Выбрать главу

La vojo estis eksterordinare trafikoplena. Ĉiumomente ni preterpasis ĉaregon aŭ marŝantajn homojn kun ŝarĝoj sur la dorso. Ofte ni vidis grupetojn de viroj, kiuj kune portis sur la ŝultroj grandan objekton el ligno, kies flankojn kaŝis pendantaj faldoj de ŝtofo. Foje la ŝtofo estis tirita al unu flanko, kaj interne mi vidis viron aŭ virinon, kiu kuŝis en plena komforto. Nin mem konstante preterpasis pli rapidaj vojaĝantoj surĉevale aŭ, je mia surprizo, en batalĉaroj. Mi ĉiam aŭdis, ke la romanoj ne havas batalĉarojn.

Plurfoje ni pasis apud bandoj de viroj aŭ virinoj, kiuj per pezaj paŝoj marŝis en katenoj. En unu grupo mi vidis plurajn homojn, pri kiuj mi tuj rekonis, ke ili devenas de la sudaj reĝlandoj. Kelkaj tenis la okulojn fikse kaj senespere al la grundo, sed la aliaj levis al mi la vizaĝon kaj ni interŝanĝis senhelpajn rigardojn. Ŝajnis al mi, ke envia esprimo flagras momentete en iliaj mienoj. Sidante sen katenoj sur ĉaro, mi estis jam en pli bona situacio ol ili.

La tagmezo estis jam for, kiam ni alvenis ĉe aro da konstruaĵoj ĉirkaŭata de alta muro. Ni veturis internen laŭ la pordego kaj trovis nin en granda korto. Laŭ la du flankoj estis vico de konstruaĵoj kun pajlaj tegmentoj, kaj en la mezo lageto por anseroj. Al mi la ejo aspektis preskaŭ kiel malgranda vilaĝo. Kokinoj diskuris antaŭ la radoj de nia ĉarego, dum ni veturis malrapide ĝis unu el la pordoj.

Tie Demetrio saltis al la grundo, kaj mi sekvis lin en tro hejtitan ĉambron, kie ni trovis pezan viron sidantan sur benko, kiu senplumigis kokon. Demetrio puŝis min antaŭen, kun komento kiun mi ne komprenis. La alia viro rigardis min kritike, kvazaŭ li estis ne aparte kontenta pri tio, kion li vidis, kaj komencis grumbli. Sed Demetrio nur levis siajn ŝultrojn indiferente. Parolante tre laŭte, kvazaŭ li supozus min surda, li gestis al la viro kaj diris: “Fortunato”. Post tio li turnis sin por eliri. Mi intencis sekvi lin, sed Fortunato tuj leviĝis kaj kaptis mian brakon. Li kondukis min al granda ligna bloko, kie kuŝis pluraj mortaj kokoj. Kaj do, post nur kelkaj minutoj, jen mi staris antaŭ tranĉobloko kaj senplumigis kokinon.

Ĉio ĉi tiom diferencis de miaj antaŭatendoj, ke mi estis tute konfuzita. Iel mi neniam imagis, ke mi finiĝos en ĉambro kun nekonata viro, por senplumigi kokinon. Ĉu ĉi tio estas la plano, kiun la romanoj antaŭvidas por mi? Ĉu ĉi tie mi restos?

Estis monteto da kokoj sur la bloko: eble kvar aŭ kvin. Mi apenaŭ povis imagi, kial iu ajn volus mortigi tiom en unu fojo. Ĉu oni eble pretigas festenon? Pro la fajrego, kiu brulis sur altigita fajrejo ĉe unu flanko de la ĉambro, la aero estis malagrable varma, malgraŭ la larĝe malfermitaj pordo kaj fenestro. Sed kompreneble: la tuta konstruaĵo estis farita el ŝtono, eĉ la tegmento. Estis kvazaŭ mi starus sur la planko de giganta forno por bakiĝi kiel pano.

Kvankam senplumigi kokojn neniam estis laboro, kiu aparte plaĉis al mi, la ordinareco de la tasko donis al mi pli sekuran senton. Ĉirkaŭate de la plej stranga situacio, almenaŭ ĉi tion mi povis rekoni. Dum mi laboris, mi memoris la lastan fojon, kiam mi senplumigis kokon. Estis kiam ni loĝis ankoraŭ en nia propra kabano, tuj antaŭ ol translokiĝi al la vilaĝo. Mi sidis sur la grundo ekster nia pordo por fari tion, kaj intertempe venis mia patrino por diri, ke ŝi regalos nin per bakitaj pomoj, kaj ke fininte mian taskon, mi tuj venu por manĝi la mian.

Nun mia kabano estis forbruligita, kaj mi ne sciis, ĉu mia patrino vivas aŭ malvivas. Kaj se ŝi ja vivas, mi neniam havos la eblecon sciigi ŝin, ke mi senplumigas kokojn en ŝtona ĉambro.

