mi ricevis fulman impreson pri centoj da soldatoj, kiuj svarmegis en la fosaĵo. Grupeto de niaj propraj homoj ankoraŭ rezistis sur la dua remparo. Ili ne plu havis esperon reatingi la internan remparon; ili estis komplete fortranĉitaj.

Iom pli malproksime, taĉmento de romaj soldatoj jam marŝis supren ĝis la pinto de la interna remparo. Estis neniu por kontraŭstari ilin. Post momento ili transvenos. Antaŭ mi, Elvisa  eligis krion. Mi malaltigis mian kapon apenaŭ ĝustatempe por eviti unu el la mallongaj lancoj, kiu siblis malsupren. “Ĉu vi havas truon en la cerbo, aŭ kion?” ŝi kriis. “Simple stari tie por atendi ĝin!”

“Mi ne vidis ĝin,” mi klarigis, konfuzite.

Mi levis la kapon, kaj vidis ke la romanoj jam komencas transgrimpi la mureton. Mi staris dum momento kvazaŭ fiksita al la tero, ankoraŭ tenante la faskon de lancoj. Subite, el nenie, aperis sanga kavo en la frunto de la plej antaŭa homo. Mi vidis lian buŝon gapegi, lian vizaĝon tordiĝi, kaj freneze baraktante li ŝanceliĝis malantaŭen kaj ruliĝis malsupren laŭ la tera deklivo en la vilaĝon. Falis alia homo, kaj alia. Pluraj el niaj propraj militistoj aperis apud ni, ŝovis nin flanken, kaj ekĵetegis lancojn laŭlonge de la remparo. Elvisa  kaj mi glitgrimpis malsupren al la tero. Ni ambaŭ estis tremantaj.

Aliaj krioj ekaŭdiĝis de inter la kabanoj, kaj pluraj teruritaj porkoj galopis en nia direkto. Mi ricevis konfuzan impreson pri homoj, kiuj kuras tra la kabanoj, pri krioj kaj kriegoj, pri la tinto de armiloj. Preskaŭ sammomente mi konstatis, ke rivero da romanoj fluas malsupren laŭ la tera deklivo ĉe nia dorso. Elvisa  kaj mi kuregis blinde ĉirkaŭ la bazo de la remparo. Pli da romanoj estis alproksimiĝantaj de la kontraŭa direkto. Ni haltis kaj ĉirkaŭrigardis kiel frenezuloj, serĉante elirvojon. Mi vidis la malfermitan pordon de apuda kabano. Alkurante ĝin, ni preskaŭ stumblis super homa kadavro: temis pri unu el la filoj de la forĝisto Eburos . Elvisa  ekkaptis la glavon, kiu kuŝis apud li.

Ni haltis, anhelante, tuj interne de la kabanpordo. Apenaŭ estis lumo, kaj la aeron plenigis fumo de la mortanta fajro. Ne estis kaŝejo, krom se ni enŝovus nin sub la pajlon kiel bestoj. En mia paniko, ĝuste tion mi ekfaris. “Ĉu rato vi kredas esti, aŭ serpento?” Elvisa  kriis. “Ne estas kaŝloko! Ili vidos vin, certe!” Efektive la romanoj estis jam ĉe la pordo. Mi kuŝis absolute senmova, retenante la spiron. Mi estis angore konscia, ke duono de mia korpo restas malkovrita, sed mi ne povis riski moviĝi por kaŝi ĝin. Mi sciis, eĉ ne vidante ilin, ke la romanoj staras en la pordo kaj ĉirkaŭrigardas. Tiu mallonga momento ŝajnis daŭri senfine. Mi havis nenion en la menso, krom la neeltenebla dezirego iel tiri la pajlon super la alian parton de mia korpo, kaj la scio, ke tuj kiam mi moviĝos, ili saltos sur min.

Eksonis terura krio meze de la kabano. Mi eksaltegis pro ŝoko. Tiam mi komprenis, ke dum almenaŭ kelkaj pliaj minutoj, mi estos sekura, ĉar la batalkrio de Elvisa  altiris al ŝi ilian tutan atenton. Aŭdiĝis la tintado de metalo kontraŭ metalo, estis gruntoj kaj krioj, kaj intertempe mi sukcesis enrampi pli profunde en la pajlon. Harstariga gargarado atingis miajn orelojn, kaj tuj poste, silento. Agonia doloro eksentiĝis en mia brusto. Mi sciis, ke la soldatoj ne foriris: ili ankoraŭ paŝegas interne de la kabano. Ili alproksimiĝas. Baldaŭ ili trovos mian kaŝlokon. Ĉu ili trapikos la pajlon per glavo? Paro da piedoj haltis rekte antaŭ miaj okuloj. Kovris ilin ia stranga piedvesto, kian mi neniam antaŭe vidis, kun rimenoj. Ial mi subite memoris, ke mi lasis la sitelon en la paŝtejo. Ĝenis min la penso, ke mi ne finis la melkadon.