Parolis voĉo super mia kapo. Ĝi ŝajnis tre malproksima. La tranĉa doloro disvastiĝis el mia brusto, tra miaj ŝultroj, mia ventro, miaj intestoj... Susurado plenigis miajn orelojn. Nigraj kaj oraj desegnoj dancis antaŭ miaj okuloj. Kaj tiam mi sentis, ke mi falas, falas, glitas kaj ruliĝas, malantaŭen, malsupren, laŭ longa, longa tunelo en mallumon.
AL ROMO
TRIA ĈAPITRO
La sola afero, pri kiu mi plene konsciis dum la sekvaj tagoj, estis la doloro en mia brusto. Ĉio alia paliĝis ĝis griza ombro kompare kun tiu dolorego, kiu disradiis tra ĉiu parto de mia korpo. Mi povis senti eĉ la konturojn de miaj pulmoj, kiuj ŝajnis ardi en mia brusto. La ĉeno ĉirkaŭ mia kolo frotadis ĝissange, sed fronte al tiu alia doloro, mi apenaŭ rimarkis ĝin. Mi sciis, ke la ĉeno dolorigas, sed la ĝeno ŝajnis koncerni alian personon, kiu tute ne rilatis al mi mem.
Pri tio, kio okazis post la falo de nia vilaĝo, jam restis nur nebula memoro. Mi sciis, ke oni metis min en grupon kun la aliaj junulinoj de mia aĝo, kaj ke oni kondukis nin malsupren laŭ la monteto kaj suden direkte al la maro. Sed estis kvazaŭ mi kuŝus funde de rivero, rigardante la disvolviĝon de duonkomprenataj okazaĵoj ĉe la malproksima supraĵo. Konstanta susurado plenigis miajn orelojn, tiel ke eksteraj sonoj nur malfacile atingis min.
Ni dormis sub la nuboj la unuan nokton, interne de speco de vilaĝo kiun la romanoj konstruis por si, ĉirkaŭata de longa ligna palisaro. Ili portis al ni manĝaĵojn kaj akvon, kaj mi gustumis kelkajn buŝoplenojn. Sed kvankam mi ja manĝis neniom la tutan tagon, mi neniel deziris manĝi. Estis kvazaŭ la manĝaĵoj perdis ĉian guston, kaj eĉ maĉi postulis tro grandan penon. Ĉiu mordaĵo restis kiel bulo en mia buŝo, ĝis finfine mi sukcesis streĉi min sufiĉe por engluti ĝin.
Mi vekiĝis la postan matenon por retrovi la doloron en mia brusto kaj la susuradon en miaj oreloj. Mi neniel provis repripensi tion, kio okazis la antaŭan tagon, nek mi demandis min, kiel mi kaj la aliaj junulinoj atingis ĉi tiun lokon. Mi vekiĝis kaj troviĝis tie. Tio sufiĉis.
La vojaĝo daŭris kiel antaŭe. Mi obtuze konsciis, ke la montetoj cedas al vasta malfekunda ebenaĵo, ke estas nova freŝa odoro en la aero, kaj ke en la malproksimo aŭdiĝas la raŭkaj vokoj de mevoj. Mallarĝa blua strio aperis ĉe la horizonto. Mi sciis, kvankam neniu diris tion al mi, ke temas pri la maro. Sed la penso ne tuŝis min.
Kiam la maro proksimiĝis, ni vidis sur ĝi lignajn ŝipojn. Neniam antaŭe mi vidis ŝipon, sed mi rigardis ilin nun tra densa nubo de indiferento. Liberigite de la kateno, ni ne kontraŭstaris, ke oni portu nin plurope en malgranda remboato al unu el la ŝipoj. Tie ni devis grimpi supren laŭ ĝia flanko. Normale mi estus timinta pro la profunda akvo sub miaj piedoj, sed nun mi sciis, ke nenio kio iam ajn okazos, povos kaŭzi al mi pli grandan suferon ol tiu, kiun mi jam spertis. Se mi glitus malsupren en la verdan-grizan akvon, ĝi fermiĝus super mia kapo, kaj la susurado plenigus mian tutan korpon dum la doloro en mia brusto fandiĝus ĝis nenieco. Sed mi ne glitis.
La maro signis la randon de la sudaj reĝlandoj. Ĝi donis limon al niaj teritorioj kaj protektis nin kontraŭ atako. Limojn oni devus pasi kun atento, kaj nur post plenumo de la ĝustaj ceremonioj. Ĉi tiun limon ni estis transirontaj kontraŭvole, sen ebleco fari la necesajn oferojn. Tio signifis, ke ni neniam povos reveni. Sed ne gravis. Restis nenio, al kio reveni. Nia vilaĝo estis for.
Se ne estus envolvinta min densa nebulo de indiferento, tio estus terura vojaĝo. Ni kuŝis sen ŝirmo, protektate nur de kovrilo el feloj etenditaj sur ligna apogaĵo. Ŝira vento blovegis trans la flankoj de la ŝipo, larmigante niajn okulojn, kaj ĉifante niajn hararojn ĝis ili similis malnovajn distaŭzitajn nestojn. La sola maniero fuĝi el la vento, estis kuŝi surdorse sub la fela kovraĵo. Dum la unuaj tagoj, mi ne sukcesis alkutimiĝi al la balanciĝado de la ŝipo. Mi kuŝis kun fermitaj okuloj, luktante por ne vomi, dum la tabuloj daŭre leviĝis-malleviĝis sub mia dorso. Oni proponis al ni manĝaĵojn, sed mi akceptis nenion.