Kiam mi pensis pri mia antaŭa vivo, la larmoj ekruliĝis laŭ miaj vangoj. Fortunato elektis tiun momenton por aliri min, muĝante pro kolero, verŝajne ĉar mia laboro malrapidiĝis ĝis nulo. Sed kiam li vidis miajn larmojn li tuj haltis, tiam frapetis min ĉe la ŝultro kaj diris ion per voĉtono, per kiu li ŝajne intencis konsoli min.

Iom poste, alta virino hastis internen. Ŝi havis tre rektan dorson kaj evidente opiniis sin tre atentinda homo. Mi malkovris poste, ke ŝi nomiĝas Eŭtikia . Ŝi tuj aliris min kaj tiris min al la pordo, kie ŝi starigis min en la lumo por atente ekzameni min. Ŝi pinĉis la ŝtofon de mia robo kaj esploris ĝin detale; kompreneble ĝi estis tute malsimila de ĉio, kion portis la romaninoj. Sed ĝi ankaŭ estis malpurega kaj mi estis malagrable konscia pri granda sangomakulo ĉe la malantaŭo, kiu bonŝance estis pli-malpli kaŝita de la kvadrata desegno. Mia menstruo komenciĝis neatendite dum ni estis sur la ŝipo. Mi ŝiris striojn de la rando de mia ŝalo por uzi kiel ĉifonojn, sed estis malfacile ne makuli miajn vestojn en tia situacio, kaj cetere, mi estis tro indiferenta por aparte ĝeni min pri la afero.

La virino kondukis min eksteren al la korto kaj gvidis min al io, kio aspektis kiel kruta monteto kun pordo ĉe la pinto. Neniam antaŭe mi estis vidinta ŝtuparon. Kaj ĝis tiu momento mi neniam demandis min, kiel la romanoj atingas tiujn domojn konstruitajn alte en la aero. Sed ŝi jam ekiris supren, do mi grimpis poste. Alveninte ĉe la pinto, estis kvazaŭ ni denove paŝus sur ebena grundo, kaj mi baldaŭ forgesis, ke mi marŝas super la kapoj de aliaj homoj.

Mi sekvis ŝin en etan ĉambron preskaŭ komplete senluman. Ŝi malfermis la fenestroklapojn per puŝo, kaj transiris al kesto en la kontraŭa angulo. El tiu ŝi prenis plurajn robojn kaj ekzamenis ilin. Finfine ŝi elektis unu kaj sternis ĝin kontraŭ mia korpo. Ĝi estis iom mallongeta – mi estis pli alta ol la plejmulto de la romaninoj – sed ŝajne ŝi opiniis, ke ĝi konvenos, kaj transdonis ĝin al mi kune kun malpli longa tuniko. Ĝi estis de nova por mi flava nuanco. Evidente la romanoj havis tinkturojn, kiujn ni tute ne konis. Sed ĝi estis iom malinteresa, ĉar ĝi estis de nur unu koloro, sen desegno. Cetere, ĝi havis makulon ĉe la brusto.

Nun la virino gvidis min al longa ĉambro, kiu enhavis vicon de litoj – kvankam mi tiam ankoraŭ ne sciis, kio ili estas. Ŝi komprenigis al mi, ke mi surmetu la tunikon kaj la novan robon, kion mi faris kun iom da malcerteco. Ili estis kudritaj laŭ alia maniero ol la vestoj, kiujn mi kutime portis. Mia kapo apenaŭ reaperis el la kolumo, antaŭ ol ŝi venis al mi kaj komencis firme tiri la robon malsupren ĉe unu flanko kaj mallongigi ĝin ĉe la alia. Montriĝis, ke mi metis ĝin kun la dorso antaŭe. Cetere, mi sentis malvarmeton; ĉu la geromanoj tute ne kovras siajn brakojn?

La virino prenis mian propran robon kaj kunĉifis ĝin. Evidente por ŝi temis nur pri malpurega ĉifono, kiun ŝi intencis tuj disŝiri. Subite mi komprenis, ke mi nepre devas pluteni tiun robon. Ĝi estas la sola restaĵo de mia pasinta vivo, de mia pasinta memo. Senespere mi provis rekapti ĝin de ŝi. Ŝi estis momente surprizita, sed tiam ŝi frapis min forte ĉe la brako kaj senindulge forprenis la robon el miaj manoj. Plorante, mi sekvis ŝin malsupren al la kuirejo. Mi sentis min stranga kaj fremda al mi mem en la malkutimaj vestoj. Oni estis ŝtelinta miajn harojn, oni forprenis ĉion, kio protektis min, kaj nun la sola restanta parto de Bivana  estis kaŝita sub tiuj faldoj de roma ŝtofo.