Iom post iom la soldatoj enuis pri la rigardado, kaj reiris internen aŭ restis en grupetoj supre. Estis maleble preteratenti la fakton, ke oni pretiĝas por la albordiĝo. Ĉiuj maristoj diligente okupiĝis pri ŝnuroj aŭ pri la velo, kaj intertempe la soldatoj amasigis siajn posedaĵojn apud la flanko de la ŝipo. Nun, eĉ kontraŭvole, ni vidis la marbordon en la malproksimo. Nia unua impreso estis de brunaj kaj verdaj montetoj kelkloke dissemitaj de grandaj blankaj ŝtonoj.
Ĝis la posttagmezo, ni ĉiam pli alproksimiĝis al la bordo. La maro ĉirkaŭ ni estis plena je boatoj kaj ŝipoj, kiuj lule balanciĝis sur la ondoj. Mi ne estus imaginta, ke povus ekzisti tiom da ili en unu sola loko. Sur la apuda bordo ni vidis gigantajn konstruaĵojn, kun aĵoj kiuj aspektis kiel vicoj kaj vicoj da pordoj – sed mi ne povis kompreni, kial la pordoj estas lokitaj tiel alte super la tero. Estis facile komprenebla eraro: ja mi neniam antaŭe vidis fenestrojn.
Finfine la ŝipo puŝiĝis kontraŭ longa ligna kajo, kiu etendiĝis en la maro. Aŭdiĝis plurvoĉa kriegado de la maristoj, dum la soldatoj, portante nekredeble grandajn dorsoŝarĝojn, formis linion kaj komencis laŭvice transiri la flankon de la ŝipo. La maristoj komencis malŝarĝi kestojn kaj vazojn. Restis nur ni, forgesite.
Finfine venis al ni viro. Estis li kiu portis al ni la manĝaĵojn, kaj kiu ĝenerale ŝajnis respondeci pri ni. Li kriis al ni en sia sensignifa lingvaĉo, kaj indikis per gestoj, ke venis la momento por surbordiĝi. Malvolonte ni sekvis lin trans la ŝipoflankon, kaj grimpis malsupren al la ligna kajo.
Estis strange en la komenco marŝi denove, post tiom da tempo dum kiu ni limiĝis al tiel mallarĝa spaco. Krome, ni malkovris, ke ni alkutimiĝis al la balanciĝado de la ŝipo kaj ni ne povis tuj readaptiĝi al firma subpiedaĵo. La viro ne rekatenis nin. Ni ne povis fuĝi laŭ tiu malplena kajo, kie la ondoj plaŭdetis ambaŭflanke; kaj cetere, kien ni irus? Ni estis absolute perditaj, kaj la sola afero, kiun ni rekonis, estis ni mem.
Vidate de proksime, la konstruaĵoj estis imponegaj. Ili estis faritaj el vicoj de ŝtonoj, aranĝitaj laŭ eksterordinara reguleco. Ili estis tiel altegaj, ke ili ŝajnis domoj por gigantoj, ne por homoj. Estis vere, ke la pordoj ne estis tre altaj, tamen kial ili estis tiel multenombraj? Interne, anstataŭ la vastega halo, kiun mi atendis, ni trovis surprize malgrandan spacon, ne pli grandan ol mia antaŭa loĝejo. Mi ne komprenis, kio okazis: kial la konstruaĵo estas tiel grandioza ekstere, dum interne ĝi havas normalajn dimensiojn? Ĝi pensigis min pri rakonto de Morimanos , pri militisto kiu perdiĝis dum ĉasado. En la profunda arbaro li venis al mizera kabanaĉo, sed kiam li eniris li trovis sin en vastega halo, inda je reĝo. Al ni estis okazinta la malo. Sed ĉio estis tiel stranga kaj nova, ke mi ne plu pripensis la aferon.
Oni lasis nin solaj en la ĉambro, ĉirkaŭataj de grandaj vazoj el ŝtono. La pordon oni fermis. Ni ne kuraĝis eĉ proveti malfermi ĝin. Estis kvadrata truo alte en la muro, blokita de lignaj klapoj, kiuj enlasis nur la malmultan lumon kiu sukcesis enfiltriĝi inter la latoj. Ni sidis sur la grundo, ne parolante, dum la ĉambro iom post iom malheliĝis. La grundo estis komplete tegita de plataj ŝtonoj, kiuj estis ne nur tre malmolaj sed ankaŭ malvarmaj. Mi memoris, kiam Morimanos rakontis al ni, ke en Romo oni ne vidas la teron ĉar ĝi estas tute kovrita de ŝtono.
Poste la pordo malfermiĝis, kaj revenis la viro kun pano, akvokruĉo kaj poto. Rekte antaŭ niaj okuloj li elmontris la celon de la poto, kaj tiam reeliris. Tio estis la sola signo, ke li konsideris nin entute malsamaj ol la vazoj, kun kiuj ni dividis la ĉambron.