Tagon post tago mi restis tie, dum la mateno malrapide cedis al posttagmezo kaj posttagmezo al nokto, kaj la maro balance aperadis kaj malaperadis trans la flanko de la ŝipo. Mi kuŝis surdorse, fikse rigardante la felajn striojn super mia kapo, kaj pensis pri nenio. Kelkaj el la aliaj junulinoj jam komencis paroleti inter si kaj ankaŭ plori, sed la plejmulto, kiel mi, nur kuŝis senmove horon post horo kun senesprimaj mienoj. Foje venis du-tri el la soldatoj por taksi nin per avida rigardo, sed post mallonga diskutado inter si, ili lasis nin en paco.
Dum la plej granda parto de ĉiu tago, mi dormis. Nur tion mi volis fari: fermi la okulojn kaj forgliti en neniecon. Sed eĉ sonĝante, mi ne povis forgesi. Ŝajnis al mi, ke denove mi impetegas ĉirkaŭ la bazo de la remparo, freneze serĉante kaŝlokon, dum ĉe mia dorso aŭdiĝas tiuj regulaj paŝoj, senhastaj sed neniam postrestantaj. En vana provo forskui ilin, mi zigzagas inter la kabanoj, kaj tiam, en la preciza momento kiam mi estas cedonta al kompleta malespero, mi subite rimarkas truon, kiun mi neniam antaŭe vidis, ĉe la bazo de la tera remparo. Mi premiĝas internen, apenaŭ ĝustatempe, kaj kuŝas anhelante el krevanta brusto. La paŝoj alproksimiĝas. Kaj tiam, tuj ekster mia kaŝejo, ili haltas. Pro teruro mia tuta korpo fandiĝas en glacian ŝviton. Mano palpas internen. Ĝi serĉas min...
Unu fojon mi sonĝis pri mia patrino kaj Makaros . Mi iris kun ili al la arbaro kaj ni vagis inter la maldensejoj. Mi havis malklaran impreson, ke ankaŭ Elvisa troviĝas tie, kaj ke ni venis por rikolti plantojn. Ni volis reiri al la vilaĝo, ĉar ni sciis, ke tie estas mia patro. Sed ni ne trovis la vojon. Plurfoje ni ekiris laŭ vojeto, kiu ŝajnis ĝusta, sed kiam ni denove rigardis, ĝi estis transformiĝinta al herbo aŭ arbustoj. Makaros ekploris, do mi diris, “Ĉu vi ploras dum ĉeestas mi por prizorgi vin?” kaj levis lin al mia brusto.
Mi vekiĝis kun la sento de Makaros en miaj brakoj. Mi ne tuj malfermis la okulojn, sed kuŝis senmove dum ioma tempo, retenante la sensaĵon de lia eta korpo premita kontraŭ la mia. En la sonĝo, Makaros rigardis min flanke kun difinita esprimo, kiun mi neniam pripensis antaŭe, sed kiu nun revokis lin al mi tiel kvazaŭtuŝeble, ke mi povis preskaŭ imagi, ke li staras antaŭ mi. La doloro en mia brusto estis reveninta same tranĉe kiel dum la unuaj tagoj. La unuan fojon de post mia forrabo, mi povis plori.
Mi ploris kaj dormis, ploris kaj dormis, alterne dum tiu tuta tago. Kelkaj el la aliaj junulinoj rigardis min kvazaŭ ili komprenas miajn sentojn, sed ili ne ĝenis min per senutilaj konsoloj. Aliaj ankoraŭ kuŝis kun fiksaj okuloj, obtuze rigardante al la maro aŭ al la fela kovraĵo super niaj kapoj. Antaŭ ol venis la vespero, mi havis fortan kapdoloron pro tioma plorado, kaj la unuan fojon mi atendis senpacience, ke oni alportu la manĝon. Certe, la manĝaĵoj ne allogis: kutime temis pri glua amaso da trokuirita hordeo kun stranga gusto. Per tiu gusto, kiel mi nun konstatis, estis tratrempita ĉio, kion ni ricevis de la romanoj. Sed mi estis tro malsata por esti elektema, kaj kiam la hordeo alvenis, mi manĝis ĝin kun bona apetito.
Kun agrable plena stomako, mi rekuŝis kaj pensis pri miaj familianoj. Mi havis neniun ideon, kiu sorto trafis iun ajn el ili. Mi ja vidis la romanojn peli grupojn de homoj al diversaj partoj de la vilaĝo, sed krom tio mi sciis nenion. Ĉu eble la pli aĝajn virinojn, kiel mian patrinon kaj mian onklinon, ili lasis netuŝitaj? Se mi nur havus ian manieron sciigi mian patrinon, ke mi estas en ordo. Sed ŝi neniam scios, kaj pensante tion, mi denove ekploris.