Oni kondukis nin sur la podion, de kie ni povis rigardi malsupren al la vizaĝoj – ĉiuj ŝajnis esti viraj – en la suba spaco. Mi jam ŝvitis pro timo. La sufoka doloro denove sentiĝis en mia brusto kaj mi apenaŭ povis spiri. Mi tute ne komprenis la situacion, kaj permesis ke oni pelu min kvazaŭ blindulon de unu loko al alia, dum diversaj ritoj estis plenumataj super ni. Ĉar jam estis klare al mi, ke oni oferos nin.
Kiel unuan aferon, oni blankigis niajn piedojn per kreto. Kiam mi vidis miajn piedojn en la blankigitaj volvaĵoj, subita bildo aperis en mia menso. Tiel aspektis miaj piedoj, grimpinte la vojeton ĝis nia vilaĝo. Kaj je la memoro de tiu neniam plu vidota vojeto, ekestis larmoj en miaj okuloj. Sed tio ne estis la fino. Al ĉiu el ni oni pendigis objekton ĉirkaŭ la kolo. Ĝi estis farita el rigida blanka materialo, kaj sur ĝi estis strangaj nigraj signoj.
Viro staris antaŭ ni ĉe la rando de la podio, kaj la sube amasiĝintaj homoj eksilentis. Li ekparolis kaj ili aŭskultis. Tiam, je mia miro, ili ĉiuj ekridegis. Mi konfuziĝis; mi tute ne atendis ion tian.
La viro hastis al ni, kaj ni time retiriĝis. Bonŝance, li ne venis al nia grupo. Li esploris per sia okulo kelkajn el la aliaj virinoj kiuj staris apude, kaj elektis knabinon proksimume dekkvarjaran en malpura blanka tuniko. Li kondukis ŝin al la antaŭa parto de la podio, kie ŝi staris kun la okuloj fiksitaj al la grundo kaj batetadis per la piedoj. Ŝajnis, ke li parolas pri ŝi. Mi havis senton, kvazaŭ bendoj streĉiĝas ĉirkaŭ mia brusto. Post momento li komencos la oferadon.
La spektantoj laŭte vokis, unu post alia. La viro respondis; li ŝajnis instigadi ilin. Mi aŭdis, ke ili incitas unu la alian ĝis stato de ekscito. Viro puŝiĝis tra la homamaso kaj saltis sur la podion. Li iris al la knabino... kaj forkondukis ŝin. Kaj tio ŝajnis al mi ĉio. Nenio pli.
Ĉi tiu sceno ripetiĝis kaj reripetiĝis. Oni elektis knabinon aŭ virinon, diversaj homoj elkriis ion, kaj poste iu saltis sur la podion kaj kondukis ŝin malsupren en la homamason. Pluraj el la virinoj estis akompanataj de malgrandaj infanoj, kaj estis eĉ kelkaj infanoj tute solaj. Unu fojon oni proponis tri malgrandajn infanojn kiel grupon. Okazis terura sceno, kiam oni apartigis la pli aĝan de la aliaj du. Ili ĉiuj ploris kaj kunkroĉiĝis, kaj necesis fortiri lin perforte. Certe li ne povis esti pli ol ok-jara.
Mi tute ne komprenis, kio okazas, sed almenaŭ ŝajnis, ke neniu estas mortigota. Cetere, la medio iel ne ŝajnis ĝusta. Mi sciis, ke la romanoj kondutas malsame ol ni, sed tamen mi estis certa, ke se ili volus fari oferon, oni sentus pli solenan etoson: oni ricevus impreson, ke temas pri speciala okazaĵo. Mi komencis nun iomete trankviliĝi, sed la aro da virinoj sur la podio estis maldensiĝanta. Baldaŭ venos nia vico.