Tio estis la plej longa nokto de mia vivo. Ĝi estis multe pli malbona ol la unuaj noktoj, kiujn mi travivis en la komenco de mia kaptiteco. Tiam mi estis indiferenta al ĉio. Estis kvazaŭ min izolis dika mantelo, kiu ŝirmis min ne nur de fizikaj malagrablaĵoj sed ankaŭ de timo pri la estonteco. Sendube la aliaj junulinoj havis similan sperton. Sed nun tiu protekto estis perdinta sian efikecon, kaj la situacio trafis nin per sia plena forto. La ĉambro baldaŭ iĝis ekstreme malvarma, sed ne estis loko por kuŝi, krom sur la ŝtona pavimo. Ni sternis kelkajn el niaj ŝaloj sur la grundo por iomete moligi la ŝtonan tegaĵon, kaj kovris nin per la aliaj. Sed estis maleble dormi, krom fragmente, antaŭ ol revekis nin la malvarmo kaj malkomforto.
En la mateno nia gardisto revenis kun juna viro, homo stultaspekta kun pufa vizaĝo kaj densa nigra hararo aranĝita kiel vico de bele ordigitaj bukloj sur lia frunto. Ignorante nian distaŭzitan staton, ili tiris nin eksteren en la lumon, kaj komencis disputi pri ni. En iu momento ni ĉiuj teruriĝis, kiam nia gardisto tiregis Markosena n el la grupo kaj komencis elmontri ŝiajn ŝultrojn kaj krurojn, precize kvazaŭ temus pri juna bovido. La alia homo flankenpuŝis ŝin malestime kaj kaptis Sulabaraka n per la brako. Ŝajnis, kvazaŭ li esprimas pri ŝi malaltan opinion. Efektive ŝi estis malsanaspekta malgrasulino, tamen ŝi vere estis tute en ordo. Finfine la viroj reenŝlosis nin. Ni staris senhelpe ĉirkaŭe en la malvasta spaco, kaj ĉiu evitis la okulojn de la aliaj. Mia stomako kirliĝegis pro antaŭtimo.
Baldaŭ la pordo remalfermiĝis kaj jen denove la du viroj. Ĉi-foje estis tiu kun la pufa vizaĝo, kiu vokis nin per gesto eksteren. Ni ŝafece atendis dum ili remetis la ĉenon ĉirkaŭ niajn kolojn, kaj ni ne kontraŭstaris, kiam la junulo forkondukis nin. Li gvidis nin al mallarĝa vojeto inter altegaj muroj, kiuj leviĝis kiel turoj super niaj kapoj kaj per sia minaca rigardo blokis de niaj okuloj la ĉielon. Kien ajn mi turnis mian vizaĝon, mi vidis nenion krom vasta regiono da senviva ŝtono. Tute ne troviĝis verdaj kreskaĵoj. Estis kvazaŭ ni vagus en terura premsonĝo.
Tro pezis sur mi la horora ĉirkaŭaĵo por ke mi detale rigardu, sed mi ricevis konfuzan impreson pri vico de ombraj kavernoj flanke de la vojeto. Dum mi preterpasis ilin, preskaŭ falante, el la angulo de mia okulo mi malklare videtis misterajn, nerekoneblajn aĵojn vualitajn de mallumo. Subite du viroj aperis apud mi sur la vojo, kaj komencis malvolvi specon de rulaĵo, kiun unu el ili tenis en siaj brakoj. Ili malvolvis kaj malvolvis kaj malvolvis, dum senfina trembrila strio de ŝtofo pufiĝis kiel ondo, arda kaj ruĝa kiel sango. Mirigite, mi haltis por rigardi, kaj la kateno tuj streĉiĝis ĉirkaŭ mia kolo.
Ni rondiris angulon kaj senaverte trovis nin en la mezo de krieganta, svarmanta homamaso. La afero estis tiel neatendita, ke mi ne tuj rimarkis, ke temas pri la momento kiun mi antaŭtimis dum la tuta vojaĝo. El ĉiuj teruraj hontaĵoj, kiuj povus okazi en Romo, mi ĉiam aŭdis, ke la plej malbona estas tio, ke oni estos kondukata tra la stratoj en katenoj por distri la popolon. Sed kun sento de intensa senpeziĝo, mi vidis nun ke la afero estos multe malpli humiliga ol mi atendis. La homoj ne povus atenti nin malpli. Estis kvazaŭ ni estus vico de bovinoj, kiujn oni kondukas al la paŝtejo.
Intertempe ni puŝiĝis antaŭen kvazaŭ tra solida barilo, dum oni premis kaj ŝovis de ĉiuj flankoj. Ĉie estis bruego de voĉoj. Ie mi aŭdis marteladon. Homoj konstante kriegis malantaŭ niaj dorsoj, kun puŝĉaretoj aŭ kun grandegaj ŝarĝoj surŝultre, tiel ke ni devis premiĝi al unu flanko por ke ili preterpasu. En la mezo de tiu moviĝanta amaso, aliaj homoj okupiĝis tute serene pri siaj ĉiutagaj aferoj: ili babilis, trinkis, raziĝis, fritis kolbasojn, dishakis viandon, pesis manĝaĵojn, trankvile kvazaŭ ili sidus solaj kaj silentaj sur la planko de siaj kabanoj. Troviĝis eĉ grupo de infanoj, sidantaj en vicoj, kiuj unuvoĉe ripetis ion kune.