Pli malfrue en tiu sama vespero, en la granda kuirejo kie oni jam laborigis min, mi renkontis la aliajn anojn de la domo. Ili estis tiomaj, ke en la komenco mi tute konfuziĝis, kaj povis nek memori iliajn nomojn, nek distingi eĉ ĉiujn vizaĝojn. Estis du-tri junulinoj, krom la pli aĝa virino kiu forprenis mian robon; estis pluraj fortikaj viroj, kelkaj infanoj, kaj diversaj aliaj. Unu viro aparte trafis mian atenton: li estis maldika kun kurba dorso, pinta vizaĝo, kaj hararo maldensiĝanta. Li ŝajnis iom apartigi sin de la aliaj; aŭ ĉu estis ili, kiuj evitis lin? Mi demandis min, ĉu temas pri la mastro de la domo. Sed tiu, kiu pleje logis miajn okulojn, estis juna virino, ne multe pli aĝa ol mi, kiu portis amason da ringoj kaj brakornamaĵoj. Ŝia haŭto estis komplete nigra. Ŝajnis, ke neniu opinias tion aparte rimarkinda, kaj ŝi gaje babilis kun la aliaj kvazaŭ ŝi estus tute ordinara. Estis io pri ŝia sinteno, kio pensigis min pri Elvisa . Ŝi enpremis sin en la liberan spacon apud mi sur la benko, kio multe nervigis min; mi timis lasi ŝian haŭton tuŝi la mian, kaj tiom kiom eblis sen ke ŝi rimarku tion, mi fortiris min al unu flanko. Ŝi estis la sola homo, kies nomon mi tuj lernis. Ŝi estis Iriso.
Ĉiuj ŝajnis tre pretaj montri sian amikemon. Mi vidis, ke ili volas helpi min hejmiĝi, tamen mi estis tro superŝutita de la amaso da novaj vizaĝoj kaj de la nekomprenebla lingvo, por provi reagi. Ĉiuj povis nur kun malfacilo ripeti mian nomon, kaj post iom da diskutado inter si, unu el la junulinoj fingromontris al mi kaj diris klare kaj malrapide: “ Barbara ”.
“ Bivana ,” mi diris.
ŝi kapneis kun rideto. “ Barbara ,” ŝi ripetis.
Kaj tiel okazis, ke mi perdis ne nur miajn harojn kaj miajn vestojn, sed eĉ mian nomon.
KVARA ĈAPITRO
Mi dormis tiunokte en la longa mallarĝa ĉambro, kiun mi jam vidis, kiam mi ŝanĝis miajn vestojn. Ni dormis tie kvarope: estis mi, du aliaj virinoj, kaj knabineto. Mi iom konfuziĝis pro la malkovro, ke mi dormos en la lito apud tiu de Iriso. Mi rigardis ŝin kaŝe dum ŝi senrobiĝis. Kompreneble, ŝi ne demetis la suban tunikon, sed laŭ mia impreso, ŝia tuta korpo estas nigra, eĉ la partoj kovritaj de la vestoj.
Dorminte tutan monaton sur lignaj tabuloj kaj ŝtonaj pavimoj, mi trovis la liton ekstreme komforta, kvankam mi estis iom maltrankvila pro ĝia alteco super la planko. Poste, kiam mi alkutimiĝis al la lito, tio ŝajnis al mi stulta aranĝo, ŝtopi la pajlon en sakon kiel solidan blokon, tiel ke oni ne povas krei por si neston, kiel oni farus se la pajlo restus en libera amaso sur la grundo. Sed la romanoj havis tiom da kutimoj, kiujn mi trovis strangaj! Cetere, en tiu unua nokto ĝi estis nur la lasta el la sennombraj novaj spertoj de la tago. Mi estis tiom elĉerpita pro ĉio kio okazis al mi, ke mi tuj endormiĝis.
Kiam mi vekiĝis la postan matenon kaj memoris, kie mi estas, mi deziris nur refermi miajn okulojn kaj regliti en senkonscion. Sed Iriso skuis mian brakon dum ŝi ripetadis tiun vorton, kiun mi rekonis kun peza koro kiel mian novan nomon. Mi ne havis elekton krom leviĝi kaj alfronti tion, kion alportos al mi la tago.
Komence, nur malmulto estis distingebla per la malforta lumo. Mi rigardis eksteren tra unu el la mallarĝaj senŝirmaj malfermaĵoj, kiuj servis kiel fenestroj, kaj retiriĝis kun ŝoko. Mi jam forgesis, ke ni troviĝas alte super la tero. Ekstere, la suno ankoraŭ ne leviĝis, kaj la lastaj paliĝantaj steloj briletis en la griza ĉielo de frua mateno.
Kiam mi returnis min al la ĉambro, mia koro saltegis. Sur la planko, duone kaŝita sub unu el la litoj, estis malgranda ŝirita objekto. Mi tuj rekonis ĝin: ĝi estis la ĉifono donita al mi de Elvisa . Verŝajne ĝi falis el sub mia zono, kiam mi ŝanĝis mian robon la antaŭan tagon, kaj bonŝance la malpacienca virino ne rimarkis ĝin. Mi ĝoje ĝin reprenis kaj formetis inter la faldoj de mia robo, ĵurante, ke estonte mi ĉiam kaj ĉiame tenos ĝin ĉe mi.