Finfine la viro atingis nian grupon. Li ekzamenis nin, kaj per sia okulo li fiksis Boskila n. Ŝi premis sin malantaŭen kiam li alproksimiĝis, sed estis klare al ĉiuj, ke estos senutile rezisti. Li malhokis la ĉenon kaj kondukis ŝin antaŭen. Venis la kutimaj vokoj de sube, kaj baldaŭ iu venis supren kaj transprenis ŝin. Ŝi turnis sin por nin rigardi el larmantaj okuloj, dum oni forkondukis ŝin. Mi tute ne scias, kio okazis al ŝi poste.
Unu post alia, oni portis nin antaŭen. Tri el la pli junaj knabinoj estis prenitaj de la sama viro. Mi estus enviinta ilin pro tio, ke ili rajtas resti kune, se ne temus pri la stranga reago de la homoj en la placo. Kiam la viro venis supren el la homamaso por ricevi ilin, ĉiuj komencis ridaĉi kaj aklami laŭ malbela maniero, kiu ekstreme perturbis min. Tamen, ne estis tempo por mediti pri la afero, ĉar nun la estranto alproksimiĝis al Albila kaj mi. Ni ekkaptis niajn manojn pro teruro, sed li jam tiris ŝin firme ĉe la brako. Ŝi ĵetis al mi lastan senesperan rigardon trans la ŝultron, dum li irigis ŝin antaŭen. Kaj tiam venis mia vico.
* * *
Post mallonga tempo, mi troviĝis denove sur la strato, pelate de malgrasa viro kun maltrankvila esprimo, grizaj haroj kaj tre tufaj brovoj. Li provis alparoli min unu-du fojojn, sed vidante mian nekomprenon, li baldaŭ rezignis. Kelkfoje li prenis mian brakon, sed ĝenerale li ŝajnis atendi, ke mi sekvu lin. Kaj mi ja sekvis lin, kiel hundeto. Efektive, mia ĉefa timo estis tio, ke mi perdos lin inter la homamaso.
Kiam li rimarkis, ke estas malfacile por mi postsekvi lin, li iomete malrapidiĝis. Li ne ŝajnis malafabla, sed iom senpacienca. Unu fojon ni haltis ĉe viro, kiu havis kruĉegon kaj plurajn tasojn katenitajn al kolono. La kruĉo memorigis min pri tiu, kiun miaj patro kaj onklo aĉetis antaŭ tiom da jaroj kontraŭ la lano kiun mia patrino intencis uzi por niaj vintraj vestoj. Ni ambaŭ ricevis trinkaĵon el la granda kruĉo; ĝi havis malriĉan, acidan guston, kaj igis min tusi. Ĝi ne multe plaĉis al mi, sed mi komprenis, ke li deziras montri sian afablecon.
La urbo ŝajnis etendiĝi neimageblan distancon, kaj mi komencis demandi min, ĉu ĝi entute havas limon, kiam finfine ni alvenis ĉe grandioza pordego muntita en la plej altaj muroj, kiujn mi iam ajn vidis. Eĉ ekster la muroj la konstruaĵoj pludaŭris, sed poste ili maldensiĝis kaj maloftiĝis, ĝis finfine ni troviĝis sur vojo el plataj ŝtonegoj, kiu kondukis inter kampoj. Trafluis min fortega sento de senpeziĝo. Mi ne vidis verdajn kreskaĵojn de kiam oni portis min en la ŝipon. Mi spertis momentojn dum la pasinta monato, kiam tiom intensiĝis mia sopirego al herbo kaj arboj, ke ĝi preskaŭ kaŭzis al mi fizikan doloron.
Pluraj ĉaregoj staris atende ĉe la flanko de la vojo, kaj iliaj veturigistoj sidis apude en malgrandaj grupetoj, dum bovoj kaj muloj paŝtiĝis en la proksimeco. Vidante nin, unu el la viroj tuj ekstaris kaj mansvingis. Post kelkaj minutoj mi trovis min sur ĉaro tirata de mulo; mi sidis sur la antaŭa loko inter la du viroj, kiuj paroladis ĉirkaŭ mi kvazaŭ mi ne ĉeestus.
