Tamen mi mem en tiu momento havis nek ŝpinilon nek alian laboron por okupi min. Mi demandis min, ĉu aliĝi al la aliaj virinoj, sed ili montris neniun intereson pri mia kunestado, kaj mi estis tro timema por eksidi inter ili sen invito. Cetere, mi ne komprenus ilian konversacion. Mi estus dezirinta iomete ĉirkaŭrigardi, por konatiĝi kun ĉi tiu loko al kiu oni portis min, sed mi ne volis altiri ilian atenton. Do mi fiksis miajn okulojn ĉe la tegmento de la kontraŭa dometo, kaj pensis pri nenio. En la fino mi ekdormetis kaj restis tiel ĝis Fortunato revenis. Mi sekvis lin kun malentuziasmo reen al la kuirejo.
La posttagmezo pasis pli-malpli sammaniere kiel la mateno. Mia unua tasko estis lavi tiujn elegantajn telerojn, kiujn Hermeso reportis plenajn je restaĵoj. Tiujn oni skrapis en sitelon – por la porkoj, kiel mi ĝuste divenis. Mi rigardis ilin kun bedaŭro. Mi mem ne ricevis aparte abundan tagmanĝon, kaj post miaj spertoj de la pasinta monato, mi ne estus rifuzinta restaĵojn.
Mi portis la vazojn tre zorge eksteren al la lageto. Teruris min la penso, ke mi difektos aŭ rompos ion. Tamen mi nun almenaŭ havis la eblecon pli detale ekzameni ilin, kaj precipe tiujn, kiujn mi supozis esti el glacio. Mi atendis, ke ili estos malvarmaj kaj malsekaj, sed kiam mi singarde tuŝetis unu per la pinto de fingro, mi malkovris, ke ĝi estas seka kaj glatega kiel polurita metalo. Tamen mi ne sukcesis tuj superi mian unuan impreson, kaj traktis ĝin tre delikate pro timo, ke ĝi rompiĝos, se mi faligos ĝin. Pasis pluraj tagoj antaŭ ol mi malkovris, ke mi ne senkiale estis tiel prudenta. Bonŝance, la malkovro ŝuldiĝis ne al mia propra malzorgemo sed al tiu de Hermeso. La bovlo, kiun li faligis, frakasiĝis en centon da splitoj, ĉiu pli akra ol tranĉila klingo. Mi konstatis tion nur kiam mi sangigis mian fingron. Fortunato ne ĉeestis en tiu momento, kaj Hermeso haste forbalais la pecetojn, ŝtele rigardante min, por scii, ĉu mi perfidos lin. Mi certe estus farinta tion, se mi estus havinta la necesajn vortojn, kaj kun plezuro aŭskultus liajn lamentegojn poste. Sed efektive mi ne pli kapablis informi pri li ol la kokino, kiu estis gratanta en angulo, kiam la akcidento okazis.
La sola afero, kiu iomete gajigis min dum tiu unua posttagmezo, estis vizito al la legomejo, kiu kaŝiĝis malantaŭ unu el la konstruaĵoj flanke de la korto. Dum Fortunato diligente elterigis laktukojn, mi rigardis kun intereso la bele aranĝitajn vicojn de verdaj plantetoj, el kiuj multaj estis por mi novaj. La kampo tamen ne estis bone prizorgita; estis klare, ke neniu sarkis ĝin de sufiĉe longe. Neniu en mia vilaĝo permesus, ke la propraj kampoj restu en tiel malbona stato, krom eble Garakos apud la remparo, kiu estis konata maldiligentulo.
Ĉar Fortunato ne bezonis mian helpon, mi revagis al la ĉefa parto de la korto. Neniu ĉeestis en tiu momento, do finfine mi havis la eblecon kontentigi mian scivolon. Tra duonmalfermitaj pordoj mi videtis diversajn kultivilojn, el kiuj pluraj havis tre strangajn formojn. Krome estis bareloj, ĉarego, kaj monto da korboj. Estis maleble ne esti imponata pro la granda ilaro posedata ĉi tie. Estis evidente, ke mi falis inter tre riĉajn homojn.
En unu el la konstruaĵoj estis kaĝoj, kiuj entenis malgrandajn bestojn de speco, kiun mi neniam antaŭe vidis. Ili aspektis iom kiel grasaj leporoj, kun densa, mola felo, kaj iliaj nazoj moviĝetis konstante. Mi estis tentata karesi ilin, sed dum mi hezitis pro la penso, ke ili eble mordos aŭ gratos, mi subite rimarkis, ke Fortunato vokas min jam de ioma tempo. Mi ne estis rekoninta mian novan nomon. Lia voĉo sonis kolera, kaj mi panikis je la penso de lia reago, kiam mi reaperos. Dum momento mi estis tentata kaŝi min, sed tuj decidis kontraŭe. Li certe ekserĉos min, kaj tio eĉ pli malbonigos la situacion. Ne, mi devos reiri al li senprokraste.
Kiam Fortunato ekvidis min, li muĝis furioze kaj indikis, ke mi venu pli proksimen. Estis evidente, ke li intencas frapegi min tuj kiam mi estos atingebla, kaj mi aliris lin en tremanta anticipo. Sed eble li vidis mian timon, ĉar dum mi alproksimiĝis lia mieno ŝanĝiĝis. En la fino li nur grumblis senpacience, kaj ŝovis en miajn brakojn korbon da verdaĵoj.