Iriso gvidis min malsupren al la kuirejo – mi ne estus trovinta ĝin sen helpo – kaj lasis min kun Fortunato. Li donis al mi malmolan, sekan panon por manĝi kaj tason da akvo, sed eĉ la akvo havis metalan guston, kvazaŭ oni ne ĉerpis ĝin el la rivero sed longe tenis ĝin en fermita ujo. Tiam li kondukis min al granda ligna meblo, plena je ŝvelanta pasto. Estis tiom da ĝi, ke ĝi eĉ puŝis supren la kovrilon. Fortunato ŝovis siajn brakojn en la mezon de la pufa amaso, kaj ĝi refalis kun elspiro. Ŝajne li deziris, ke mi knedu ĝin. Mallerte, mi provis imiti la movojn, kiujn mi ĵus vidis lin fari. Mi ja kutimis knedi panon, kompreneble, sed neniam mi devis trakti kvanton tiel grandegan, kaj cetere, li faris ĝin laŭ alia maniero ol tiu, kiun mi lernis de mia patrino. Post kelkaj minutoj, li staris apud mi kriante kaj frapis min per branĉeto, kiun li hazarde tenis en la mano por kirli miksaĵon, varmigatan tiumomente super la fajro. La frapo ne aparte dolorigis, tamen mi estis ĉagrenita kaj ŝokita. Kion li volas de mi? Mi ja faras mian eblon.
Tiel pasis la mateno. Fortunato donis al mi unu taskon post alia, sed kion ajn mi faris, li estis malkontenta. Mi devis purigi legomojn de nekonata speco; mi devis frotlavi potojn ekstere en la lageto; mi devis kirli densan miksaĵon, kiu boletis super la fajro – kaj tuj kiam mi ekfaris ion, li aperis ĉe mia flanko kun koleraj krioj kaj batis min per la unua ilo, kiu venis al lia mano. Tio jam estis sufiĉe malagrabla en si mem, sed por pliigi mian malkomforton, aliĝis al ni en la kuirejo malgranda knabo. Tiu knabo, kiu nomiĝis Hermeso, neniel provis kaŝi la fakton, ke li ĝuas la spektaklon de ĉi tiu grandega knabino, kiu ne scias fari la plej simplajn aferojn. Je ĉiu riproĉego de Fortunato, aperis malica ridaĉo sur la vizaĝo de Hermeso. Tio kompreneble nur pliigis mian konfuzon.
Venis la kulmino, kiam Fortunato petis min balai la plankon. Temis pri io, kion mi absolute ne komprenis. En mia hejmo ni havis pajlon sur la grundo, do balaado ne necesis; ni devis nur ŝanĝi la pajlon de tempo al tempo. Kiam mi provis puŝi la balailon sur la planko, imitante tion kion mi vidis lin fari, li kaptis ĝin abrupte el mia mano kaj komencis bati min tute serioze. Tio estis troa por mi, kaj mi ekploris. Intertempe Fortunato transdonis la balailon al Hermeso, kiu kaptis ĝin entuziasme, kvazaŭ li volus montri, ke jen almenaŭ unu homo, kiu scias balai plankon. Li atakis la laboron kun tiom da fervoro, ke li faligis poton da saŭco. Fortunato muĝis furioze, frapegis lin plurajn fojojn per ligna kulero kaj elĵetis lin – kion mi certe ne bedaŭris.
Malrapide la longa mateno pasis. Fortunato pretigis plurajn malvarmajn pladojn, kiujn li dismetis sur la plej belegajn telerojn kaj vazojn, kiujn mi iam ajn vidis. La plejmulto aspektis al mi taŭgaj por la festeno de reĝo. Ili estis majstre prilaboritaj kaj glazuritaj, kun dekoritaj teniloj kaj eksteraĵo glata kaj brila kiel akvo en lago. Sed tiuj, kiuj pleje ravis min, estis absolute travideblaj. Ili aspektis kvazaŭ oni ĉizis ilin el bloko de verda glacio. Mi rigardadis ilin kun miro, ĝis mi konstatis, ke Hermeso revenis kaj malestime observas min. Vidante, ke mi rimarkis lin, li elbuŝigis komenton – mi ne komprenis la vortojn, sed la tono ne lasis dubojn pri ilia signifo -, tiam li malĝentile puŝis min flanken dum li senatente ŝovis la valorajn vazojn sur pleton, kiun li forportis eksteren.
Intertempe mi sekvis Fortunaton en la korton, kie ni sidiĝis sur benko por manĝi. Pluraj el la homoj, kiujn mi renkontis la antaŭan vesperon, sidis dise ĉirkaŭ la korto. Poste ili ne tuj reiris al sia laboro, sed restis por babili sub la aŭtuna suno. La virinoj elprenis siajn ŝpinilojn, dum la plejmulto el la viroj malaperis. Ankaŭ Fortunato ne estis videbla, kaj ne sciante kion alian fari, mi restis en la korto por atendi lin. Surprizis min tio, ke oni ŝpinas en la mezo de la tago. En mia vilaĝo ni ŝpinis nur vespere, kiam ni sidis ĉe la fajro, aŭ en aliaj hazardaj momentoj, kiam pli urĝaj taskoj mankis.