Foje, anstataŭ la mastrino – kies nomo, cetere, estis Fania – venis pli juna virino al la kuirejo. Ŝi estis ne pli aĝa ol mi, eble eĉ iomete pli juna, sed kiel la mastrino ŝi estis zorge vestita kaj ŝminkita, kun preskaŭ la sama kvanto da juveloj. Kiam ŝi la unuan fojon vizitis nin, mi ne povis ĉesi rigardi ŝin, malgraŭ mia konscio, ke miaj okuloj estus pli sekure okupataj ĉe mia laboro. Ŝi ŝajnis al mi preskaŭ kiel la filino de reĝo. Kaj kian aplombon ŝi havis! Ŝi ĵetis rigardon al la potoj ĉe la fajrejo, diris kelkajn vortojn al Fortunato, kaj tiam venis por levi mian mentonon kaj rigardi rekte en mian vizaĝon. Post malmultaj pliaj vortoj al Fortunato ŝi estis for, sen perdi momenton. Mi rimarkis, ke malgraŭ ŝia juneco li traktas ŝin tre respekte. Ŝia nomo estis Petronila .
Nur malmultajn tagojn post mia alveno, mi malsaniĝis. Dum la tagmeza manĝo, Fortunato alportis vazon da fungoj naĝantaj en densa verda oleo. La aliaj akceptis ilin kun ĝojaj krioj, kaj vidante, ke ili evidente konsideras la fungojn aparta frandaĵo, mi konvinkiĝis gustumi ilin. Cetere, mi neniam sentis min komplete sata; mi ja ne volus aserti ke mi estis subnutrata, sed mi neniam ricevis tiom kiom mi deziris. Estis vere, ke mi havis la eblecon kaŝe manĝeti dum mi laboris en la kuirejo, sed mi devis aparte atenti, por ke Fortunato ne kaptu min, des malpli la mastrino. La fungoj estis ŝlimaj kun malplaĉa gusto, kaj kvankam mi ne aparte ŝatis ilin, mi manĝis ĉiujn, kiujn mi ricevis.
Dum mi staris ĉe la granda ligna bloko por tranĉi karotojn, mi eksentis kapturniĝon. Estis preskaŭ la horo de la vizito de la mastrino, kaj kiam ŝi envenis, mi klopodis stari kiel eble plej rekte por superi la strangajn sensaĵojn, kiuj ekŝvelis en mia interno. Mi koncentriĝis tutforte pri mia tasko, kaj rigardis kiel la maldikaj rondaĵoj de karoto forruliĝas sub la tranĉilo, oranĝaj kaj sukoplenaj interne, terkoloraj ĉirkaŭ la rando. Sed kiam Fania alproksimiĝis, mia kapo ŝanceliĝis, kaj sen tempo por eĉ pensi kion mi faras, mi subite kliniĝis antaŭen kaj vomis sur la tutan tranĉoblokon. Nur turnante la kapon, mi estus povinta vomi sur la plankon, sed iu instinkto diris al mi, ke mi faru ĝin super la karotoj. La lasta afero, kiun mi vidis, dum mi falis al la pavimo, estis la esprimo de naŭzo en la mieno de Fania . Mi fermis miajn okulojn kaj permesis al mi gliti kun kontento en senkonscion.
Eŭtikia venis rigardi min, kaj vokis Irison por helpi min supren al la lito. Mi kuŝis tie dum la tuta posta tago kun kirliĝanta stomako, ĵetante min de unu flanko al alia sur la malkomforta pajla matraco. Foje mi estis tiel varmega, ke mi devis forŝovi la kovrilon, tiam post nur kelkaj minutoj miaj dentoj ekklakis kvazaŭ pro frosto kaj miajn membrojn banis malvarma ŝvito.
Dum la mateno du viroj venis supren por rigardi min. Unu estis la homo, kiu veturigis min per la ĉaro – ĉu li nomiĝis Demetrio? – kaj la alia estis malalta kaj diketa kun grasaj fingroj, kalviĝanta verto, kaj zorga esprimo. Poste mi malkovris, ke li estis Marko Tulio Glabrio, la mastro de la domo, sed ĉar li estis tiel simple vestita en nerimarkinda lana tuniko, mi ne tuj komprenis, kiu li estas. Demetrio rigardis en miajn okulojn kaj gorĝon, palpis mian frunton kaj kontrolis mian pulson. Krome, li forte premis mian ventron, kio kriigis min pro doloro. Post mallonga interparolo la du viroj eliris, kaj baldaŭ envenis Eŭtikia kun figusta miksaĵo. Ŝi certigis, ke mi fintrinku ĝin, antaŭ ol lasi min sola.
Mi dormis dum la plej granda parto de la tago, kaj antaŭ la vespero mi komencis farti iom pli bone. Mi kuŝis sola en la mallumiĝanta ĉambro kaj pripensis mian vivon. Mi ĉiam imagis ĝis tiam, ke kiam mi plenkreskos, mi edziniĝos kaj naskos kaj pasigos mian tempon per prizorgado de miaj familio kaj domaro. Tion ja faris mia patrino kaj mia onklino kaj ĉiuj virinoj, kiujn mi konis. Sed ĉi tie mi renkontis plurajn virinojn, ĉiujn sufiĉe aĝajn por edziniĝi, tamen la plejmulto el ili ankoraŭ vivis kiel junaj fraŭlinoj. Ĉu tia sorto atendas ankaŭ min, ke mi daŭre dividos ĉambron kun du virinoj kaj faros nenion alian ĝis la morto krom labori en la kuirejo?