Dum la ĉarego saltetis sur la ŝtonoj, ili malvolvis tukojn kaj elprenis panon, fromaĝon kaj pomojn, kiujn ili dividis kun mi. Ĉio gustis tre malsame ol la manĝaĵoj, kiujn mi konis, sed almenaŭ ĝi ne havis tiun malagrablan fiŝecan nuancon, kiu tratrempis ĉion, kion mi ricevis de la romanoj. Mi estis nun pli trankvila post mia antaŭa timego, kaj komencis senti min iom pli sekura. La du viroj ŝajnis sufiĉe amikemaj, kaj mi ne havis impreson, ke ili intencas mistrakti min, kvankam mi konsciis esti komplete en iliaj manoj.
Parolinte kune dum ioma tempo, ili ekatentis pri mi. La grizharulo gestis al si mem kaj diris malrapide kaj klare: “Demetrio”.
“Anto,” diris la alia.
Mi rigardis kaj aŭskultis, sed mi estis tro konfuzata de la tuta situacio por povi reagi. Sed nun ili gestis al mi; eble ili deziris, ke mi diru mian nomon. Mi provis paroli, sed mia voĉo ŝajnis perdiĝinta. Finfine, kun miaj okuloj fiksitaj al la piedoj, mi sukcesis eligi “ Bivana ”.
“ Pivala ?” demandis unu.
“ Bilana ?” diris la alia.
Mi ne komprenis, kial tiel simpla nomo kaŭzas al ili tiom da malfacilaĵoj. “ Bivana ”, mi diris pli laŭte. Ĉi-foje ili sukcesis ripeti ĝin ĝuste, kaj poste ili lasis min regliti al miaj propraj pensoj dum ili pluparoladis preter mi.
La pavimita vojo kondukis antaŭ ni tra montetoj kaj kampoj. Estis kvazaŭ mi vekiĝis el terursonĝo, kaj la spertoj de la antaŭa tago jam komencis paliĝi ĝis nerealeco. Estis vere, ke la kamparo estis tre malsimila al tiu de mia hejmo, tamen kompare kun la urbo ĝi konsolis min per sia rekonebleco. La ĝenerala impreso estis surprize verda, kaj estis multe pli da arboj ol troviĝis en mia propra lando, kvankam la folioj estis flavaj kaj falontaj. Mi jam perdis la kalkulon de la tagoj, sed mi supozis, ke ni verŝajne alproksimiĝas al Samono.
La kamparo donis impreson de prospero kaj fekundeco, kun paŝtejoj plenaj je ŝafoj kaj bovinoj. En kampo post kampo kreskis speco de grimpanta planto, kiun mi neniam vidis antaŭe, aranĝita laŭ bele ordigitaj vicoj kun aroj da grandaj verdaj aŭ nigraj beroj. Sed unu afero timigis min: multaj el la homoj laborantaj en la kampoj estis katenitaj. La plejmulto aspektis konsterne maldikaj kun ĉifonaj vestoj, kiuj malkaŝis vipospurojn sur iliaj dorsoj. Kelkaj havis razitan kapon kaj cikatron sur la frunto. Mi demandis min maltrankvile, ĉu tia sorto atendas ankaŭ min, kvankam laŭ mia impreso, ĉi tie temas nur pri viroj. Sed nun, sidante komforte kun plena stomako sur ĉarego, mi apenaŭ povis kredi, ke la afero finiĝos tiel malbone. Ni pasis preter multaj konstruaĵoj, sed mi vidis neniujn similajn al la kabanoj kaj domaroj, je kiuj mi kutimis. Ofte la domoj estis arigitaj malantaŭ altaj muroj, iom kiel la vilaĝoj de mia propra lando. Sed anstataŭ lokiĝi sur la montopintoj, la plejmulto el ĉi tiuj estis en la ebenaĵo. Estis klare, ke la romanoj estas tute sen timo pri atako.