Dum la posttagmezo, eksterordinara virino eniris la kuirejon. Mi tuj komprenis, ke ŝi estas certe riĉega. Ŝi portis nekredeblan kvanton da juveloj, kiuj ŝajnis al mi el vera oro. Ŝia vizaĝo mirigis min: anstataŭ brunan haŭton, kian havis la plejmulto el la homoj kiujn mi renkontis ĝis nun, ŝi havis krete blankan, dum ŝiaj vangoj kaj lipoj estis malnature ruĝaj. Kiam ŝi sufiĉe alproksimiĝis, mi vidis, ke ŝiaj trajtoj estas ŝmiritaj per koloraj pastoj. Nigro konturis ŝiajn okulojn, kaj ŝi havis plurajn nigrajn makuletojn alfiksitajn al la vizaĝo. Tio kio absolute konsternis min, tamen, estis ŝia hararo, kiu konsistis el longaj linioj de mallarĝaj bukloj de la verto ĝis la frunto. Al miaj okuloj ŝi aspektis kvazaŭ ŝi pretiĝis por ekiri al batalo. Mi pensis, ke niaj militistoj certe admirus ŝin.
ŝi alproksimiĝis kaj komencis alparoli min per malĝentila voĉo. Ŝi ŝajnis senscia pri la fakto, ke mi ne komprenas. Mi rigardis kiel ŝia buŝo fermiĝas kaj malfermiĝas, eligante sensignifajn sonojn, kaj notis kun intereso, kiel la ruĝa koloro ĉe ŝiaj lipoj finiĝas per abrupta linio laŭ la interna rando. Verŝajne ĝenis ŝin la maniero, laŭ kiu mi rigardadis ŝin, ĉar senaverte ŝi frapegis mian vangon, tiel subite ke mi restis senspira pro doloro kaj ŝoko. Estis Fortunato, kiu neatendite aperis por helpi min kaj alparolis ŝin per respekta tono, kio ŝajnis iom moligi ŝin. Poste ŝi permesis, ke li forkonduku ŝin al la fajrejo, kie li levis la kovrilojn por montri la enhavojn de la kuirpotoj. Poste ŝi staris malantaŭ mia ŝultro dum mi senŝeligis legomojn, kaj mi sentis ŝian kritikan rigardon ĉe mia nuko. Mi laboris kiel eble plej rapide, strebante ne malkaŝi mian mallertecon, sed mi apenaŭ povis spiri ĝis finfine, post pluraj minutoj, ŝi formoviĝis.
Post ŝia eliro Fortunato abrupte enmanigis al mi kelkajn grandajn foliojn kaj indikis, ke mi premu ilin kontraŭ mian kontuzitan vangon. Lia konduto konfuzis min: ĉar tamen, ĉu ne estis li, kiu batadis min pli frue en la tago? Li ankaŭ donis al mi pli facilan taskon: mi devis nur turni rostostangon super la fajro. Almenaŭ tion mi povis fari sen kolerigi lin denove.
Dum mi laboris, mi iĝis ĉiam pli malsata. La tagmanĝo estis apenaŭ sufiĉinta, kaj la granda viandopeco kiun mi turnadis odoris bonege. Kiam ĝi estis trakuirita, Fortunato forprenis ĝin de la stango, dividis ĝin en maldikajn tranĉaĵojn kiujn li zorge aranĝis sur pluraj grandaj teleroj, kaj tiam je mia hororo verŝis super ili aĉan verdan saŭcon. Sed tamen, ne gravis; mi ne scias, kiu manĝis tiun viandon, sed certe ne la homoj en la kuirejo. Tio, kion ni ricevis, estis pano kaj fromaĝo, kiujn ni haste enŝtopis dum paŭzo en la preparado de tiu ellaborita manĝo, kiun ni mem neniam eĉ gustumis. Hermeso forportis ĝin al unu el la aliaj konstruaĵoj, kaj al ni restis nur monto da grasaj potoj, kiujn mi devis froti en la malvarma akvo de la lageto.
* * *
Tiu unua tago estis la ŝablono de tiuj, kiuj sekvis. Laŭgrade mi ekkomprenis la ritmon de la tago, kaj komencis alkutimiĝi al la taskoj, kiujn donis al mi Fortunato. Mi certe ne sentis iun ajn entuziasmon pri ili; estas unu afero pretigi manĝaĵojn por sia familio, kaj tute alia devige pretigi ilin por nekonatoj. Sed mi lernis kiel plenumi la postulojn de Fortunato precize tiom bone kiom necesis, por ke li ne batu min. Kiam mi ekkonis lin pli bone, mi komprenis, ke li vere ne estas tiel timiga kiel li ŝajnis dum tiu unua mateno. Li ja estis koleriĝema kaj facile incitiĝis pro mia fuŝemo, kiel li interpretis mian mallertecon. Sed li tuj retrankviliĝis, kiam li vidis, ke mi sincere ĉagreniĝas.
La plej malfacila momento de la tago, kaj tiu kiu postulis mian plenan atenton, estis la regula vizito de la mastrino al la kuirejo. Tio ĉiam okazis en la posttagmezo, dum ni preparis la vespermanĝon. Mi baldaŭ lernis labori diligentege dum ŝi ĉeestis, kaj provis rezervi por tiu momento iun taskon, pri kiu mi estis certa, ke mi ne fuŝos ĝin dum ŝi rigardos. Pasis longa tempo antaŭ ol mi konstatis, ke ankaŭ Fortunato prepariĝas por ŝia vizito. Li ĉiam formetis difinitajn aĵojn antaŭ ol ŝi eniris, kaj certigis, ke estu pluraj potoj boletantaj super la fajro.