Mi sciis, kompreneble, ke ne ĉiuj rajtas ĝui la feliĉan vivon, pri kiu ili revas. Necesis nur memori mian praavinon, kiu vidis la mortigon de ŝia edzo kaj la detruon de ŝia domaro en la daŭro de unu sola nokto. Kaj estis multaj aliaj homoj en mia vilaĝo, kiuj havis bonan kialon por esti malkontentaj pri la nerealiĝo de iliaj esperoj. Mi memoris difinitan junulinon, kelkajn jarojn pli aĝan ol mi, kiu estis blindigita en unu okulo per mispafita ŝtono. Kiam la afero okazis, mia patrino komentis, ke ŝi perdis ĉian ajn eblecon iam trovi edzon; kaj estis tute vere, ke kiam la romanoj atakis, ŝi estis ankoraŭ fraŭla. Krome, estis alia virino, kiu havis ok infanojn kaj vidis ĉiujn morti, unu post alia, pro diversaj akcidentoj kaj malsanoj. Mi konis dekojn da similaj historioj. Mi havis neniun kialon por supozi, ke mi estos pli bonŝanca ol la aliaj.
Nun mi estis kaptito, kaj tio signifis, ke miaj personaj deziroj kaj planoj valoras absolute neniom. Por la homoj, kiuj malliberigis min, tio estas tute indiferenta demando, ĉu mi edziniĝos kaj naskos infanojn kaj faros la aliajn aferojn, kiujn juna virino normale esperas fari. Tute ne interesis ilin mia opinio pri la situacio, ĝuste kiel mia patro ne interesiĝis pri la opinio de la hundino, kiam li dronigis ŝiajn idojn. Mi sciis, ke mi rajtas atendi nenion alian.
Post mia alveno al la vilao, mi ofte pensis pri tiu virino, kiun oni reportis al nia vilaĝo post la malsukcesa atako kontraŭ Lugos -kresto. Eĉ ŝi estis pli bonŝanca ol mi nun. Brestelos traktis ŝin kiel edzinon, kaj ŝi estis graveda, kiam ŝi forkuris. Estis vere, ke ŝi fuĝis je la unua ebleco, sed se ŝi estus restinta, ŝi estus povinta alkutimiĝi al sia situacio. Tiaj aferoj ja foje okazas. Kaj cetere, ŝia propra vilaĝo ne estis malproksima. Mi mem, aliflanke, vidis nenian eblecon retransiri la maron.
Mi diris al mi, ke mi havos aliajn vivojn, kaj ke eble kelkaj el ili finiĝos pli feliĉe ol ĉi tiu, laŭ la nuna perspektivo. Sed por diri la veron, tiu penso apenaŭ konsolis min. Mi ja ne povis memori miajn antaŭajn vivojn, malkiel difinitaj homoj pri kiuj mi aŭdis, kaj estis malfacile konvinki min, ke tio kio okazos en iu estonta vivo kompensos ĉi tiun. Kiam mi rigardis mian situacion el malfermitaj okuloj, ŝajnis al mi, ke mi ŝvebas en malbona sonĝo. Ĉar jen la fakto: mi devis pasigi mian tutan restontan vivon en ĉi tiu loko, kun absolute neniu ebleco iam ajn reatingi mian propran hejmon. La afero estis nepripensebla. Kaj tamen, tiel estis.
Mi kuŝis sur mia dorso, kaj larmoj gutetis laŭ la flankoj de mia vizaĝo en la harojn kaj orelojn. En tiu momento mi konstatis, ke lumo alproksimiĝas al la malfermita pordo. Estis Iriso, kun lampo en unu mano kaj ligna telero en la alia. Bonŝance, ĝi ne brilis sur mia vizaĝo, do ŝi ne rimarkis, ke mi ĵus ploris. Mi haste viŝis mian nazon per la malantaŭo de mia mano, kaj levis min en la lito. Mi estis kontenta, ke ŝi memoris pri mi. Mi ja manĝis neniom la tutan tagon, kaj mi subite rimarkis, ke mi estas ege malsata.
Iriso sidiĝis sur la apuda lito kaj rigardis dum mi manĝis. Mi sentis min nun pli trankvila en ŝia ĉeesto, kvankam ŝia nigra haŭto ankoraŭ iomete konsternis min. Ŝi ŝajnis esti la sola homo en la tuta loko, kiu komprenis miajn sentojn de perditeco kaj soleco. Alkutimiĝinte nun al ŝia aspekto, mi povis vidi preter mia tuja impreso por rimarki, ke ŝi havas ne mallogan vizaĝon. Ŝi havis altan frunton, longan rektan nazon, kaj ondiĝantan hararon ligitan ĉe la verto. Kiel mi, ŝi estis pli alta ol la plejmulto el la romaninoj.